Vakciniĝu unu por ĉiuj, ĉiu por unu!

Se estas efika vakcino kontraŭ malsano, vakcinado estas la tute evidenta paŝo. Tion diras Christoph Klawe, la prezidanto de Universala Medicina Esperanto-Asocio en intervjuo de Libera Folio. Gravan rolon en la disvastigo de falsaj informoj pri vakcinado laŭ li havas sociaj retejoj.

Vakcino de la firmao Pfizer. Foto: Arne Müseler / CC-BY-SA-3.0

Ankaŭ en Esperantujo lastatempe disvastiĝas senbazaj asertoj pri la riskoj de vakcinado kontraŭ la kronvirusa pandemio. Tial Libera Folio decidis peti intervjuon de vera fakulo, la prezidanto de Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA), Christoph Klawe, kiu mem estas aktiva kuracisto en malsanulejo.

Laŭ li, je individua nivelo ĉiu mem decidu, ĉu aŭ ne vakciniĝi. Tamen la kronvirusa malsano ne nur kaŭzas abundan suferadon kaj multajn eviteblajn mortojn, sed krome la kreskanta kvanto de pacientoj kun KOVIM-19 signifas, ke mankas loko kaj tempo por aliaj pacientoj kaj bona kuracado de aliaj malsanoj. Tial nepras, ke laŭeble multaj vakciniĝu.

La disvastiĝo de falsaj asertoj pri la pandemio kaj la vakcinoj laŭ li efektive similas al informa pandemio, kiun oni povas kontraŭbatali laŭ la samaj reguloj kiel la infektan malsanon mem: per adekvata kvanto da veraj faktoj, kvazaŭ necesa dozo de medikamento. Jen do dozego.

La viruso kun la scienca nomo SARS-CoV-2 apartenas al tipo, kiu en Esperanto estas nomata kronvirusokoronviruso, laŭ rekomendo de la Lingva konsultejo de la Akademio de Esperanto. Libera Folio kutimas uzi la unuan formon, dum Christoph Klawe en siaj respondoj uzas la duan.

La malsanon kaŭzitan de la viruso oni povas nomi COVID-19, laŭ la disvastiĝinta angla mallongigo, aŭ KOVIM-19 en Esperanto, laŭ rekomendo de la Lingva konsultejo.

Libera Folio: Kial gravas, ke laŭeble multaj homoj estu vakcinitaj kontraŭ la kronviruso?

Christoph Klawe.

Christoph Klawe:  – Mi rimarkigas, ke temas pri sugesta demando. La komenca demando estas, ĉu ĝenerale indas esti protektita kontraŭ infekto per SARS-CoV-2. Je individua nivelo, unue la respondo al tiu ĉi demando ĉefe dependas de via preteco akcepti riskojn. Por prijuĝi la riskon, vi devas scii ion pri la danĝero kaj kontaĝeco de la viruso. Estas diversaj mezuroj pri la kontaĝeco kaj la emo de patogeno disvastiĝi. Unu el ili estas la baza reproduktado-cifero, kiu indikas, kiom da aliaj personoj estas infektitaj per unu komence infektita homo en grupo, kiu ankoraŭ ne estas imuna kontraŭ la patogeno kaj ne atentas protektajn rimedojn (R0). En diversaj esploroj la R0 de la ”sovaĝa” varianto de SARS-CoV-2 estis taksita je 2,8 – 3,81Clinical course and outcomes of critically ill patients with SARS-CoV-2 pneumonia in Wuhan, China: a single-centered, retrospective, observational study 2Baseline Characteristics and Outcomes of 1591 Patients Infected With SARS-CoV-2 Admitted to ICUs of the Lombardy Region, Italy 3COVID-19 in-hospital mortality and mode of death in a dynamic and non-restricted tertiary care model in Germany. La Delta-varianto, kiu en decembro estis la plej ofte trovata, havas eĉ R0 de 6-74Lifting of COVID-19 restrictions in the UK and the Delta variant. Por havi komparon: la R0 de morbiloj estas 12-185The basic reproduction number (R 0) of measles: a systematic review, tiu de kutima sezona gripo 0,9-2,16Modeling influenza epidemics and pandemics: insights into the future of swine flu (H1N1).

– La tiel nomata efektiva R-cifero dependas de la protektaj rimedoj kaj la imuneco kontraŭ la viruso en iu grupo kaj tial havas dinamike ŝanĝiĝantan valoron (Reff). Por ekscii la aktualan Reff de SARS-CoV-2 en via lando bv. konsulti la oficialajn naciajn fontojn. Resume, la risko esti infektita de SARS-CoV-2 ne estas giganta (kiel ekz. estas ĉe morbiloj), sed konsiderinde alta (en la kazo de la Delta-varianto multe pli alta ol ĉe la normala gripo). El 100 infektitoj, 55-85 % havos simptomojn (do la t.n. manifestado-indico estas inter 55 kaj 85)7Byambasuren O, Cardona M, Bell K, Clark J, McLaws M-L, Glasziou P. Estimating the extent of asymptomatic COVID-19 and its potential for community transmission: systematic review and meta-analysis. medRxiv. 2020:2020.05.10.20097543. 8Prevalence of Asymptomatic SARS-CoV-2 Infection : A Narrative Review 9Occurrence and transmission potential of asymptomatic and presymptomatic SARS-CoV-2 infections: A living systematic review and meta-analysis. Kiel nun ni ĉiuj jam scias, estas riskofaktoroj por malbona evoluo de la malsano kun gravaj kaj vivendanĝerigaj komplikaĵoj, kiel ekzemple aĝo de pli ol 50 jaroj, vira sekso, fumado, obezeco, certaj antaŭaj malsanoj kaj tiel plu.

