Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Persone / Forpasis Oszkár Princz

Forpasis Oszkár Princz

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-04-16 14:12
En Paska sabato forpasis Oszkár Princz, kiu dum pli ol tri jardekoj aktivis por Esperanto en Hungario kaj la tuta Mez-Eŭropo. De 1982 li estis organiza sekretario, sekretario kaj poste ĝenerala direktoro de HEA. Li estis proponita por honora membreco de UEA. Ni publikigas ampleksan nekrologon.
Oszkár Princz naskiĝis la 17-an de majo 1947 en la okcident-hungaria vilaĝo Szentpéterfa. Li diplomiĝis kiel bibliotekisto kaj t.n. popolklerigisto(kultura oficisto) en 1973, kaj en 1977 ankaŭ pri estetiko. Dank' al plia diplomo kiel teatra reĝisoro, li vigle partoprenis la movadon de amatoraj teatroj, gvidante trupojn en la urboj Szombathely kaj Körmend, kaj verkante teatraĵojn.

Post la politikaj ŝanĝoj de 1989-1990 li restudis plian fojon, pri eksterlanda komerco, kaj fariĝis turisma manaĝero en 1995. De 1977 li laboris du jarojn ĉe la Hungara Kultura Centro en Prago, kie li ekaktivis en la ĉeĥa Esperanto-movado. Poste li tri jarojn okupis postenon en kultura centro budapeŝta.

Oszkár Princz pli ol tri jardekojn aktivis por Esperanto. De 1982 li estis organiza sekretario, sekretario kaj ĝenerala sekretario de Hungar(i)a Esperanto-Asocio. Li fondis kaj kvin jarojn gvidis la vojaĝagentejon Espertur.

Plene komprenante la gravecon kunlabori kun aliaj sociaj organizaĵoj, li membris en la kuratoraro de la Hungara Radio, reprezentante civilajn organizaĵojn. De la mezo de la jaroj 1990-aj, li estis la kunordiganto de Esperantaj lingvoekzamenoj en la ŝtata Fremdlingva Trejnada Centro, dum periodo kiam la nombro de ekzameniĝantoj pri nia lingvo atingis rekordajn altojn.

Princz verkis sian unuan E-lernilon en 1984, plurfoje reeldonitan, kaj poste publikigis kvin pliajn helplibrojn por ekzameniĝontoj. En 1995 li fondis la hungarlingvan revuon "EU kaj la lingva demando". Kadre de la sama strebado,li fondis Asocion por la Egalrajteco de Lingvoj, spronante larĝan kunlaboron kun lingvistoj, verkistoj kaj ministeriaj funkciuloj. En 2003 li kunordigis la eldonon de Esperanta traduko el la romano Sensorteco de la Nobel-premiita hungara aŭtoro Imre Kertész.

Multon li faris ankaŭ por la translima kunlaboro esperantista en Mez-Eŭropo. Sekve de Konsultiĝoj de Mez-Eŭropaj Landaj Asocioj ekde 1998, en januaro 2001 fondiĝis trikapa Mez-Eŭropa Komisiono de UEA, en kiu li estis la kunordiganto.

Ankaŭ en UEA Oszkár Princz aktivis kiel estrarano, dum la mandato 1989-1992. Li estis proponita kiel Honora Membro de UEA.

Li senlace instruis Esperanton diversloke en Hungario. Por homo survoja kiel li - ĉiam survoje por helpi aliajn -, estas simbole ke la morto lin falĉis dum trajnvojaĝo en Paska sabato.

La vidvino de Oszkár Princz, d-rino Veronika Heé estas konata specialisto pri la ĉeĥaj lingvo kaj literaturo, kunverkinto de historio de la ĉeĥa literaturo. Princz postlasas tri filojn spertajn pri komputiko: Adorján, Benedek kaj Ágoston.

(Informoj plejparte surbaze de hungarlingva portreto fare de Attila Salga, aperinta en 2003; vidu jen.)

La prezidanto de UEA, Renato Corsetti, diris pri Oszkár Princz: "En tiaj momentoj oni neniam trovas la ĝustajn vortojn. Li estis pli malpli samaĝa kiel mi, mi konis lin kaj lian edzinon tra la tuta vivo. Mi ofte kunlaboris kun li. Ni povas nun nur bedaŭri kaj agi pli intense por ke liaj kaj niaj komunaj idealoj realiĝu. Apartajn bondezirojn al la hungara movado, kiu kuraĝe kunlaboru por plenigi la vakuon lasitan de Oszkár."

La entombigo de Oszkár Princz okazos la 23-an de aprilo.