”Oni devas savi la Esperantan heredaĵon”

La arkivo de UEA kaj unikaj libroj el la biblioteko nepre estu transdonitaj al Vieno por savi ilin por la komunumo kaj la esploristoj. Tion opinias profesoro Pascal Dubourg Glatigny, kiu nun kunorganizas altnivelan serion de seminarioj pri la historio de Esperanto. Dum la unua kunveno en septembro en Berlino oni diskutos la sorton de la havaĵoj de UEA.

Pascal Dubourg Glatigny
Pascal Dubourg Glatigny.

Pascal Dubourg Glatigny estas profesoro pri historio ĉe Campus Concordet, nova universitato norde de Parizo, kiu kunigos centon da esplorcentroj el diversaj universitatoj, interalie la tutan Altlernejon por Sociaj Sciencoj (EHESS). Ĝi estas hejmo interalie por la esplorprojekto Militrakonto pri la historio de esperantistoj en la periodo 1930-1953 kaj por alia esplorprojekto pri la fruaj jaroj de Esperanto.

– Ni krome preparas konservoprojekton pri la vojaĝo de Lucien Péraire (1928-1932), iom kompleksa kaj ambicia el la vidpunkto de ciferecaj kultursciencoj. Paralele al tiuj esplorprojektoj nia celo estas kontribui al komunumo de esplorantoj pri la historio de Esperanto, rakontas Pascal Dubourg Glatigny.

Tiucele oni kreis la publike alireblan dokumentujon HAL-Esperanto historio, kie eblas deponi kompletajn esplortekstojn aŭ bibliografiajn referencojn pri rilataj temoj. La slipoj estas rikoltotaj de internaciaj metakatalogoj kaj konsekvence troveblaj en multaj katalogoj de ĉefaj bibliotekoj mondaj.

Lastatempe ankaŭ Javier Alcalde estis gastoprofesoro ĉe EHESS kaj prelegis pri Esperantaj temoj. En proksimaj tagoj en Berlino okazos la unua ero en serio de seminarioj organizataj de EHESS kunlabore kun la universitatoj de Bonn kaj St Andrews por enkonduki studentojn al la historio de Esperanto.

Tuj post la unua seminario Pascal Dubourg Glatigny organizos simpozion por diskuti pli larĝe la signifon de la arkivoj por la historio de Esperanto kaj por prezenti la nunan situacion de iuj gravaj arkivoj. Centra temo certe estos la estonta sorto de la biblioteko kaj arkivo de UEA.

Kiel pli frue raportis Libera Folio, la estraro de UEA nun planas transdoni al la Nacia Biblioteko de Aŭstrio la arkivon de la asocio kaj tiujn librojn el la biblioteko de UEA, kiujn la biblioteko en Vieno ne jam havas. Tion Pascal Dubourg Glatigny trovas la plej bona el la eblaj solvoj, kaj tio estas ankaŭ, kion li mem konsilis al UEA:

– Post jardekoj da neglekto de sia historia havaĵo UEA troviĝas antaŭ la muro. Praktike ekzistas tri opcioj kiuj aktuale estas diskutataj. Unue, UEA povus mem konservi la dokumentaron kaj fine starigi profesiajn bibliotekon kaj arkivon. Tiucele ĝi devus dediĉi la tuton de sia malgranda kapitalo kaj rezigni pri aliaj movadaj iniciatoj. Tio signifus ke Esperanto estas afero de la pasinteco kaj ne de la estonteco.

Libera Folio: Ĉu vere la havaĵo estis neglektata? Katalogo mankas, sed oni ja investis por plibonigi la fizikajn kondiĉojn de la biblioteko?

– Ni parolas pri du havaĵoj: la biblioteko kaj la arkivo, kiuj estas en malsimilaj kondiĉoj kaj postulas malsimilan traktadon. Pri la biblioteko mankas ne nur katalogo sed ankaŭ kompleta inventaro. La paperaj dokumentoj bezonas senpolvigon kaj por multaj el ili senacidigon. La arkivo en la subtegmento estas konservata en acidaj kartonoj, malsekeco regas. Iuj el la dokumentoj de antaŭ pli ol 70 jaroj jam ne plu estas legeblaj pro tiuj kondiĉoj.

