Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Persone / Reago al kabeo: "Spionoj meritas mortpunon"

Reago al kabeo: "Spionoj meritas mortpunon"

de Redakcio Laste modifita: 2005-06-22 11:53
Indignaj reagoj kaj akuzoj pri perfido estis la respondo de multaj esperantistoj al la laŭta kabeo de 23-jara eksa volontulo de TEJO, kiu nun akuzas la Esperanto-movadon pri subpremado de lingva diverseco. La plej fanatikaj diskutantoj postulas ideologian kontrolon de la dungitoj en la Centra Oficejo, kaj iu eĉ komparis la eksesperantiston kun spiono, kiu meritus mortpunon.
Grandan ondon de morala indigno levis dum la lastaj semajnoj la kabeo de Christopher Culver (Kriĉjo), kiu estis volontulo de TEJO en la Centra Oficejo de aŭgusto 2001 ĝis majo 2002 kaj denove dum aŭgusto 2003. Lian agadon oni diskutas ne nur en la reto, sed eĉ en la oficiala gazeto de TEJO, TEJO tutmonde, kiu dediĉas al li ampleksan artikolon. TEJO tutmonde difinas la argumentojn de Culver kiel "atakojn kontraŭ nia Afero", kun majuskla A.

- Estas absurde, ke oni tiom ŝveligas la aferon pri Kriĉjo. Se li volis atenton al si, li brile sukcesis. Ĉiukaze lia kritiko estas multrilate interesa kaj pensinstiga. Pri liaj ekscesoj sufiĉas konstati, ke li estas 23-jara. Knaboj estas tiaj kaj rajtas esti. Ne ĉesas mirigi min, ke oni faras tian bruon pri tio, ke Kriĉjo (ankoraŭ) ne remembriĝis por 2005, sed neniu trovis interesa la fakton, ke fine de majo UEA havis 312 individuajn membrojn pli ol antaŭ unu jaro, skribis Osmo Buller, la  ĝenerala direktoro de UEA.

Kvankam pasis jam
preskaŭ du jaroj de kiam Culver laboris en la Centra Oficejo de UEA, la plej akraj voĉoj en la diskutlisto de UEA ne nur akuzas lin pri hipokriteco kaj  kalumniado, sed ankaŭ postulas, ke UEA pli strikte kontrolu la lojalecon de siaj dungitoj. Aliaj aludis, ke Culver kontraŭbatalas Esperanton pro personaj motivoj.

Unu diskutanto en la listo de UEA asertis, ke Culver nun spionas la esperantistojn favore al ties malamikoj, kaj ke simila agado kontraŭ ajna ŝtato sendube rezultigus mortpunon. Tamen neniu klarigis, kial estus malmorale kontraŭi Esperanton se oni antaŭe laboris por ĝi.

Kabeado, laŭta aŭ silenta, estas fenomeno nemalofta en Esperantujo. Tamen Christopher Culver ne nur forlasis la movadon, sed provas kontraŭlabori ĝin, kaj tion multaj esperantistoj evidente opinias perfido. En anglalingva teksto publikigita en la reto li asertas,  ke la Esperanto-movado estas insida komploto kontraŭ lingva diverseco, kaj petas ke eŭropanoj skribu al la Konsilio de Eŭropo por protesti kontraŭ ĝia financa subteno al TEJO.

En la lastatempa diskuto la pli moderaj partoprenantoj atentigis,  ke en Esperantujo feliĉe ne ekzistas unu deviga ideologio, sed la plej multaj ŝajnas konsenti, ke la argumentoj de Culver ne estas konvinkaj.

- Eĉ se la esperantistoj volus subpremi lingvan diversecon, Esperanto ne havas la socian "pezecon" tion fari. Vere, se paroli historie, Esperanto neniam faris ion ajn por subpremi lingvan diversecon (kontraste kun la lingvo, en kiu Culver verkis sian artikolon). Ĉu Esperanto povus, estontece kaj okaze de la "fina venko", supremi lingvan diversecon, eĉ pli efike ol la angla tion faras, nu, jen alia demando, sed tio nek okazis, nek okazas, skribis Don Harlow en SCE.

