Didier Janot volas ke la komitato pli aktivu

La individuaj membroj de UEA baldaŭ elektos kvin novajn komitatanojn B inter ok kandidatoj. Didier Janot estas la dua el la kandidatoj, kiuj respondis al la demandoj de Libera Folio. Laŭ li la decido pri tranĉoj en la Centra Oficejo estis farita pro la instigo de la komitato ekvilibrigi la buĝeton. Tamen laŭ li necesus pli da komunikado kaj aktiveco flanke de la komitato.

Didier Janot

Libera Folio: Kial vi decidis kandidati?

Didier Janot: – Mi deziras agadi por ke UEA denove estu la lokomotivo de la Esperanto-movado kaj la renkontiĝejo de la Esperanto-lernantoj/parolantoj/aktivuloj. Ĉar la komitato estas la supera gvidorgano de UEA, mi opinias ke en ĝi devus esti pli da homoj agantaj kiel reprezentantoj de la membroj nunaj kaj estontaj. Pro tio mi estas kandidato al la komitato sed ne al la estraro.

Kio laŭ vi bone funkcias en UEA? Kaj kio malbone? Kion vi volas ŝanĝi kaj kiel?

– La forto de UEA estas la membroj, la Esperantistoj. Ĉiuj deziras fari ion por Esperanto, por la movado. Ĉar homoj estas diversaj, ili havas malsamajn ideojn pri la maniero agadi, kion fari, kiel fari. Necesas ke ĉiu havu sian lokon en la asocio, ke ĉiu povu agadi laŭ sia emo, kapablo, disponeblo… ke ĉiu povu kontribui je la vivo kaj funkciado de UEA. La rimedoj de UEA estas la homoj, kaj kiel individuaj membroj kaj kiel landaj/lokaj membroj. Por tio, helpus ke en la komitato estus pli bona ekvilibro inter la reprezentantoj de la asocioj kaj de la membroj kiel individuoj, do ke estus pli da komitatanoj B, ke pli da komitatoj kontribuu al la dialogo kun la membroj, kun la amikoj de Esperanto, kun Esperantistoj.

– Ekde nelonge ekis bonaj projektoj ekzemple: reta Esperanto-revuo, programo amikoj de Esperanto, forumo por la Esperanto-komunumo (bedaŭrinde ne ankoraŭ preta), nova kotizo-sistemo kun pli favoraj kondiĉoj por junuloj kaj por homoj loĝantaj en “malriĉaj landoj”. Tiaj projektoj montras la vojon, sed ne sufiĉe rapide progresas. Necesas kunlaborejo, kiel la centra reto de TEJO, aŭ komuna sistemo kun TEJO, por ke ĉiu povu kompreni kio okazas, kiel eblas helpi.

– Necesas pli bona komunikado inter la membroj kaj la gvidantaro (komitato kaj estraro). Komunikado estas plurdirekta interŝanĝo ne nur informado de la gvidantaro al la membroj. La estraranoj kaj la komitatanoj ĉiam pensu ke UEA konsistas el homoj, el membroj.

Kion vi opinias pri decido draste malpliigi la laborfortojn en la Centra Oficejo?

– De sufiĉe longa tempo, la administra laboro en la CO ne sufiĉe adaptiĝis al la reta epoko kaj novaj manieroj labori. Nuntempe UEA havas pli da dungitoj ol ĝi kapablas pagi. Ĉar nenio vere ŝanĝiĝis en ĝusta tempo, nun ĉio urĝas. Adaptiĝi en urĝaj cirkonstancoj kondukas al krizo. Ni devas provi pensi kaj agi racie, ne tro emocie. Mi ne estas fakulo pri administrado kaj komprenas la sentojn de multaj fronte al tiu krizo.

Ĉu tiaj gravaj demandoj ne devus esti unue diskutitaj en la komitato, kiu estas la supera organo de la asocio? Kiel eblus aktivigi la komitaton?

– Mi komprenis ke la komitato petegis fortan agon de la estraro por rapide malalti la malprofiton, ke la estraro agis laŭ tiu petego. Ŝajne okazis miskompreno, eble pro manko de komunikado kaj de kunlabora dialogo je pluraj niveloj.