Do, laŭ vi UEA ne povas mem profesie prizorgi siajn arkivon kaj bibliotekon kaj samtempe plenumi siajn aliajn taskojn. Kiuj estas la aliaj eblaj solvoj, laŭ vi?

– Opcio B signifas transdoni la tutan bibliotekon al Vieno. Tiam la duoblaĵoj restos tie en kelo kiel eterne dormanta kolekto. En la nuna periodo, kiam ĉiuj bibliotekoj bremsas la alprenon de novaj dokumentoj pro spacomanko kaj la enormaj kostoj kiujn postulas ilia pritrakto, neniu biblioteko prenas duoblaĵojn. Opcio C signifas transdoni nur tiujn presitajn dokumentojn kiujn Vieno ne posedas.

Evidente variaĵo B praktike ne eblas, kaj laŭ vi la plej bona solvo estas tiu nun proponata de la estraro de UEA. Sed kio okazu al la libroj, kiujn la biblioteko en Vieno ne pretas akcepti?

– Por la duoblaĵoj oni devus serĉi alian hejmon, tio estas alian profesian bibliotekon kiu pretas starigi imponan kolekton de esperantaĵoj. Tio havus sencon laŭ mi kiel eble plej for de Vieno por respondi al la tutmondaj aspiroj de UEA.

Kial ne doni la tutan havaĵon al tiu alia profesia biblioteko, se troveblus tia?

– Ĉar ĉiukaze Vieno jam havas la plej vastan kolekton. Se ni deziras ke iam ajn tiu historio estu esplorata ni bezonas centran lokon kie troviĝas la absolute plej ampleksa kolekto.

La nuna plano estas portempe deponi la duoblaĵojn ie en Slovakio. Tio apenaŭ estas pli bona ol la nuna situacio, ĉu? Pakado kaj transporto riskas difekti la materialon.

– Tio veras, sed eble intertempe estos trovata la dua hejmo. Ja la translokado al Slovakio aŭ alia stokejo ne okazos morgaŭ. UEA havas sian ritmon, kaj tiuj intertraktadoj estas komplikaj, ĉar supozeble ne multas la bibliotekoj en la mondo kiuj pretas investi grandegajn monsumojn por konservi la esperantan heredaĵon.

En la 1930-aj jaroj la arkivo de UEA troviĝis en plorinda stato. Foto: Revuo Esperanto 1937.

Multaj kredas, ke transdono aŭ divido de la biblioteko estas kontraŭa al la testamento de Hector Hodler, la fondinto de UEA. Ĉu estas tiel?

– Tia estas la vivo de multaj kolektoj. Ili ofte kunfandiĝas kaj dividiĝas. La unua nukleo de la biblioteko estis efektive persone akirita de Hodler kaj troviĝis en la ĉambroj de UEA kiam li forpasis. Sed en lia testamento temas nur pri pentraĵoj kaj mondonacoj. Poste lia vidvino rezignis pri la kolekto favore al UEA, sen speciala kondiĉo, kiel oni komprenas el la revuo Esperanto en 1920. Ĉe arkivo kiu konservas la postlasaĵon de Hodler ne troviĝas dokumentoj kiuj klarigus iun specifan volon de Hector rilate al la biblioteko.

La unuan fojon kontrakto pri transdono de la biblioteko de UEA al la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno estis subskribita jam en 1936, ankaŭ tiam lige kun financaj problemoj kaj translokiĝo de la oficejo, rakontas Pascal Dubourg Glatigny. Tiam la transdono fine ne okazis pro interna konflikto kiu kondukis al skismo kaj disdividiĝo de la asocio.

– La konflikto ligiĝis al financa sanigo de la asocio iniciatita de prezidanto Bastien, kiu antaŭvidis translokiĝon al Londono. La asocio ne plu havis la monrimedojn por adekvate vivteni la bibliotekon kaj apenaŭ sin mem. Kontrakto estis subskribita kun la biblioteko en Vieno por transdono. Ĝi antaŭvidis interalie, ke la eniro estos senpaga kaj la duoblaĵoj restos je dispono de UEA. Kiel ni scias, ”la svisoj” malhelpis jure iun ajn translokiĝon kaj rezultiĝis skismo. Kontaktoj estis tiam prenitaj kun svisaj bibliotekoj, specife kun la Vadiana en Sankt Gallen. Sed evidentiĝis ke neniu krom Vieno havis la motivojn kaj la rimedojn transpreni la havaĵon.

