Vi estas ĉi tie: Hejmo / Pli fruaj UK / UK 2006

UK 2006

de Jan Ulrich Hasecke Laste modifita: 2010-07-16 11:05
Artikoloj pri la UK 2006
Estraro respondis pri Civito, Afriko kaj flagoj

Estraro respondis pri Civito, Afriko kaj flagoj

de Redakcio Laste modifita: 2006-08-06 22:31

Ĵaŭde matene la estraro de UEA en Florenco respondis al demandoj de kongresanoj. En la publiko ĉeestis interalie la antaŭa prezidanto de UEA, Kep Enderby, kiu volis scii pri pli la sinteno de UEA al la Esperanta Civito. La konata japana mecenato de Esperanto, Etsuo Miyoshi, demandis ĉu UEA ne pli bone havu sian Centran Oficejon en Bruselo, la ĉefurbo de Eŭropo. Plej emocie parolis maljuna sinjorino, kiu indignis, ĉar la gvidantoj de la kongresaj ekskursoj en la antaŭa tago ne nur ne portis grandajn verdajn flagojn, sed eĉ la kongresajn insignojn dum iu ekskurso oni kolektis en la aŭtobuso.

Estraro respondis pri Civito, Afriko kaj flagoj - Legu pli...

UK en 2009

Varsovio kaj Varsovio... ĉu vere oni finfine ne povus organizigi la Kongreson en la naskiĝurbo de Ludoviko? Estas ankoraŭ multe da tempo por plibonigi kondiĉojn [...]

UK en 2009 - Legu pli...

UK en 2009

En la jaro 2009 la UK devus nepre okazighi en Pollando char estos la 150- datreveno de L.L. Zamenhof, sed tiu UK okazighu en VARSOVIO, [...]

UK en 2009 - Legu pli...

UK 2008 okazos en Roterdamo, 2009 eble en Bjalistoko

UK 2008 okazos en Roterdamo, 2009 eble en Bjalistoko

de Redakcio Laste modifita: 2006-08-06 22:38

La Universala Kongreso de Esperanto en la jaro 2008, kiam UEA iĝos centjara, okazos en la ĉefurbo de UEA, Roterdamo. Tion sciigis la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, en Florenco. La freŝa decido de la estraro de UEA, farita en Florenco, ankoraŭ ne estas oficiale diskonigita. Ĝi tamen estis menciita dum la programero Centra Oficejo respondas marde matene. La kongreso en 2009 eventuale okazos en Bjalistoko.

UK 2008 okazos en Roterdamo, 2009 eble en Bjalistoko - Legu pli...

Tonkin: "Elektu unu el unu"

Tonkin: "Elektu unu el unu"

de Redakcio Laste modifita: 2006-08-06 22:31

Unu el la plej gravaj programeroj en lundo estis la publika kunveno de la elekta komisiono de UEA. La komisiono havas la taskon trovi kaj proponi al la komitato kandidatojn por la sekva estraro de UEA, kiu estos elektita en la venonta Universala Kongreso en Jokohamo. La celo de la kunveno en Florenco estis, ke ankaŭ ordinaraj membroj havu la ŝancon fari proponojn al la elekta komisiono. Tamen ĉeestis la kunvenon nur deko da kongresanoj, kaj ili ne rajtis mencii nomojn de kandidatoj, kiujn ili opinius taŭgaj. Aktive partoprenis la diskuton ne nur la prezidanto de UEA, Renato Corsetti, sed ankaŭ la eksprezidanto kaj eksestrarano Humphrey Tonkin, kiu forte argumentis kontraŭ la ideo, ke estu pli ol unu kandidato por ĉiu posteno. "Tio estas miskompreno pri la tasko de la komitato", li asertis.

Tonkin: "Elektu unu el unu" - Legu pli...

François Grin parolis en la inaŭguro de la UK

François Grin parolis en la inaŭguro de la UK

de Redakcio Laste modifita: 2006-08-06 22:32

La solena inaŭguro de la 91-a Universala Kongreso de Esperanto en Florenco estis planita por la 10-a horo matene, sed jam antaŭ la 9-a horo dimanĉmatene kongresanoj komencis amasiĝi ĉe la ĉefa pordego de la kongreseja korto. La pordego tamen restis strikte fermita, kaj ĝin gardis policano kun pistolo. Ĉiam pli da kongresanoj kolektiĝis sur la placeto ekster la pordego, sed nur je la 9.20 la pordego estis malfermita.

