Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / François Grin parolis en la inaŭguro de la UK

François Grin parolis en la inaŭguro de la UK

de Redakcio Laste modifita: 2006-08-06 22:32
La solena inaŭguro de la 91-a Universala Kongreso de Esperanto en Florenco estis planita por la 10-a horo matene, sed jam antaŭ la 9-a horo dimanĉmatene kongresanoj komencis amasiĝi ĉe la ĉefa pordego de la kongreseja korto. La pordego tamen restis strikte fermita, kaj ĝin gardis policano kun pistolo. Ĉiam pli da kongresanoj kolektiĝis sur la placeto ekster la pordego, sed nur je la 9.20 la pordego estis malfermita.
François Grin parolis en la inaŭguro de la UK

La kongreseja parketo.

- La gardistoj de la kongresejo estas vere striktaj. Oni poste klarigis, ke ne ĉio estis preta je la 9-a, sed tio kun la armita policano estis tamen troa, kvazaŭ estus milito. Ili povis ja lasi nin eniri la parkon antaŭ la kongresejo sed teni la pordojn de la ĉefkonstruaĵo fermitaj ĝis ĉio estos preta, plendetas kongresano Josef Ŝemer el Israelo iom amuzite.

La kongresejo konsistas el unu malnova, impona sed interne iom labirinteca, kelketaĝa brika konstruaĵo, kaj  aliaj, pli modernaj konstruaĵoj ĉirkaŭ parkeca korto kun granda gazono kaj multaj arboj, kiuj donas tre bezonatan ombron. La komforta korto rapide iĝis renkontiĝejo kaj babilejo por multaj kongresanoj, kvankam la temperaturo en la klimatizitaj konstruaĵoj estas klare pli komforta ol en ekstere, kie regas 35-grada varmego.

La solena inaŭguro de la kongreso laŭtradicie okazis en salono Zamenhof, kiu en Florenco troviĝas en aparta konstruaĵo, ne ĉe la kongreseja parko sed sur alia flanko de strato. Unu el la ĉefaj parolantoj estis la svisa esploristo François Grin. Lia raporto pri la lingva neegaleco kaj la avantaĝoj kiujn ĝi donas al la anglalingvaj landoj, estis vaste uzata de esperantistoj en informado, kaj ankaŭ tradukita al Esperanto.

S-ro Grin legis sian ampleksan paroladon en Esperanto, sed li plurfoje atentigis, ke li ne bone scias la lingvon, kaj absolute ne estas esperantisto. Li ŝajnis iom iritita de la unudirektaj interpretoj, kiujn esperantistoj donis al lia raporto, kaj denove atentigis, ke kvankam lia raporto ja mecias la uzon Esperanton kiel unu eblan solvon, aŭ prefere unu eblan paŝon direkte al eventuala solvo de la problemoj de lingva neegaleco, tio ne estas la ĉefa akcento de la studo.

- Li parolis tre longe, kvardek minutojn, kaj multaj homoj iom laciĝis dum lia parolado. Mi volis aranĝi kun li renkontiĝon en Bruselo por diskuti pri lia ebla kontribuo al kurso pri multlingveco ĉe instituto kie mi laboras, sed nun mi iom timas ke li vidos min ĉi tie kaj konkludos ke mi apartenas al tiuj frenezaj esperantistoj, diris poste nederlanda kongresano.

libroservo.jpgLa kongresa libroservo troviĝas en aparta klimatizita dometo rande de la kongreseja parketo. La loko estas trafe elektita, ĉar en la parketo kolektiĝas kaj renkontiĝadas multaj kongresanoj, kaj la libroservo  rapide iĝis rifuĝejo por tiuj kiuj tro suferas pro la varmego. Ne nur tial, sed ankaŭ pro la multaj interesaj novaĵoj, la libroservo ŝajnas multe vendi en Florenco.

