”Por la bono de la asocio”

La planataj tranĉoj en la Centra Oficejo okazos por la bono de la asocio. Tion diris la prezidanto de UEA dum la malferma tago en la Centra Oficejo. Laŭ Mark Fettes la epoko ŝanĝiĝis, la membraro aĝiĝas kaj malkreskas, kaj UEA ne plu povas permesi al si tian oficejon kian ĝi havis antaŭe. Laŭ ĝenerala direktoro Martin Schäffer, sen la tranĉoj la asocion post kelkaj jaroj minacus kompleta bankroto.

Mark Fettes parolas dum la Malferma tago. Foto: UEA.

La 20-an de aprilo en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo okazis la 50-a malferma tago kun multaj el la ordinaraj programeroj, ekzemple prezento de novaj libroj. Ĉeestis kelkaj el la oficistoj kaj estraranoj de UEA, kiuj lige kun la malferma tago havis sian regulan kunsidon.

Inter la prelegantoj estis ankaŭ la prezidanto de UEA, Mark Fettes. Li parolis pri “la signifo de Esperanto kaj UEA en la nuntempa mondo” sur sufiĉe teoria nivelo sen multa rilato al la efektiva nuna stato de la asocio, kvankam li ja menciis, ke la “diversaj investoj en plibonigo de niaj retaj rimedoj” ĝis nun ne rezultis en la delonge promesita nova retejo, kiu interalie devis faciligi la administrajn laborojn en la Centra Oficejo.

– Sed la laboro daŭras, kaj ankoraŭ poste en ĉi tiu venonta semajno mi havos kunsidon ĉi tie en la oficejo por priparoli la nunan fazon de tiu evoluigo, li aldonis.

Fine de sia prelego Mark Fettes resumis siajn atingojn dum du oficperiodoj, dirante ke li “provis iom puŝi” la asocion al “adaptiĝo al la defioj de daŭripova evoluigo”, kaj invitis la membrojn “fari nian kulturon ankoraŭ pli riĉa, ankoraŭ pli vojmontra por mondo kiu urĝe serĉas respondojn al la defioj de daŭripovo”.

Pri la daŭripovo de la asocio mem kaj pri la anoncitaj drastaj tranĉoj en la laborforto en la Centra Oficejo li nenion diris en sia parolado. Tamen demandoj de ĉeestantoj tre rapide gvidis la postan diskuton en tiu direkto.

Unue la temon levis István Ertl, kiu scivolis, ĉu la estraro de UEA ne timas per la tranĉoj en la oficejo lanĉi diablan cirklon de ŝrumpado, kiu jam ne estos haltigebla. Mark Fettes esence klarigis, ke la necesajn laborojn en la Centra Oficejo oni prizorgos kun la helpo de pliaj volontuloj kaj per la delonge promesata modernigo de la administra sistemo:

– Mi vere pensas ke ni denove troviĝas en tiu situacio, kie ni devas prioritatigi la kunlaboron de volontuloj kaj la gvidadon de volontuloj pli ol ni faris historie. Tiu transiro al pli konscia, konstanta uzado de volontuloj komenciĝis jam kun Veronika Poór, la antaŭulo de Martin [kiel ĝenerala direktoro]. Tiam sub ŝia gvido mi iniciatis la volontulan domon, por povi loĝigi pli da volontuloj ĉi tie en Roterdamo.

Al la propono solvi la baldaŭan problemon de mankantaj laborfortoj per pli vasta uzado de volontuloj de Eŭropa Volontula Servo eksa volontulo en la publiko replikis, ke laŭ la regularo fakte ne estas permesite transdoni al volontuloj taskojn, kiuj antaŭe estis farataj de pagataj laborantoj. Pri tio Mark Fettes ŝajne konsentis:

– Jes, jes, kompreneble la celo estas daŭre fari la kernajn administrajn laborojn profesie. Sed estas amaso da aferoj, kiuj ne estas vere strikte oficistaj taskoj, sed kiuj estas farindaj taskoj, kaj por tio volontuloj estas nemalhaveblaj.

En la publiko troviĝis ankaŭ la iama oficisto Nikola Rašić, kiu ne trovis la proponatan solvon konvinka:

– Tio sonas kiel bela teorio, sed ĝis nun tio kion vi diris estis malsukcesa. La periodo de Veronika Poór estis fakte katastrofo, ankaŭ la uzo de volontuloj estis… Mi povus doni multajn konkretajn ekzemplojn, sed ne gravas. Vi investis en domon, kiu nun estas pli malpli neuzata.