François Grin parolis en la inaŭguro de la UK - Legu pli...

Florenco duona horo de Milano?!?

Eble povas konsoli vin, Kalle, la fakto, ke ech italoj kiel mi povas rakonti terurajn spertojn pri Malpensa. Alivorte, kono de la loka/nacia lingvo ne [...]

Florenco duona horo de Milano?!? - Legu pli...

La Malpensa alveno

La Malpensa alveno

de Redakcio Laste modifita: 2006-08-06 22:35

La aviadilo al Italio ekis el Kopenhago precize laŭ la horaro, kio ial ne ŝokis nin. La unua kulturŝoko trafis nin en la aviadilo de Alitalia, sed ĝi estis agrabla. Male ol en la kost-efikaj nordeŭropaj aviadiloj, la matenmanĝo estis senpaga - pozitiva sperto, kvankam la panbulko kun melongeno havis iom tro strangan guston. Malpli agrabla, kvankam daŭre laŭhorara, estis la alveno al Milano. La flughaveno de Milano havas la taŭgan nomon Malpensa. Ĉe la enirejo lumtabulo avertis itallingve, ke nia daŭriga flugo al Florenco estas "annullato". Supozeble tio signifas "nuligita". Ĉe informejo oni donis neniajn informojn, sed direktis nin al la giĉeto de la flugkompanio Alitalia kelkcent metrojn for. La vico ĉe la giĉeto eble ne estis kelkcent metrojn longa, sed ĝi ŝajnis tia, kaj ĝi moviĝis antaŭen nur per tre malrapidaj paŝoj. Neniuj informoj videblis aŭ aŭdeblis ie.

La Malpensa alveno - Legu pli...

La komitato de UEA eklaboris en Florenco

La komitato de UEA eklaboris en Florenco

de Redakcio Laste modifita: 2006-08-06 22:33

La pordoj de la ĉi-jara kongresejo estis malfermitaj sabate matene en preme varma Florenco. La temperaturo dum la tago atingis 33 gradojn, kaj por dimanĉo oni prognozas eĉ pli varman veteron, ĝis 37 gradoj. La programo de la 91-a Universala Kongreso de Esperanto komenciĝis je la 14-a horo, kiam estis malfermita la unua dumkongresa kunsido de la komitato de UEA. Je la 14-a horo malfermis siajn pordojn ankaŭ la kongresa libroservo, kaj je la 17-a horo okazis renkontiĝo por unuafojaj kongresanoj. Je la 19-a horo komenciĝis la interkona vespero.

La komitato de UEA eklaboris en Florenco - Legu pli...

"Scienco bezonas liberan interŝanĝon de ideoj"

"Scienco bezonas liberan interŝanĝon de ideoj"

de Redakcio Laste modifita: 2006-08-07 17:49

Lige kun la Florenca Universala Kongreso festas sian centjariĝon Internacia Scienca Asocio Esperantista. Multaj ŝanĝoj okazis en la scienca mondo dum la pasintaj cent jaroj, sed Esperanto ne iĝis la internacia lingvo de la scienco, kiel esperis la fondintoj de ISAE. Ni ne pretendu, ke Esperanto jam venkis, sed sed provu demonstri ke ĉiuj atingoj de scienca esploro kaj edukado povas esti reflektitaj per Esperanto, skribas Amri Wandel, estrarano de UEA pri scienca kaj faka agado. "La nuntempa scienca mondo pli kaj pli uzas la anglan kiel laborlingvon por internaciaj kaj foje por naciaj aranĝoj. Tio povas malhelpi al la progreso de la scienco, kiu bezonas la liberan interŝanĝon de scioj kaj spertoj sur la persona nivelo", skribas Amri Wandel en sia artikolo. Pli frua kaj malpli ampleksa versio de la teksto aperis en la revuo Esperanto.

"Scienco bezonas liberan interŝanĝon de ideoj" - Legu pli...

