Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Tonkin: "Elektu unu el unu"

Tonkin: "Elektu unu el unu"

de Redakcio Laste modifita: 2006-08-06 22:31
Unu el la plej gravaj programeroj en lundo estis la publika kunveno de la elekta komisiono de UEA. La komisiono havas la taskon trovi kaj proponi al la komitato kandidatojn por la sekva estraro de UEA, kiu estos elektita en la venonta Universala Kongreso en Jokohamo. La celo de la kunveno en Florenco estis, ke ankaŭ ordinaraj membroj havu la ŝancon fari proponojn al la elekta komisiono. Tamen ĉeestis la kunvenon nur deko da kongresanoj, kaj ili ne rajtis mencii nomojn de kandidatoj, kiujn ili opinius taŭgaj. Aktive partoprenis la diskuton ne nur la prezidanto de UEA, Renato Corsetti, sed ankaŭ la eksprezidanto kaj eksestrarano Humphrey Tonkin, kiu forte argumentis kontraŭ la ideo, ke estu pli ol unu kandidato por ĉiu posteno. "Tio estas miskompreno pri la tasko de la komitato", li asertis.

La publika kunsido de la elekta komisiono okazis en unu el la plej malgrandaj salonoj de la ĉefa kongresejo, sed la sidlokoj bone sufiĉis, ĉar malmultaj ordinaraj kongresanoj interesiĝis pri la afero. Ĉe la ĉefa tablo sidis ĉiuj kvar anoj de la elekta komisiono: Lee Chong-Yeong, István Ertl, Edvige Tantin Ackermann kaj Janez Jug. Inter la publiko troviĝis interalie Renato Corsetti, la nunaj estraranoj Claude Nourmont kaj Maritza Gutiérrez, antaŭaj estraranoj Humphrey Tonkin, Michela Lipari kaj Povilas Jegorovas,  kaj pluraj aliaj konataj aktivuloj.

La kunsidon malfermis Edvige Tantin Ackermann, kiu tamen tuj poste transdonis la vorton al Humphrey Tonkin, petante tiun rakonti, kiajn malfacilaĵojn li renkontis kiel prezidanto de UEA.

- Mi povus longe paroli pri tio, kaj dependas de la mandat-periodo. En 1974 estis alia situacio ol en 1986. En 1974 temis pri teni la Esperanto-publikon kune, tiam mi unuavice rilatis kun la granda publiko, kaj duavice kun la estraro. Estis tre laborema estraro, simple necesis ke ĝi restu iom firme kune kun la samaj celoj, rakontis Humphrey Tonkin.

Laŭ Humphrey Tonkin necesus, ke nova estraro komence de la mandatperiodo bone interkonsentu pri la planoj, pri la rolo de la Centra Oficejo, kiel la estraranoj rilatu inter si, kiujn objektivajn problemojn oni vidas kaj kiel oni komune solvu tiujn problemojn.

- Se oni ne klare faras tion en la komenco, tre baldaŭ certaj estraranoj kvazaŭ transprenos la regon, kaj aliaj forfalos. Tion oni devas eviti, oni devas havi estraron en kiu ĉiuj laboras. La komitato laŭ mi ne sufiĉe profunde demandas al la eventualaj estraranoj, kiaj estas iliaj personaj situacioj kaj prioritatoj. Anstataŭe oni klopodas trovi ekvilibron, trovi homojn kiuj bone prezentiĝas dum la UK kaj nenion faras dum la 51 aliaj semajnoj de la jaro. Necesas pli da juĝkapablo, ankaŭ ĉe la elekta komisiono, konkludis Tonkin.

La nuna prezidanto de UEA, Renato Corsetti, principe samopiniis kun Humphrey Tonkin, kaj aldonis, ke estraranoj ofte emas tro interesiĝi pri la etaj detaloj de la administrado kaj la oficejo, dum ili devus okupiĝi pri la evoluigo de la movado.

Kiam Edvige Tantin Ackermann demandis al Humphrey Tonkin, ĉu ne estas tro malfrue, se nova estraro ekdiskutas siajn planojn post la elekto, Humphrey Tonkin konsentis, kaj aldonis ke la tasko de la elekta komisiono ne estas proponi plurajn kandidatojn inter kiuj la komitato elektu, sed pretan estraron, kiun la komitato aprobu.

- Se temas pri la tiel nomata demokratio, mi opinias ke la nocio, ke oni devas havi pli ol unu kandidaton por ĉiu ofico estas miskompreno pri la tasko de la komitato. Oni devas trovi la plej bonan estraron kaj ne ludi la rolon de miniparlamento, tio estas miskompreno pri demokratio. Se en nacia kadro mi proponus ion similan, mi estus komplete freneza, sed ni estas organizaĵo, kiu havas taskon por fari. Paralelaj kandidatoj por unuopaj postenoj - mi trovas tion vere danĝera. Tiam ni havas ankaŭ malvenkintojn en la komitato, ni havas opozicion, tio nur malhelpas.

Eĉ pli akre Humphrey Tonkin formulis sian ideon en sia nova verko Lingvo kaj popolo: "Mi trovas la insiston pri kontestataj estraraj elektoj (estu ĉiam pli ol unu kandidato por ĉiu ofico, laŭ iuj komitatanoj) perversa: ĝi kaŭzas superfluajn rivalecojn ene de niaj gvidaj organoj, kaj ĝi preskaŭ garantias, ke la rezulta Estraro ne estos ekvilibra laŭ talentoj, geografio, aĝo, aŭ preskaŭ ĉiu ajn racia kriterio elpensebla."

