Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / UK 2008 okazos en Roterdamo, 2009 eble en Bjalistoko

UK 2008 okazos en Roterdamo, 2009 eble en Bjalistoko

de Redakcio Laste modifita: 2006-08-06 22:38
La Universala Kongreso de Esperanto en la jaro 2008, kiam UEA iĝos centjara, okazos en la ĉefurbo de UEA, Roterdamo. Tion sciigis la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, en Florenco. La freŝa decido de la estraro de UEA, farita en Florenco, ankoraŭ ne estas oficiale diskonigita. Ĝi tamen estis menciita dum la programero Centra Oficejo respondas marde matene. La kongreso en 2009 eventuale okazos en Bjalistoko.

En la jam tradicia programero kutime ĉefe aperas teknikaj demandoj pri konteltiroj kaj publikigado de retadresoj en la kongreslibro. Same estis ankaŭ ĉi-foje, sed kiam nederlanda kongresano demandis pri famoj, laŭ kiuj la Universala Kongreso de Esperanto en la jaro 2008 povus okazi en Roterdamo, Osmo Buller sciigis novaĵon.

- Ni povas forgesi la finaĵon -us tiurilate. La estraro de UEA ĵus decidis, ke en 2008, kiam UEA festos sian centjariĝon, la kongreso okazos en Roterdamo. La kongreso estos iom speciala, ĉar ĝin organizos UEA mem, ĝi ne okazos laŭ la invito de landa asocio aŭ loka klubo. Ni kompreneble faros la kongreson kunlabore kun la landa asocio, Esperanto Nederland, sed la inviton faris UEA, kiu invitis sin mem al sia propra ĉefurbo, rakontis Osmo Buller.

Pri postaj kongresoj ankoraŭ ne estas certaj informoj, li aldonis.

- Pri la jaro 2010 mi absolute ne povas ion diri, ĉar tiam ni devos decidi pri la sekva futbalĉampiono. Se mi dirus ion, tio malfortigus nian pozicion ĉe la internacia futbala federacio FIFA. Sed pri la jaro 2009 mi povas diri, ke septembre ĉi-jare mi iros al Pollando por esplori kelkajn lokojn.

Pollando invitis la Universalan Kongreson por la jaro 2009 ĉar tiam plenumiĝos 150 jaroj post la naskiĝo de Ludoviko Zamenhof, kaj Bjalistoko estas unu el la kandidat-urboj. La finan decidon pri la kongresurbo 2009 faros la nova estraro de UEA, elektota en Jokohamo venontjare.

Inter la demandoj al la Centra Oficejo estis ankaŭ plendoj pri hotelaj problemoj. Pluraj kongresanoj kiuj mendis kaj pagis hotelĉambron tra UEA poste eksciis, ke por ili ne estas loko en la mendita hotelo. Anstataŭe ili devis ekloĝi en aliaj hoteloj en malpli oportuna loko, senklarige kaj sen pardonpeto, plendis iu ĉeestanto.

- Tio ne estas nia kulpo, sed mi pardonpetas. Kulpas la hoteloj kiuj akceptis tro da rezervoj. Ili atendis, ke iuj ne venos, sed tiel ricevis pli da homoj ol ĉambroj, kaj devis tiam trovi aliajn lokojn, klarigis konstanta kongresa sekretario Clay Magalḧães.

- Ĉi tiu kongreso estis escepte malfacila pri loĝado, ĉar estis tiom da malgrandaj hoteloj. Ni mem loĝas en iu domo, en kiu estas en ĉiu etaĝo alia hotelo, iuj hoteloj havas nur kvin ĉambrojn. Feliĉe ne iĝis tiom da problemoj kiel ni timis, sed iom da problemoj, diris Osmo Buller.

arkivita en: ,
Stanislao
Stanislao diras:
2006-08-01 22:29

En la jaro 2009 la UK devus nepre okazighi en Pollando char estos la 150- datreveno de L.L. Zamenhof, sed tiu UK okazighu en VARSOVIO, kie estas la tombo de nia Majstro. Al Bjalistoko oni povas proponi ekskursi al volontaj viziti tiun urbon gekongresanoj. Esperante, ke la nova estraro de UEA en Jokohamo en 2007 decidos prave - mi salutas. Stanislao el Pollando

vasall
vasall diras:
2006-08-02 18:49

Varsovio kaj Varsovio... ĉu vere oni finfine ne povus organizigi la Kongreson en la naskiĝurbo de Ludoviko? Estas ankoraŭ multe da tempo por plibonigi kondiĉojn por UK en 2009, sed unue grava estas decido eldeviganta agadon. Laŭ mia opinio, Bjalistoko post tri jaroj estos preta gastigi Esperantistaron.