Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Piratoj kaptis la retejon de la UK en Florenco

Piratoj kaptis la retejon de la UK en Florenco

de Redakcio Laste modifita: 2006-08-06 22:35
La sekretema kaj malbonfama itala entrepreno SeoCom kaptis la malnovan ret-adreson de la ĉi-jara Universala Kongreso de Esperanto, kaj starigis en ĝia loko falsan serĉ-motoron. La celo de la kapero ŝajne estis ĉantaĝi la Lokan Kongresan Komitaton por ricevi monon, sed la LKK evidente elektis ne pagi. La sama dubinda entrepreno posedas ankaŭ aliajn "ombrajn" retadresojn, ekzemple kun misliterumita nomo de la konata itala gazeto La Repubblica. Alia granda itala entrepreno sukcesis post plurmonata leĝa batalo rericevi sian adreson, kaperitan de SeoCom. La esperantistoj havis nek tempon nek monon por juraj ekzercoj, anstataŭe la LKK decidis restarigi la retejon sub tute nova adreso.
Piratoj kaptis la retejon de la UK en Florenco

La kaperita retejo.

La malnova kaj vaste diskonigita adreso de la UK-retejo ĉesis funkcii meze de julio.

- Ni bedaŭras pro la malfacilaĵoj, sed adreso www.ukflorenco2006.it de la paĝaro de la 91a UK ne plu uzeblas, skribis Riccardo Natale Pinori la 14-an de julio en la diskutejo SCE.

Post ankoraŭ kelkaj tagoj evidentiĝis, ke la adreso estis kaperita de la entrepreno SeoCom, kiu registris ĝin la 20-an de julio por unu jaro. La propra nom-servilo de SeoCom, kiu nun regas ankaŭ la malnovan adreson de la UK, havas la ironian nomon "anotherluckyserver.com" (jen ankoraŭ unu bonŝanca servilo).

La entrepreno SeoCom estas registrita en Milano, kaj ĝin ŝajnas estri persono kun la nomo Salvatore Trani. Almenaŭ tiu nomo aperas en la registr-informoj de ĉiuj retejoj, kiujn la entrepreno administras. En sia propra retejo la entrepreno donas neniujn informojn pri si mem. La retejo seocom.it estis registrita de la sama Salvatore Trani jam en majo 2005, sed ĝia kompleta enhavo konsistas el du anglalingvaj vortoj: "Website coming..."

La entrepreno posedas ekzemple la retadreson republica.it, kiu neniel rilatas al la konata itala gazeto La Repubblica, kaj la adreson italianmusicawards.it, kiu neniel rilatas al italaj muzik-premioj, kiel la nomo supozigas. Ĉe ambaŭ adresoj aperas la sama falsa serĉ-motoro kiun SeoCom starigis ankaŭ sub la malnova adreso de la ĉi-jara Universala Kongreso.

La nomo de la entrepreno aludas al la anglalingva mallongigo SEO, Search Engine Optimizer, optimumigilo de (aŭ por) serĉ-motoroj. La celo de tia "optimumigo" estas igi retejojn pli popularaj ĉe la grandaj retserĉaj servoj kiel Google, tiel ke ligoj al ili aperu alte en la listo de trafoj. Ekzistas seriozaj entreprenoj, kiuj okupiĝas pri "optimumigo", sed ankaŭ multaj neseriozaj entreprenoj, kiuj agas en trompa maniero.

Google mem donas kelkajn konsilojn al retestroj, kiuj volas eviti neseriozajn SEO-servojn. Unuavice Google konsilas eviti entreprenojn, kiuj posedas "ombrajn retadresojn", ĝuste kiel faras SeoCom:

Unu ofta trompo estas la starigo de "ombraj" retadresoj, kiuj direktas uzantojn al retejo, uzante falsajn ligojn. Ĉi tiuj ombraj retadresoj ofte estas posedataj de SEO-entreprenoj, kiuj asertas ke ili plenumas taskon, donitan de kliento. Tamen, se la rilato kun la kliento malboniĝas, la SEO-entrepreno povas direkti la retadreson al tute alia retejo, aŭ eĉ al la retejo de konkuranto.

