Dmitrij Bogatov en intervjuo de Libera Folio

La esperantisto Dmitrij Bogatov, kiu estis arestita en Moskvo en aprilo 2017, nun estis liberigita de ĉiuj akuzoj. Libroj en Esperanto ne estis permesitaj en la arestejo, li rakontas en intervjuo de Libera Folio.

Dmitrij Bogatov en sia hejmo en Moskvo. Foto: Aleksandr Avilov, Agentstvo gorodskiĥ novostej “Moskva”.

La matematikisto Dmitrij Bogatov estas sperta esperantisto kaj membro de la Moskva Esperanto-Asocio MASI. Komence de aprilo 2017, tuj antaŭ ol li kun sia edzino Tatjana Fjodorova devis ekveturi al Internacia Junulara Festivalo en Italio, li estis arestita.

Li administris nodon de la sistemo Tor, kiu permesas anoniman aliron al la reto, kaj estis akuzata pri alvokoj al publika malordo, dissenditaj interalie tra tiu nodo.

Post tri kaj duona monatoj en arestejo, li estis ellasita al hejma aresto. En januaro 2018 li estis liberigita ankaŭ el la hejma aresto, kaj fine en majo li estis tute liberigita de ĉiuj akuzoj.

Libera Folio: Kiel kaj kiam vi unue eksciis, ke oni suspektas vin pro krimo?

– Kiam policistoj venis mian hejmon.

Kia estis via reago?

– Timo. Surprizo. Indigno.

Kiam kaj kiel oni arestis vin?

– La saman nokton. Ili venis ĉirkaŭ la 23-a horo; mi estis arestita matene, ĉirkaŭ la 4-a horo.

Kiaj estis viaj unuaj spertoj en la arestejo?

– Diablo, ĉu ili reale estas tiaj idiotoj? Diablo, mi volas dormi.

Kiaj estis la vivkondiĉoj en la arestejo, kiel vi interrilatis kun aliaj arestitoj?

– Mi havis relative bonajn kondiĉojn – en mia ĉambro estis duŝejo – kompare kun aliaj ĉambroj en malliberejo, sed tio malgraŭe aĉas – oni kuŝas aŭ sidas 23 el la 24 horoj de la tagnokto. Kaj la plej aĉaj estis la transportadoj al la juĝejo. Sed la aliaj arestitoj estis normalaj homoj. Kulturaj. Ne spektu televidon, ne kredu seriajn filmojn – en malliberejo malabundas krimuloj. Almenaŭ, en nia konstruaĵo.

Dmitrij Bogatov en la kortumo. Foto: Andrej Ljubimov, Agentstvo gorodskiĥ novostej “Moskva”.

Kiel vi povis komuniki kun la ekstera mondo dum vi estis en la arestejo?

– Per leteroj, pere de advokato, kaj dum du kvardekminutaj renkontiĝoj en monato kun la edzino kaj patrino. Tra vitro.

Vi diris, ke libroj en Esperanto ne estis permesitaj, ĉu vi scias, kial? Ĉu same estis malpermesitaj libroj en ĉiuj lingvoj krom la rusa?

– Nenio, krom libroj en la rusa, estis permesita. Alikaze oni ne povus kontroli, ke ne estas ekstremismo en la libroj.

Komputiloj kaj poŝtelefonoj kompreneble same estis malpermesitaj en la arestejo, kaj neniam antaŭe Dmitrij Bogatov verkis tiel longajn leterojn permane, li rakontas al Libera Folio. Same pere de paperaj leteroj li eksciis pri la granda internacia kampanjo por lia liberigo.

Ĉu vi supozas, ke tiu kampanjo iel influis la proceson?

– Sendube.

Ĉu ĝi estis grava por vi persone?

– Jes. Mi eksciis multegajn rakontojn pri aliaj aferoj, aliaj homoj, akuzitaj senbaze. La nura diferenco inter ni estis subteno kaj kampanjo. Mi havis ĝin, ili ne. Mi havis la esperon, ke tio gravas. Kaj tio gravis.

Antaŭ sia aresto Dmitrij Bogatov laboris kiel instruisto de matematiko en Moskva altlernejo, sed dum la longa proceso li ne povis labori kaj perdis sian postenon. Nun li serĉas alian laboron.

La aresto kaŭzis grandajn praktikajn kaj ekonomiajn problemojn, kaj la subteno de la familio estis tre grava por Dmitrij Bogatov.

– Ili estas la veraj herooj, li diras.

Kial kaj kiam vi ekokupiĝis pri Esperanto?

– Mi ne memoras, kiam mi eksciis pri Esperanto, sed mi tuj ekpensis, ke tio estas la ĝusta afero por fari. Kaj iun tagon vi mi vidis anoncon de prelego pri Esperanto en Moskvo. Mi vizitis ĝin, poste aliĝis al kurso.

Kiel okazis, ke vi starigis propran nodon de la sistemo Tor?

– Same. Tio estis la ĝusta afero por fari.

Via aresto siatempe malhelpis al vi partopreni en Internacia Junulara Festivalo en Italio. Ĉu vi nun planas partopreni iun esperantistan aranĝon en Rusio aŭ eksterlande?

– La vivo ne finiĝis. Mi venos. En iu tago.

Dmitrij Bogatov en la kortumo. Foto: Andrej Ljubimov, Agentstvo gorodskiĥ novostej “Moskva”.
5 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Krizipo
Krizipo
2018-06-06 7:55

Li provu partopreni E-renkontiĝon en Usono. Laŭ ĵurnalistoj Jacob Appelbaum, John Goetz kaj Lena Kampf, NSA registras aŭtomate ĉiujn uzantojn de Tor en datumbazo por ekstremistoj. Do, se NSA povas rilatigi registritan IP-adreson kun konkreta persono, tiu persono eble havas problemon eniri Usonon.

jixiang
2018-06-06 9:52
Respondo al  Krizipo

Usono, Usono, Usono… en la angla cxi tio nomigxas “whataboutery”. Eble en Esperanto gxi devus nomigxi “kionpri-ismo”.

Krizipo
Krizipo
2018-06-07 18:37
Respondo al  jixiang

Ne nur Usono, Usono, Usono. Eble li havos problemojn ankaŭ en Britio, Aŭstralio, Novzelando, Kanado, Germanio … Ĉiuj aplikantoj de la spiona programo XKeyscore. LF raportu liajn spertojn.

Rooke
2018-06-06 9:51

chu li ne ricevos rekompencon pro la maljusta malliberigo

Sebastiano
Sebastiano
2018-06-06 16:24

Gratulon al s-ro Bogatov, ke li estas liberigita de ĉiuj akuzoj!

Dankon al LF, ke ĝi raportadis pri la afero.