Ŝtataj Esperanto-ekzamenoj ĉesas en Hungario

Dum multaj jaroj studentoj en Hungario povis havi utilon de ekzameno pri Esperanto por ricevi universitatan diplomon. Antaŭ du jaroj la utilo malaperis, kaj nun malaperas ankaŭ la ŝtata ekzameno.

La retejo de la lingvocentro Origó.

La erao de devigaj lingvaj ekzamenoj en Hungario komenciĝis en 1998, kaj finiĝis en 2022, kiam la registaro ŝanĝis la leĝon kaj nuligis la devon trapasi lingvan ekzamenon kiel kondiĉon por ricevi la diplomon en universitatoj.

Samtempe al la supra leĝo-ŝanĝo oni puŝis la taskon al la unuopaj universitatoj, kiuj nun devas mem decidi pri tiuj lingvaj demandoj. Plimulto de ili (sed ne ĉiuj) daŭre postulas iun lingvan ekzamenon, sed preskaŭ ĉiuj akceptas nur la anglan, foje ankoraŭ kelkajn aliajn grandajn lingvojn.

Ĉiuj universitatoj donas kromajn poentojn pro lingva ekzameno ĉe la eniraj ekzamenoj, ĝenerale pro la angla B2, sed kelkaj akceptas ankaŭ malgrandajn lingvojn en la nivelo C1.

La supraj paŝoj rezultigis grandan falon ĉe la kvanto de ŝtataj ekzamenoj, do aperis sekve fortaj financaj problemoj ĉe la ekzamencentroj (ekzistas pluraj).

Decida plejmulto de la ekzamenoj okazas pri la angla lingvo, la alilingvaj ekzamenoj reduktiĝis. Plene ŝanĝiĝis ankaŭ la strukturo de la aliĝantoj: anstataŭ la diplomiĝontoj nun aliĝas ĉefe mezlernejanoj, pro la eniraj pluspoentoj.

La novaj cirkonstancoj validas ankaŭ ĉe la lingvoekzamena centro ”Origo” (ONyC), kiu zorgis pri la Esperanta lingvo.

Jam antaŭ kelkaj jaroj ĝi nuligis la kunlaboran kontrakton kun UEA, kaj de tiam UEA mem organizas la KER-ekzamenojn, eĉ ellaboris ĝian novan gradon C2.

Nun, en decembro la estraro de ONyC decidis ĉesigi, ne plu okupiĝi pri la Esperantaj ekzamenoj, laŭ sia aserto pro financaj kialoj. Tre malgrandas la nombro de la ekzamenitoj, en la jaro 2024 entute nur 9 personoj, ĉiuj plenkreskuloj – kaj la centro ne vidas esperigan perspektivon.

Laŭ leĝo oni repagas al studentoj la sufiĉe altan kotizon de la unua lingvo-ekzameno. Tamen tio ne validas por Esperanto – kaj tio malinstigas la junulojn elekti Esperanton.

En Hungario ne plu ekzistas universitata Esperanto-fako (do ne plu eblas iĝi diplomita ”instruisto pri Esperanto”), sekve ne plu ekzistas lerneja instruado de Esperanto, mezlernejanoj ne elektas Esperanton, ankaŭ pro diplomaj kialoj ne plu indas lerni Esperanton – do la ekzamena centro ne vidis perspektivon, kaj decidis haltigi la procezon.

La klarigo laŭ mi tamen estas nur surfaca, ĉar ĉesigo de la Esperantaj ekzamenoj ne solvas la financajn problemojn ĉe la ekzameno-centro. Krom Esperanto ekzistas ankoraŭ pli ol dek malgrandaj lingvoj, kiuj havas malplian aŭ nulan nombron de ekzamenaj aliĝoj – sed ili ne estas nuligitaj. Vidu la statistikaĵon en la koncerna retejo.

Por ni, hungaroj, la ĉesigo estas aparte doloriga. Unuflanke tiu unika eblo havi ŝtate rekonitajn lingvajn ekzamenojn ekzistas ekde 1966, pro la efiko de la tiama UK en Budapeŝto – kaj nun post 58 jaroj estas dolore perdi ĝin.

Aliflanke la antaŭa pozitiva famo de Esperanto en Hungario baziĝis sur tri pilieroj: universitata fako por instruistoj de Esperanto, ŝtate rekonita lingvoekzameno, kaj deklaro de la Hungara Akademio pri la viveco de Esperanto. Se falos ankaŭ la dua piliero, ni havos eĉ pli malfacilan situacion ol ĝis nun.