Kronviruso fotita per elektron-mikroskopo. Foto: NIAID-RML

– Ĝenerale la kvalito de epidemiologiaj valoroj ege dependas de la kvalito kaj eco de registrado de bazaj datenoj kiel ekz. kvanto de kazoj, infektoj k.t.p. Pri tio povas ekesti diskutoj. Ankaŭ epidemiologiaj valoroj kompreneble povas ŝanĝiĝi depende de kiam dum la epidemio la bazaj datenoj estis registritaj. Tamen, laŭ la haveblaj datenoj la mortokvanto de homoj infektitaj per SARS-CoV-2 estas minimume 0,4 – 0,9%. El inter tiuj, kiuj havas simptomojn de la infekto mortas nuntempe averaĝe (datenoj el la tuta mondo) proksimume 1,8 % laŭ singarda takso10Epidemiologischer Steckbrief zu SARS-CoV-2 und COVID-1.

– Ankaŭ se oni ne mortas, KOVIM-19 ne estas agrabla. Ankaŭ sekvoj kiel kronika laceco aŭ problemoj kun la gustumkapablo ofte ege longe daŭras aŭ eĉ postrestos post la akuta fazo de la malsano (”Longedaŭra KOVIM”)11COVID-19: from an acute to chronic disease? Potential long-term health consequences.

Je individua nivelo laŭ tiuj informoj vi povas mem decidi, ĉu por vi protekto kontraŭ SARS-CoV-2-infekto havas sencon aŭ ne. Se la elekto de protektanta rimedo estas vakcino, por bone decidi kompreneble necesas scii ion pri la efikeco kaj kromefikoj de la diversaj haveblaj substancoj. Mi mem, estante aktiva kuracisto en hospitalo, kiu renkontas multajn pacientojn en diversaj sanstatoj kaj mem apartenas laŭ sekso kaj aĝo al riskogrupo de malfavora evoluo de KOVIM-19, estas nun trioble vakcinita kaj ne havis ajnajn kromefikojn preter iom da milda doloro je la loko de la injekto dum 2-3 tagoj.

Je socia nivelo, jam kadre de la unua ondo de la pandemio bildoj kaj raportoj pri la okazantaĵoj en ege trafitaj landoj kiel ekz. Ĉinio aŭ Italio ege ŝokis nin ĉiujn. Evidentiĝis, ke sansistemoj ne povas elteni la amason de malsanuloj, kiam viktimoj de la pandemio abundas. Kiam estas abundo da grave malsanaj pacientoj kun KOVIM-19, estas nek loko nek tempo por aliaj pacientoj kaj la bona kuracado de aliaj malsanoj. Estas simpla problemo de kvanto. Se vi decidas ne toleri kaj aktive eviti tian situacion, vi devas ekagi. Do se estas efika vakcino kontraŭ malsano, vakcinado estas la tute evidenta paŝo. Vakcinado havas longan historion, kaj multo estas konata pri la efiko de vakcinado al la limigo de epidemioj.

TEJO kolektis filmetojn de dudeko da diverslandaj esperantistoj, kiuj rakontas pri siaj spertoj dum la kronvirusa pandemio.

– Laŭ la R0 de patogeno oni povas per matematikaj modeloj antaŭdiri la kvanton de la personoj en iu komunumo, kiuj devas esti vakcinitaj por efike bremsi la disvastigon de la patogeno aŭ eĉ tute elimini ĝin. En tia situacio la vakcinitoj fakte kontribuas grave al la protekto de la ne-vakcinitoj – efiko nomita grego-imuneco aŭ pli bone grupo-protekto (validas la ”principo de musketeroj”: unu por ĉiuj, ĉiuj por unu!). Estas tre interese klare videbligi tiun efikon. Jen modelo, en kiu vi mem povas ŝovi la parametrojn kaj observi la sukceson. Paĝo en la germana, sed eblas uzi tradukmaŝinon por kompreni la klarigojn.

– Pro diversaj kialoj verŝajne eĉ kvanto de 100 % vakcinitoj en iu komunumo ne sufiĉus por tute elimini patogenon, se R0 estas alta kaj la vakcino perdas efikecon dum pasanta tempo12“Herd immunity”: a rough guide – kondiĉoj, kiuj validas pri SARS-CoV-2. Kvankam oni do ĝis nun ne rajtas esperi kompletan eliminon de SARS-CoV-2, tamen jam estas pruvite, ke per vakcinado la pandemio jes povas esti grave bremsita: ekzemple en Israelo oni observis, ke la redukto de SARS-CoV-2-infektoj ĉe ne-vakcinitaj infanoj duobliĝis ĉe ĉiu 20%-a pliiĝo de la vakcinitaj plenkreskuloj13Community-level evidence for SARS-CoV-2 vaccine protection of unvaccinated individuals.

