Osmo Buller: la defio estas regajni fidon

La individuaj membroj de UEA baldaŭ elektos kvin novajn komitatanojn B inter ok kandidatoj. Osmo Buller estas la tria el la kandidatoj, kiuj respondis al la demandoj de Libera Folio. Li trovas erara la decidon pri la malpliigo de la laborfortoj en la CO. Laŭ li oni devus teni la komitaton informita kaj aktivigi ĝin, kaj por solvi la nunajn problemojn necesas regajni la fidon al la gvidantoj.

Libera Folio: Kial vi decidis kandidati?

Osmo Buller: – Mi dediĉis al UEA tiel longan parton de mia profesia vivo, nome 26 jarojn, ke mi ne povas esti indiferenta pri ĝia sorto. Kvankam nun mia ĉefa aktivaĵo estas agado kiel prezidanto de la urba parlamento de mia hejmloko, restas al mi tamen sufiĉe da tempo por aktivi kiel komitatano.

Kio laŭ vi bone funkcias en UEA? Kaj kio malbone? Kion vi volas ŝanĝi kaj kiel? 

– La libroservo, kontosistemo kaj UK baze funkcias kontentige, same kiel la agado ĉe UN kaj Unesko, kaj parte la regiona agado. Plej malkontenta mi estas de longe pri la revuo Esperanto, kiu estas tro amatora enhave kaj grafike. La revuo plu havas estontecon ankaŭ papere, sed necesas evoluigi ĝin tiel, ke la papera kaj reta versioj kompletigu unu la alian. Kiel direktoro mi klopodis komprenigi estrarojn pri la neceso de bona revuo, sed oni ne dividis mian filozofion, elektante unu malsukcesan redaktoron post alia. Se eblus realigi ŝanĝon ĉi-rilate, tio por mi estus plenumiĝo de revo, ĉar la degenero de la revuo estas unu el la ĉefaj kaŭzoj de la membrofalo. Leginda revuo estos ankaŭ unu el la ŝlosiloj por turni tiun evoluon al kresko.

Kion vi opinias pri la decido draste malpliigi la laborfortojn en la Centra Oficejo?

– Tio estis erara kaj tragika decido, kiu kondukos al plua ŝrumpado de la Asocio ne nur rilate la membraron. Ĝia subita anonco kaj ĝia prezentado al la oficistoj en formo de ukazo atestas pri malrespekto al bazaj rajtoj de dungitoj. Sana entreprena demokratio postulus antaŭan traktadon kun la stabo pri la situacio, sed eĉ la financa komisiono de UEA ne estis konsultita.

Ĉu tiaj gravaj demandoj ne devus esti unue diskutitaj en la komitato, kiu estas la supera organo de la asocio? Kiel eblus aktivigi la komitaton?

– Kompreneble necesus diskuto en la komitato, ĉar temas pri gravaj konsekvencoj por la estonteco de UEA. La estraro ne havis rajtigon de la komitato por sia ago, ĉar la ĉi-jara buĝeto ne antaŭvidis ĝin. La tuta afero devis esti lasita por la baldaŭ ekoficonta nova komitato, kiu sola havu la rajton decidi pri ebla redukto de la laborforto lige kun la decido pri la buĝeto por 2020. Se la situacio vere estus alarma, la komitato povus rajtigi ian redukton eĉ ĉi-jare, sed la estraro ne havis rajton al tiel radikala decido jam antaŭ la UK.

– Por aktivigi la komitaton necesas antaŭe diskutigi ĝin anstataŭ sciigi al ĝi jam faritajn decidojn kiel neŝanĝeblajn faktojn. Tio validas ne nur pri la CO-afero sed pri ĉiuj iom signifaj demandoj. Entute la komitato devus esti pli bone informata pri la agado de la estraro, sed malgraŭ oftaj postuloj tio apenaŭ okazis.

Kion vi ĝenerale opinias pri laboro de la elirantaj estraro kaj prezidanto?

– Mi estas malkontenta. Sufiĉus mencii la fiaskon de la Strategia Plano el 2013. Multa tamtamo akompanis ĝin, sed ĝi estis rapide forgesita kaj duonan jaron poste la oficiala organo jam komencis reklami privatajn strategiojn de la nova redaktoro. La lanĉon de nova retejo de UEA oni promesas okazi baldaŭ jam de jaroj. Sinsekvaj malsukcesaj personaraj elektoj nur pliakrigis problemojn, precipe koncerne la revuon kaj la Centran Oficejon – male al la entuziasmo, kun kiu la prezidanto ĉiufoje prezentis ilin.

Kiel vi volus solvi la financajn problemojn de la asocio?

