Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Persone

Persone

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2005-12-16 08:20
Novaĵoj pri personoj
Forpasis Oszkár Princz de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-04-16 14:12
En Paska sabato forpasis Oszkár Princz, kiu dum pli ol tri jardekoj aktivis por Esperanto en Hungario kaj la tuta Mez-Eŭropo. De 1982 li estis organiza sekretario, sekretario kaj poste ĝenerala direktoro de HEA. Li estis proponita por honora membreco de UEA. Ni publikigas ampleksan nekrologon.
Nuligis mil movadajn mankojn de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-04-16 22:42
Okaze de la morto de Adolf Burkhardt (1929-2004), Reinhard Haupenthal rakontas pri homo kun kiu li dividis komunajn idealojn kaj aspirojn.
Mark Fettes ricevis grandan subvencion de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-04-16 10:22
Kanada scienc-subtena instanco decidis doni grandan plurjaran subvencion al la konata esperantisto Mark Fettes, kiu esploras la klerigadon de kanadaj indiĝenaj lernantoj.
William Auld: 80 jaroj en barko senpilota de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2006-09-12 11:34
Sabate la 6-an de novembro festis sian 80-an naskiĝtagon William Auld, la aŭtoro de La Infana Raso, kiu laŭ Gaston Waringhien estas "unu el tiuj tre malmultaj originalaĵoj en nia lingvo, kiuj egaliĝas kun la unuarangaj produktoj de la aliaj literaturoj, kaj kiuj venke pruvas, ke Esperanto fariĝis la memstara esprimilo de memstara, supernacia popolo". Ne ĉiuj konsentos kun Waringhien pri la karakterizo de esperantistoj kiel aparta popolo, sed malmultaj malkonsentos, ke la verkoj de Auld estas inter la plej pintaj manifestiĝoj de la esperantlingva kulturo.
Mortis Petko Arnaudov de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2004-04-14 12:04
Forpasis la elstara bulgara esperantisto Petko Petrov ARNAUDOV (1931-2004), multjara prezidanto de Esperanto-societo "Radio" (Pazarĝik), ĉefdelegito de UEA, prezidanto de Internacia Asocio de Esperantistaj Matematikistoj, redaktoro de "La Matematikisto", honora membro de la Asocio de Bulgaraj Matematikistoj kaj de Bulgara Esperanto-Asocio, aŭtoro de pluraj libroj.
Helmar Frank: "Oni rajtas nomi min Esperantisto" de Kalle Kniivilä — Laste modifita: 2005-01-09 13:23
Laŭ la Esperantisto de la Jaro, Helmar Frank, fortigo de eŭropa identeco estus bona rimedo kontraŭ nacia ŝovinismo, kaj tiucele oni uzu ankaŭ Esperanton, kiun li preferas nomi ILo. Laŭ li Esperanto povus esti reformita, se tio necesus por ĝia akcepto en Eŭropo. Rusio neniel povus aparteni al la Eŭropo kiun deziras vidi Helmar Frank. Aliflanke Turkio laŭ li nepre devus aliĝi al Eŭropo, por ke ĝi ne direktiĝu al la arabaj landoj.
Forpasis la kolektinto de la Zamenhofa heredaĵo de Redakcio — Laste modifita: 2006-11-23 10:55
En la aĝo de 87 jaroj forpasis Ludovikito, la elstara japana esperantisto ITÔ Kanzi, kiu antaŭ trideko da jaroj komencis kolekti ĉiun literon kiu iam lasis la plumon de Ludoviko Zamenhof. Pasintjare li metis ian punkton al sia granda laboro, eldonante la verkon "pri nia pvz-ado". Ludovikito neniam uzis majusklajn literojn.
Grigorjevskij iĝis prezidanto de Rusia Esperantista Unio de Redakcio — Laste modifita: 2005-05-04 08:53
Andrej Grigorjevskij estas la nova prezidanto de Rusia Esperantista Unio (REU). Lin elektis la Rusia Esperanto-Kongreso en Jekaterinburgo la 1-an de majo. Por li voĉdonis 21 delegitoj el la ĉeestintaj 31.
Małgorzata Handzlik: "Esperanto utilus al EU" de Redakcio — Laste modifita: 2005-02-02 12:13
En ekskluziva intervjuo donita al Libera Folio la unua esperantista ano de la Eŭropa Parlamento, Małgorzata Handzlik, rakontas pri sia laboro. La nova posteno komplete ŝanĝis ŝian vivon, ŝi rakontas. "Ĉiusemajne lunde mi flugas al Bruselo aŭ Strasburgo kaj revenas ĵaŭde nokte. Vendrede, sabate kaj dimanĉe mi kutime estas en Pollando. Tiam okazas multaj renkontiĝoj kiujn mi devas partopreni. Foje mia familio venas por kelkaj tagoj al nia Brusela loĝejo."