– Laŭ la menciitaj modeloj kaj aliaj argumentoj MOS rekomendis celi minimume kvanton de 80% da vakcinitaj plenkreskuloj tiom rapide kiom eblas14Ad-hoc meeting of the European Technical Advisory Group of Experts on Immunization (ETAGE): virtual meeting, hosted in Copenhagen, Denmark, 28 April 2021. Copenhagen: WHO Regional Office for Europe; 2021.. Do finfine resumante, pro ĉiuj tiuj pripensoj vere gravas, ke laŭeble multaj homoj estu vakcinitaj kontraŭ la koronviruso – bone atentu la principon de la musketeroj!

Iuj asertas, ke ne indas vakciniĝi, ĉar okazas ke vakcinitoj severe malsaniĝas kaj eĉ mortas de KOVIM-19. Ĉu tio estas valida argumento?

– Veras, ke ankaŭ vakcinitoj povas malsaniĝi kaj eĉ morti. Ne estas vakcino kontraŭ ajna malsano, kiu garantias kompletan protekton. Sed laŭ la metodo de Farrington15Estimation of vaccine effectiveness using the screening method oni povas pritaksi la efikecon de vakcinoj. Ekzemple en Germanio la Robert-Koch-Instituto, centra nacia instanco por superrigardo de epidemiologiaj datenoj, ĉiusemajne aktualigas la necesajn datenojn kaj publikigas la rezultantajn valorojn pri vakcinefikeco rilate al diversaj grupoj.

– Laŭ la datenoj en la 50-a semajno de 2021 ekzemple en la aĝogrupo de 18-59 jaroj, post tri dozoj de vakcino la efikeco kontraŭ infekto kun simptomoj estis 93,5%, en la sama aĝogrupo jam baza imunigo per du dozoj havis efikecon de 80,1% kontraŭ enhospitaligo, 85,7% kontraŭ necesa intensa flegado en la hospitalo kaj 94,5% kontraŭ morto. Tiuj estas bonaj rezultoj. La datenojn pri aliaj grupoj kaj kondiĉoj vi povas mem alrigardi en la fonto [germanlingva datenaro], kaj kompreneble vi povas konsulti viajn naciajn registrojn por juĝi. Do la datenoj pri efikeco estas favoraj al vakcinado. Tamen eĉ pli efikaj vakcinoj estas dezirindaj.

Iuj asertas, ke la vakcinoj estas pli danĝeraj ol la malsano mem. Sur kio baziĝas tiuj asertoj? Ĉu estas ajna vero en tio?

– Laŭ la datenoj kolektitaj en Germanio inter la 27-a de decembro 2020, kiam komenciĝis la vakcinkampanjo en Germanio, kaj la 30-a de novembro 2021, okazis entute 123 347 849 vakcinadoj. El inter ili, koncerne gravajn kromefikojn de vakcinado, 26 196 suspektitaj kazoj estis raportitaj. El inter tiuj lastaj suspektitaj kazoj 1 919 personoj mortis post vakcinado. En nur 78 el tiuj 1 919 kazoj de morto la respondeca instanco en Germanio (Paul-Ehrlich-Instituto) vidis eblan aŭ verŝajnan konekton inter la morto kaj la vakcinado 16Bericht über Verdachtsfälle von Nebenwirkungen und Impfkomplikationen nach Impfung zum Schutz vor COVID-19 (Berichtszeitraum 27.12.2020 bis 30.11.2021). Se aliflanke 1,8 procentoj el la KOVIM-19-pacientoj mortas pro la malsano (vidu supre), rilate al morto la favoro estas tre klare je la flanko de la vakcinado.

Inter homoj, kiuj pro diversaj kialoj malfidas la aŭtoritatojn, la procentaĵo de vakcinitoj restas malpli alta. Kiel tio influas la evoluon de la pandemio en tiaj landoj kaj homgrupoj? Kiel vi proponus plibonigi la situacion?

Vakcinkritiko
Bildo el vakcin-kritika FB-grupo en Esperanto.

– Denove sugesta demando, sed prave, la procentaĵoj de vakcinitoj estas vere malpli altaj inter personoj, kiuj malfidas aŭtoritatojn17Vaccine hesitancy in the era of COVID-19. Laŭ tio, kion ni scias pri grupo-protekto (vidu supre), la influo de hezito esti vakcinita al la evoluo de la pandemio en la koncernataj grupoj kaj socioj estas evidenta. Gravan rolon en la disvastigo de falsaj informoj pri vakcinado ludas la interreto kaj en ĝi sociaj retoj18The impact of the web and social networks on vaccination. New challenges and opportunities offered to fight against vaccine hesitancy. Restarigo de fido en aŭtoritatoj necesas, sed kiel fari tion, ne estas tute klara19Confidence and Receptivity for COVID-19 Vaccines: A Rapid Systematic Review 20A Scoping Review to Find Out Worldwide COVID-19 Vaccine Hesitancy and Its Underlying Determinants.

– Miaopinie, por ke homoj fidu aŭtoritatojn ege gravas la fidinde etika konduto de politikistoj kaj institucioj kaj laŭeble plej granda travideblo de bazaj datenoj kaj decidoj. Do jen denove – socia respondeco komenciĝas per la kulturo je individua nivelo, kaj gvidantoj nepre devas havi plej altan etikan sintenon. Gravas, ke necesaj informoj atingu ĉiujn civitanojn, do bona infrastrukturo por informado estas bezonata.