- Post nur du tagoj estas malfacile fari juĝon, sed laŭ mi estas klare pli bone ol mezume. Nepre ni vendos multe pli ol en Pekino. Plej bone vendiĝas la italaj novaĵoj, ekzemple La Princo de Macchiavelli, la nova lernolibro de la itala, kaj ĉi tiu tradukaĵo el la angla, gvidlibro pri Italio por ksenofoboj. Bone vendiĝas ankaŭ la nova verko de Humphrey Tonkin, Lingvo kaj Popolo. Ĝin ni ricevis nur dimanĉe, sed jam vendiĝis sufiĉe granda stako, rakontas la ĉefo de la libroservo, Ionel Oneţ.

Komplete vendiĝis la stoko de la nova Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PoMEGo), verkita de Bertilo Wennergren. La aŭtoro mem serĉis sian PoMEGon sensukcese, kaj poste eksciiis ĉe la kaso, ke ĉiuj ekzempleroj fulme vendiĝis.

- Oni povus kredi, ke temas pri granda sukceso, sed bedaŭrinde temis pri nur kvin ekzempleroj. Devis esti ĉi tie cento da ekzempleroj, sed ili ŝajne ankoraŭ estas ie meze de la Atlantiko, diras Bertilo Wennergren, kaj rakontas ke li jam antaŭe havis spertojn pri la malrapideco de poŝto sendita el Usono.

Dimanĉe la kongresa libroservo malfermis siajn pordojn unu horon post la fino de la solena inaŭguro, je la 13-a horo. Samtempe komenciĝis ankaŭ la cetera programo de la kongreso, per prelegoj, fakaj kunsidoj kaj kunsidoj de tri subkomitatoj de UEA - tiuj pri financoj, pri junularo, kaj pri eksteraj rilatoj.
La libroservo fermis siajn pordojn je la 18-a horo, aŭ proksimume je la 18-a.

- Estas jam fermite, sed ĉar ni estas en Italio kie la tempo estas relativa, vi povas finfari viajn aĉetojn, pagi trankvile, kaj poste eliri, Ionel Oneţ anoncis al la deko de aĉetemuloj, kiuj troviĝis en la libroservo je la indikita fermohoro.

Ankaŭ la aliaj programeroj finiĝis je la 18-a, kaj unu horon poste ĉiuj babilemuloj estis elpelitaj ankaŭ el la ĉefa konstruaĵo de la kongresejo, kiu fermis siajn pordojn je la 19-a. Amika interrilatado tamen daŭris en la korto.

arkivita en: ,
Veronika
Veronika diras:
2006-08-04 12:47

saluton, mi bedauras konstati ke vi ne estas vere profesia jhurnalisto... Ne nur vi donas malverajn informojn pri la prelego de Grin (kiu daurighis 25 minutojn kaj ne 40), sed ankaux vi nun citas malpozitivajn komentojn, kiam mi auxdis tre favorajn opiniojn pri la prelego. Kion diris prof. Grin estis simple "informu profesie che la medio kiun vi bone konas. Informi fakulojn kaj gravulojn ne estas la sama afero ol informi la homon de la strato". Sed vi donas la tutan malghustan impreson ke vi konsilis al esperantistoj simple silenti. Mi bedauras, sed via "libera folio" ne estas bona infomado sed nur "skandalgazeto", kaj ghi tute ne plachas al mi, kaj multaj pensas same.

ancxjo
ancxjo diras:
2006-08-11 19:40

Saluton, kara Veronika.

Verdire la artikolo de Libera Folio tute ne sxajnas al mi mensoga aux skandalema. Fakte Grin klare diris ke li ne estas esperantisto, kaj ke li preferus ke esperantistoj ne uzu lian raporton kredigante al aliaj (aux ecx al si mem!) ke li samopinias kun ili. Li klarigis ankaux ke lia ideologia vidpunkto estas plurlingvismo, kaj ke liaopinie tiu vidpunkto tute malsamas ol tiu de la esperantistoj (fakte, en la postaj publikaj debatoj pri la kongresa temo, tre ofte oni diris ke estus tre bone se Grin komprenus ke, laux nia vidpunkto, plurlingvismo estas ja sekvo de esperantismo...).