– Ekde kelkaj jaroj mi sekvas la laboron de la komitato kaj per la yahoo-listo komitato-de-uea kaj ĉeestante komitat-kunsidojn. Mi havas la impreson ke mankas komunikado. Mankas komunikado inter la estraro kaj la komitato, mankas komunikado ene de la komitato kiu devus esti pli aktiva dum la tuta jaro, mankas komunikado inter la komitato kaj la membroj nunaj kaj estontaj.

– Dum la jaro la komitato devus regule interesiĝi pri la laboro de la estraro por kontroli ĝin, por klarigi kaj precizigi la decidojn kaj por helpi ĝin kaze de problemoj. Necesas evolui al pli kunlaboraj metodoj inter estraranoj, komitatanoj, membroj, amikoj, asocioj kaj partneroj. Ni faciligu kunlaboron kadre de neformalaj laborgrupoj por ne perdi tempon en burokrataĵoj.

Kion vi ĝenerale opinias pri laboro de la elirantaj estraro kaj prezidanto?

– Estas malfacile taksi laboron de ofichavantoj se antaŭe oni ne klare priskribis farotan laborplanon. Post enpostenigo de nova prezidanto oni multe atendas, multe esperas… kaj poste konstatas ke miraklo ne okazis. Por ke tia situacio ne plu okazu necesas ne nur elekti elstarajn prezidanton kaj estraranojn, sed ankaŭ kaj ĉefe necesas ke la komitato difinu klaran laborplanon kun precizaj taskoj kaj regule ricevas/petas raporton, por kontroli, helpi kaj trovi solvojn kiam problemoj okazas.

Kiel vi volus solvi la financajn problemoj de la asocio?

– Por solvi la financajn problemojn necesas kaj kreskigi la enspezojn interalie kreskigante la membro-nombron, instigi al donacoj, serĉi kaj gajni subvencioj – sed tio ĉi estas longtempa laboro, kaj ne venos rapida rezulto je tiu flanko – kaj malkreskigi la enspezojn ĉefe la salajrajn elspezojn kiuj estas tro altaj por nia asocio; certe tio estas home malfacila kaj postulas reorganizadon de la administra laboro por ne damaĝi la gravajn servojn.

– Necesas ankaŭ bone taksi la servojn kaj agadojn laŭ la rezultoj, kostoj, kaj manieroj realigi ilin.

Kiel oni povus logi pli da membroj al UEA?

– UEA estas ne nur la plej granda asocio de la Esperanto-movado, sed devus ankaŭ esti la kerno de la movado, kerno kiu ĝi ne plu vere estas ekde dudeko da jaroj, ekde kiam eblas aktivi en la movado per aliaj manieroj interalie retaj. Jen la vojo antaŭ ni: ke UEA denove estu la lokomotivo de la movado, ne nur por varbi pli da membroj (kio tamen gravas), sed ĉefe por kreskigi la tutan movadon, tiel ni logos pli da membroj kaj subtenantoj.

– En asocio gravas la membroj ne la strukturoj; agadas homoj ne strukturoj. Membroj estu la kerno de UEA, de la movado. Ideoj, agemo ekas de aktivuloj kiel ekzemple lastatempe Eventa Servo. Gravas montri al aktivuloj ke UEA povas helpi ilin agadi. Por logi pli da membroj, pli da aktivuloj… oni ne provu venigi ilin al ni: UEA iru al ili, al Esperanto-lernantoj/parolantoj/aktivuloj, ili estas la movado!

Libera Folio aperigas la respondojn de la kandidatoj sen lingvaj aŭ enhavaj redaktoj. La respondoj estas publikigataj en tiu ordo, en kiu ili atingas la redakcion.

1 Komento
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Filarete
Filarete
2019-04-20 8:01

Kvankam iom pli detala kontribuo ol tiu de Cid, oni ankoraù ne komprenas kiel la kandidatoj intencas refinanci la asocion kaj rekonstrui la fidon de la membraro. Mi senpacience atendas la kontribuon de la aliaj kandidatoj.