– La disvastigon de neveraj asertoj pri SARS-CoV-2, KOVIM-19, la pandemio, vakcinoj kaj tiel plu en sociaj retoj (”infodemio”) oni fakte povas kontraŭbatali laŭ la samaj reguloj kiel infektan malsanon mem: oni devas observi la interreton, atenti, kie falsaj informoj ekestas (kvazaŭ patogenoj) kaj devas sekve tuj kontraŭbatali ilin per adekvata kvanto da veraj faktoj pri la ĵus diskutita afero (kvazaŭ necesa dozo de medikamento) je la fokuso de ekesto kaj disvastiĝo de la malveraj asertoj – interesa ideo, ĉu ne21The Covid-19 Infodemic – Applying the Epidemiologic Model to Counter Misinformation?

– Pro la granda tempo, kiu certe estus bezonata por tia tasko kontraŭbatali la infodemion en la interreto, verŝajne specialigitaj sano- kaj komputilo-profesiuloj estus necesaj.

Ĉu estas via impreso, ke inter esperantistoj estas aparte multe da homoj, kiuj malfidas la vakcinojn?

– Verdire ne. Mi ankaŭ ne vidas, ke esperantistoj ĝenerale havus tipan riskoprofilon por hezito esti vakcinitaj. Sed por pli bone respondi, eble necesas esploroj pri la demografio de esperantistoj.

En iuj landoj oni proponas enkondukon de deviga vakcinado. Kiel vi sintenas al tio?

– En Germanio ekde la mezo de la venonta marto vakcinado estos deviga por profesiuloj en la sansistemo. Jam nun estas rimarkinda manko de flegistoj, kaj multaj el ili havas ankaŭ aliajn profesiajn kvalifikojn krom flegado. Verŝajnas, ke multaj flegistoj, kiuj nepre ne volas esti vakcinitaj, forlasos la sansistemon por labori aliloke, tiel pligrandigante la mankon de bone kvalifikitaj dungitoj en la hospitaloj.
Oni pripensas ĝeneralan devigon al vakcinado.

– El la vidpunkto de sanpolitikisto, kiu observas, ke patogeno disvastiĝas, malhelpas la tutan publikan vivon kaj ke tamen vakcinado ne estas sufiĉe akceptita de la popolo, enkonduko de deviga vakcinado estas tute komprenebla impulso.  Tamen mi mem estas forte kontraŭ ia deviga vakcinado. Se oni enkondukas devigan vakcinadon, oni trapasas ruĝan linion. Ŝtata interveno en la korpan integrecon estas gravega, miaopinie nepravigebla paŝo.

– Tiurilate oni ne rajtas forgesi, ke ekzemple por la vakcinoj kiuj estas uzataj en Eŭropo intertempe ja estas grandega datenbazo kun ege favora riskoprofilo, sed tamen ĉiuj kvin vakcinoj laŭ Eŭropa Medikamento-Agentejo almenaŭ en Eŭropo ĝis nun havas nur kondiĉan merkato-permeson (”Conditional Marketing Authorisation”), do estas ankoraŭ ne plene agnoskitaj laŭ la validaj striktaj leĝoj pri novaj medikamentoj 22COVID-19 vaccines: authorised.

– Estas la devo de profesiuloj pri sano zorgi, ke homoj havu la ĝustajn kaj sufiĉajn informojn por mem decidi. La kuracistoj estas ligitaj al la Deklaracio de Ĝenevo, kiu devigas ilin respekti la memstarecon kaj la civitanan liberecon de pacientoj.

30 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Tim Owen
2022-01-13 14:50

Ke indas publikigi tian artikolon estu surprizo, sed Esperantujo ja iugrade spegulas la pli vastan mondon pro tio, ke en ankaŭ ĝi troviĝas asertoj misinformaj pri tiu tre grava temo. Dankon, do, al d-ro Klawe, pro liaj detalaj sciencaj respondoj, kaj al Libera Folio, kiu kontaktis lin kaj legebligis ilin.

Sebastiano
Sebastiano
2022-01-13 16:11

“senbazaj asertoj pri la riskoj de vakcinado kontraŭ la kronvirusa pandemio.”

Estas bedaŭrinde, ke finfine ankaŭ LF decidis envicigi sin en la propagandan batalon.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Sebastiano
Hejmano
2022-01-13 19:22
Respondo al  Sebastiano

Ĉu vi neas ke “ankaŭ en Esperantujo lastatempe disvastiĝas senbazaj asertoj pri la riskoj de vakcinado kontraŭ la kronvirusa pandemio”?

Sebastiano
Sebastiano
2022-01-14 0:24
Respondo al  Hejmano

Mi estas de du jaroj bombadita de propagando rilate la kronvirusan aferon. De ĉiuj flankoj kaj ĉiutage. Mi vere ne bezonas tiaĵon de plia flanko. Mi bedaŭras, ke LF alprenis tiun temon.

Enrique
2022-01-13 18:08

Quebec, Kanado, pagigos sufiĉe grandan kvanton da mono al la ne-vakcinitoj, ĉar ili plenigas la hospitalojn. Mi kredas ke la tuta mondo devas fari same.
Esperantio: Gravulo (gravegulo) multfoje, jam de kelkaj monatoj, diris al mi ke mi ne prenu vakcinon. Li koleriĝis kiam mi diris al li ke mi jam prenis la Modernan 3 foje.