Laŭ Pascal Dubourg Glatigny gravas disponigi la materialojn de la Esperantaj arkivoj al esploristoj, por ke la tuta riĉo de nia heredaĵo estu videbla, kaj por tiel montri, ke Esperanto ne estas simple unu el multegaj sensukcesaj lingvoprojektoj:

– Longe la historiaj studoj restis sub la ŝildo de interlingvistiko. Tio metis Esperanton sur la saman nivelon kiel centoj da planlingvoj, kiuj apenaŭ disvastiĝis ekster la praktiko de sia kreinto. Konsideri Esperanton kiel historian fenomenon komplete inversigas la perspektivon. Ni ne plu parolas pri projekto, sed pri socia, kultura kaj politika realaĵo.

Dezirantoj povas sekvi la Berlinan seminarion kaj la postan simpozion rete. Por tion fari necesas anticipe aliĝi. La seminario estas plurlingva, sen traduko.


Pli pri la temo

33 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Suso Moinhos
Suso Moinhos
2021-08-23 13:40

“Tia estas la vivo de multaj kolektoj. Ili ofte kunfandiĝas kaj dividiĝas”. Prave, tamen oni atentu, ĉar ankaŭ muzeoj kreiĝas kaj malaperas.

Estas diversaj manieroj transdoni materialon al institucio (donaĵo, deponaĵo…). Se entute tio okazos, estus dezirinde, ke la respondeculoj konsideru ĉiujn eblojn kaj elektu la plej sekuran.

Suso Moinhos
Suso Moinhos
2021-08-23 13:56

“Longe la historiaj studoj restis sub la ŝildo de interlingvistiko. Tio metis Esperanton sur la saman nivelon kiel centoj da planlingvoj, kiuj apenaŭ disvastiĝis ekster la praktiko de sia kreinto. Konsideri Esperanton kiel historian fenomenon komplete inversigas la perspektivon. Ni ne plu parolas pri projekto, sed pri socia, kultura kaj politika realaĵo”.

Tiu aserto, kiu lastatempe ekmodiĝis kaj dise legeblas kaj aŭdeblas, ŝajnas al mi malvera kaj profunde maljusta. Malvera, ĉar la traktado de la historio de Esperanto far interlingvistiko ne estis tia; Esperanto estis ĉiam traktita de E-studuloj kiel vivanta fenomeno: prenu la eseojn de Waringhien, la laboraĵojn de Lins, de D. Blanke, eĉ tiujn de Drezen. Ĝi estas ankaŭ maljusta aserto, ĉar ĝuste surbaze de tiuj studoj nun historiistoj povas plu konstrui, kaj indas rekoni la laboron de antaŭuloj kaj ne esti trenataj de la nuntempa forgesemo.

Aliflanke, interlingvistiko estas scienco diversa, kiu entenas multajn sferojn (ankaŭ historion, jes, ja). Multajn el tiuj sferoj konsistigas ankoraŭ traplugenda grundo (ekzemple, literatur-historio kaj -kritiko troviĝas en sufiĉe embria stato).

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Suso Moinhos
Lee Miller
Lee Miller
2021-08-23 14:20
Respondo al  Suso Moinhos

Ĉu “interlingvistiko” vere estas scienco? En kiu universitato mi povus ricevi PhD-diplomon en tiu ĉi fako?

Laŭ mi, ĝi estas fantazia elpensaĵo, de homoj kiuj serĉas manieron doni lokon por Esperanto en “la akademia mondo”.

Suso Moinhos
2021-08-23 16:40
Respondo al  Lee Miller

En malmultaj universitatoj, sed certe vi povas.

Eliza Kehlet
Eliza Kehlet
2021-08-23 14:16

Konsideru eventuale kontakti la bibliotekon en Edinburgo, kiu akceptis kaj bele prizorgis la bibliotekon de William Auld.

