Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / La komitato de UEA eklaboris en Florenco

La komitato de UEA eklaboris en Florenco

de Redakcio Laste modifita: 2006-08-06 22:33
La pordoj de la ĉi-jara kongresejo estis malfermitaj sabate matene en preme varma Florenco. La temperaturo dum la tago atingis 33 gradojn, kaj por dimanĉo oni prognozas eĉ pli varman veteron, ĝis 37 gradoj. La programo de la 91-a Universala Kongreso de Esperanto komenciĝis je la 14-a horo, kiam estis malfermita la unua dumkongresa kunsido de la komitato de UEA. Je la 14-a horo malfermis siajn pordojn ankaŭ la kongresa libroservo, kaj je la 17-a horo okazis renkontiĝo por unuafojaj kongresanoj. Je la 19-a horo komenciĝis la interkona vespero.
La komitato de UEA eklaboris en Florenco

La kongresejo

Je la 14-a horo, kiam komenciĝis la komitata kunsido, la sunbrilo estis interrompita de forta sed ne longa pluvo. Post la pluvo la ĉielo restis iom nuba, sed la varmego ne iĝis pli facile eltenebla.

- Estas ege varme ĉi tie, oni apenaŭ rimarkas ke pluvis. Sed en la kongresejo estas agrabla temperaturo, rakontas komitatano Jukka Pietiläinen per telefono.

La labora etoso en la unua komitata kunsido estis trankvila, kaj la komitato rapide tralaboris ĉiujn planitajn punktojn de la tagordo. Kiel ofte okazas, komence de la kongreso, mankis kvorumo: ĉeestis nur 34 komitatanoj el la bezonata minimumo de 38. Tamen jam post kvaronhoro alvenis kelkaj pliaj komitatanoj, kaj la komitato povis ekfari validajn decidojn.

La jara raporto de la estraro estis akceptita per manlevado post mallonga diskuto, kiu ĉefe temis pri teknikaj detaloj en la financoj de la asocio. Kune kun la jara raporto la komitato akceptis ankaŭ la spezokontojn kaj bilancon de la asocio por la agad-jaro 2005, aŭskultinte la raporton de la komitataj revizoroj.

Ne ĉeestis la togolanda komitatano Gbeglo Koffi, kaj neniu komitatano tuŝis la demandon pri prunto donita al la projekto Indiĝenaj Dialogoj en la jaro 2000. Tiu prunto estis deskribita de la estraro dum la pasinta agad-jaro, kaj aprobante la raportojn de la estraro, la komitato samtempe aprobis ankaŭ tiun deskribon. Neniu komitatano aliĝis al la laŭta kritiko de Gbeglo Koffi, kiu dum lastatempe en la komitata diskutejo ripete kaj agreseme asertadis, ke la prunto estis farita kontraŭregule.

Estrarano Ans Bakker-ten Hagen kaj ĝenerala direktoro Osmo Buller, kiuj rakontis al la komitato pri la mon-aferoj de la asocio, povis konstati ke la financoj bone evoluis kaj la deficito denove malkreskis.

Cetere okazis voĉdonado nur pri la akcepto de novaj honoraj membroj, laŭ la postuloj de la regularo de UEA. La nomoj de la novaj honoraj membroj estos diskonigitaj poste.

Por la unua komitata kunsido estis rezervitaj kvar horoj, sed la komitato pritraktis ĉiujn planitajn punktojn en iom pli ol du horoj, kaj poste trovis tempon por diskuti unu aldonan punkton, kiu leviĝis dum la kunsido.

- Estis tre senemocia kunsido. Post la oficialaj aferoj oni diskutis longe pri konduto en la reta listo de la komitato. Iuj volis, ke Gbeglo Koffi estu elfermita el la listo, aliaj proponis pli mildajn sankciojn, sed la konkludo estis, ke oni en retaj diskutoj de la komitato pli konsekvence sekvu la samajn regulojn kiuj validas en ĉeestaj kunsidoj. Se iu parolas tro longe, oni limigas la tempon, kaj same oni faru en reta diskuto, rakontas Jukka Pietiläinen.

Kvankam la temperaturo estas agrabla, la kongresejo laŭ li  cetere ne estas la plej oportuna.

- Ĝi estas dividita en tri apartaj konstruaĵoj, kaj estas iom komplike trovi la ĝustan lokon, estas ŝtuparoj kaj  koridoroj. La disdonado de la kongresaj dokumentoj ne okazas tuj ĉe la enirejo, sed plej malsupre, en kel-etaĝo.

La oficiala malfermo de la ĉi-jara universala kongreso okazos dimanĉe matene. La solena inaŭguro komenciĝos je la 10-a horo kaj daŭros ĝis la tagmezo. Tiam estos diskonigitaj ankaŭ la nomoj de la novaj honoraj membroj de UEA.

Ĉiutagaj raportoj el Florenco:  Libera Folio strebos dum la kongreso ĉiutage prilumi la okazaĵojn en  Florenco. Por tio ni bezonas la helpon de la kongresanoj. Sendu al ni  informojn kaj impresojn pri tio kion vi spertas en la Universala  Kongreso. Eĉ nur kelkvortaj tekstmesaĝoj povas esti utilaj. Ankaŭ  fotoj estas tre bonvenaj. Telefonmesaĝojn (SMS aŭ MMS) sendu al  +46-70-3780890, retpoŝton al redakcio@liberafolio.org

arkivita en: ,