”UEA dediĉu malpli da tempo al komoj”

Duolingo kaj Amikumu estas multe pli signifaj por la evoluo de Esperantujo ol dekoj da paĝoj de filozofiumado en strategiaj laborplanoj, skribas Dennis Keefe. Li opinias, ke la sukcesoj de la projektoj povas utili por eĉ pli vaste diskonigi Esperanton al reta publiko.

Dennis Keefe.

Mi pensas, ke la esperantistoj kiuj donacis iom da mono lastjare al la projekto Amikumu povas fieri pri sia investo en la estontecon de Esperantujo. La projekto Amikumu, laŭ strategia vidpunkto, estas elstare bona ilo por kunigi lokajn kaj vojaĝantajn esperantistojn tra la tuta mondo.

Multaj el vi jam konstatis tion en viaj lokaj grupoj; Esperanto-parolantoj ĝis nun nekonataj aŭ nevidataj subite ekaperas per la radaro de Amikumu, je eble nur kelkcent paŝoj de vi. Lastasemajne en Koreio, kaj mi jam aŭdis pri tiaj bonŝancaj malkovroj en la kongresurbo Seulo.

Sed nun pli da bonaj trafaj atingoj de Amikumu survojas, ĉar baldaŭ aperos grava, signifoplena dua etapo en la disvolviĝo de tiu aplikaĵo por saĝtelefonoj, kaj estas ĝuste tiu dua etapo kiu starigos eĉ multe pli fortikan strategian bazon kiu, nerekte sed abunde, helpos al esperantistoj de ĉiaj verdaj pensokampoj. Atingo pri kies boneco ĉiaj esperantistoj finfine espereble interkonsentos: Amikumu kapablas helpi ĉiujn porulojn, kontraŭulojn kaj kio-okazis-ulojn, samtempe kaj nediskriminacie. Amikumu estas preskaŭ tiel bongusta kiel la Lingvo mem.

Kio estas tiu dua etapo kaj la strategia sekvo? Tio estos la lanĉo de la apo en aliaj lingvoj, por diverslingvaj lingvolernantoj. Ekzemple, en la kataluna aŭ la irlanda aŭ la bulgara aŭ la latina aŭ la urdua aŭ la keĉua aŭ la lingala, ktp.

Mi ne scias ĝuste kiuj lingvoj aperos nek en kiu vicordo, sed ĉiu aldonata lingvo kreos, speciale se la lingvo estas relative neofta, espereble grandan entuziasmon kaj dankemon en la mensoj de la uzantoj de unu lingvokomunumo post la alia. Mi ĵus vidis hieraŭ unu ekzemplon de tio: homo kiu parolas la jidan lingvon. Vidu mem.

Kun bona merkatika strategio, kaj eĉ sen ĝi, povos multobliĝi ĝuste tia tre pozitiva mesaĝo en multaj aliaj lingvoj. Tio estas, homoj ekster la Esperanto-movado kontribuos al la varbado por Amikumu, varbado en kiu Esperanto profitos.

Tia efiko kongruas kun tiu de Lingvaj Festivaloj kiam tiuj festivaloj estas sponsorataj de esperantistoj. En Lingva Festivalo, ni esperantistoj kreas eventon kiu servas aliajn lingvojn, ne nur la nian.

Jam dum la tria Lingva Festivalo de Francio en 1997 (vidu tutlandan raporton de la unua televidokanalo TF1), prezentiĝis ankaŭ la jida lingvo, kaj la instruanto de la jida lingvo, simile al tiuj de 84 aliaj lingvoj, kunlaboris por altiri homojn al la Festivalo. Poste ĉeestantoj de tiuj Lingvaj Festivaloj konstatas la valoron de Esperanto kiel naturan gvidokernon de festivalo kiu klopodos respekti kaj helpi ĉiajn lingvojn de la mondo.

Simile la projekto Amikumu, je multe pli alta nivelo ol tiu de Lingvaj Festivaloj, kreos amikojn de lingvoj kiuj siavice povos komenci paroli pri Amikumu tre favore. Tiuj neesperantistoj eble diros pri ni “Ĉu vi vidis kion la esperantistoj kreis por ni?! “Belege!!” “Se vi lernas la katalunan lingvon, uzu Amikumu kaj vizitu lernantojn proksime de vi!”