Post la entuziasm-esting-iga prelego de Grin, la frazo de Corsetti: "Ni ne estas hobiuloj, ni volas sxangxi la mondon" vekigis grandan aplauxdon. Miaopinie tio signifas ke la "entuziasmestingaj" vortoj de Grin ne tro placxis al la publiko.

Respekte, Ancxjo Pac-Horano.

Dafydd
Dafydd diras:
2006-08-12 20:35

<<<>> saluton, mi bedauras konstati ke vi ne estas vere profesia jhurnalisto... ... Mi bedauras, sed via "libera folio" ne estas bona infomado sed nur "skandalgazeto", kaj ghi tute ne plachas al mi, kaj multaj pensas same.>>>>

Kiu pensas same? Kelkaj maljunaj stultuloj kiuj ne toleras kritikulojn!

Libera Folio estas unu el la plej profesia e-gazeto kaj mi nur bedauras ke ghi ke ekzistas papere. Kiel jhurnalisto mi tedighas je legado de tiom da aliaj revuoj en Esperanto. Tute mankas iu kritikeco au jhurnalisma troigo! Kiam alvenos e-bulevardgazeto?

Chiuokaze, gratulojn Kalle.

Dafydd

javergara
javergara diras:
2006-08-17 17:05

S-ino Veronika ne shatis la mencion en la artikolo pri la prelego de F. Grin, kaj tio igas shin "konstati" ke la verkinto "ne estas vere profesia jhurnalisto" kaj ke LF estas "nur skandalgazeto", ktp. Mi estas vere impresita de reago tia, tiom senkompate malafabla kaj neniiga, detrua.

  1. Grin havis la ghentilecon prelegi legante sian tekston tradukitan en Esperanton, kio ja estis ege valora kaj delikata esprimo de simpatio al nia afero. Kaj en tiu eksterordinare valora prelego li tamen kuraghe kaj helpeme kaptis tiun senprecedencan okazon por klarigi ke sia raporto "ne rekomendas la gheneralan alprenon de Esperanto. Ghi rekomendas elekti mult-lingvecon, kiu estas malsimpla strategio, en kiu loko povas esti trovata por Esperanto. Tio ne estas la sama afero, kaj mi devas diri, ke la maniero, lau kiu kelkaj esperantistoj utiligis mian raporton, estas por mi problema".

Tial, li bedauris "(...) ke kelkaj, precipe interne de la movado, volis igi min diri, tion, kion mi ne diris, kaj igi mian raporton aperi kiel simpla kaj nura alpreno de starpunkto favora al Esperanto. Mi shatas Esperanton, kaj male al la plejmulto de miaj samprofesianoj, mi ne havas, mi kredas, iun ajn antaujughon pri chi tiu lingvo. Sed mi bedauras, ke kelkaj malaperigis chiujn nuancojn de mia pozicio", aldonante ke paradokse "kelkfoje mi nun estas devigata distancighi publike de Esperanto! Tio chiukaze estas absurda kulmino, kiam mi kredas esti unu el la maloftaj vochoj, ekster la movado, kiu, pro la rezultoj de la evidentigo de avantaghoj kaj malavantaghoj de malsamaj elekt-eblecoj, memorigis pri la kontribuo, kiun Esperanto povas alporti".

Li alvokis tauge kaj zorge informi pri Esperanto, kiu bedaurinde havas kontru si multajn antaujughojn, kaj do ke "estas neutile, eventuale malutile, aliri parlamentanojn kaj jhurnalistojn, au insisti che superaj funkciuloj, foje ech ministroj, por rediri al ili, ke Esperanto estas “la” solvo".

