Saltu al enhavo
Libera Folio

Libera Folio

sendependa movada bulteno

  • ĉefpaĝo
  • movado
  • interreto
  • kulturo
  • vidpunkto
  • pri libera folio
  • privateco
  • kontakti la redakcion
  • ensaluti

Aŭtoro: Libera Folio

Esperanto ne iĝos la dolaro de BRICS

de Libera Folio je 2024-12-052024-12-05

En Rusio esperantistoj aktivas por igi Esperanton la komuna lingvo de BRICS – origine organizaĵo de la landoj Brazilo, Rusio, Barato, Ĉinio kaj Sudafriko, al kiu nun aliĝis kelkaj pliaj landoj. Sed tiu strebado estas vana, ĉar la aŭtoritatoj de totalismaj landoj deziras izoli siajn popolojn de la cetera mondo, skribas Aleksej Salomatov en vidpunkta artikolo.

Ankaŭ la IJK estas prokrastita je semajno

de Libera Folio je 2024-12-042024-12-04

Post la neatendita anonco de UEA pri ŝanĝo de la datoj de la venontjara Universala Kongreso, ankaŭ TEJO anoncis pri unusemajna prokrasto de la IJK, kiu okazos en Indonezio. Ĝis nun estas nur 30 aliĝintoj, kaj laŭ TEJO neniu el ili ankoraŭ aĉetis biletojn.

Eurokka kaj Vinilkosmo iĝas mezaĝaj

de Libera Folio je 2024-12-032024-12-11

Muziko estas unu el la plej vivaj partoj de la Esperanto-kulturo. Tion diras Floréal Martorell, la ĉefa aktivulo de la muzika asocio Eurokka. Kiam li fondis la asocion, pasis nur 34 jaroj post la fama Montevidea rezolucio de Unesko pri Esperanto. Nun Eurokka kontribuas al la organizado de jubilea konferenco omaĝe al la 70-a datreveno de Montevideo. Ne plu estas multe da vinilo en Vinilkosmo.

Zora Heide 100-jara

de Libera Folio je 2024-12-032024-12-03

Ĵus festis sian centjariĝon Zora Heide, esperantista verkisto el Kroatio kiu dum multaj jaroj loĝis en Danio.

UEA subite ŝanĝis la datojn de la UK en Brno

de Libera Folio je 2024-11-302024-12-03

La Universala Kongreso en Brno, Ĉeĥio, neatendite estis malfruigita je unu semajno. La subita anonco atingis la kongresanojn en sabato, la 30-a de novembro. Laŭ la kongresa fako de UEA tio necesis, ĉar samtempe en la urbo okazos du aliaj aranĝoj, kaj malfacilus trovi hotelĉambrojn je eltenebla prezo. Tamen ne klaras, kial oni ne bontempe kontrolis la situacion.

Malferma Tago de la CO jam nur en memoroj

de Libera Folio je 2024-11-262024-11-26

Antaŭ 30 jaroj okazis la unua Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA, kiu fariĝis tre populara aranĝo. La tradicio tamen ne daŭris 30 jarojn, ĉar UEA ĉesis okazigi la aranĝon malgraŭ ĝia granda populareco. ”La Malfermaj Tagoj estis unu el la plej vivaj eroj en UEA. Ilia malapero estas sekvo de spirita anemio en la nuna UEA kaj samtempe pliprofundigas ĝin”, skribas Osmo Buller.

Koreoj kaj japanoj komune kongresis kun ĉinoj

de Libera Folio je 2024-11-262024-11-26

La ĉefa manko de la 3-a Komuna Esperanto-Kongreso de Japanio kaj Koreio estis, ke ĝi tro rapide finiĝis, skribas Choe Taesok. Dum la kongreso okazis ankaŭ Esperanto-forumo de Ŝanhajo kaj Seulo. Abundis kunsidoj sed mankis tempo ĉion ĉeesti.