La sociaj medioj kiuj vibras en la mondo de la kataluna probable laŭdos Amikumu; simile en la germana komunumo, la rusa, la ĉina, la latina, la klingona, kaj eĉ la volapuka, se tiu vosto ankoraŭ svingiĝas.

Sed Amikumu fekundigos ankaŭ la grundon de la tradiciaj amaskomunikiloj. Povas ekaperi tra la tuta mondo, per la helpo de merkatiko kaj publikaj rilatoj, artikoloj pri Amikumu kaj pri la motora rolo de Esperanto.

Merkatika celgrupo por Amikumu-istoj povus esti, inter aliaj, ĉiuj jutubistoj kiuj instruas lingvojn. Ĉe la retejo Jutubo, instruanto de la galega lingvo havas 32 mil vizitantojn por la unua leciono, la latina havas pli ol 150 mil, la svahila pli ol 500 mil, la portugala pli ol milionon, kaj vi povas imagi kiom da retaj, perjutubaj lernantoj ekzistas por pli ofte studataj lingvoj!

Kaj konsideru, ke tiuj nombroj reprezentas nur unu retan instruiston; en kelkaj lingvoj estas dekoj da kursgvidantoj kiuj instruas la saman lingvon, kaj ĉiuj havas siajn aldonajn lernantojn! Estas antaŭvideble, ke multe da lingvoinstruistoj povas rekomendi Amikumu por ke iliaj lernantoj povu pli multe praktiki la lernatan lingvon.

Ne nur tio. Valoras ne nur la celgrupo de lingvoinstruistoj; ankaŭ tre fruktodonas tri aliaj strategiaj grupoj, kiujn mi provizore nomos lingvaj komentariistoj (ekzemple, Paul de Langfocus), lingvaj lernokonsilistoj (ekzemple, Benny Lewis) kaj poliglotoj (ekzemple tiu de “Teen Speaks over 20 Languages”). Kelkaj el tiaj jutubistoj atingis pli ol 5 milionojn da vidoj, kaj eĉ ekzistas malgranda grupo de jutubaj popularuloj kiuj preterpasis 10 milionojn.

Mi kredas, ke baldaŭ tiuj lingvokomentariistoj, kiuj abundas sur la Interreto, povas ekpreni la novajn lingvojn lanĉitajn kaj lanĉotajn de Amikumu (kataluna, islanda, korea, ktp.), kaj ne dekmiloj (kiel nun ofte estas la kazo en Esperantujo), sed centmiloj, kaj eĉ milionoj da homoj ekaŭdos pri la bona laboro de la esperantistoj Chuck Smith, Richard Delamore, kaj la Amikumu-teamo.

Jen nia plej bona ekzemplo de tio, kio estas parto de la puzlo de vera strategio kaj Esperanto. Duolingo kaj Amikumu apartenas al projektoj kiuj estas multe pli ol 30-paĝa dokumento pri filozofio de strategio. Kaj per tio, mi tute ne volas subtaksi la valoron de la Strategia Laborplano de Mark Fettes; tiuj aliro kaj analizo pri strategio estas brilegaj (eble la plej elegante verkita analizo en la historio de Esperantujo), sed ili ne kongruas kun nuntempa, moderna penso pri praktikaj kaj realigeblaj strategiaj planoj.

Aliflanke, la novaj projektoj el Berlino ja estas la realigo de potencaj strategioj, kiuj meritas ĉies atenton kaj, mi dirus, konkretan laboron por kiel eble plej sinergiigi kaj simbiozigi ĉiujn ekster-movadanojn. Estus bone, ke UEA dediĉu multe malpli da tempo al punktoj kaj komoj kiuj dancas en la statuto de la Asocio (necesaj aferoj sed tute ne sufiĉaj por sukceso en strategio), kaj ke ĉiuj el ni iru eksteren, surstraten, interreten por vidi homojn kiel tiuj de Amikumu, kie vera strategio estiĝas kaj okazas.