Piratoj kaptis la retejon de la UK en Florenco

Piratoj kaptis la retejon de la UK en Florenco

de Redakcio Laste modifita: 2006-08-06 22:35

La sekretema kaj malbonfama itala entrepreno SeoCom kaptis la malnovan ret-adreson de la ĉi-jara Universala Kongreso de Esperanto, kaj starigis en ĝia loko falsan serĉ-motoron. La celo de la kapero ŝajne estis ĉantaĝi la Lokan Kongresan Komitaton por ricevi monon, sed la LKK evidente elektis ne pagi. La sama dubinda entrepreno posedas ankaŭ aliajn "ombrajn" retadresojn, ekzemple kun misliterumita nomo de la konata itala gazeto La Repubblica. Alia granda itala entrepreno sukcesis post plurmonata leĝa batalo rericevi sian adreson, kaperitan de SeoCom. La esperantistoj havis nek tempon nek monon por juraj ekzercoj, anstataŭe la LKK decidis restarigi la retejon sub tute nova adreso.

Piratoj kaptis la retejon de la UK en Florenco - Legu pli...

Ambasadoro de Italio akceptis kongresontojn

Ambasadoro de Italio akceptis kongresontojn

de Redakcio Laste modifita: 2006-08-07 17:50

La 12-an de julio la ambasadoro de Italio en Litovio, Giulio Prigioni, en sia nova rezidejo en Vilno, la ĉefurbo de Litovio, akceptis tutan grupon de litovaj esperantistoj, kiuj ĉi-jare partoprenos en la 91-a Universala Kongreso de Esperanto en Florenco. En la akcepto partoprenis pli ol kvardek esperantistoj el diversaj litovaj urboj. Entute al la kongreso aliĝis 57 loĝantoj de Litovio, sed ne ĉiuj povis partopreni la akcepton. "Eblas konstati, ke la itala ambasadoro fariĝis vera amiko de Esperanto. Li konsentis eniri en la Honoran Komitaton de la Universala Kongreso. Ne estas ekskludita la ebleco, ke li aperos dum la UK, se li sukcesos liberiĝi de siaj profesiaj devoj", komentas Povilas Jegorovas.

Ambasadoro de Italio akceptis kongresontojn - Legu pli...

La prezidento de Italio patronos la Universalan Kongreson

La prezidento de Italio patronos la Universalan Kongreson

de Redakcio Laste modifita: 2006-08-07 17:51

La prezidento de Italio, Giorgio Napolitano, nun akceptis iĝi la Alta Protektanto de la Universala Kongreso de Esperanto, okazonta en Florenco. La oficiala decido estis farita la 7-an de julio. Temas pri agnosko malofte donata, kaj la Loka Kongresa Komitato multe laboris por ĝin atingi.

La prezidento de Italio patronos la Universalan Kongreson - Legu pli...

Daurigo de la chi-supre afishito

Eta aldono: la laste menciita ligo precize estas jena http://wikisource.org/wiki/la_charto_de_la_tero Mi invitas chiujn interesighemulojn trarigardi kaj eventuale poluri, redakti la ghisnunan tradukversion. Amike, Klaus

Daurigo de la chi-supre afishito - Legu pli...

La nelingvaj flankoj

Mi konsentas kun la plimulto chi tie, kaj rilate al la vortumo "dauripova", kiun mi taksas same pli trafa kaj oportuna kaj rilate la dezireble [...]

La nelingvaj flankoj - Legu pli...

Iom pri vortfarado

Nu, ghojige la debato plu dauras kaj richighas; fakte ghi montrighas "dauripova" :o) Jes, s-ro hemingw pravas je tio ke kompleksaj a-vortoj kun plena verbo [...]

Iom pri vortfarado - Legu pli...

Bærekraftig utvikling

Unue mi gxojas, ke finfine la norvega lingvo kontribuis al aliaj lingvoj kun esprimo pozitiva, ne nur "kvislingo" kaj "berserko". Sed ek al mia komento: [...]

Bærekraftig utvikling - Legu pli...

Pli da lingvoj...

La traduko de la termino en multaj lingvoj evidente ne estis memklaraĵo. En la nordiaj lingvoj kaj en la finna oni tradukis ĝin proksimume "solida, [...]

Pli da lingvoj... - Legu pli...

Ne tiel!

Vi miskomprenis - eble mi malklare esprimis min. Mi ne celis neniigi la gravan nuancon, sed male substreki ĝin, kaj montri mian konsenton kun vi. [...]

Ne tiel! - Legu pli...

Jes ja !

Lau mia lingva sento fratece ne egalas al amike . Mi persone amikas al neniu el la estraranoj, kvankam mi shatas ilin, sed tiun chi [...]

Jes ja ! - Legu pli...

Agoj pri dokumento