Bedaŭrinde la stato de la movado en Hungario similas al tiu en aliaj eŭropaj landoj. Jam de pluraj jaroj ne ekzistas junulara aktivado, la averaĝa aĝo estas timige alta. Dolore ŝrumpis la komunumo, la raŭmismaj argumentoj ne plu validas.

La ĉesigo kaj eventuala iama posta restartigo, kun nova akreditado de la ekzameno, kostus nerealisme altan sumon kaj kvanton da homa laboro. Tial ni planas kontakti la lingvo-ekzamenan centron kaj atingi la daŭrigon de la eblo havi Esperantan lingvoekzamenon, provizore eble eĉ nur unufoje en la jaro.

László Szilvási


Legu pli:

Aboni
Avizi pri

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.

20 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
chielismo
chielismo
2024-12-31 16:32

Nuntempe en Ĉinio aperas geknaboj kaj gejunuloj lerni Esperanton pere de interretaj kursoj, kiuj ne konas nian movadon aŭ ne havas intereson pri nia movado. Ĉu la samo okazas en Eŭropo?

Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov
2024-12-31 17:28
Respondo al  chielismo

Interese, kiajn do interesojn ili havas? Kiel ili uzas kaj intencas uzi la lingvon? Ĉu iu esploris tion?

Lee Miller
Lee Miller
2025-01-02 11:28

Origo ne plu subtenas Esperanton.
Duolingo ne plu (aktive) subtenas Esperanton.
UNESCO ne havas intereson pri Esperanto.

Ktp.

Ni Esperantistoj ĉiam tre amas eksteran, oficialan validigon pri “la afero”. Sed efektive, la mondo ne havas intereson. Kaj neniam havis. Certe nun en la epoko de AI neniam havos.

El la supozeble milionoj da homoj kiuj “lernis” Esperanton per Duolingo, kiom efektive nun parolas la lingvon? En Interretaj grupoj kaj sociaj medioj aperas multaj afiŝoj kaj komentoj “pri” Esperanto, ĉefe en la angla, sed tre malmultaj afiŝoj kaj komentoj “en” Esperanto. Kaj kiam aperas tekstoj en Esperanto, surprize ofte ili estas en reformista, nenorma lingvaĵo.

El la plurdekmiloj da homoj kiuj ekzameniĝis pri Esperanto en Hungarujo, kiom parolas nun la lingvon?

Ni vivas en epoko kiam “simboloj” ne vere plu gravas.

Lee

Andreas
Andreas
2025-01-02 13:39
Respondo al  Lee Miller

Kaj kiel longe en la epoko de AI la mondo ankorau havos intereson pri Origo, Duolingo kaj Unesko?

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2025-01-02 14:07
Respondo al  Lee Miller

Laŭ la propra opinio de la populara AI-programo ChatGPT, ĝi ne faris Esperanton nenecesa:
https://lingvatereno.blogspot.com/2025/01/ai-kaj-la-fundamenta-esperantista-sperto.html

Andreas
Andreas
2025-01-02 14:37
Respondo al  Jouko Lindstedt

Leginda blogero, dankon.

Cetere: Membro de la socia reto MiaVivo (MV) korespondis kun OpenAI (la ofertanto de ChatGPT).

Li sugestis al OpenAI plenan subtenon de Esperanto precipe en la teksto-al-vocho-funkcio (TTS-funkcio) kaj ricevis respondon; mi ne scias, kiom ghi estas preparita per helpo de ChatGPT 😉

Por legi tiun prian afishon, eble estas necese ensaluti en MV.

Zaurāk Sadalmelīk Wójcik
Zaurāk Sadalmelīk Wójcik
2025-01-02 15:57
Respondo al  Andreas

Referenco: Por legi tiun prian afiŝon, estas absolute necese ensaluti en Mia vivo.

Ho ve! Nu, oni volas altrudi aliĝon al tiu socia reto por ke oni povu legi la enhavon de ties artikolo?

Jen respondo de retejo:

Ĉi tiu enhavo ne estas disponebla nuntempe.

Eblaj kialoj por nemontrado de la paĝoenhavo:

   Ĝi estis forigita.
   Vi eble ne havas necesajn permesojn por vidi ĝin.
   Vi estas elsalutinta. Ensalutu por daŭrigi.

Malbone, malbone, malbonege! Fi al ĝi!