– Ne ekzistas unu mirakla maniero sed necesas periodo de multaj jaroj por laŭgrade malgrandigi la deficiton. Tiel oni faris ankaŭ en la 90-aj jaroj, kiam de grandaj deficitoj oni progresis al ekvilibro. Oni aparte gardis la funkcipovon de la Centra Oficejo, vidante en la stabo ne simple elspezon sed bazon ankaŭ por generi rimedojn en diversaj kampoj kiel membro-, anonc- kaj donacvarbado, vendokampanjoj, investoplanado, ktp. Ĉar la CO bone funkciis kaj ĉar la gvidantoj de UEA, tiel en la estraro kiel en la oficejo, vekis fidon kaj aprezon ĉe membroj, tio elvokis ĝeneralan donacemon, kiu regule kulminis en grandaj heredaĵoj. La defio estas regajni ĝuste tiun fidon.

Kiel oni povus logi pli da membroj al UEA?

– Necesas la samo kiel ĉe financoj: regajni la fidon al la gvidantoj. Necesas certigi bone funkciantan Centran Oficejon, ĉar ĝi estas la vera fortikaĵo de UEA, pri kiu la membroj iam povis fieri. Necesas renovigi la tutan fasadon de UEA kaj tio ne limiĝas al pli bona revuo kaj moderna retejo. Temas ankaŭ pri la maniero, en kiu UEA parolas. Ĉiu esperantisto rajtas atendi de la ĉefaj reprezentantoj de la plej facila lingvo de la mondo, ke en ĉiuj publikaĵoj de UEA oni legas aŭ aŭdas bonan Esperanton, senrigarde ĉu temas pri komento de estrarano en retforumo aŭ pri artikolo en la revuo aŭ parolado en UK. Kiam UEA parolas kiel asocio, ĝi esprimu sin per simpla kaj klara lingvaĵo anstataŭ burokata, pompa aŭ foje eĉ infaneca stilo kiel tro ofte ekz. en Gazetaraj Komunikoj. La rekonstruado de la prestiĝo kaj sekve allogo de la Asocio komenciĝas ĉe tute elementaj aferoj.

Libera Folio aperigas la respondojn de la kandidatoj sen lingvaj aŭ enhavaj redaktoj. La respondoj estas publikigataj en tiu ordo, en kiu ili atingas la redakcion.

  Aboni  
plej nova plej malnova plej populara
Avizi pri
Mikaelo
Mikaelo

Mi opinias ke la solvoj, proponataj de Osmo estas arkaikaj. En la nova mondo oni devas sercxi novajn rimedojn por revivigi UEA. Krome, mi miras, ke la revuo "Esperanto" estas opiniata netauxga en sia nuna aspekto. Por mi gxi nun igxis pli interesa por legi, pli vigla kaj pozitiva.

Jes jen Jens
Jes jen Jens

Kelkaj aferoj restas samaj sendepende de la teknologia evoluo. La ĉefa problemo de la ĝisnuna estraro estis la dungoj. Oni simple ne sciis trovi la ĝustajn homojn por fari la taskojn, bone difinitajn aŭ ne.
Al la plej multaj legantoj la nunaj redaktoroj de revuo Esperanto sendube estas plibonigo kompare al la antaŭa. Ĉu ili estos ankaŭ la plej bona elekto sub pli kompententa estraro, ni espereble vidos.

Senespera
Senespera

>… kontosistemo … funkcias kontentige

Se oni dum kelkaj monatoj atendas konfirmon de sia pago (inter alie cxar la oficistoj flegas la sistemon permane kontrauxante modernigxon) kaj tio estas kontentiga afero, mi ne scias, kion aldoni. Versxajne, en la 21a jarcento ni havas alian difinon por la vorto "kontentiga".

Jovana
Jovana

Kie estas tiu mordernigo de la programara sistemo, kiun la estraro de Fetses promesas de ses jaroj, sed neniam liveris? Sugesti ke la dungitoj ne volas modernigon (kiu ja faciligus ilian vivon) estas insulte kaj misgvide.

Roland Schnell

Li havis 26 jarojn en CO por realigi, kiun li nun proponas kiel solvo! Bone, ke li mencias la kompletan fiaskon de la pompa "strategia plano" kaj indus memori, kiuj estraranoj kulpas pri la kaoso. La realigo neniam eblis, la problemo estis la decido mem, kiu volis cxion, cxie kaj tuj.

Jovana
Jovana

"Li havis 26 jarojn en CO por realigi, kiun (legu: kion) li nun proponas kiel solvo!" Se li havus subtenon de la estraro, li sukcesus multe pli.

johano
johano

Li ja realigis tion. Kiam li foriris la financoj estis en ordo. La deficitegoj aperis sub liaj posteuloj.

