Jam la sesan fojon okazas la Usona Bona Film-Festivalo, konkurso por filmetoj en Esperanto. Lundo estas la lasta tago dum kiu la spektantoj povas voĉdoni. Jam antaŭ la fino de la konkurso grandan sukceson havas unu el la filmoj, kiu kaptis la atenton de la uzantoj ĉe Youtube kaj ĝis nun estis spektita pli ol 40 000 fojojn.
En la ĉi-jara Usona Bona Film-Festivalo partoprenas 26 filmoj el pluraj landoj, inter tiuj du adaptoj de Ŝekspiro. La festivalo estas finance subtenata de Esperanto-USA, kaj la gajnantaj filmoj ricevas monpremiojn. Jam la duan fojon okazis ankaŭ ruĝtapiŝa premiero, laŭ la ekzemplo de grandaj filmfestivaloj.
Estis ĝis nun entute 176 filmoj kiuj partoprenis en la ses festivaloj. La tuta longo de la filmoj estas preskaŭ naŭ horoj, se oni spektus senhalte. La filmoj de la ĉi-jara festivalo estas spekteblaj en aparta ludlisto en Youtube. Tie la spektantoj povas ankaŭ voĉdoni por ili – la filmo kun la plej multaj ŝatoj ricevos la premion de la publiko.
Jam antaŭ la fino de la nuna festivalo kaj elekto de gajninto, unu el la ĉi-jaraj filmoj, Mezuro, iel kaptis la atenton de la spektantoj de Youtube, kaj dum kvin tagoj estis spektita pli ol 40 000 fojojn.
– Mi kredas, ke ĝi tuj iĝos la plej spektita filmo plene en Esperanto en Youtube post Incubus de 1966, kiu havas 279 000 spektojn, diras Brandon Sowers, prezidanto de Esperanto-USA.
Libera Folio: Kiu estas la celo de la festivalo?
– La festivalo celas kultivi filmfaradon en Esperanto. Estos pluraj avantaĝaj sekvoj de tio, ekzemple, ke oni povus uzi filmojn por instrui al lernantoj, kaj ke progresantoj kaj parolantoj povus ĝui ilin same kiel ili farus en ajna alia lingvo. Dua celo estas informi filmfaristojn pri Esperanto, ke ili sciu pri ĝi, respektu ĝin, kaj eventuale uzu ĝin en aliaj projektoj.
– Ekzemple, inter la film-faristoj en Atlanta kiuj jam partoprenis plurajn fojojn la film-festivalon, jam eblas rimarki aludojn al Esperanto en aliaj projektoj, pri kiuj ili laboris. Kaj en konversacioj, estas klare, ke ili respektas ĝin, kaj alte taksas tion, ke pere de la festivalo, ili povas krei interesajn filmojn kun alta probableco ricevi monon. Tio tre maloftas en aliaj filmfestivaloj, por kiuj oni devas pagi por eniri, verŝajne ne ricevos premion, kaj eĉ devas pagi por iri al la premiero.
Kial gravas, ke ekzistu filmoj en Esperanto?
– Esperanto, kiel ajna alia lingvo, havas siajn kulturaĵojn. Se tuta branĉo de kulturo mankas, tio malhelpas al la lingvo-komunumo. La ekzisto de alt-kvalitaj filmoj estas bona por la esperantistaro, ke ĝi povu uzi kaj konsumi tiujn filmojn en diversaj manieroj kaj por diversaj celoj: amuza, eduka, kaj tiel plu. Ĝi samtempe estas logaĵo por novaj Esperantistoj, kiuj povos trovi interesajn kulturaĵojn por konvinki ilin, ke la lingvo vivas kaj valoras; kaj ĝi estas pruvo al la ekstera mondo, ke Esperanto ne nur ekzistas, ĝi floras kaj aktivas en aktualaj kulturaj medioj.
Kiuj laŭ vi estas la plej spektindaj filmoj en Esperanto?
– Mi persone tre interesiĝas pri la atingoj de Esperanto en Holivudo en la 30-aj jaroj. De tiu epoko, neniu filmo estis plene en Esperanto, sed pluraj uzis ĝin konsekvence; el tiuj, mi kredas ke Idiot’s Delight estas la plej spektinda, kun plenaj konversacioj. Mi verkis artikolon pri tio pasintjare. Efektive, Esperanto komencis atingi iun niĉon en Holivudo ĝis la alveno de la dua mond-milito.