La esperantisto kiu vojaĝis el la getto al la kosmo de Redakcio — Laste modifita: 2005-02-02 16:52
"Kiel komenci artikolon pri anima frato, mortinta 16-jara, kiun mi ne konis, sed kies historio skuegis mian animon? Kiel komenci artikolon pri tiu ĉi lerta knabo-redaktoro, dum mi, redaktoro de Israela Esperantisto, apenaŭ trovas vortojn tra la larmoj", demandas sin nia aŭtoro Doron Modan. Ĵus pasis 60 jaroj de la liberigo de la koncentrejo Aŭŝvico. Honore al la pereintoj ni aperigas ĉi tiun artikolon el freŝa numero de Israela Esperantisto.
La 14-an de aprilo 1917 mortis Ludoviko Zamenhof de Redakcio — Laste modifita: 2005-04-14 14:00
Ludoviko Zamenhof mortis dum la unua mondmilito en Varsovio okupita de germanaj trupoj, revante pri la fino de la milito, post kiu li volis kunvoki kongreson por neŭtrale-homa religio. Sed la mondmilito ne volis finiĝi. Sur la manuskripto kiun L.L.Zamenhof preparis por alvoki la kongreson, li skribis unue, ke la kongreso okazu "en la lastaj tagoj de decembro 1916" en Svisio. Poste li ŝanĝis tion al "en la unuaj tagoj de aŭgusto 1917", kaj finfine li per tremanta mano skribis "post la fino de la milito".
Renkontiĝo kun bonhumora ermito de Redakcio — Laste modifita: 2006-11-23 11:05
En 1993 la konataj germanaj esperantistoj Detlev kaj Wera Blanke en Japanio vizitis Ludovikiton. Ili estis pretaj renkonti tre malparoleman, ege maljunan japanon, kiu ĝenerale nur sidas inter paperaj montoj, sed atendis ilin tre vigla, ridetema kaj bonhumora spritulo, tute ne malparolema. Ni reaperigas la intervjuon siatempe publikigitan en "Esperanto aktuell".
Reago al kabeo: "Spionoj meritas mortpunon" de Redakcio — Laste modifita: 2005-06-22 11:53
Indignaj reagoj kaj akuzoj pri perfido estis la respondo de multaj esperantistoj al la laŭta kabeo de 23-jara eksa volontulo de TEJO, kiu nun akuzas la Esperanto-movadon pri subpremado de lingva diverseco. La plej fanatikaj diskutantoj postulas ideologian kontrolon de la dungitoj en la Centra Oficejo, kaj iu eĉ komparis la eksesperantiston kun spiono, kiu meritus mortpunon.
Kion diris sinjoro Kabe? de Redakcio — Laste modifita: 2005-06-22 07:36
"Ili restis la samaj, kvazaŭ mi forlasus hieraŭ Esperanton, nenio ŝanĝiĝis, ili parolas, paroladas, paroladas ĉiam la samon, ĉiam la samon…" Tiel diris al raportisto de Literatura Mondo la plej fama kabeinto de ĉiuj epokoj en 1931, dudek jarojn post kiam li forlasis la movadon. Ni republikigas la intervjuon kun Kazimierz Bein.
Małgorzata Handzlik intervjuita de BBC de Redakcio — Laste modifita: 2005-06-24 22:51
La esperantista membro de la Eŭropa parlamento Małgorzata Handzlik estis intervjuita de la brita televida kompanio BBC.
Forpasis Fernando de Diego de Redakcio — Laste modifita: 2005-07-08 19:02
La 1-an de julio mortis Fernando de Diego, unu el la plej gravaj tradukistoj de nacilingva literaturo al Esperanto. Li tradukis interalie la klasikan hispanan romanon Don Quijote. Li mortis en la hispana urbo Zaragoza post pluraj semajnoj en malsanulejo. Konforme al sia volo li estis kremaciita kaj liaj cindroj estos disŝutitaj dum aŭtuno ĉe vilaĝo kiun li multe ŝatis.
Augusto Casquero iĝis prezidanto de HEF de Redakcio — Laste modifita: 2005-07-14 11:51
Dum la 64a Hispana Kongreso de Esperanto, okazinta de la 7-a ĝis la 10-a de julio en Alcalá de Henares (Madrid) estis elektita nova prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio, Augusto Casquero.
Forpasis Takeuti Yosikazu, honora membro de UEA de Redakcio — Laste modifita: 2005-09-10 08:09
En lundo, la 29-a de aŭgusto, post longa malsano, en Japanio forpasis Takeuti Yosikazu, honora membro de UEA kaj multjara aktivulo de la japana Esperanto-movado.
