Antaŭ 30 jaroj okazis la unua Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA, kiu fariĝis tre populara aranĝo. La tradicio tamen ne daŭris 30 jarojn, ĉar UEA ĉesis okazigi la aranĝon malgraŭ ĝia granda populareco. La iniciatinto de la Malfermaj Tagoj estis Osmo Buller, la tiama ĝenerala direktoro de UEA. Li rakontas pri tiu fadeno en la historio de UEA en sia vidpunkta artikolo.
En la fono de la ideo pri Malferma Tago estis tio, ke la Centra Oficejo ricevadis tiom da neanoncitaj vizitantoj, ke foje tio eĉ ĝenis la laboron de oficistoj. Ni tamen ĉiam bonvenigis vizitantojn, pensante, ke la CO apartenas al ĉiuj esperantistoj, sed dum kafpaŭzoj aperis la ideo inviti vizitantojn en iu speciala tago kaj tiel redukti la vizitpremon en labortagoj.
Ke la ideo realiĝis, mi dankas al la tiama pastro de la Finna Marista Preĝejo en Roterdamo, proksime al la CO. Foje li demandis min, ĉu ankaŭ ni havas malfermajn tagojn, kiuj popularis ĉe instancoj kaj oficejoj en Nederlando. Ĉar ni jam kovis tian ideon, tiu interparolo decidigis min okazigi la unuan Malferman Tagon samtempe kun la tradicia julbazaro de la preĝejo. Reklamante ĝin ni reklamis ankaŭ la julbazaron kiel ŝancon gustumi finnan etoson, ĉar la UK de la posta jaro estis okazonta en Tampereo.
En la unua fojo venis nur nederlandanoj, ĉar tempo ne plu sufiĉis por reklami la aranĝon al alilandanoj. Nederlandanojn ni povis inviti, ĉar la landa movado estis unuiĝonta kaj la membroj de la neŭtrala kaj laborista asocioj estis invititaj al la unuiga kunveno per cirkulero, kiun oni ĝuste tiam sendis al la membroj de ambaŭ asocioj. Al tiu cirkulero estis aldonita invitilo al la unua Malferma Tago, okazonta la 26-an de novembro 1994.
En la programo ankoraŭ ne estis prelegoj, sed nur montrado de Esperanto-filmoj kaj reklamaj filmoj pri Finnlando. En la oficejo estis pendigitaj turismaj afiŝoj pri Finnlando kaj la montrofenestro de la libroservo estis dekoraciita per Kalevala-oj kaj aliaj finnaj verkoj kaj objektoj.
Venis sepdeko da vizitantoj, kio superis niajn atendojn. Ankoraŭ nun estas kortuŝe memori pri la unua vizitanto, maljuna viro, kiu sonorigis ĉe la pordo duonhoron antaŭ la malfermo. Li estis laborista esperantisto, roterdamano, kiu diris, ke dum jardekoj li ofte preterpasis la oficejon sed neniam kuraĝis eniri, ĉar li apartenis al la ”alia” movado. Li pasigis en la CO la tutan tagon spektante filmojn, kio ravis lin, ĉar unuafoje li aŭdis Esperanton el televidilo.
Origine ni planis okazigi la aranĝon neregule. Tamen, ĝia famo rapide disvastiĝis kaj venis plendoj, ke oni ne sciis pri ĝi ekster Nederlando, kvankam ankaŭ alilandanojn ĝi interesus. Ni volonte cedis antaŭ la plendoj kaj decidis ripeti la eventon en majo. Venis preskaŭ cent homoj el pluraj landoj.
Jam samjare ekestis la kutimo de du Malfermaj Tagoj jare. Nome, ni rimarkis, ke en novembro 1995 pasos 40 jaroj ekde la translokiĝo de la CO al Roterdamo. Kreiĝis la formato, laŭ kiu okazis la postaj Malfermaj Tagoj, nome ke la programo konsistis el prelegoj, libroprezentoj, muzikprezentoj kaj montrado de filmoj. La ĉefgasto en tiu tria fojo estis William Auld, kiu parolis pri sia verkado kaj pri la translokiĝo de la oficejo, ĉar siatempe li pakis la enhavon de la CO en la angla Heronsgate kaj ekspedis ĝin al Roterdamo. Ĉeestis ankaŭ la nederlanda ĉefdelegito Joaquim Calado, kiu akceptis kaj malpakis la skatolojn en Roterdamo.