En ege malpli da tempo la strategia kerno de la Esperanto-movado kapturne transiris de Roterdamo al interretaj serviloj en, eble, Berlino. Rigardu ĉiuj tiujn signifoplenajn projektojn, kaj kreu kune, simbioze kaj sinergie! Jen strategio, vera kaj kunlaboriga, por niaj internaciaj, landaj kaj lokaj asocioj. Jen strategio por ke Esperanto estu lingvo de homoj kun homoj.

Dennis Keefe

Lasi respondon

6 Komentoj pri "”UEA dediĉu malpli da tempo al komoj”"

Avizi pri
avatar
2000
Ordigi laŭ:   plej nova | plej malnova | plej populara
amuzulo
Membro
Mi ĝojas pro la belegaj vortoj pri Duolingo kaj Amikumu kaj krome ĝojas vidi iun, kiu tre aprezas nian laboron! Mi tamen devas diri, ke UEA, kiel la ĉefsponsoro de Amikumu, multe helpis nin ne nur finance, sed ankaŭ konsile kaj merkatike. Do, sen UEA, Amikumu tute ne estus tiel forta kaj sukcesa kiel ĝi nun estas. Krome, Pasporta Servo (projekto de TEJO) krome kunlaboris per reklamo de Amikumu sur la tuta dorsflanko de la nova libreto. Cetere, en nia amasfinanca kampanjo de Kickstarter, 25% de niaj financoj venis de "tradiciaj Esperanto-organizoj" kaj tio estas tre kuraĝiga por la estonto… Legi pli »
Paŭĉjo
Gasto

Kiel projektoj – PER – esperanto: ĉiujn laŭdojn indajn.
Kiel projektoj – POR – esperanto: …ĉu?

Lukti kontraŭ silicimperiado (fr: silicolonisation) per smartfona apo? Oni ja ne filozofii komojn, kvankam pensado estas bonvena.

Bernardo
Gasto

Mi gxojas se iu projekto sukcesas, sed mi ankau cxagrenas, se iu bona afero subite kaj evidente sen kauzo, ne plu funkcias. Ekzemple se oni cxe ”lernu.net” subite ne plu povas ordigi respektive montrigi la aligxintoj en iu ajn urbo au lando. Cxi tiu ebleco estis tre helpema, cxar oni per tio povis atinigi komencantoj en iu urbo kiu oni vizitas au kie iu kongreso respektive arangxo okazis. La nuna sistemo estas granda repasxo !!

Bernardo

Bernardo
Membro

Interese — sed ne mi afiŝis ĉi tiun komenton

dennis keefe
Gasto
Resumo: Mi respondas al la komentoj de Chuck, Paŭĉjo kaj Bernardo, sed miaj komentoj eble interesos ankaŭ al malgranda subgrupo de legantoj de Liberafolio, kiuj interesiĝas pri pli da debato pri Strategio kaj la Esperanto-Movadoj. Komentado: Chuck: Dankon pro viaj klerigaj vortoj pri la kunlaborado de UEA kaj de Pasporta Servo. La parto de UEA nomata Komitato, tamen, ne multe priparolis Amikumu en sia publika retdiskutejo. Mi trovis nur du tiajn komentojn, el centoj, en la lastaj 12 monatoj. Tio gravas iom, ĉar se la Komitatanoj mem ne priparolas strategion, estas malfacile motivi la ĝeneralan membraron, ene de la strukturo… Legi pli »
Paŭĉjo
Gasto
Ekster la defendado de aŭ teoria aŭ religia principoj, neniuj raciaj pledas por absolutismo diĥotome tia aŭ alia. POR kaj PER, klare difinitaj armas nur kontraŭ pajlohomo. Oni bone konas tiun senton de "etika enjungo" (t.e. "kvankam mi scias, ke mi [ne] devas fari tion, mi tamen sekvos la volon"), kiu rekte tuŝas mian originalan postulon. Dandismoj estas ofte plaĉaj, tial ĉi tiujn ni volas. Sed se oni en si honestaj estas, la tujaj voloj povas nubizi la ĉemanan dilemon. Pro tio, ke mi konstatas mian opinion esti en minoritato inter (almenaŭ burĝ[bohem]aj) espoj, mi stopas ĉi tie. Mi finas,… Legi pli »
wpDiskuz