Eĉ la aĉa Fejsbuko tion ne postulas: oni normale povas vidi ties enhavojn sen ia ajn aŭtentigo. Ekzemple, antaŭ nelongege oni vidis enhavon de Iniciato Stelaro. Oni estis kondukita al ĝi pro la artikolo Ĉu la ĉina por hungaroj pli facilas ol Esperanto?

Feliĉe oni ne plu havas registrigon ĉe Fejsbuko. Feliĉe antaŭlonge oni forlasis ties uzon. Sociaj retoj estas plagoj!

Oni ne kreos konton ĉe Mia vivo nur por legi tiun enhavon! Simple!

Kiel oni komplikas la aferojn! Kial oni komplikas la aferojn? Oni ne trudu al oni siajn preferojn! Restu malferme!

Andreas
Andreas
2025-01-02 19:16

Jen klarigoj*); mi citas:

“Kiam vi afiŝas, vi devas elekti ke ĉu vi volas ke afiŝo estu publika, por retejaj membroj, por nur amikoj aŭ por nur mi …”

Char mi ordinare estas ensalutinta en MV kaj ne scias, kiu el la supraj elektebloj trafas pri la koncerna MV-afisho kaj kiu situacio trafas por klakanto al la ligilo al ghi, mi skribis, ke eble estas necese ensaluti.

*)
https://www.miavivo.net/oftaj-demandoj/

Zaurāk Sadalmelīk Wójcik
Zaurāk Sadalmelīk Wójcik
2025-01-02 19:30
Respondo al  Andreas

Kompreneble vi tute ne kulpas pri io ajn koncerne al tio. Do, ne estus bezonataj klarigoj.

Nu, ĉiuokaze oni al vi dankas pro ili.

Zaurāk Sadalmelīk Wójcik
Zaurāk Sadalmelīk Wójcik
2025-01-02 18:33
Respondo al  Andreas

Bonvole vidu la antaŭan mesaĝon afiŝitan je 15:57.

Tiu ĉi mesaĝo estis originale ties kopio fuŝa. Oni devis redakti ĝin por al vi tion averti.

Dankon pro la kompreno!

Laste redaktita 17 tagojn antaŭe de Zaurāk Sadalmelīk Wójcik
PH Lesprit
PH Lesprit
2025-01-02 17:41
Respondo al  Lee Miller

(subpremata de la auxtoro cxar le reskribis la saman mesagxon poste)

Laste redaktita 17 tagojn antaŭe de PH Lesprit
PH Lesprit
PH Lesprit
2025-01-02 19:52
Respondo al  Lee Miller

Esperanto naskigxis en la cerbo de iu kiu havis nek monon ne subtenantojn (eble escepte de sia edzino kaj bopatro). La unua brosxureto pri esperanto estis eta, malbela, kaj eldonita per la propra mono de la auxtoro. Esperanto neniam estis subtenata de sxtato aux alia grava institucio. Gxi estis kontrauxe ignorita, mokita, ecx persekutita. Sciante tion, kiu estus vetinta, ke gxi estos vigla vivanta lingvo pli ol cent jaroj poste? Tio, kio gravas (multe pli ol simbolaj subtenoj de iu institucio aux alia) estas tio, ke homoj lernas kaj uzas Esperanton. Sperto elmontras, ke socia motoro pusxas homojn al tion fari, kaj tiu motoro ne estas malaperanta.
Pri AI-o, certe gxi ebligis grandajn progresojn de auxtomata tradukado. Sed mia opinio tiel resumeblas: mi atendas por vidi la rezultojn. Cxar AI-o havas ankaux limojn. Jen du bazaj ekzemploj:

  • Demandante al Google-Trad-o traduki al la franca la anglan frazon “How are you?” (= “Kiel vi fartas?”), gxi respondas “Comment vas-tu?”. Sed alia traduko eblas: “Comment allez-vous?”: la angla pronomo “you” havas du tradukojn en la franca: “tu” (familiara, por unu persono), kaj “vous” (ceremonia/respektema por unu persono, aux por pluraj personoj). Kiel elekti inter “tu”, kaj “vous”? Nur per la kunteksto, kaj tion komputilo ne kapablas.
  • En la franca, ne estas distingo inter sia/sxia/lia domo (ni simple diras “sa maison”). Kiel komputilo povus elekti la gxustan posed-pronomon? Amikino de mi rakontis al mi ke la tradukado de turk-lingva filmo al la franca aspektis stranga pro, interalie, la pronomoj: bazante sin nur sur la sonoj, komputilo ne povas scii cxu iu parolas al viro aux virino.

