Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Persone / Mark Fettes ricevis grandan subvencion

Mark Fettes ricevis grandan subvencion

de Kalle Kniivilä Laste modifita: 2004-04-16 10:22
Kanada scienc-subtena instanco decidis doni grandan plurjaran subvencion al la konata esperantisto Mark Fettes, kiu esploras la klerigadon de kanadaj indiĝenaj lernantoj.
La celo de lia projekto estas apliki konceptojn ellaboritajn en la Fakultato de Edukado che lia universitato, Simon Fraser University, apud Vankuvero. Tiuj novaj konceptoj celas jungi kaj utiligi la imagpovon, pli ol la memorkapablon kiel ĝis nun, dum la klerigado de chefe kanadaj indighenaj lernejanoj. Ĉi-momente nur 42% de ĉiuj 18-jaraj indiĝenaj lernejanoj en la provinco Brita Kolumbio abiturientiĝas, kompare kun 79% de la ne-indighenaj.

Mark Fettes estas ne nur profesoro ĉe tiu fakultato pri edukado, sed ankaŭ kasisto kaj plenuma direktoro de Esperantic Studies Foundation.

(Laŭ Esper-inform)