Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Persone / Forpasis Fernando de Diego

Forpasis Fernando de Diego

de Redakcio Laste modifita: 2005-07-08 19:02
La 1-an de julio mortis Fernando de Diego, unu el la plej gravaj tradukistoj de nacilingva literaturo al Esperanto. Li tradukis interalie la klasikan hispanan romanon Don Quijote. Li mortis en la hispana urbo Zaragoza post pluraj semajnoj en malsanulejo. Konforme al sia volo li estis kremaciita kaj liaj cindroj estos disŝutitaj dum aŭtuno ĉe vilaĝo kiun li multe ŝatis.
Fernando de Diego naskiĝis la 2-an de novembro 1919 en Hispanio, sed li multajn jarojn loĝis en Venezuelo. Li tamen revenis al Hispanio antaŭ sia morto. Por la nacia kongreso de la hispanaj esperantistoj, okazonta de la 7-a ĝis la 10-a de julio, estis planita speciala ceremonio omaĝe al li, okaze de la ĉi-jara kvarcenta datrevena jubileo de la unua eldono de Don Quijote.

Pri pri de Diego en Sennaciulo