           
Kaj tiuj ekzemploj temas nur pri vere bazaj lingvaj punktoj.

Zaurāk Sadalmelīk Wójcik
Zaurāk Sadalmelīk Wójcik
2025-01-02 21:49
Respondo al  PH Lesprit

Oni multe uzas la tradukilon de Guglo. Ĝi estas tre utila ilo, kvankam iafoje tre stulta.

Tio, kion vi diris pri ĝiaj limoj, estas tute vera.

Okazas la samo koncerne al la portugala rilate al pronomoj ci kaj vi, respektive tu kaj vós. La aferaĉo simple ignoras tu kaj vós kaj ĉiam donas al oni la enuigajn formojn você e vocês anstataŭ tiuj klasikaj, eble pro la fuŝa familiara parolado en Brazilaĉo. Iafoje, eĉ multfoje, tio estas tute malkonvena.

Koncerne al uzo de ChatGPT kiel tradukilo, oni ne vidis grandajn avantaĝojn pri tradukado. Simple oni ne plu ĝin uzas.

Eble la tradukilo de Guglo ne uzas artefaritan inteligenton, laŭ tio, kion oni sciis iam pri ĝi. Laŭ iu alia, ne laŭ mi. Nu, ne gravas. Eĉ kompletajn librojn oni jam bone tradukis pere de ĝi. La rezultoj normale estis multe bonaj.

Kiam ChatGPT ne scias diri ion kun certeco, venas al oni diraĵoj kun la vorto eble. Hezitema ĝi fariĝas tiam. Ne fidu je li, nu, pli bone, ĝi!

Do, finfine, oni ne multe fidu je la respondoj de ChatGPT.

Artefarita inteligento ne estas tio, kion oni multe heroldis pasintece. Estas frustre paroli kun tiuj stultaj robotoj bazitaj sur artefarita inteligento, kiuj estas nun mode ĉie. Estas amuze trompi ilin. Kompatindaj perditaj robotetoj! Isaac Asimov kaj Susan Calvin tre eble sakrus onin.

La granda enigmo estas el kie ChatGPT prenas siajn informojn. El Interreto tute ne estas. Sufiĉas fari kelkajn eksperimentojn por tion rimarki.

PH Lesprit
PH Lesprit
2025-01-02 22:27

Oni multe uzas la tradukilon de Guglo. Ĝi estas tre utila ilo, kvankam iafoje tre stulta. (…)

Eble la tradukilo de Guglo ne uzas artefaritan inteligenton

Por traduko de la angla al la franca, Google-Trad-o uzas artefaritan inteligenton. Li simple elektas la francan “cian” formon pro tio ke estas la plej ofta formo en ĝia datumbazo (artefarita inteligento baziĝas sur statistikoj).

Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov
2025-01-03 17:05

Mi gratulas ĉiujn okaze de veninta jaro 2025 kaj prezentas mian Novjaran donacon por Esperantujo. Mi esperas, ke vi ĝuos ĝin.

Bedaŭrinde la stato de la movado en Hungario similas al tiu en aliaj eŭropaj landoj. Jam de pluraj jaroj ne ekzistas junulara aktivado, la averaĝa aĝo estas timige alta. Dolore ŝrumpis la komunumo, la raŭmismaj argumentoj ne plu validas.

Nu, tio kompreneblas. Kion povas la movado proponi hodiaŭ al junuaro? Aŭ ion enuan kaj malinteresan, aŭ simple etosumi. Tamen oni ja povas ne malpli sukcese etosumi en sia propra lingvo (aŭ en la angla, se oni bezonas internacian kompanion). Proponu al gejunuloj ion valoran, kio ebligus al ili apliki siajn fortojn, siajn talentojn, sian kreemon, ebligus fari ion vere elstaran kaj utilan por homoj, kaj ili respondos pozitive. Mi certas pri tio.

Zaurāk Sadalmelīk Wójcik
Zaurāk Sadalmelīk Wójcik
2025-01-05 22:01
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Oni amuziĝis pro Vento kaj lia familio.

Belegaj pejzaĝoj! Bela kaj alloga rakonto!

Dankon pro la donaco!

Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov
2025-01-10 19:20

Dankon, ke vi trovis mian laboron utila. Tio ĉiam tre inspiras.