Li donis al ni gravegan lecionon por la strategia laboro, por agi profesie, por ne plu fushe misagi. Kaj por tio ni bezonas i.a. la kontribuon de Libera Folio.

José Antonio Vergara

manolo
manolo diras:
2006-08-18 13:40

.. mi havas al tiu de la anonima "nederlanda kongresano" menciita en la raporto. Laŭ tiu nederlanda kongresano, la leganton povas trafi la impreso ke S-ro Grin estas kolera aŭ ĉagrenita de la sinteno de kelkaj "talpaj" esperantistoj kiuj, laŭ hispana proverbo, "prenis la rafanon per la folioj".

Sed mi havis la ŝancon alparoli lin persone kaj helpe de la hispana linvgo (kiun li scipovetas) kaj de la improvizita interpret-servo de Renato Corsetti, ni interkonsentis ke la konkludoj de la raportoj estas tre fakecaj kaj facile miskompreneblaj post supraĵa legado; kaj do la "peko" de la mispropandistoj estas indulginda.

Mi ne havis la impreson ke li ĝiskolere ĉagreniĝis (tamen ĉagreniĝis) kaj male, li ŝajnis helpema al la celoj de nia movado. Mi sincere gratulis lin pro lia raporto kaj pro lia instrua prelego, kiu donis lecionon de humileco al ni.

Fine, mi aldonu ke S-ro Grin, kvankam li mem diras ke ne regas esperanton, tre bone scipovas ĝin. Eĉ pli bone ol multaj kongresanoj! Li komprenas tekstojn kaj parolojn kaj kapablas laŭtlegi tekston, sed ne mem kuraĝas skribi aŭ paroli. Krome, lia prononco estas neriproĉebla! Ĉar li estas devena francparolanto, mi pretis aŭskulti prelegon farĉitan de terura franca akĉento, sed li surprizigis min! Jen plia lekciono por multaj esperantistoj (eĉ veteranaj) en rilato al ties prononcado...

mateno
mateno diras:
2006-08-28 13:04

Mi ĉeestis la prelegon de prof. Grin dum la solena malfermo en Florenco, kaj mi tre bedaŭris, ĉar mi aŭdis gravegan kaj interesegan, tamen densan fakan kaj postuleman tekston (plenan je esprimoj kiel "relajso" kaj "morfosintakso") legata en raketa rapideco, en la kondiĉoj de tempopremo kaj en salono kun apenaŭ boneta akustiko. Mi havas tiun kuraĝon ne plu nomi min komencanto en Esperanto, kaj eĉ komprenas ambaŭ parenteze menciitajn vortojn, tamen mi ne sukcesis aŭdkapti, kompreni, analizi, memori ĉiom da menciita prelego.

La temo certe meritis apartan porfakulan prelegon ene de la kongresa programo, same kiel ĝeneralan komunuz-lingvan, trankvile kaj klare diritan resumon por la ĝenerala publiko dum la solena malfermo.

Cetere, tiaspeca teksto, pro sia ĝenra naturo, estu prefere ne (laŭt)legata far la aŭtoro, sed jes legigata al la adresatoj. Mi tre deziras, ke la plena teksto de la Florenca prelego de prof Grin estu legebla interrete. Tio devus ne esti problema, ĉar prof Grin evindente havis, kaj plej supozeble daŭre havas la tekston skribe.

Aŭ ĉu ĝi jam estas enretigita? Ĉu iu povus afable indiki la ligilon?

Amike, Marteno MINIĤ

javergara
javergara diras:
2006-09-01 00:39

Tiu teksto kune kun aliaj kontribuajhoj por la kongresa temo aperos che UEA kiel malmultekosta kajero simila al la chiujara IKU-prelegaro.

manolo
manolo diras:
2006-09-05 18:41

La peto de Marteno estas tute komprenebla kaj facile plenumebla: rete disponigi al la esperantistaro tiun valoran dokumenton.