Gary Mickle, konata kontraŭbatalanto de lingva naciismo, en la sama loko skribis:

- Culver iĝis esperantisto en la 90-aj jaroj, do en epoko, en kiu "diverseco"-argumentoj jam konsistigis la kernon de la mesaĝo, kiun esperantistoj de la plimulta frakcio sendas al la publiko. Ŝajne li perpleksiĝis, kiam li eksciis, ke Zamenhof kaj aliaj esperantistoj ne dividis (aŭ ne dividas nuntempe) tiun kredon. La citita eldiro de Culver estas tamen malveraĵo, kiun oni povas rajte kritiki.

Culver mem turnis sin al Libera Folio jam en aprilo, kaj petis ke Libera Folio rakontu pri lia anglalingva teksto. Tamen neniu el la kunlaborantoj de Libera Folio opiniis sencohave komenti priesperantan tekston, kiu ne nur ne ekzistas en Esperanto, sed kiun oni eĉ ne rajtas traduki al Esperanto.

La letero de Christopher Culver al Libera Folio estis anglalingva, kaj li atentigis, ke estas malpermesite traduki lian artikolon al Esperanto: "I will not permit the article's translation in Esperanto because I would prefer to see Esperanto neglected in favour of a wide offering of national-language translations." [Mi ne permesos tradukon de la artikolo al Esperanto, ĉar mi preferus ke oni neglektu Esperanton favore al vasta disponigo de nacilingvaj tradukoj],  li skribis.

Tiu sinteno eble estas logika, ĉar kiel alternativon al la "subprema" Esperanto Christopher Culver proponas ĝuste la uzon de laŭeble multaj naciaj lingvoj. Tamen, ĝis nun, pli ol du monatojn post la laŭta anonco, tiu vasta disponigo de nacilingvaj versioj de lia artikolo konsistas el la anglalingva originalo kaj nenio plia. [Kelkajn horojn post la apero de ĉi tiu artikolo aperis ankaŭ bulgara traduko.]

En artikolo verkita por argumenti kontraŭ la ideoj de Christopher Culver, Martin Minich skribas, ke la solvo proponata de Culver estas nur ĥimero:

- La nura implicita "alternativo" estas kvazaŭdiverseco kaj fakta lingva imperiismo, "ĉielarko" kun du dikaj unukoloraj strioj kaj marĝene kelkaj pluaj alikoloraj fadenetoj, apenaŭ videblaj. Ni ne devas iri foren por ekzemploj: nur komparu "multlingvecon" de la paĝaro de Konsilio de Eŭropo kaj multaj pluaj en la Interreto, kiuj enhavas kelketajn "plenajn" lingvoversiojn kaj ĉiuj ceteraj estas "kriplaj", kun multlingveco de lernu kaj ceteraj paĝaroj kreitaj per simetria tradukmodelo pere de Esperanto, li skribas.

Alia laŭta kabeo iom lastatempa estis tiu de Jurij Finkel, kiu en 2002 same forlasis la movadon, argumentante ke Esperanto neniel diferencas de la angla lingvo:

- Imagu, ke Esperanto iĝus oficiala internacia lingvo. Kio ŝanĝiĝus? Nenio! La okcidenta civilizo same penus influi al aliaj civilizoj, strebante trudi al ili sian valorsistemon. Kaj ĝi eĉ pli efike povus tion fari per Esperanto, ol per la angla, li skribis tiam.

La kontraŭargumentoj tiam estis similaj kiel nun:

- Mirige, ke klarigendas al kelkaj esperantistoj, kio Esperanto estas! Jes, la tutmondigo detruas la mondan diversecon etnan kaj kulturan, sed ne Esperanto tion faras. Faradas tion la nuna ekonomia potencordo kun sia reganta lingvo, la angla. Esperanto, male, neniam celis anstataŭigi lingvojn kaj kulturojn, skribis Geoffrey Sutton.

