Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Persone / Grigorjevskij iĝis prezidanto de Rusia Esperantista Unio

Grigorjevskij iĝis prezidanto de Rusia Esperantista Unio

de Redakcio Laste modifita: 2005-05-04 08:53
Andrej Grigorjevskij estas la nova prezidanto de Rusia Esperantista Unio (REU). Lin elektis la Rusia Esperanto-Kongreso en Jekaterinburgo la 1-an de majo. Por li voĉdonis 21 delegitoj el la ĉeestintaj 31.
Andrej Grigorjevskij de pluraj jaroj estas konata kiel moderniganto de la retpaĝaro de Universala Esperanto-Asocio. Tiun taskon li alprenis jam dum sia periodo en la estraro de UEA, kie li respondecis pri informado. Ankaŭ post sia mandatperiodo li aktive laboras por la retejo de UEA. Grandparte pro lia laboro la Jarlibro de UEA nun estas rete atingebla.

Ankaŭ cetere lia reta aktivado estas ampleksa, li kreis plurajn retejojn kaj ankaŭ la popularan ruslingvan novaĵservon Esperanto-novosti. La laste menciita novaĵservo nuntempe konsistas el retpoŝtaj dissendolistoj en tri serviloj,  novaĵpaĝaro kun RSS-servo kaj dulingva diskutforumo.

En Rusio Andrej Grigorjevskij (pli frue Ananjin) en diversaj jaroj aktivis en la Esperanto-kluboj de Volgogrado, Ivanovo, Moskvo, Taŝtagol kaj en aliaj urboj. Li estis unu el la refondintoj de SEU (Sovetrespublikara Esperantista Unio), kiu post la disfalo de Sovetio transformiĝis al la nuna REU.

[Laŭ informoj el Esperanto-novosti]