Forpasis Franko Luin, kreinto de e-librejo de Redakcio — Laste modifita: 2005-10-23 20:47
La 15-an de septembro, kelkajn tagojn post akuta malsaniĝo, en la aĝo de nur 64 jaroj, forpasis Franko Luin. Franko Luin estis vaste konata en Esperantujo pro sia elstara retejo de elektronikaj libroj, kiu interalie disponigis al vasta publiko multajn delonge elĉerpitajn verkojn.
Zamenhof rafinis la anarkiismon de Bakin de Redakcio — Laste modifita: 2005-10-19 21:30
En 1994, sojle de la 90-jariĝo de Bakin, Shi Chengtai verkis ampleksan artikolon pri la vivo de la granda ĉina verkisto, kaj pri la rolo de Esperanto en ĝi. La artikolo rakontas pri la idea fono de Bakin, kaj ankaŭ donas novan klarigon pri la deveno de la plumnomo. La teksto origine aperis en du sinsekvaj numeroj de la revuo Esperanto, sub la titolo "Esperanto en Bakin." Ni reproduktas ĉi tie la kompletan artikolon, kun la permeso de UEA.
Zamenhof en 1905 - jaro de espero kaj malespero de Redakcio — Laste modifita: 2005-12-19 21:07
La 15-an de decembro 2005 esperantistoj dise en la mondo solenis la 146-an datrevenon de la naskiĝtago de Ludoviko Zamenhof. Sed en kia etoso la iniciatinto de Esperanto pasigis sian 46-an naskiĝtagon antaŭ cent jaroj? La unua Universala Kongreso de Esperanto en Bulonjo estis granda sukceso kaj konsolo por li, sed post la reveno hejmen li devis sperti la kaosan revolucian situacion en la Rusia imperio. Miloj da judoj estis mortigitaj en pogromoj en oktobro. La poŝto strikis, kaj pere de iu veturanto li sciigis al la Centra Oficejo, ke aferoj estu decidataj sen lia partopreno. Fine de la jaro Zamenhof decidis publikigi siajn "Dogmojn de Hilelismo", per kiuj li esperis malpliigi la interreligian malamon en la Rusia imperio.
Povilas Jegorovas iĝis "Esperantisto de la jaro" de Redakcio — Laste modifita: 2005-12-19 22:27
Ĉiujare ekde 1998 pro iniciato de la gazeto "La Ondo de Esperanto" estas elektata "Esperantisto de la jaro". Ĉi-jare tiun honoran titolon ricevis Povilas Jegorovas, la prezidanto de Litova Esperanto-Asocio kaj la prezidinto de la Loka Kongresa Komitato de la ĉi-jara Universala Kongreso de Esperanto.
Corsetti petas renkontiĝon kun Ján Figeľ por esprimi indignon de Redakcio — Laste modifita: 2005-12-20 16:19
La prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, Renato Corsetti, petis renkontiĝon kun EU-komisionano Ján Figeľ por rakonti al li pri la kulturo kaj valoroj de Esperanto. Laŭ Renato Corsetti, multaj esperantistoj indignas pro la aserto de la Eŭropa Komisiono, ke "artefaritaj lingvoj laŭdifine ne havas kulturon". Ankaŭ Eŭropa Esperanto-Unio turnis sin al Ján Figeľ kun simila letero. Ni publikigas la plenajn tekstojn de la leteroj.
La mondo festis Zamenhof-tagon de Redakcio — Laste modifita: 2005-12-22 12:00
Ĉi-jare la Zamenhof-tago estis ĵaŭdo, ordinara labortago en la plej multaj landoj de la mondo. Tial la solenado de la ĉefa esperantista festotago dividiĝis al nekutime multaj tagoj. La plej multaj Esperanto-organizaĵoj en la mondo elektis la antaŭan aŭ postan semajnfinon. Jen kelkaj ekzemploj el la preskaŭ senfina listo de solenaĵoj.
Novjara mesaĝo de Renato Corsetti de Redakcio — Laste modifita: 2005-12-23 19:45
"Eble Zamenhof kaj liaj samtempuloj nur estis pli kuraĝaj ol ni, kaj kuraĝis batali kontraŭ la caroj kaj la aliaj perfortaj reĝimoj de tiu tempo. Kaj kiel sufiĉe laŭdi la postajn generaciojn, kiuj sukcesis porti Esperanton tra kruelaj mondmilitoj en Eŭropo kaj ekster Eŭropo? Eble simple ni devas sekvi ilian ekzemplon, kaj ĉesi kvereli kaj disputi inter ni pri malgrandaĵoj, kiuj havas neniun rilaton al niaj unua kaj dua celoj, kaj kuraĝe rilati al la neesperantistoj", skribas la prezidanto de UEA en sia novjara mesaĝo.
Agoj pri dokumento