Gasto
Gasto

Ha, ha, ha! Jes, en perfekta ordo 🙂 Ĉiam kulpas la posteuloj; eĉ pri la politiko de la Eŭropa Centra Banko, pri la falo de abonantoj de la revuo Esperanto inter 2000 – 2016 kaj pri ĉiuj aliaj malbonaĵoj.

gasto
Ŝatata komentanto
gasto

Bonan amuziĝon, sed vi konfuziĝas. Estas ĝuste la inverso, do ke oni ĉiam kulpigas la antaŭulojn. Tiel okazas en politiko. La novuloj akiras la povon per belaj promesoj kaj kiam en la realo montriĝas neeble plenumi ilin, ili kulpigas la antaŭulojn, ke ili lasis tro da ŝuldoj, malorganizon ktp.
Buller lasis funkciantan oficejon kaj sanajn financojn, malgraŭ falo de abonantoj kaj monda financa krizo dum liaj jaroj. La novuloj kun siaj revoluciaj ideoj jam en la unua jaro kreis enorman deficiton kiu eĉ kreskis en la posta jaro. Tiuj estas pruveblaj faktoj. Ĉio cetera estas blablao.

Tobiasz Kaźmierski
Tobiasz Kaźmierski

Oni devsas rigardi la realigon de la bughetoj en la lastaj jaroj. La dokumentoj haveblas en la UEA-retejo, komitata elshutejo. Tie oni vidos klare ke la bugheta deficito ne "emas kreski" de si mem kaj ghuste en la krizaj jaroj ghi estis senriprocha. Paradokse ghi saltegis rekorde supren ghuste en la jaroj kiam oni pocus supozi, ke ghi malaltighos, do tiam, kiam mi estis forlasinta (2017 – deficito 159 511,53) kaj la Asocio shparis che salajroj kompare al la jaro 2016 ch. 25 000 (korektu min, se mi eraras). Tial mi ne povas kredi la rakonton pri la financa krizo… Legi pli »

Filarete
Filarete

La falo de rentoj ne estas nova faktoro kaj drastajn decidojn oni devintus fari jam ekde 2008. Konsekvence aktuala situacio ne shuldighas nur al la nuna estaro sed al chiuj kiuj respondecis pri la financoj de la asocio en la pasintaj 10 jaroj. Homoj kiuj nun klopodas konstraùstarigi la Osmo-an administracion kaj la Schäffer-an konsekvence proponas neniun solvon.
La demando estas nun kiel refinanci la tutan sistemon. Tio signifas monerigi la plusvaloron de la havajho. Vojoj ekzistas sed postulas iom da kreiveco kaj energio.

Tobiasz Kazmierski
Tobiasz Kazmierski

@Filarete, mi celis tion, ke la nuna deficita krizo, estas miaopinie iugrade nur elpensita de la nuna Estraro por pravigi sian kompletan malsukceson. Antaŭe la buĝeto ja estis stabila kaj nun, post mia demisio, malsano de aliaj kolego la stabiligo de la buĝeto devus esti eĉ pli facila.
Sed mi volonte konsentas kun vi Filarete, ke la Asocio devas ĉiam adaptiĝi al la ŝanĝiĝanta mondo. Bedaŭrinde ŝanĝoj en la lastaj jaroj iris en malan direkton. Tial mi esperas, ke la sekva Estraro forlasos la vojon de la nuna, estos ne nur kreiva, sed ankaŭ respondeca.

Krizipo
Popularega komentanto
Krizipo

Antaŭ 26 jaroj ankoraŭ ne ekzistis tiuj ĉi problemoj, kiuj solvendas nuntempe. Dum la 26 jaroj en CO Osmo kun siaj kolegoj solvis certe pli da problemoj ol grego da babilistoj.

Jovana
Jovana

Osmo laboris en la CO, kubut-ĉe-kubute kun siaj kolegoj, ne en la propra hejmo en alia lando! Li okupis diversajn postenojn en la CO kaj bone konis la laboron de la stabo tie. La du lastaj ĝeneralaj direktoroj ŝajnas ne koni eĉ siajn taskojn (kio diras multon pri tiuj, kiuj dungis ilin).

Krizipo
Popularega komentanto
Krizipo

Mi opinias, ke Osmo Buller pro granda sperto estis bona ĜD, sed mi malemas prijuĝi liajn posteulojn, nek la estrarojn, kiuj elektis la posteulojn. Estraro povas elekti nur inter tiuj, kiuj proponas sin.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón

> Estraro povas elekti nur inter tiuj, kiuj proponas sin. Ne. Unue, vi povas elekti, t.e. vi havas elekteblecon inter pluraj kandidatoj, kaj vi povas elekti ĝustan aŭ malĝustan: vi ne estas devigata elekti malĝustan kandidaton. Tio estas via respondeco. Due, se efektive ne prezentiĝis taŭgaj kandidatoj, vi ne estas devigata nepre elekti iun. Vi simple relanĉas la alvokon por kandidatoj kaj/aŭ aktive mem serĉas kandidatojn. Trie, laŭ mia scio (korektu min, se mi eraras) por la posteno de la nuna ĝenerala direktoro ne estis publika, malferma alvoko: simple oni rekte dungis lin. Eĉ se subite dungi vian ĝeneralan sekretarion… Legi pli »