La kutima nombro de vizitantoj estis 70–80, sed ofte pli ol cent, precipe kiam la ĉefgastoj estis famuloj kiel Auld, Marjorie Boulton, Claude Piron kaj Humphrey Tonkin. Kun Piron kaj Tonkin ni atingis rekordon, po 150 vizitantoj ambaŭfoje. La listo de prelegintoj estas impona, ĉar temis pri pintaj nomoj de la Esperanta vivo. Ankaŭ la muzikistoj estis pintuloj, kiel ekzemple Kajto, kiu koncertis multfoje, kaj Akordo kaj Fraŭlino Barlaston.
Kiam dekoj da homoj amasiĝis samtempe en la CO, spaco ekmankis. Por solvi tion, la ĉefgasto faris sian prelegon dufoje dum la tago. Sekve vizitantoj povis alveni posttagmeze kaj tamen ne perdi ĉefajn erojn de la programo. Eblis ankaŭ, ke du prelegantoj parolis en malsamaj ĉambroj, aŭ ke en unu salono okazis prelego, dum en alia estis koncerto aŭ montrado de filmoj. La domo estis plena de vivo, ĉar la programo etendiĝis al pluraj lokoj.
La plej vivaj ĉambroj ĉiam estis la libroservo kaj la kafĉambro. Laŭ la raporto pri la tria Malferma Tago en la revuo ”Esperanto” la libroservo vendis por 3 200 guldenoj (1 450 eŭroj), ”sumo simila al unutaga enspezo de amase vizitata dumkongresa libroservo”. Ofte la vendoj superis 2 000 eŭrojn, foje eĉ 3 000 eŭrojn. La netaj enspezoj ĉiam larĝe superis la elspezojn pro kafo kaj bakaĵoj kaj pro vojaĝo kaj loĝigo de la ĉefgastoj.
La Malfermaj Tagoj celis konatigi la oficejon al esperantistoj, ne nur membroj. En la unua fojo estis eĉ gvidata ĉiĉeronado tra la domo. Poste ĝi ne plu eblis pro tiom da programo ĉie en la domo, sed ĝi ankaŭ ne vere necesis.
Laŭ la menciita raporto en la revuo ankaŭ ”eblis konatiĝi kun la oficistoj kaj iliaj taskoj, ĉar ĉiuj ĉeestis, farante (aŭ provante fari) sian ordinaran laboron”. La kasisto estis tre okupita, ĉar multaj uzis la okazon por pagi kotizojn aŭ meti monon al siaj UEA-kontoj, dum la kongresa sekretario akceptis aliĝojn al UK kaj klarigis pri kongresaj servoj.
Ekde la komenco la aranĝo atingis mirindan famon tra la movado. Jam pli frue multaj esperantistoj volis almenaŭ unufoje viziti la ”movadan Mekkon”, tiel ke iĝis nature fari tion ĝuste okaze de Malferma Tago. Ĉiufoje venis vizitantoj ankaŭ el ekster Eŭropo. Por plimondigi la publikon ni komencis ankaŭ videoregistri prelegojn kaj aliajn programerojn por disponigi ilin en la ”reta kinejo” UEAviva, kies ekesto estis frukto de la Malferma Tago.
La Malfermaj Tagoj apartenas al miaj plej belaj memoroj pri mia tempo en la Centra Oficejo. Ili havis unike intiman etoson, en kiu oni vere sentis sin hejme. En ili oni povis trovi sin babilanta ĉekafe kun Willian Auld aŭ alia grandulo, dum oni apenaŭ kuraĝus aliri ilin ekzemple en UK.
La aranĝo proksimigis la Centran Oficejon kaj pli ĝenerale UEA al esperantistoj kaj plifortigis pozitivan publikan bildon pri la Asocio. Firmiĝis ideo pri la Centra Oficejo en Nieuwe Binnenweg 176 kiel ”nia domo”, eĉ ”nia hejmo”. Nun temas jam pri pasinteco, ĉar UEA ĉesis plu okazigi la aranĝon. La lasta vera Malferma Tago, la 51-a, estis en novembro 2019. Poste okazis du virtualaj eldonoj, laste en aprilo 2021, sed tio estis la fino.
La Malfermaj Tagoj estis unu el la plej vivaj eroj en UEA. Ilia malapero estas sekvo de spirita anemio en la nuna UEA kaj samtempe pliprofundigas ĝin.
Osmo Buller
Cetere mi opinias, ke Esperantujo estas detruenda. Kaj estas evidente, ke neniu pli arde kaj pasie antaŭenigas ĉi tiun detruon ol la esperantujanoj mem.