Rašić opiniis la financajn problemojn de UEA parte kaŭzitaj ĝuste de tio, ke la nun eliranta estraro elspezis multe da mono en projektoj kiuj neniam alportis la deziratan rezulton, interalie en la novan administran sistemon, kiu daŭre ne ekzistas.

– La Strategia Programo 90-procente estas neplenumita, amaso da mono forĵetita, kaj nun oni volas maldungi la oficistojn aŭ signife redukti ilian laboron.

Aldone la kontraktoj proponataj al la oficistoj laŭ Rašić ne estas akcepteblaj laŭ la nederlanda leĝo, interalie la rekompenco laŭ li devus esti klare pli alta.

Al la kritikoj respondis ĝenerala direktoro Martin Schäffer, laŭ kiu la proponataj kontraktoj ja sekvas la nederlandajn normojn. Li insiste kaj emocie aldonis, ke oni analizis la situacion rilate la servojn, kaj ĉio funkcios ankaŭ post la tranĉoj en la Centra Oficejo:

– Mi nun deklaras al vi, ke ni ne eniros iun diablan cirklon. Do, tio estas respondo al la demando de István. Se ni faros nenion, tio estos garantio al bankroto. Tiam ĉiuj homoj, kiuj ĉi tie laboras, perdos la laboron, kaj oni ne plu povos pagi transirmonon al la homoj.

La ĝeneralan direktoron subtenis prezidanto Mark Fettes:

– Ni ĉion faras surbaze de la nederlanda leĝaro, evidente, kaj krome kun kompreno pri la situacio de niaj homoj. Unu el la laboristoj jam propravole subskribis la kontrakton kiun ni proponis. /…/ Du trionoj el la kuranta buĝeto de UEA, preskaŭ 280 000 eŭroj, iras por vivteni la Centran Oficejon, nur al la salajro. Kaj nia deficito estas la duono de tiu sumo. En tiu situacio ni ne havas alian elekton ol provi ŝpari en salajroj. /…/ Homoj pagas siajn kotizojn al ni kaj donacas ne por vivteni la Centran Oficejon, sed por vivteni la asocion.

Laŭ Fettes la epoko ŝanĝiĝis, la membraro aĝiĝas kaj malkreskas, kaj tial UEA ne plu povas permesi al si tian oficejon kian ĝi havis antaŭe.

Martin Schäffer konsentis kaj avertis, ke se oni ne faras la necesajn ŝparojn nun, tiam post ses, sep aŭ ok jaroj la tuta asocio venos al la fino:

– Vere estis la plej terura tago de mia tuta vivo, kiam mi venis ĉi tien kaj devis klarigi al kelkaj homoj kio okazos, kaj kion mi devos fari. Sed mi faras tion por la bono de la asocio.

La tuta diskuto estas spektebla en la Facebook-paĝo de UEA.

Fotoj de la aranĝo videblas en la retejo de Revuo Esperanto.

11 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2019-04-27 9:42

“Por la bono de la asocio”… (kapskuo). Tio pensigas pri viro praviganta sian batadon de virino “por ŝia bono”.

Mi ripetas la demandon, kiun mi faris en alia afiŝo kaj kiu kompreneble restis senresponda: ĉu ankaŭ la ĝenerala direktoro troviĝas inter la maldungotoj? (memevidente, por la bono de la asocio). Se ne, ĉu oni reduktos lian labortempon kaj salajron? (memevidente, por la bono de la asocio). Aŭ ĉu “por la bono de la asocio” devas suferi nur aliaj?

gasto
gasto
2019-04-27 12:16

Fakte neniu mencias chu temas pri chiuj oficistoj. La retejo de UEA mencias: 5 oficistoj + direktoro. En la aliartikolaj reagoj estis mencio pri la purigistino. Do, 7 personoj? Chu chiuj egale ricevis la proponon?

gasto
gasto
2019-04-27 13:17

Revenas la “us”, “minacus kompleta bankroto”. Chu ne eblas prezenti la faktojn.

La raporta artikolo instigas demandi sin:

“pliaj volontuloj”

Kiom da volontuloj de la volontula servo havas UEA nun?

“prioritatigi la kunlaboron de volontuloj kaj la gvidadon de volontuloj…”

Se necesas redukto de la oficistoj, kiu oficisto zorgos pri la novaj volontuloj?

“Tiu transiro al pli konscia, konstanta uzado de volontuloj komenciĝis jam kun Veronika Poór, la antaŭulo de Martin….”

Kiom da volontuloj, de la volontula servo estis en la CO dum direktorado de Martin?

“la celo estas daŭre fari la kernajn administrajn laborojn profesie”

Kiuj laboroj ili estas?