Intertempe Jurij Finkel denove komencis iom  okupiĝi pri Esperanto, sed respondante al demando de Libera Folio li klarigas, ke laŭ li Esperanto en la nunaj cirkonstancoj havas negativan rolon.

- Koncerne lingvan, etnan kaj civilizan diversecojn, mi opinias, ke ili nepre necesas, kaj mi estas kontraŭ fi-influo de la okcidenta civilizo al ĉiuj aliaj. Esperanto teorie povus servi kaj por kaj kontraŭ tiu fi-influo, tamen mi havas senton, ke en nunaj kondiĉoj ĝi servas plie por - sekve, nun ĝi ludas negativan rolon (kvankam apenaŭ tiom gravan, ke ĝin indus taksi serioze).

Tamen, kiel amuzo Esperanto plene taŭgas, laŭ Jurij Finkel:

- Mi nun rilatas al Esperanto simple kiel al ludilo, kiu nenion utilas, nek malutilas. De tempo al tempo mi amuziĝas, farante ion por Esperanto (ekzemple, mi daŭrigas redaktadon de ReVo, faris novan version de EK ktp), tamen mi taksas tion nur kiel amuziĝon, ne pli. Samtempe mi intencas estonte uzi mian TTTejon por publikigi esperantajn tradukojn de artikoloj pri socialismo en Sovetio/Rusio, ĉar praktiko montris, ke por kelkaj (nemultaj) homoj en la Okcidento tio estas interesa, kaj mi opinias tion iomete utila - ja mi mem opinias min komunisto, kvankam mi ne estas ano de iu partio.

La plej ekvilibran opinion en la lastatempaj laŭtaj disputoj pri perfido de Esperanto eble esprimis Jardar Eggesbø Abrahamsen:

- Kio nin kunligas, estas la lingvo, ne la idearo. Necesas kompreno kaj memkritiko en ĉiuj kampoj de Esperantio: ĉiuj ideoj kaj ideologioj havas kaj bonajn kaj malbonajn flankojn. Konscio pri la malbonaj flankoj ne estas perfido kontraŭ Esperanto. Mi dirus male.

arkivita en:
Elektito
Elektito diras:
2005-06-20 18:51
Mi pensas ke S-ro Jardar Eggesbø Abrahamsen plej pravas en sia eldiro pri tiu cxi stranga furoro pri nenio en Esperanto. Tiu cxi juna knabo sklavanta kiel la volontulo dum du jaroj en UEA ne tute malpravas, kaj kvankam mi ne konsentas kun entute cxio kion li skribis, mi konsentas pri multaj punktoj tie, rcx se mi devas konfesi ke ne kun multa plezuro. Oni devas havi iom da memkritika kvalito por kapabli gvidi la movadon, aux la movado mortos - pro orgojlo kaj troa memamo... Iu dolorigis liajn sentojn kaj li decidis diri, suficxas jam. Kaj li rajtas ja tion fari. Kio do estas la problemo? :)
redakcio
redakcio diras:
2005-06-21 09:35
Teorie oni devas akcepti la argumenton, ke en la kazo se Esperanto fariĝus internacia eŭropa aŭ monda lingvo, ĝi pro la ekonomiaj kaŭzoj baldaŭ fariĝus la ĉefa lingvo kiu certagrade subpremus la aliajn. Tamen, kiel neniam nacia lingvo sukcesis detrui dialektojn kaj slangojn, kvankam ĉiu nacia lingvo tion certamaniere klopodas, tiel ankaŭ la komuna lingvo ne povas detrui la naciajn. Simple la nepreco de komunikado postulas ke en multlingva grupo, se oni volas komprenigi sin, ĉiuj krom unu devas rezigni pri sia lingvo. Se ĉiuj krom unu - kial ne ĉiuj? Por akcepti komunan neŭtralan lingvon la partoprenantoj kiuj rezignas pri siaj lingvoj devas komune akcepti tiun neŭtralan, kaj difini la kondiĉojn de ĝia uzo por minimumigi la eblon de ĝia imperiismiĝo.
Cetere la bela karakterizo de Esperanto, kiun ĉiu lernas pro propra elekto, estas ke neniam esperantistoj postulas de individuo rezigni pri sia nacia aparteno, sed inverse interesiĝas pri la diversecoj. Alimaniere estas se oni ŝanĝas sian nacian ĉirkaŭon per alia, pri kio mi spertas. En nova nacia ĉirkaŭaĵo oni ofte postulas de vi ŝanĝi vian nacian apartenon aŭ reveni hejmen.
Zlatko Tišljar
limako
limako diras:
2005-06-21 17:31
Kulver troigas multajn aferojn por ke ili konformu al lia tezo kaj estu pli facile atakeblaj. Laŭ mia sperto, ekzemple, admonoj kontraŭ krokodilado estas plejparte por komencantoj kaj progresantoj, por ke ili lernu kaj ne simple sekvu la plej facilan vojon. Kiam mi parolas al aliaj oficiroj pri laboraj aferoj, mi emas uzi kiun ajn lingvo estas plej taŭga, kiu ofte estas (por ni) la denaskan lingvon. Tiel ni ja enmiksas esperantajn kaj anglajn vortojn kaj ecx ŝanĝigas lingvojn de tempo al tempo. Tio estas tute normala por ĉiuj dulingvaj homoj: mi laboris kun hispan-angla-lingvaj studentoj dum kelkaj jaroj. Kaj kiam mi vojaĝis eksterlande, mi certe trovis multajn okazojn viziti diversajn mediojn: restoracioj, trinkejoj, ktp. kie mi devis minimume lerni kiel peti bieron. Tamen, ĉe kongresoj, ofte ja estas homoj kiuj venas de la ĉirkaŭa regiono, kiu parolas kaj la lokan lingvon kaj Esperanton. Mi ĉiam lernas ege plimulte de la homoj kiuj parolas lingvon kiun mi regas, ol de tiuj, al kiuj mi povas nur balbuti kelkajn frazojn. La medio ne ĉiam estas la mesaĝo.

