Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Persone / Forpasis Takeuti Yosikazu, honora membro de UEA

Forpasis Takeuti Yosikazu, honora membro de UEA

de Redakcio Laste modifita: 2005-09-10 08:09
En lundo, la 29-a de aŭgusto, post longa malsano, en Japanio forpasis Takeuti Yosikazu, honora membro de UEA kaj multjara aktivulo de la japana Esperanto-movado.
Forpasis Takeuti Yosikazu, honora membro de UEA

Takeuti Yosikazu

Takeuti Yosikazu estis elektita honora membro de Universala Esperanto-Asocio pro siaj grandaj servoj al la tutmonda Esperanto-movado. Tiun honorigon donis al li la komitato de UEA dum la Universala Kongreso en Pekino en 2004. Tiam s-ro Takeuti estis jam grave malsana. La japana movado distingis lin per la Premio Ossaka en 1999.


Takeuti Yosikazu naskiĝis
en 1931 kaj konatiĝis kun Esperanto jam en 1946.  Ekde 1958 li aktivis en la regiona organizaĵo Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj (KLEG), i.a. kiel prezidanto de ĝia komitato kaj redaktoro de ĝia organo.  Li flegis la lokan grupon de Takatuki dum kvardeko da jaroj kaj ankaŭ organizis kaj gvidis kursojn. En 1965 li estis prezidanto de la LKK de la 21-a Internacia Junulara Kongreso en Ootu.  Samjare li membriĝis en UEA kaj ekde 1976 funkciis kiel delegito.

Precipe kara al Takeuti estis progresigo de Esperanto en Azio.  Li estis inciatinto de la Komisiono pri Azia Esperanto-Movado, kiun UEA starigis en 1984 kaj kies unua prezidanto li fariĝis.  En tiu funkcio li mentoris la 1-an Azian Kongreson de Esperanto en Ŝanhajo en 1996 kaj la 2-an en Hanojo en 1999.  Ekde 1993 li estis estrarano de Japana Esperanto-Instituto.  Komitatano de UEA li estis 1992-2004.

Dum la Universala Kongreso
en Fortaleza en 2002 komitatano Takeuti Yosikazu estis elektita ano de la elekta komisiono de UEA. Ankoraŭ en la Gotenburga kongreso en 2003 li aktive prezidis la laboron de la elekta komisiono, kiu preparis la elekton de nova estraro de UEA. Tamen, antaŭ la Pekina kongreso li en letero sendita al la komitato de UEA pardonpetis, ĉar lia severa malsano jam malhelpis al li plenumi siajn taskojn.

En la sama letero li rakontis, ke ankoraŭ aŭtune de 2003 li spite sian sanstaton kuraĝis entrepreni vojaĝon al Ĉinio, portante oksigen-botelojn por helpi la spiradon. En Ĉinio Takeuti Yosikazu jam la 18-an fojon vizitis elementan lernejon, kie Esperanto estas instruata kiel deviga kurso. Tian vojaĝon li kutimis fari ĉiujare, por prelegi aŭ gvidi kurson por la lernejanoj.

El la letero de Takeuti Yosikazu al la komitato de UEA:
Kvankam mi nun devas spiri duoblon da oksigeno ol pasintjare, mi ankoraŭ ne perdis volon kaj kuraĝon obstine resti en la reala mondo. En ĉiu mardo mi ankoraŭ ĉeestas la regulan kunvenon de loka societo de esperantistoj dank' al la samideanoj, kiuj per siaj aŭtoj min portas de la hejmo al la kunvenejo. Foliumi gazetojn kaj rete komuniki ankoraŭ eblas, kvankam tio estas foje peniga. La plej bedaŭrinda kaj malĝojiga al mi estas, ke plej probable mi ne plu vin revidos en la venontaj UK-oj. Sed bonvolu scii, ke mi tamen volas esti via fidela samideano kaj neniam perdos mian preskaŭ 60-jaran esperantistecon ĝis mi iam ellasos mian lastan spiron.

[Laŭ gazetara komuniko de UEA kaj aliaj fontoj]