Krizipo
Popularega komentanto
Krizipo

Pri nepotismo: Vi ŝajne opinias la postenon de Ĝenerala Direktoro io alloga. Kvazaŭ multaj revus pri ĝi. Mi havas tute kontraŭan opinion. Mi ne tre bone konas Martin Schäffer, sed mi kredas ke li ne volonte transprenis la taskon de ĜD kaj plenumos ĝin nur malmultajn jarojn. Li povas vivteni sin pli komforte per ekstermovada laboro. Pri la fakto ke Martin Schäffer ne loĝas en Roterdamo mi ne havas opinion. Mi ne scias, ĉu ĜD devas sidi ĉiun tagon en sia oficejo. Ankaŭ la du ĉefoj de mia entrepreno ofte estas nur unu aŭ du tagojn en semajno en la… Legi pli »

Fabrizio Avanzinna
Tre ŝatata komentanto
Fabrizio Avanzinna

Ni kore danku Osmon pro lia elkora kaj vera amo al UEA, tamen ni ne lasu la Asocion morti en liajn manojn. Ĉar li tute ne scias kiel savi UEA-n pro tro da amo al ĝi kaj liaj kolegoj. Mi ĝojas ke la Estraro kuraĝe faris tiun saĝan decidon. Tamen mi ne volas gratuli, ĉar la decido estis tro malfrue farita antaŭ finiĝo de la nuna Estraro. Dum pli ol dek jaroj la membraj kotizoj ne sufiĉis plenigi la truon suĉitan de la laborfortoj. Ĉu la membroj intencas vivteni nur la laborforton? Tute ne, la celo estas por movado. UEA… Legi pli »

Fabrizio Avanzinna
Tre ŝatata komentanto
Fabrizio Avanzinna

Pardonon pro la eraroj: Oni plorus nur en la lasta fina momento. Ni preferu la doloron ekde nun, sed ne la ploron post 8 jaroj.

Roberto da Silva Ribeiro
Roberto da Silva Ribeiro

Mininume por li la situacio de UEA ne estas harstariga…

Jovana
Jovana

Osmo aludas al "Sana entreprena demokratio". En la nuna UEA ne regas demokratio, sed demagogio.

Licxjo
Popularega komentanto
Licxjo

Osmo bone komprenas la realan staton de la asocio kaj ties financaj aferoj.

Li laboris fidele kaj konstante, sed ĉiam kontraŭ estraro idealisma, laborplanema, ktp.

Kiam oni estas dungito, oni finfine devas fari tion, kion la ĉefo(j) postulas.

Ekzemple . . . kiel statas la lastatempe aĉetita "volontula domo"? Ĉu ĝi donas profiton al UEA? Ĉu oni ne devus tuj vendi ĝin, kontraŭ profito, por rehavigi al la asocio tiom da kapitalo? Neniu eĉ mencias tiun ĉi duan domon nuntempe, kaj estas nenia informo pri iaj volontuloj en la CO.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón

Vi bedaŭrinde pravas: UEA estas (iĝis?) EKSTREME SEKRETEMA organizo, kiu disanoncas plej diversajn banalaĵojn sed zorgeme kaj kvazaŭ paranoje kaŝadas gravajn, eĉ esencajn informojn.

Licxjo
Popularega komentanto
Licxjo

Eĉ mi, kiel dumviva membro de la Asocio, ne povas akiri bonan respondon aŭ bonan klarigon de iu ajn en la CO.

Malkontenta
Malkontenta

Do la maldungoj ne estas malpravaj, se ecx al dumviva membro la oficistoj ne kapablas respondi!

Jovana
Jovana

Ne misinterpretu! Licxjo diru, kiun dungiton li demandis pri ties fako kaj ne ricevis respondon. Strange, la sola kiu neniam respondis miajn – ja, ne facilajn – demandojn estis la ĝenerala direktoro, kaj la nuna kaj lia antaŭulino.

Przemysław Wierzbowski
Popularega komentanto

Jen insuleto de prudento sur la oceano de utopio kaj demagogio. Osmo klare elmontris realajn problemojn, kiujn kelkaj respondeculoj ŝajnigas ne vidi.

Monika
Monika

Pluse, li estas la unua de la demandintoj, kiu efektive respondis al la demandoj sen devojiĝo kaj kiu respondis sen lingvaj eraroj…

Tobiasz Kaźmierski

Bele dirite!

Renato Corsetti
Renato Corsetti

Osmo havas klarajn ideojn kaj konkretajn kritikojn. Oni rajtas malsamopinii pri kelkaj punktoj, sed ĝenrale lia aliro estas ĝusta