– Parenteze, mi kredas, ke iusence la festivalo havas similan rezulton, en la senco ke en Atlanta, la dua plej grava urbo en Usono por film-farado, ekzistas multaj film-laboristoj kiuj nun scias pri Esperanto, respektas ĝin, havas sperton uzante ĝin en filmoj, eĉ aktorante en Esperanto, kaj eventuale pretos uzi ĝin en aliaj projektoj.
– El la nuntempaj, mi kredas, ke la venkintoj de la pasintaj jaroj estas tre altkvalitaj; kaj mi opinias, ke kelkaj el la ĉi-jara festivalo iĝos tujaj klasikaĵoj, sed mi ne volas malkaŝi miajn preferojn publike ĝis oni anoncos la rezultojn.
– Kompreneble ne ĉiu individua filmo en nia festivalo estas aparte spektinda. Kelkaj reĝisoroj, partoprenantaj jaron post jaro, kleriĝas en la metio, kaj iliaj filmoj videble pliboniĝas ĉiujare, do la festivalo mem fakte ankaŭ estas utila ateliero por filmfarado. Bonŝance la ludlisto por ĉiu festivalo prezentas la filmojn laŭ ordo de gajnado, do la plimulton de bonegaj filmoj vi facile ektrovos per tiuj listoj.
Tre bone
Jen kelkaj filmoj el la lastaj jaroj kiujn mi tre ŝatis:
Forkapto
Ĉu Vi Volas Danci?
Malmagra Magio
Ninĵa Tornado
Bonŝanca Renkonto
Kaj ĉiuj filmoj kun Alekso kompeneble 😉
Pasporta Amo estas, de mi, treege ŝatata!
Cetere mi opinias, ke Esperantujo estas detruenda.
Per kiu metodo oni elektis la venkintojn? Mi memoras, ke kiam la venkintoj estis anoncitaj, tiam la unua venkinto havis eble 75 pozitivajn voĉdonojn ĉe jutubo, kaj ekz “La granda Peniko” havis preskaŭ 450 pozitivajn voĉdonojn.
Saluton geamikojn. Pri la filmeto “La Transo” mi volas komenti la jenon: 1) La voĉo de la teksto ne aŭdiĝas klare. 2) La aktoroj ne parolas en Esperanto, sed prefere aŭdiĝas voĉdono, kio sugestas, ke eble temas pri filmo jam uzata en alia lingvo, al kiu tiu voĉo estis aldonita. 3) Ne aperas botelo dum la filmeto, kio forte sugestas ke la filmeto ne estis filmita por tiu ĉi evento. Dankon pro la atento.
Nur la premio “elekto de la spektantaro” temis pri ŝatoj en jutubo. La filmo “Mezuro” havis 12 pli da ŝatoj (339) ol “La Granda Peniko” (327) je la fino de la 18-a de novembro. La aliajn premiojn decidis 5 juĝantoj laŭ rubriko trovebla en la filmfestivala retpaĝo de Esperanto-USA. Listo de ĉiuj juĝantoj estas ĉi tie: https://eo.wikipedia.org/wiki/Usona_Bona_Film-Festivalo
La filmo “La Trankvila Transo” ja enhavis kelkajn botelojn de drogoj en la necesejo por la malsana edzino. Mi konsentas, ke la rakontado ne estas sufiĉe klara super la muziko sed la 5 juĝantoj ankoraŭ donis al ĝi la premion. Mia filmo, “La Dresado de la Megero,” apenaŭ gajnis ion ajn. Bonŝance, ĉiu festivalo uzas novajn juĝantojn do la venonta 5 homoj espereble pli inklinos ĝui Ŝekspirajn filmojn ĉar “Mezuro” ricevus nenion se ĝi ne gajnus la aŭskultantaran premion.
Mi mem konas la reĝisorinon de “La Trankvila Transo” kaj ŝi ne jam uzis sian filmon alimaniere sed ŝi planas dubli ĝin poste (kiu estas en ordo) por aliaj festivaloj. Ĝi estis la plej kine impona filmo sed mi preferas Esperantajn filmojn en kiu la parolado okazas sur la ekrano anstataŭ per posta voĉaktorado. Vi povas aŭdi komentojn en la angla de la Atlantaj reĝisoroj en ĉi tiu filmo sur mia kanalo: https://youtu.be/5THZW9R7SZM