Komitatano Yves Bellefeuille demandis la elektan komisionon, ĉu ĝi konsentas pri la ideo, ke ne necesas alternativaj kandidatoj, sed ke la komitato nur aprobu pretan liston.

- Ideale oni proponus tri aŭ kvar estrarojn same taŭgajn, inter kiuj la komitato povu elekti, sed ni ne havas tiom da nomoj, diris István Ertl.

- Ni estas kvar homoj, do povas esti kvar diversaj respondoj al tiu demando. Poste devos esti sintezo, diris Edvige Tantin Ackermann, kiu mem diris, ke ankaŭ ŝi preferus havi plurajn kandidatojn.

Precipe Lee Chong-Yeong forte insistis, ke neniuj nomoj, proponitaj al la elekta komisiono rajtas esti menciitaj publike, ĉio devas okazi strikte konfidence. La membroj de UEA nur lastminute rajtu ekscii, kion opinias la elekta komisiono, kaj neniam oni sciu, kiuj aliaj nomoj eventuale estis proponitaj. Pluraj ĉeestantoj surprizite demandis, kial necesas tia sekretumado. La ĉefa klarigo ŝajnis esti, ke laŭ la korea kulturo la kandidatoj kiuj ne estos elektitaj perdos la vizaĝon, kvankam Lee Chong-Yeong opiniis, ke la samo validas en ĉiuj "neeŭropaj" kulturoj:

- Mi forte rekomendas, ke la persona nomo de kandidato estu konfidenca ĝis kiam ni estos pretaj anonci tion. Antaŭe oni havas konfidencan diskuton, sed mencii la nomon publike estus maldece. Ni vivas kune en mondo kun diversaj kulturoj, kaj en neeŭropaj kulturoj tio estas neakceptebla. Tial ni tenu tion konfidenca ĝis la lasta momento.

Kongresano Alicja Lewanderska-Quednau en la publiko memorigis pri la spertoj en orienta Eŭropo kaj insistis pri la neceso de demokratio kaj malfermeco:

- Mi  vere ne komprenas la vorton konfidenca. Almenaŭ en la rondo de komitatanoj oni devas diskuti por kaj kontraŭ persono kiu volas esti gvidanto, kaj ne komenci batali post la elekto, ŝi diris.

- Ni havos tuttaggan tempon por diskuti dum la kongreso en Jokohamo, replikis Lee Chong-Yeong, kiu poste ne respondis al la atentigo, ke ne ĉiuj komitatanoj povos persone ĉeesti en Jokohamo, kaj ke estus bone diskuti iom pli frue ol el la lasta momento.

Ĉar ĉio devas esti strikte konfidenca, neniuj nomoj de eblaj estraranoj aŭ ebla nova prezidanto estis menciitaj en la publika kunsido de la elekta komisiono,  eĉ ne post kiam la eksa kaj nuna prezidanto de UEA forlasis la kunsidon pro aliaj urĝaj taskoj. La elekta komisiono tamen urĝis la membrojn de UEA sendi proprajn proponojn.

La proponoj estos poste metitaj en la sekretan dosierujon, el kiu la elekta komisiono tiros sian finan nomliston. Eĉ tiu nomlisto laŭ Lee Chong-Yeong tamen ne estos publika.

- La komisiono havas la devon raporti al la komitato, ni ne rajtas raporti al la membraro,  li konkludis.

arkivita en: ,
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2006-08-03 17:35

" Laŭ Humphrey Tonkin necesus, ke nova estraro komence de la mandatperiodo bone interkonsentu pri la planoj, pri la rolo de la Centra Oficejo, kiel la estraranoj rilatu inter si, kiujn objektivajn problemojn oni vidas kaj kiel oni komune solvu tiujn problemojn."
" - Se oni klare faras tion en la komenco, tre baldaŭ certaj estraranoj kvazaŭ transprenos la regon, kaj aliaj forfalos."

Cxu tio ne devus esti "Se oni ne klare faras tion ..." ?

Mi komprenas ke la estraro estas teamo, kiu devas kapabli kunlabori suficxe harmonie. Sed mi ankaux opinias ke devas esti loko por iom da paca batalado ne nur eksteren, sed ankaux inter la Esperantistoj mem. Kandidatoj por la estraro devas diri pli klare ne nur kion ili volas fari dum mandato, sed ankaux kio laux ili estus, kaj eventuale estis, katastrofa kurso de UEA.
Dum la paca batalo havu pli da spaco interne, la neuxtraleco estu pli akcentita elstere, kaj malpli multe interne. Mi ne malsxatus vidi en la Komitato iajn partiojn (ne formale organizitajn, tamen), kiuj malferme disputus inter si pri la gxustaj prioritatoj de la Asocio. Laux la maniero kiel estas nun, la tuta disputo sxajne okazas kasxe en la kapo de Renato Corsetti (pli pri tio en komento al la artikolo pri "Estraro respondas").

redakcio
redakcio diras:
2006-08-05 20:41
Prava atentigo, mi aldonas la forfalintan "ne".

Kalle Kniivilä
redaktoro de Libera Folio