Sed, kiel aliaj jam diris, la plej grava troigo estas ke Esperanto -- lingvo kiun oni celas instrui kiel duan lingvon -- iam forigus denaskajn lingvojn. Nur se oni komencus grandskale, denaske instrui ĝin, povus okazi tion. Esperanto klare ne celas tion kaj estas klare ke ĝi nek okazas, nek okazos, nek okazus.
verdstelano
verdstelano diras:
2005-06-22 00:50
Laux mi la vorto "kabei" ne gxuste priskribas tion kion faris Culver--cxar ja "kabei" estas simple subite malaperi el la Movado, ne farigxi gxia lauxta publika atakanto.

Do eble ni enkonduku la vorton "kricxji" por cxi tiu nuanco.
redakcio
redakcio diras:
2005-06-25 10:59
Afiŝita de Ombrulo je 2005-06-24 13:09
Laŭ mi ne tre gravas. Kio gravas, estas ke Culver evidente ekhavis specifan impreson pri la Esperanto-movado, kaj li eĉ estis aktivulo. Se eĉ aktivuloj kiuj bone konas la Esperanto-movadon, ekhavas maloportunajn impresojn, tio devus esti grava averto al ni ĉiuj.

Esperantio ne estas unueca, kaj mi havas diverajn spertojn pri diveraj sintenoj kaj normoj ene de la Esperanto-movado. Kaj jes, mi spertis ankaŭ la sintenojn kiujn spertis Culver.

Cetere estas miskompreno inter esperantistoj ke Culver kredas ke Esperanto prefere anstataŭigu aliajn lingvojn ĝenerale. Culver parolas pri anstataŭigo en specifaj situacioj, kaj pri tiu observi ni povas ĉiuj konsenti. Kion Culver plue faras, estas analizi la sekvojn de tio.

Estas preskaŭ neevitinde ke altprestiĝa lingvo, eĉ se kun internacia ĉefuzo, havas maloportunajn konsekvencojn por aliaj lingvoj. Tion ni vidas ĉiutage. Ekzemple en Tanzanio la plejmulto jam parolas la svahilian, sed tamen la angla havas tiom da prestiĝo ke ĝi estas la sola permesata lingvo en lernejoj!