Alia alarm-signalo laŭ Google estas, ke la SEO-entrepreno ricevas multajn trafojn per falsaj serĉ-motoroj. La retpaĝoj kiujn SeoCom starigis ĉe la malnova adreso de la Universala Kongreso, kaj ĉe aliaj adresoj kiujn ĝi posedas, estas ĝuste falsaj serĉ-motoroj.

La administrantoj de la ĉi-jara UK-retejo ne volas rakonti precize kiel povis okazi, ke la malbonfama entrepreno SeoCom sukcesis kapti la adreson de la retejo.

- Ĝi estis asignita al homoj, kiuj uzas ĝin por aĉaj komercaj paĝoj. Ni ne nutru piratojn. /.../ La afero estas pli komplika ol simpla ne-pago de kotizo (bagatela sumo).  Ĉiel ajn, ni strebas forgesi la aferon por ne utili al la nova posedanto, skribas Carlo Sarandrea en la diskutejo SCE.

Laŭ la ĝenerala agadmaniero de la firmao SeoCom oni povus supozi, ke ia preteratento pri renovigo de la adres-rezervo flanke de la UK-retestroj estis rapide eluzita de SeoCom, kiu havigis al si la rajton je la adreso. Multaj neseriozaj entreprenoj en la branĉo provas kaperi jam uzatajn ret-adresojn, por poste revendi ilin al la antaŭaj posedantoj je draste altigita prezo.

Se la malnova posedanto konsentas pagi la petatan sumon, la kapero neniam estas rimarkata de flankuloj, kaj rezultas nur en granda profito por la kaperinto. Se la petata sumo estas tro granda, aŭ se la malnova posedanto pro principo rifuzas pagi al ĉantaĝanto, povas sekvi leĝa batalo. Alia retadreso kiun SeoCom ĉi-jare kaperis estis konata itala retejo pri poŝtelefonoj, cellulari.it. Post dumonata leĝa proceso la originaj posedantoj de la adreso tamen sukcesis rericevi ĝin, intertempe perdinte multan monon.

La Loka Kongresa Komitato de la ĉi-jara UK evidente ne volis reaĉeti sian retadreson, kaj por kosta kaj komplika leĝa batalo eĉ ne restas tempo, ĉar la retejo estas pleje bezonata ĝuste nun, kelkajn tagojn antaŭ la kongreso. Do, oni faris la solan eblan decidon, kaj havigis tute novan adreson por la kongresa retejo: www.uk2006.info.

Renato Corsetti, la prezidanto de UEA, estas ankaŭ unu el la kunlaborantoj de la kongresa retejo. Laŭ li, la alternativo reaĉeti la adreson eĉ ne estis diskutita.

- La demando pri reaĉeto de la nomo eĉ ne leviĝis, ĉar restas tiom malmultaj tagoj kaj ni havas alternativan adreson. Eventuale la demando estas kiom kulpas la aĉetinta firmao kaj kiom kulpas la servilo (ĉar ni ja pagis, sed laŭ la servilo la sendita fakso neniam atingis ilin), sed nun ni eĉ ne havas la tempon por okupiĝi pri tio.

Ĉiutagaj raportoj el Florenco: La pordoj de la kongresejo en Florenco estos malfermitaj sabate, la 29-an de julio. Libera Folio strebos dum la kongreso ĉiutage prilumi la okazaĵojn en  Florenco. Por tio ni bezonas la helpon de la kongresanoj. Sendu al ni  informojn kaj impresojn pri tio kion vi spertas en la Universala  Kongreso. Eĉ nur kelkvortaj tekstmesaĝoj povas esti utilaj. Ankaŭ  fotoj estas tre bonvenaj. Telefonmesaĝojn (SMS aŭ MMS) sendu al  +46-70-3780890, retpoŝton al redakcio@liberafolio.org.

arkivita en: ,