Leon Roijen
Leon Roijen
2022-01-13 18:31
Respondo al  Enrique

Se vi, estante maljunulo kaj do apartenanta al riskgrupo volas preni la vakcinon, tio estas tute en ordo por mi, verŝajne eĉ rekomendinda, sed ĉesu tiun parolaĉon pri devigoj. Ni ne estas en la koncentrejoj de Hitler.

Matthieu
2022-01-13 19:04
Respondo al  Leon Roijen

Homoj, kiuj komparas vakcinon kiu savis centmilojn da vivoj kun nazioj kaj koncentrejoj, naŭzas min.

Leon Roijen
Leon Roijen
2022-01-13 19:35
Respondo al  Matthieu

Eh, mi ne komparis ”vakcinon kiu savis centmilojn da vivoj kun nazioj kaj koncentrejoj”.

Mi faris la komparon kadre de deviga vakcinado.D-ro Klawe diras pri tio:

”Tamen mi mem estas forte kontraŭ ia deviga vakcinado. Se oni enkondukas devigan vakcinadon, oni trapasas ruĝan linion. Ŝtata interveno en la korpan integrecon estas gravega, miaopinie nepravigebla paŝo.”

kaj

” Estas la devo de profesiuloj pri sano zorgi, ke homoj havu la ĝustajn kaj sufiĉajn informojn por mem decidi. La kuracistoj estas ligitaj al la Deklaracio de Ĝenevo, kiu devigas ilin respekti la memstarecon kaj la civitanan liberecon de pacientoj.”

La nazioj transpasis tiun ruĝan linion. Ĉu la komparo naŭzas vin aŭ ne, ĝi ne estas plene senbaza.

Leon Roijen
Leon Roijen
2022-01-13 19:28

”Tamen mi mem estas forte kontraŭ ia deviga vakcinado. Se oni enkondukas devigan vakcinadon, oni trapasas ruĝan linion”

Mi laŭdas d-ron Klawe pro lia alta etiko.

Tamen, mi kredas, ke estas kelkaj ”truoj” en lia prezento, precipe se temas pri la supozata (relativa) sendanĝereco de la vakcinoj.

Ofte oni aŭdas, ke la homaro jam konas longan historion de vakcinado, kvazaŭ sugestante, ke tio jam pruvas, ke oni kapablas krei (ĉiam) sendanĝeraj vakcinoj. Nu, fine de la sesdekaj jaroj sciencistoj kreis vakcinon kontraŭ infana spirmalsano, kaj el tiuj infanoj, kiuj ricevis la vakcinon, 80% grave malsaniĝis kaj enmalsanulejiĝis ( https://www.reuters.com/article/us-rsv-shot-idUSTRE4BM4SH20081223 ). En 1976, tro rapide uzita vakcino kontraŭ la porka gripo havis katastrofajn sekvojn: En Usono pli ol kvarcent kvindek homoj post vakcinado ekhavis la paralizantan Guillain-Barré-sindromon. Pandemrix, kontraŭgripa vakcino el 2009 kaŭzis la tre handikapigan narkolepsion en parto de la ricevintoj de la vakcino.
D-ro Klawe citas la en Germanujo kolektitaj datenoj de kromefikoj kaj mortoj pro la vakcino kaj la prijuĝo de la tiea aŭtoritato, sed verdire la KOVIM-vakcinoj nur tre mallonge ekzistas kaj tiaj prijuĝoj de aŭtoritata instanco, ĉu kulpas la vakcino aŭ ne, ne estas tre fidinda afero. Ekz., se iu ekhavas koratakon post la ricevo de la vakcino, kiel entute oni povas certi, ke la vakcino NE estis laŭ kaŭzo? Por havi iom honestan, pli certan bildon pri la kromefikoj (inluzive de morto) pro la vakcino, almenaŭ necesas paso de 5 jaroj.
Ni ankaŭ ne forgesu la skandalojn rilate la vakcinproduktantojn, speciale Pfizer. Pri falsitaj datenoj rilate la esploroj pri la vakcino, oni povas legi ĉi tie: https://www.transparimed.org/single-post/pfizergate. Ni ankaŭ ne forgesu, ke en 2009 Pfizer devis pagi 2.3 miliardoj da dolaroj pro sanserva fraŭdo. krome, homoj, kiuj iom sekvis la novaĵojn, povas scii, ke kaj en Usono kaj en Eŭropo estis fermitaj pluraj vakcinfabrikoj pro nehigienaj cirkonstancoj aŭ poluitaj vakcinoj.
Ni ankaŭ ne forgesu, ke kaze de la nuna vakcino, temas pri tute nova teĥniko. Kuracistoj, sciencistoj ofte ripetas, ke el spertoj kun antaŭaj vakcinoj, oni scias, ke gravaj kromefikoj baldaŭ montriĝos. Sed tiu eldiro estas klara mensogo. Ĉar oni nun uzas tute novajn vakcinteĥnikojn, oni tute ne povas certi pri tio, kaj gravaj kromefikoj povas aperi multajn jarojn poste. neniu povas garantii, ke tio ne eblas.
Laste, registaroj tutmonde jure senrespondecigis la vakcinproduktantojn. Ankaŭ tio devus pensigi.