Ne nur en Finnlando aperas filmoj en Esperanto

de Libera Folio je 2024-11-182024-11-18

Jam la sesan fojon okazas la Usona Bona Film-Festivalo, konkurso por filmetoj en Esperanto. Lundo estas la lasta tago dum kiu la spektantoj povas voĉdoni. Jam antaŭ la fino de la konkurso grandan sukceson havas unu el la filmoj, kiuj kaptis la atendon de la uzantoj ĉe Youtube kaj ĝis nun estis spektita pli ol 40 000-foje.

Forpasis Claude Gacond

de Libera Folio je 2024-11-182024-11-18

La 17-an de novembro, en la aĝo de 93 jaroj, forpasis la konata svisa esperantisto Claude Gacond. Li estis honora membro de UEA, iniciatinto kaj multjara ĉefa aktivulo de Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia en La Chaux-de-Fonds.

István Nemere forpasis

de Libera Folio je 2024-11-152024-11-15

Forpasis la konata verkisto István Nemere. Perdinte la konscion ĉe la stirilo de sia aŭto, li dum iom da tempo restis en malsanulejo sub profunda anestezo.

Paĝnumerado por afiŝoj

Paĝo 1 … Paĝo 3 Paĝo 4 Paĝo 5 … Paĝo 76

Lastaj komentoj

  • Osmo Buller pri La estraro de UEA ne raportas: “Hans trafe resumis la situacion: oni indiferentas pri la nuna UEA. La pravigo de Charters pri neraportado ne taŭgas. Pli…” maj 11, 13:15
  • Hans pri La estraro de UEA ne raportas: “La manko de reagoj al la artikolo klare pruvas unu plian fojon, ke UEA vekas malmultan entuziasmon ĉe la esperantistaro.…” maj 10, 12:26
  • Marc Bavant pri Ĉu AI riĉigas la Esperantan kulturon?: “Miaopinie ne eblas konsideri kanzonon kiel dialogon inter A kaj B. La kreinto de tiuj kanzonoj kreis artaĵojn surbaze de…” maj 9, 22:08
  • Marc Bavant pri Ĉu AI riĉigas la Esperantan kulturon?: “Laŭ aliloka respondo de Georg ankaŭ la voĉoj estas artefaritaj. Ial tio ĝenas pli, ol la artefariteco de la muziko.…” maj 9, 21:31
  • Marc Bavant pri Ĉu AI riĉigas la Esperantan kulturon?: “Mi ne certas, ke AI riĉigas la E-an kulturon, sed Georg Jähnig sendube faras tion per sia kanzona prezento de…” maj 9, 16:38

Lastaj 50 komentoj

Lastaj artikoloj

  • La estraro de UEA ne raportas
  • Aŭtuna foliaro – poemo kiu kunligas
  • Islanda majstroverko dronis en kafo
  • La komitato de TEJO denove rifuzis al Matúšov 
  • Mondpopolo manifestiĝas

RSS Global Voices Esperanto

  • El Kolombio: manifesto de amo por ĉiuj vivantaj estaĵoj
  • Kiel savi la Kaspian Maron por ke ĝi ne Iĝos katastrofo por la natura vivmedio
  • La nova registaro de Indonezio puŝas transmigran planon, incitante protestojn en Papuo

RSS La Ondo de Esperanto

  • Kiel esti reprezentanto de TEJO? Aktivula trejnado
  • De sukcenoj ĝis steloj: La jaro de Čiurlionis
  • La Hispana Kongreso finiĝis per omaĝo al Rafaela Urueña

RSS TEJO

  • Kiel esti reprezentanto de TEJO? Aktivula trejnado
  • Iĝu komitatano B
  • Azianoj kaj oceanianoj, kandidatiĝu en la konkurso “Partoprenu IJK-n” 2025 por ricevi financan subtenon! (Dua Alvoko)

Aboni retpoŝte

Aliĝi al 501 aliaj abonantoj
Konvertilo por ĉapeligi iksojn
Permesilo Krea Komunaĵo Se nenio alia estas indikita ĉe la koncerna artikolo, la tekstoj de Libera Folio
estas disponeblaj laŭ la permesilo
Krea Komunaĵo Atribuite 4.0 Tutmonda.
Temo Gatsby de FRT