Sed la respondo de S-ro Vergara pensigas ke UEA eldonos ĝin nur papere, kiu estas tre kosta maniero, kun la celo ke tiun koston -plus iun profiton- pagu la esperantistoj.

Ĉu UEA fariĝos bazaraĉo, kie ĉio vendeblas? kie la leĝendaj humanaj valoroj de esperanto? La pozicio de UEA estas des pli kondamninda ĉar estas neniu konkurenco! Tio ja notindas en la libro-servo, kie la uzo de kreditkarto estas punata. En normala komerca vivo, akcepto de kreditkarto estas kromservo kiun vendejo ofertas senpage al kliento, por kapti ties atenton el aliaj konkurencantaj vendejoj. Sed en la normala komerca vivo ekzistas konkurenco...

Mi ne kontraŭas paperan aldonon, se vere ekzistas homoj pretaj aĉeti ĝin. Sed restas multaj -kia Marteno kaj mi mem- kiu preferas elspezi sian monon en pli valorajn -ne kostajn!- varojn.

Laŭ mi, UEA ne devas enspezi pro ĉio, des pli kiam temas pri procedo kiu en si mem estas kostega (eldoni papere eĉ se nur fotokopie). UEA devas kapti la "facilajn poentojn" por servi ne nur siajn membrojn (mi estas) sed ankaŭ la esperanto-komunumon.

javergara
javergara diras:
2006-09-06 15:57

Pri via ghenerala, amuze klasbatala, forte radikala opinio pri la "kapitalismacha" profitemo de UEA certe mi ne estas la plej kompetenta homo por respondi. Pri tio, mi nur povus diri ke ja estas grandaj diferencoj inter komercaj entreprenoj kaj apenau vivantaj NRO-oj kiel UEA, ne nur lau la celoj, kapitalo, taskoj, sed lau la shancoj kiujn chi tiu merkate regata mondo prezentas al ili. Lau pure monprofita vidpunkto, mi havas la impreson ke la libromerkato en Esperantujo estas simple mizera, kaj ke plejparte la eldonantoj estas sindonemuloj kies klopodojn oni danku. Eble multajn E-librojn oni achetas kaj pro vera interesigho kaj pro sento de subtenaj solidareco kaj respondeco rilate nian librokulturon. Ke ekzemple la libroservo postulas krompagon al kreditkartoj, kiuj ja estas gigantaj korporacioj kies servo al vendejoj ne estas senkosta, starigas al mi persone neniun problemon.

Pri la kajero. Vi mem lojale kaj tre efike helpis al ni disvendi la chi-jaran IKU-kajeron kontrau EUR 9, vere ne tro alta prezo ech lau mia latinamerika posho. Kaj krom la papera, vendebla formo, oni scias ke la IKU-kajeroj estas libere preneblaj el la UEA-retejo. Tion ni plej probable ankau faros pri la kongrestema kajero. Ni volas honorigi la fakton ke ni kapablis diskuti pri tio per la produktado de materialo en la nobla sed modesta formo de libro, tre malmultekosta, kaj krome rete elshutebla.

Amike,

José Antonio Vergara

manolo
manolo diras:
2006-09-06 17:57

Viaj vortoj trankviligas min! sed vi mem simple povintus konfirmi al Marteno ke la respondo al lia demando estas "jes", kaj poste aldoni ke krome UEA liveros pagan kajeron pri la kongresa temo plus la prelego de Grin.

Rilate al mia "radikala opinio", ĝi ja estas radikala sed ankoraŭ ne opinio, fiksa opinio; temas pri simpla suspekto, kiun vekis mia ĉeestado pasintan UK-on. La kostega aliĝo (kiu de multaj jaroj liveras hontindan monprofiton); la libro-servo, per siaj multekostegaj varoj kaj kreditkarta krompago; la movada foiro, kiu pli similis al fenica bazaro ol al naiva ekzpoziciejo; la sinteno de multaj asocioj kaj individuoj dum la kongreso, celantaj disvendi kion ajn (renkontiĝojn, aliĝojn, t-ĉemizojn, filmojn, librojn, kajerojn, diskojn)... ĉio ĉi tre multe ŝokis min kaj tiris min ekpensi "radikale"; mi ne memoras ke UK-oj estis tiaj! (lasta UK: Berlino 1999). Mi delonge ne sentis tiel abruptan poŝeltiron kiel dum la florenca semajno.