Sten Johansson
Sten Johansson
2022-01-14 1:33

Kiam mi estis infaneto, furoris epidemio de ”infanparalizo”, poliomjelito, kun tragikaj sekvoj por multaj. Poste oni komencis vakcini kontraŭ ĝi, do dum kelkaj jaroj ni ricevis eble tri aŭ kvar dozojn, kaj baldaŭ la malsano ne plu ekzistis mialande.

En lastaj jardekoj oftiĝis ĉe ni iksod-portata cerbinflamo (angle TBE), kiu estas severa malsano sen kuraco. Ĉar mi multe estadas en arbaroj ktp, mi ĉiujare devas forpinĉi dekon aŭ pli da iksodoj de mia haŭto, kaj ja facile povus okazi ke unu el ili portas la malsanon. Do mi iris vakciniĝi, en la unua jaro trifoje, duajare unufoje, post tri jaroj unufoje, kaj se mi vivos post kvin jaroj ankoraŭfoje. Neniu problemo, eĉ se mi devis mem pagi kvinoble 35 eŭrojn.

De kelkaj jaroj mi ĉiujare iras vakciniĝi kontraŭ la jara gripo, kiu por maljunulo povas esti fatala. Neniu problemo.

En 2021 mi ricevis tri dozojn kontraŭ la koronviruso. Neniu problemo. Male, mi treege dankemas pro la bone funkcianta vakcinado.

Ni benu la sciencistojn kaj politikistojn, kiuj ebligas ĉi tion!

Leon Roijen
Leon Roijen
2022-01-14 11:21
Respondo al  Sten Johansson

“En lastaj jardekoj oftiĝis ĉe ni iksod-portata cerbinflamo (angle TBE), kiu estas severa malsano sen kuraco.”

Ni ne troigu. Troigo ofte estas uzata por “puŝi” vakcinojn.
Tute ne veras, ke ĝi estas malsano sen kuraco. Kontraŭe, jen informo prenita el retpaĝo vialanda:

“Kutime la komenco de la malsano okazas ĉirkaŭ 1-2 semajnojn post la ekspozicio, sed foje la apero povas esti prokrastita ĝis monato. Plej multaj kazoj estas relative mildaj kaj plena resaniĝo okazas post kelkaj tagoj.” (Google-traduko).

Fonto: https://vaccindirekt.se/en/vaccinations/tbe-tick-borne-encephalitis/

Mi neniel volas kritiki vian personan decidon vakciniĝi sed ja gravas la faktoj.

Kalle Kniivilä
2022-01-14 11:28
Respondo al  Leon Roijen

Ial vi ĉesis legi en strategia loko. Se oni legas pli:

Around 10% of the people who fall ill in TBE develop varying degrees of paralysis and around 30% of adults have long-term difficulties with memory and concentration. There is no treatment for TBE. 

Leon Roijen
Leon Roijen
2022-01-14 11:56
Respondo al  Kalle Kniivilä

Mi simple ĉesis legi ĉar mi trovis tion, kio konfirmas kion mi volis diri.
Mi devas konfesi, ke mi malprecize esprimis min.

Ĉar “severa malsano sen kuraco” povus sugesti, ke preskaŭ ĉiuj homoj, kiuj infektiĝas de la viruso grave malsaniĝas sen ajna ŝanco je resaniĝo, mi volis pliklarigi tion. Ja la plimulto de la homoj resaniĝas sen malsanrestaĵoj.
Tial ekz. en Nederlando, kie la viruso ne multe troviĝas ĉe iksodoj kaj nur en kelkaj provincoj, oni ne rekomendas la vakcinon. La ŝanco grave malsaniĝi (en Nederlando) estas tre malgranda kaj la riskoj kaj kostoj de la vakcino estas pli grandaj.

Kompreneble en aliaj landoj/regionoj, la balanco povas esti alia.
Tamen persone mi simple preferus esti aŭ tre singarda en arbaroj aŭ ne eniri ilin entute, anstataŭ vakciniĝi.

La ekzemplo de poliomjelito, kiun donis Sten multe pli konvinkas min pri neceso de vakcinado. Tiu malsano, kiam ĝi ankoraŭ multe ĉeestis, preskaŭ ne estis evitebla kaj kaŭzis grandegajn suferojn. Por la junuloj, inter ni, kiuj apenaŭ konas la malsanon, ekz. vidu tiun ĉi filmeton pri la fera pulmo: https://www.youtube.com/watch?v=gplA6pq9cOs

Javier Ramos
Javier Ramos
2022-01-14 9:44

Mi miras pro tio ke “edukitaj” homoj en niaj tempoj fidas pli pri si mem ol pri scienco!!
Estas nekredeble ke kontraŭvakcianaj movadoj kontraŭas eĉ aplombe pruvitajn vakcinojn (pere de vere ne sciencaj argumentoj).
Laŭ mi mankas INSTRUADO. En mia lando (Kubo) jam vakciniĝis pli ol 90% de la popolo, oni ne devas fidi je politikistojn sed je kuracistojn kaj sciencistoj. Ĉe ni ili fariĝis famuloj kaj herooj.
Feliĉe oni ne tro devis kampanji por vakcinado… kubanoj fieras pri siaj konoj pri sano kaj meteorologio.
Ŝajnas al mi ke “edukitaj” homoj fariĝas pli stultaj, eble la “fiero” pri sia propra saĝo kondukas ilin al la nekredo je scienco!
Se sciencistoj petas/rekomendas vakcinadon kial oni kredu sin pli saĝaj ol ili?
Mi miras pri homoj en la evoluintaj landoj.