Stefan
Stefan
2021-08-23 15:15

Havi fizikajn arkivojn certe gravas kaj mi ŝategas la Esperanto-muzeo en Vieno. Sed mi pensas ke eble eĉ pli gravas ciferecigi ĉion kaj aldoni la dosierojn ne nur al esperantaj arkivoj sed ankaŭ al la grandaj ciferaj arkivoj, ekzemple archive.org, Google Books kaj la vikimedia komunejo. Tiel oni facile povas serĉi en la libroj kaj ili certe ne perdos en la estonteco.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Stefan
Suso Moinhos
2021-08-23 16:42
Respondo al  Stefan

La problemo estus la kopirajto de ne tre malnovaj verkoj.

Stefan
Stefan
2021-08-23 17:42
Respondo al  Suso Moinhos

Nu, oni povas simple peti konsenton de la aŭtoro aŭ siaj idoj. Ofte la verko ne plu estas mendebla, do kelkaj eble konsentus. Laŭ mia sperto esperantaj aŭtoroj ne tre zorgas pri kopirajto.

Pepito de los Palotes
Pepito de los Palotes
2021-08-23 19:26
Respondo al  Stefan

Cxu vi pretas por komenci la ciferigadon? Tiu propono absurdas. Kiu faros la laboron? Kie? Kiom dauxros?

Stefan
Stefan
2021-08-24 13:34

Jes, mi pretus helpi ciferigi kelkajn librojn mane, estas bonaj maŝinoj por tio en multaj universitataj librejoj aŭ arkivoj. Kaj se oni volas fari ĝin profesie de profesiuloj, la kostoj ofte estas 6 centojn/paĝo. Ankaŭ estas ege pli rapidaj manieroj, ekzemple jen maŝino kiu povas ciferecigi 250 paĝojn minute: https://www.youtube.com/watch?v=03ccxwNssmo (sed tio nur funkcias kun novaj aŭ bone priservitaj libroj)

Ankaŭ archive.org kaj google books ofte mem ciferigas librojn senkoste se ili havas la permeson ciferecigi ilin.

Mi pensas ke ankaŭ indas pripensas ciferecigi librojn kaj vendi ilin kiel bitlibroj en la grandaj bitlibraj platformoj. Ekzemple mi ege ŝatus aĉeti “La femdulo” de Camus kiel bitlibro, sed ĝi nur haveblas kiel fizika libro. Tiel la aŭtoroj ankaŭ havus avantaĝojn de la ciferigado kaj la tuta projekto ankaŭ gajnus iom da mono.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Stefan
Pepito de los Palotes
Pepito de los Palotes
2021-08-24 21:37
Respondo al  Stefan

🤣🤣🤣🤣 Pardonon, mi unue pensis ke vi parolas serioze.

Sciuro
2021-08-23 16:33

ne nur la troloj sed ankaux la skoloj konsideru

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-08-23 20:04

Oni tamen devas kompreni, ke se oni fordonos la bibliotekon al Vieno, ĝi por ĉiam estos ekster la decidpovo de UEA.
Nun UEA ne havas monon por bitigi la tutan bibliotekon kaj verŝajne ankoraŭ estas multe da materialo sub kopirajto, sed iom post iom UEA eble tamen povus/volus estonte bitigi la materialojn, sed se ĉio estos fordonita, tio ne plu eblos.
En kontrakto kun muzeo oni devus kondiĉi, ke por bitigo kaj eble ankaŭ por propraj ekspozicioj, UEA havu la rajton lupreni la materialojn.
Kompreneble, por preventi, ke tia kondiĉo estas facile frustrebla flanke de muzeo pro mallerta vortumo, juristo devus okupiĝi pri taŭga vortumo.
Oni ne povas atendi de muzeo ke ĝi ja devas pagi la kostojn de konservado sed ne ricevas la posedrajton. Tamen tio ne signifas, ke ne estu kondiĉoj.
Interalie kompreneble ankaŭ devas esti kondiĉo kiu malpermesas la detruon aŭ transdonon al alia(j) muzeo(j) sen permeso de UEA. En tiu kazo la materialoj devus reveni al UEA.