Des pli, ĉar mi alkutimiĝis al interreta mondo, kie la homoj produktas valorajn programojn kaj tekstojn tute senpage, almenaŭ laŭ mona vidpunkto. La GNU kaj "Creative Commons" permesilojn transformas la reton en la plej grandan interŝanĝejon de ideoj de la tuta homa historio, laŭ principoj kiujn anticipis la anarkisma movado. Jen ĉi tiu retejo "liberafolio", kiel ekzemplo.

Do, la enmerĝiĝo en la realan Esperantujon, kie teorie devas regi sindonemo, helpemo, ktp, ktp (legu vian propran mesaĝon por pli fidela priskribo), sed kie reale la malnova kapitalisma ag-maniero trovis neatenditan fekundan grundon, estis vera frapo al mia ideo pri kia estas nia movado.

La sindonemuloj pri kiuj vi parolas ja estas dankindaj. Ekz., tiuj prelegintoj de IKU, kiuj liveris senenspeze tiel valoregajn eseojn por ĝia diskonigo, estas ne nur dankindaj se eĉ adorindaj kiel dioj de la saĝo. Sed la kvalito de la kompil-kajero (kiun mi mem aĉetis) ne tro multe kongruas kun la kvalito de la enhavo. Do 9 € estas bagatelaĵo, jes, se kalkuli kiom multe oni devus pagi al la produktintoj; sed ĉar ili enspezis neniom, 9 € estas iom tro multe kontraŭ enkajerigita aro da fotokopioj, foje malbone legeblaj.

Mi deziras aldoni ke foje tiuj sindonemuloj elektas tre maltaŭgan vojon. Mi konas homon kiu eldonas regule librojn, kaj kiu ĉiam riskas fortunon ĉe ĉiu nova eldono. Kompreneble, tio vekas kompaton kaj tial oni klopodas monhelpi per aĉetoj eble ne tro kvalitan produkton. Se tiu estas tre riska kaj maltaŭga vojo en tiu ĉi interreta mondo, kie cifereca eldonado kostas malmultege kun kromavantaĝoj, ke: ĝi atingas pli rapide la legantojn, ĝi poluriĝas pli facile kaj, krome, oni antaŭesploras la eblon realigi multekostan eldonon per la sukceso de la cifereca eldono. (Jen vojo kiun sekvis PMEG, ekzemple).

Amike,

Manuel Pancorbo Castro

[Fina post-komento: tre kurioze, vi, homo kiu senkaŝe esprimas radikalajn ideojn, taksas min "radikala"... belege! Mi akceptas tion kiel flataĵon. Dankon!]

javergara
javergara diras:
2006-09-07 15:02

Danke al Renato Corsetti, mi jhus eksciis ke sian prelegon Grin mem enretigis che : http://www.unige.ch/eti/elf/docs/FLORENCO-tex-ESPERANTO_V3.doc

Ghuu ghin !

Amike,

José Antonio Vergara

esperanto
esperanto diras:
2008-04-07 17:17
Lia memorinda florenca prelego estas elshutebla sub
http://www.unige.ch/eti/elf/docs/FLORENCO-tex-ESPERANTO_V3.doc

Sur pagxo 13 li skribas: "Unue ni ne forgesu, ke Esperanto estas lingvo, kiu nuntempe estas sen prestiĝo." Tiu cxi crazo ne estas cxperita el la kunteksto.

La publiko en Florenco aplaudegis :-)))))))

Andreas Künzli