PS: Mi miras ke oni ne aldonis la statistikojn ĉe:
https://ourworldindata.org/covid-vaccinations

Leon Roijen
Leon Roijen
2022-01-14 10:45
Respondo al  Javier Ramos

Kara samideano, vi parolas pri “evoluintaj landoj”, tamen ne kredu, ke ni, en tiuj tiel nomitaj “evoluintaj landoj” estas pli evoluintaj ol vi. Jes materie sendube, kio ankaŭ gravas kompreneble, ĝis iu grado, sed krom tio ni apenaŭ estas pli evoluintaj… kaj mi kredas, ke ĉiam pli da homoj en “evoluintaj” landoj konsciiĝas pri tio.
Cetere, la situacio inter mia lando, Nederlando, kaj la via, ne estas granda: ĉe ni 86 % de la plenkreskuloj estas vakcinitaj.
Mi certe samopinias kun vi, ke oni atentu la sciencistojn, sed tio ne signifas, ke oni devus blinde sekvi ilin. Pro multaj, sed 2 ĉefkaŭzoj: Unue estas la problemo pri ripetebleco. Ofte la rezultoj de sciencaj studoj ne povas esti konfirmataj. Legu pli: https://en.m.wikipedia.org/wiki/Replication_crisis
La dua problemo, en medicina scienco estas, ke estas multege da fraŭdo. Studoj kun falsaj rezultoj sed ankaŭ studoj kun ĝustaj rezultoj sed kiuj ne publikiĝas ĉar la rezultoj malplaĉas, ekz. al la farmacia industrio.
Homoj povas havi bonajn, validajn kialojn por rifuzi vakcinon, sed bedaŭrinde multe da homoj eĉ ne havas la plej bazajn biologiajn konojn por mem fari bone pripensitan decidon. Tio evidente same validas por tiuj, kiuj ja prenas vakcinon.

Tauhro
Tauhro
2022-01-14 12:42

Strange, ke homoj tiel facile forgesas pri siaj homaj rajtoj. Chiuj rajtoj, por kiuj niaj prauloj sange batalis dume jardekoj, nun oni redonas dume monatoj. Multaj simple ne pensas pri tio.
Registaroj ech ne permesas liberan dialogon por esprimi siajn opiniojn. En amaskomunikiloj estas preskau nur unu opinio. Manifestacioj severe dispelas per batoj, gaso k ech per hundoj. Psika sano de homoj k iliaj rajtoj estas ech pli grave ol fizika sano.

Kalle Kniivilä
2022-01-14 12:51
Respondo al  Tauhro

Ankaŭ pri tio, ĉu la terglobo estas globa, aŭ tamen plata, estas preskaŭ nur unu opinio en la amaskomunikiloj. Verŝajne temas pri ia granda konspiro.

Leon Roijen
Leon Roijen
2022-01-14 13:19
Respondo al  Kalle Kniivilä

Surprizo tamen: ĝi estas nek plata nek globo 🙂

Cetere, Tauhro parte pravas: En kelkaj landoj, interalie en Belgujo kaj Hispanujo registaroj instalis malpermesojn sen leĝa bazo, laŭ verdiktoj de tieaj juĝistoj.

Kalle Kniivilä
2022-01-14 15:13
Respondo al  Leon Roijen

La tero fotita la 24-an de decembro 1968 de sur la luno. Fotis Willian Anders.

720px-NASA-Apollo8-Dec24-Earthrise.jpg
Leon Roijen
Leon Roijen
2022-01-14 16:32
Respondo al  Kalle Kniivilä

“Kiel sennombraj fotoj el la kosmo povas atesti, la Tero estas ronda—la “Blua Marmoro”, kiel astronaŭtoj ame nomis ĝin. Aperoj tamen povas esti trompantaj. Planedo Tero ne estas, fakte, perfekte ronda.”

https://www.scientificamerican.com/article/earth-is-not-round/

Sed bone, mi koncedas, ke ĝi estas pli ronda ol plata 😉

Sed ree al la temo, vi mem estas ĵurnalisto: Ĉu vi opinias, ke la gazetaro/amaskomunikiloj donas nuancitan bildon rilate la vakcinojn?

Laŭ la datenoj en ĉiuj landoj estas multe da kromefikoj de la vakcinoj, sed -almenaŭ en Nederlando- mi apenaŭ legas ion pri tio. Oni nur montras la malsanulojn de la viruso. Por trovi la rakontojn de homoj, kiuj (foje eĉ grave) malsaniĝis aŭ eĉ mortis pro la vakcino, aŭ kuracistojn, kiuj havas siajn dubojn, oni devas serĉi en jutubo, eble ankaŭ en facebook.