Sebastiano
Sebastiano
2021-08-23 23:07
Respondo al  Leon Roijen

Oni tamen devas kompreni, ke se oni fordonos la bibliotekon al Vieno, ĝi por ĉiam estos ekster la decidpovo de UEA.

Jes. Kaj ghi estus ne nur ekster la decidpovo de UEA. Ni fordonus kortrezoron de Esperanto al fremduloj. Nur shtonkorulo povus serioze pripensi tian absurdan ideon.

Tauhro
Tauhro
2021-08-23 20:05

Mi opinias, ke profesoro rezonas kiel lernanto, kiu ricevis la hejmtaskon – pravigi la decidon de estraro.

Justin Case
Justin Case
2021-08-26 1:00
Respondo al  Tauhro

La financa komisiono estis por malgrandigi la oficejon en Roterdamo, do, estas neniu surprizo ke la komisiito pri financoj (lau estrara decido) defendu tiun ideon.

Jovana
Jovana
2021-08-26 8:00
Respondo al  Justin Case

La financa komisiono povas havi proprajn interesojn (en la normala mondo tio nomiĝus konflikto de interesoj). Belga bankrotinto, itala fondinto de paralela Universala Esperanto-Asocio kaj slovako (ĉu ne ĉio iru al Slovakio?). Ĉu vere, ili estas la plej kompetentaj por okupiĝi pri la financoj de UEA kaj decidi pri la estonteco de la organizaĵo?

Justin Case
Justin Case
2021-08-26 11:07
Respondo al  Jovana

Se tio estas vero ke la financa komisiono estas formita de homo ke bankrotigis propran firmaon, de alia ke volis pli frue fondi alian UEA kaj iu disciplo de Balaz, tiam la skandalo estas multe pli granda.

Łukasz Żebrowski
Łukasz Żebrowski
2021-08-26 11:17
Respondo al  Justin Case

Karaj, ĉu vi nepre ĉiam pensas antaŭ ol komenti? En unu komento oni povas legi insinuon sugestantan, ke samlandaneco kun iu alia esperantisto jam estas suspektinda, kio jam estas sufiĉe stulta, se oni scias kiel foje rilatas esperantistoj en samaj landoj. En dua komento la insinuo jam senkiale inflaciis al “iu disciplo de Balaz”. Se tiel pluiros ni baldaŭ ekscios el komentoj ĉi tie, ke slovaka esperantisto neniel ligita al E@I envere estas roboto programita de E@I, aŭ io simila… 

verdamaro
verdamaro
2021-09-10 19:17
Respondo al  Łukasz Żebrowski

tion ni jam delonge sciis, cxu ne? 😀

Sciuro
2021-08-23 20:35

mi vidis la malsuban foton. Oh Ve! Se la paperaro estis en tiu acxa kondicxo tiam do nur pensu kiel la paperaro estas nun post 85 jaroj!

Tauhro
Tauhro
2021-08-23 20:43

> Unue, UEA povus mem konservi la dokumentaron kaj fine starigi profesiajn bibliotekon kaj arkivon. Tiucele ĝi devus dediĉi la tuton de sia malgranda kapitalo kaj rezigni pri aliaj movadaj iniciatoj. Tio signifus ke Esperanto estas afero de la pasinteco kaj ne de la estonteco. Chu ”Starigi profesian E-bibliotekon” estas pasho al pasinteco? La profesoro vershajne maldistingis tempon. Chi tio estus male nur pasho antauen! Povas esti estus bona decido – ”rezigni pri aliaj iniciatoj”, senutilecon, kiuj ni jam bone scias k bone uzi ”malgrandan kapitalon” poste vendo de Domo.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2021-08-24 0:56

Legante kelkajn komentojn oni ricevas la impreson, ke la vienanoj estas diabloj memkontente frotantaj la manojn kaj nur avide atendantaj la alvenon de la libroj por bruligi ilin kun sardonaj ridoj. Aŭ por tuj fordonaci ilin al aliaj bibliotekoj (prefere privataj). Aŭ por enŝlosi la librojn kaj neniam plu disponigi ilin al iu ajn.