Unu el la debatintoj ĉi tie skribis ke neniam nacia lingvo sukcesis detrui "dialektojn kaj slangojn". Nu, naciaj lingvoj jes kapablis mortigi multajn lingvojn. La kornvala lingvo estas anstataŭita per la angla. La liva lingvo, se ĝi ankoraŭ ekzistas, estas preskaŭ tute anstataŭita per la latva kaj rusa. La lule-samea lingvo estas tute anstataŭita per la norvega (krom kelkaj malmultaj parolantoj en Svedio). Mortis la orient-preŭsa. Ekzistas centoj da ekzemploj pri anstataŭigo de lingvoj.

La sama debatinto aludis ke esperantistoj interesiĝas pri diverseco, kaj tial la danĝeraj kapabloj de Esperanto estus malgrandaj. Nu, se ĉiuj lernus Esperanton (eĉ devige en la lernejo), la idealistoj ne plu estus la plej multaj. Kaj jam nun ekzistas esperantistoj kiuj opinias ke sufiĉas Esperanto - ni ne ignoru tiun malagrablan fakton kiu povas doni malfavoran impreson.

Esperanto kiel internacia lingvo kaj kun monopolo pri tia funkcio, havus multajn avantaĝojn. Sed ankaŭ havus kelkajn malavantaĝojn, ekz. ke ne ĉiuj same facile lernas Esperanton, ke naciaj kaj etnaj lingvoj en praktiko malgraviĝos ankaŭ en nacia nivelo, ktp.

Mi spertis ke multaj esperantistoj ŝokiĝas kiam iu ajn prezentas ion alian ol nur avantaĝojn de Esperanto. Se Culver spertis tion amase (kaj ja ŝajnas tiel laŭ la reagoj en TEJO-Tutmonde...), mi povas bone kompreni ke li ekhavis malbonan impreson de la esperantistoj.

Kiel skribis persono ĉi-forume: "Oni devas havi iom da memkritika kvalito por kapabli gvidi la movadon, aux la movado mortos - pro orgojlo kaj troa memamo..."

preseraroj
Afiŝita de Ombrulo je 2005-06-24 13:15
Nu, vi ja komprenos... Mi havis DIVERSAJN (ne "diverajn") spertojn pri DIVERSAJ sintenoj. Kaj estas preskaŭ NEEVITEBLE (ne "neevitinde") ke altprestiĝa lingvo, eĉ se kun internacia ĉefuzo, havas maloportunajn konsekvencojn por aliaj lingvoj. Ja evitindus, sed en praktiko... La ceteraj preseraroj verŝajne ne estas same aĉaj. Nu, mi skribis "tiu observi", sed volis skribi "tiuj observoj". Kaj mi eĉ estas ĝisosta esperantisto kaj nepre ne idisto. Ho ve! :-)
zlov
zlov diras:
2005-07-01 06:10
Cxiam eblas okazi perfidoj kaj kabeoj. Li faras troigojn kaj misprezentas la esperantan aferon. Li malpermesas ke oni traduku esperanten siajn opiniojn. Unue, mi nur perdis tempon legante ilin; lia esperantologio estas sentauxga por ni. Due, kio okazos se oni por respondi al li malobeus al lia malpermeso? Ni forgesu tiun junulon, kiu malamikigxis al ni.

Jen la sxlosilo de lia kabeigxo (laux mia opinio): junulo hastas, ne havas paciencon, do, post tempo da laboro por E-o, li vidis, ke la afero progresas je semoj post semoj, kaj pro tio, ke li ne havis la espero, la pacienco kaj la obstino kiujn la afero postulas, li kabeigxis, kaj anstataux agnoski sian neelteneblecon, li preferis kulpigi E-on kaj ties movado.

Cxiam eblas, ni memoru, prezenti la aferojn per malhelaj lensoj.

Z
mateno
mateno diras:
2005-12-16 16:17

atingis min atentigo, ke la eseo de Kriĉjo legeblas en Esperanto: http://www.mujweb.cz/www/krichjo/diverseco.html