“Sed estas amaso da aferoj, kiuj ne estas vere strikte oficistaj taskoj, sed kiuj estas farindaj taskoj…..”

Chu tio indikas ke la oficistoj faras nun la laborojn de la volontuloj?

Estas vero kion menciis unu de la MT partoprenintoj, ne eblas anstataui oficistojn per volontuloj de la volontula servo. Sed kiel la estraro ofte substrekas, necesas esti fleksa.

Jovana
Jovana
2019-05-14 15:13
Respondo al  gasto

Amuze: https://uea.org/asocio/volontuloj mencias volontulinon, kies volontulado finiĝis pasintjare. “Por la bono de la asocio” neniu ĝisdatigas tiun paĝon.

Ĵajro
Ĵajro
2019-04-27 13:53

Neniu mencias labori kune, produkti ion, esti utila, SPONSORI, financapogi ion per komuna laboro de esp-istoj aŭ esperantaj kompanioj! Nur ŝpari, tranĉi, volontule o,…. mankas vorto “almozpeto”. Eo ne estas morta sed la strebo por mortigi ĝin estas diligenta.

Kirill Ŝvedov
2019-04-30 16:14
Respondo al  Ĵajro

Vorto “almozpeto” mankas, tamen ili mem ja ĉeestas:

“Feste pri tiuj du mirindaj fenomenoj, mi invitas ĉiujn membrojn kaj apogantojn de UEA fari donacon de 111 EUR (aŭ, se tio pli kongruas kun viaj financaj ebloj, 111 unuoj de via loka valuto) al la Ĝenerala Kaso de UEA, pere de ĝia donacopaĝo: uea.org/alighoj/donacoj. Koran dankon pro via fidela subteno!”
https://uea.org/aktuale/komunikoj/2019/UEA-111-jara-Vivanta-asocio-por-vivanta-lingvo

Roland Schnell
2019-05-02 11:43
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Oni petas la restantanj membrojn donaci por plilongigi la agonion. La almozpetado do okazos regule. Sen sistemaj sxangxoj senutila agado.

Jovana
Jovana
2019-05-14 15:21
Respondo al  Roland Schnell

Kie estas la rezultoj de la membrosondado, laŭ kiuj oni komencis fari la ŝanĝojn en la CO? Kie estas la anonco per kiu oni serĉis novan ĝeneralan direktoron, post kiam montriĝis ke la hungara doktorino ne kompetentis plenumi siajn taskojn? Estas abundo da demandoj, kiuj restis/as senrespondaj. Ne hazarde: homoj komencos tediĝis kaj forgesos, kaj la granda posteulo de Humphrey Tonkin povos sentime fanfaroni ke li kresis “novan UEA”.

Sola Malsamideano
2019-04-29 15:37

eble la efero estas ke la mastroj volis almeti la cxevalon antaux la vagono? Kiel en la socialisma futuro cxiuj laboros volontule? Do estas eraro de la tempo en la kosmoplano?

Fabrizio Avanzinna
Fabrizio Avanzinna
2019-05-16 12:17

Ŝajnas ke Mark estus kuraĝa, tamen la kuraĝo ne sufiĉas por modernigi UEA! Li faris la decidon nur en lasta momento…

Mi ripetas la afiŝon ĉi tie:

Mi ĝojas ke la Estraro kuraĝe faris tiun saĝan decidon. Tamen mi ne volas gratuli, ĉar la decido estis tro malfrue farita antaŭ finiĝo de la nuna Estraro. Dum pli ol dek jaroj la membraj kotizoj ne sufiĉis plenigi la truon suĉitan de la laborfortoj. Ĉu la membroj intencas vivteni nur la laborforton? Tute ne, la celo estas por movado. UEA tute havas monojn por la movado. Tiu decido devus esti farita jam en Osma tempo!

Ni kore danku Osmon pro lia elkora kaj vera amo al UEA, tamen ni ne lasu la Asocion morti en liajn manojn. Ĉar li tute ne scias kiel savi UEA-n pro tro da amo al ĝi kaj liaj kolegoj.

UEA bezonas ŝanĝon! Grandan ŝanĝon! Doloran ŝanĝon! Male UEA mortus! Se UEA daŭre estus en la manoj de Osmo, UEA mortus post 6-8 jaroj. Oni plorus nur la lasta fina momento Ni preferu la doloron ekde nun, sed en la ploron post 8 jaroj.

Fabrizio Avanzinna
Fabrizio Avanzinna
2019-05-16 12:47
Respondo al  Fabrizio Avanzinna

Pardonon pro la eraroj:
Oni plorus nur en la lasta fina momento. Ni preferu la doloron ekde nun, sed ne la ploron post 8 jaroj.