Same pri la vakcinado de la tuta popoplo:
En Nederlando 59,1 % de la popolo estas 0-49-jara kaj en la tuto de mortintoj de la viruso en Nederlando, nur 0,9 % venas el tiu grupo.
Tamen seriozaj debatoj, kial ĉiuj tiuj homoj devus vakciniĝi, mi apenaŭ vidas. Eble nun iomete, kiam temas ankaŭ pri vakcinado de infanoj, sed 20-30-jaruloj ankaŭ nur malmulte riskus, se ili ne vakciniĝus.
Jes, certe, mi konas la argumentojn por vakcini la tutan popolon, oni gurde, senfine cerbolavas nin per tiuj argumentoj, sed kontraŭargumentojn oni rare surtabligas.

Kaj kial en la amaskomunikiloj ni ne legas pli pri la skandaloj ĉe la vakcinfabrikantoj? Kiel ekz. la falsigo de datenoj, kiujn mi jam pli frue menciis?

Mi ne atendas perfektajn amaskomunikilojn, ankaŭ ilin faras homoj, sed mi ne vere havas la impreson, ke ili kondutas neŭtrale.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2022-01-14 16:53
Respondo al  Leon Roijen

> la “Blua Marmoro”, kiel astronaŭtoj ame nomis ĝin.

Bela ekzemplo de la malsimpleco de la angla. Ne marmoro, sed globeto.

Leon Roijen
Leon Roijen
2022-01-14 17:10
Respondo al  Yves Bellefeuille

Kompreneble. La Google-traduko ne estas perfekta.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2022-01-14 18:06
Respondo al  Leon Roijen

Mi naive supozis, ke vi konas la anglan sufiĉe por kompreni la anglajn tekstojn kiujn vi daŭre mencias kaj foje tradukas. Ĉu vere vi uzas Google? Tio jam klarigas multon.

Leon Roijen
Leon Roijen
2022-01-14 18:56
Respondo al  Yves Bellefeuille

Kara Yves, mi estis 20 aŭ 21 kiam mi unuafoje legis The Lord of the Rings, kaj senpere en la angla. De tiam multaj jaroj pasis kaj la angla apenaŭ plu havas sekretojn por mi.
Freŝdate mi eklegis La Mastro de l’Ringoj, la traduko de Auld kaj je mia ĉagreno devis flankenmeti la libron pro la – miaopinie – terura traduko, kiu neniel eĉ ne alproksimiĝas al la originalo.
Mi preskaŭ ĉiutage legas medicinajn studojn angle kaj multajn terminojn mi eĉ konas nur angle kaj ne nederlandlingve. Ankaŭ filmojn aŭ televidseriojn mi rigardas en la angla originalo.
Mi ne volas fanfaroni, sed simple estas fakto, ke se temis pri lingvoj, la angla, la franca aŭ la germana, mi – verŝajne kiel multaj esperantistoj – ĉiam estis la plej bona lernanto en la klaso.
Do ne – mi ne bezonas Google translate por kompreni anglalingvajn tekstojn. Mi uzas la tradukservon de Google nur foje por rapide fari tradukon por aliaj kiam mi tro pigras por mem fari la tradukon.
Cetere, sen helpo de vortaro la vorto “marble” ankaŭ jam pensigis min pri tute alia afero, “knikker” nomita en la nederlanda: https://en.m.wikipedia.org/wiki/Marble_(toy)

Via “tio jam klarigas multon” do ne estas trafa kaj aldone estas subnivela.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de ne-al-cenzuro
Tim Owen
2022-01-14 23:23
Respondo al  Leon Roijen

Cetere, sen helpo de vortaro la vorto “marble” ankaŭ jam pensigis min pri tute alia afero, “knikker” nomita en la nederlanda: https://en.m.wikipedia.org/wiki/Marble_(toy)

Jen ĝuste la signifo celata, kiam oni parolis pri Tero tiel: «la blua rulglobeto».

Leon Roijen
Leon Roijen
2022-01-14 23:44
Respondo al  Tim Owen

Dankon Tim!
Interese estas, ke mi trovis, ke ankaŭ en la nederlanda ekzistis la vorto “marbel” (marble). Kaj tiu nederlanda vorto, samkiel la angla, mi supozas, venas el la latina “marmor’ (marmoro).

Tauhro
Tauhro
2022-01-14 16:28
Respondo al  Kalle Kniivilä

Lau mi,se iu povas libere k logike esprimi alian opinion ech pri via aksiomo, tio ne estus malbone. Des pli – pri tiel grava temo por chiuj, demokratio k HR.

Lajos D-ro Molnár
Lajos D-ro Molnár
2022-01-17 17:18

En la nomo de la Budapes’ta Medicina Esperanto-Fakgrupo ni tutkore dankas kaj gratulas Vin pro Via valorega intervjuo kun D-ro Christoph Klawe, prezidanto de Universala Medicina Esperanto-Asocio. Altestime kaj amike salutas Vin D-ro Ludoviko Molnár kaj D-rino Julianna Farkas

Marc Bavant
Marc Bavant
2022-01-19 19:28

Ĉu la vera nomo de ĉi-artikole menciita malsano estas morbiloj aŭ morbilo? La dua laŭ la Fundamento, mi kredas.

Leon Roijen
Leon Roijen
2022-01-19 23:51
Respondo al  Marc Bavant

Prave.
Cetere temas pri malsano ĉe kiu oni multe troigas la avantaĝon de vakcinado. En riĉaj landoj kun bona sansistemo alirebla por ĉiuj, la risko morti je la malsano estas malpli ol 1 el 10.000 kaj ne pli alta, kiel oni ofte volas kredigi al ni.