Inter alie, tio estas miavide unu el variantoj, kiel Esperanto povas servi al la mondo — malkovri por ĝi atentindajn kreitaĵojn, kiuj aliokaze ne sukcesus populariĝi. Mi mem eksciis pri ĉi tiu filmo tute hazarde, renkontinte mencion pri ĝi en Jutuba komento. Kaj kiom da aliaj valoraĵoj similaj restas nekonataj? Do ĉi tie nia lingvo povus utili. Mi planas en proksima tempo lanĉi projekton, kiu prezentos alian spektaĵon, ankaŭ faritan kun granda talento kaj diligento, ne nur por Esperantistoj, sed ankaŭ por publiko nacilingva en diversaj landoj, kaj konigos Esperanton al ĝi.

Zaurāk Sadalmelīk Wójcik
Zaurāk Sadalmelīk Wójcik
2025-01-11 12:12
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Oni, en Esperantujo, ja bezonas inspiron. Kaj apogon! Oni mem scias, kiel estas frustre ne trovi ian ajn apogon koncerne al oniaj Esperantaj laboroj. Do, oni apogu kaj rekonu la laborojn de aliaj samideanoj! Estas grave tion fari!

Fakte, vi pravas: oni povas koni kaj ekkoni per Esperanto aliajn kulturojn kaj aliajn mondojn. Utila certe Esperanto estas!

Do, bonvole ne rezignu pri la projekto Aŭdvide kaj ne forgesu onin informi pri novaj publikaĵoj!

Estas interese, ke oni povas deŝuti ties subtitolaron. Hodiaŭ oni ĝin tralegis. Oni eĉ pensis, antaŭ ol scii, ke eblas ĝin deŝuti, kopii mane la subtitolojn! Evidente oni ne bezonis tion fari.

Se oni vidas la aŭdvidan prezenton rekte ĉe Jutubo, oni ne povas, kompreneble, vidi la specialajn kreitajn de vi Esperantajn subtitolojn. Oni nur povos vidi la aŭtomatajn tradukaĵojn. Do, oni taksas tiun platformon Amara interesa ilo pro tiu eblo. Bedaŭrinde ĝia fasado estas unulingva.

Estis ankaŭ amuze por mi rekoni iujn vortojn kaj esprimojn de la rusa. Ekzemple: моя семья. Oni studetis iomete la rusan. Temas pri alloga lingvo, kiu belsonas.

Vulkana duoninsulo de Kamĉatko estas belega kaj aŭstera lando. Mi jam ekkonetis pri ĝi pro spektado de kelkaj rilataj dokumentaj filmoj.

Nu, nun mi re-spektos la aventurojn de Vento kaj Lafo.

Laste redaktita 8 tagojn antaŭe de Zaurāk Sadalmelīk Wójcik
Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov
2025-01-11 18:39

Do, bonvole ne rezignu pri la projekto Aŭdvide kaj ne forgesu onin informi pri novaj publikaĵoj!

Vi povas sekvi paĝojn “Iniciato Stelaro” en Telegram, Fejsbuko kaj X (preferinde en Telegram, tie ĉiuj novaĵoj aperos certe).

Estas interese, ke oni povas deŝuti ties subtitolaron.

Jes, servo Amara aldonis ĉi tiun opcion. Ĝi utilas, ĉar estas diversaj variantoj por spekti Jutubajn videojn kun eksteraj subtekstoj. Inter alie, troveblas kromprogramoj por kroziloj, kiuj ebligas tion (ekzemple, Substital). Uzante tiujn, vi povas akordi aspekton de subtekstoj por pli oportune spekti ilin.

Do, oni taksas tiun platformon Amara interesa ilo pro tiu eblo.

Jes, ĝi estas tre potenca instrumento por produkti videojn, subtekstigitajn en Esperanto. Bedaŭrinde, Esperantistoj ankoraŭ malmulte uzas ĝin, kvankam ĝi ekzistas jam longan tempon.

Szilvási László
Szilvási László
2025-01-07 3:18

Je unu tago post la publika (gazetara) apero de la anonco pri la nuligo de Esperantaj ekzamenoj en Hungario, supozeble pro la publika reagaro, la ekzamena centro “Origo” decidis iom retiriĝi, kaj plilongigi la ekzamen-eblon ĝis la fino de tiu ĉi jaro!

Gvidantoj de la Esperanto-movado en Hungario kun reprezentanto de UEA kaj ties ekzamena centro decidis kune peti personan renkontiĝon kun la direktoro de la ekzamena centro por zorgi pri estontaj ekzamenoj.

Jen FB afiŝo de la Ekzamena Centro “ĉi tie” – Vi povas “lajki” se tio plaĉas al vi! 🙂

Szilvási László