Sankta madono… temas pri profesia biblioteko, kiu scias konservi librojn kaj dokumentojn kaj ebligi ilian konsulton. UEA nek estas nek iam estis profesia biblioteko. Kaj UEA ne sciis konservi siajn dokumentojn tra la jaroj nek faciligi la konsulton. Ĉi tio estas ne kritiko sed simpla konstato.

Ĉu vi vidis la foton de la artikolo? Vi certe opiniis ĝin antikvaĵo sen rilato al la nuntempo. Nu, iru foje al la CO (hastu) ĵeti rigardon al la “arkivo”. Kiam mi vidis la foton, mi devis legi la foto-tekston por certiĝi, ke temas pri malnova foto. Ĉar mi trovis ĝin tre aktuala.

Stefan
Stefan
2021-08-24 15:07

Mi tute konsentas! La muzeo/la aŭstria nacio librejo ankaŭ havas ciferan arkivon pri planlingvoj kiu ankaŭ estas legebla en esperanta retejo: https://www.onb.ac.at/eo/bibliothek/sammlungen/kolekto-por-planlingvoj/digitaj-dokumentoj/libroj

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Stefan
Tauhro
Tauhro
2021-08-24 8:17

> Oni tamen devas kompreni, ke se oni fordonos la bibliotekon al Vieno, ĝi por ĉiam estos ekster la decidpovo de UEA. Ghustaj vortoj! Niaj valoroj kushantaj en nacia biblioteko farighos ne nia, farighos nur kolekto de valoroj de mortanta lingvo. Chiu popolo (mi opinias, ke esperantistoj estas aperanta popolo de estonteco) devas havi propran kulturon, gardi k defendi ghin. Nia kulturo devas havi propran domon!

Justin Case
Justin Case
2021-08-25 12:52

Cxu tiu cxi profesoro pri arto estas la sama persono taskita de la estraro por esti komisiito pri financoj de UEA (informo en la lasta teksto de la estraro al la komitato, punkto 3.4)?

Renato Corsetti
2021-08-26 8:46

Pascal Dubourg pravas, Estas nenio alia dirinda. UEA plenumu siajn statutajn taskojn kaj lasu Vienon prizorgi la bibliotekon. Oni respektas siajn antaŭulojn ne per adorado de tio, kion ili faris, sedd per farado de io samvalora.

Osmo Buller
Osmo Buller
2021-08-26 10:37
Respondo al  Renato Corsetti

Vi forgesas, ke la biblioteko estas statuta tasko de UEA, difinita en art.49 de la Statuto: La biblioteko de UEA havas la nomon Biblioteko Hector Hodler. Ĝi disponigas, laŭ propra regularo al la membraro de UEA kaj aliaj esplorantoj la ĉefajn verkojn en kaj pri la Internacia Lingvo.

Roland Schnell
2021-08-26 16:25
Respondo al  Osmo Buller

Interese! Sed kiel uzi bibliotekon sen katalogo?

Tauhro
Tauhro
2021-08-26 23:59
Respondo al  Osmo Buller

Koran dankon al Vi pro via batalado. Sanon k forton!

Tauhro
Tauhro
2021-08-26 12:19
Respondo al  Renato Corsetti

Se Hodler povus ekvidi nunan situacion k audi viajn rezonadon pri ghi, li ne kredus sin mem. Vi ne nur ne zorgas pri heredajho de prauloj, sed volas detrui ghin per via “zorgo” > lasu Vienon prizorgi la bibliotekon< Terure. Honto!
Mi tre esperas, ke vi bone pripensos k shanghos sian opinion.

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-08-26 18:09
Respondo al  Renato Corsetti

Post jardekoj en UEA – vi estas prezidinto kaj nun komitatano – vi ankoraŭ ne konas ĝian statuton.
Vi jam kaŭzis gravajn damaĝojn al UEA en la pasinteco.
Ĉu vi vere ĝismorte daŭrigos tiun detruan laboron?

En mia lingvo oni diras, ke “saĝeco venas kun la jaroj”… klare tio ne aplikeblas al vi.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de Leon Roijen
Rob
Rob
2021-08-27 12:45
Respondo al  Leon Roijen

Ĝis kiam, ho Eternulo! (Z.)