Amikumu ekhavis pli ol mil novajn uzantojn

La poŝtelefona aplikaĵo Amikumu, kiu helpas trovi proksimajn esperantistojn, estis lanĉita sabate la 22-an de aprilo. Dum la unua tago ĝi ekhavis pli ol mil novajn uzantojn.

Jen kie en la mondo troviĝas la ĝisnunaj uzantoj de Amikumu.

Esperantistoj estas la unuaj uzantoj de la nova aplikaĵo, per kiu eblas trovi proksimajn parolantojn de dezirata lingvo por interrilati kun ili rete aŭ eksterrete.

Monkolekto por evoluigi la aplikaĵon estis lanĉita en oktobro 2016. Dum kelka tempo 350 esperantistoj dise en la mondo uzis provversion de la programo, kaj la 22-an de aprilo la unua publika versio estis lanĉita por Android kaj por iPhone.

La aplikaĵo nun estas dulingva – en la angla kaj en Esperanto. Per la unua versio tamen eblas serĉi nur parolantojn de Esperanto. Spite tiun limigon, la aplikaĵo furore ekdisvastiĝas.

– Ĝis nun estas 1.500 uzantoj en Amikumu, kaj la nombro kreskas rapide dum mi tajpas. Ni kredas ke estos pli ol 2.000 uzantoj ene de 24 horoj, rakontas Xu Jie, la merkatikisto de Amikumu.

Ne eblas precize scii, kiom da homoj jam elŝutis la aplikaĵon, li aldonas.

– Bedaŭrinde ni nun ne havas tian statistikon pri elŝuto. Sed niaj Amikumu-anoj jam komencis komenti pri nia apo en la ap-vendejoj. Ekzemple, en Google Play, jam 64 uzantoj komentis pri Amikumu. Ni esperas ke se vi ŝatos Amikumu, vi nepre komentos pri nia apo en via apo-vendejo.

Kiu estos la sekva paŝo?

– Venont-monate Amikumu laŭplane malfermiĝos ekster Esperantujo. Ni speciale enfokusiĝos pri la plej popularaj lingvoj (krom la angla) en Esperantujo. Kaj ni ankaŭ poste tradukos nian apon al kiel eble plej multaj lingvoj poste. Se vi volus helpi, kontaktu min retpoŝte!

En la nuna versio uzantoj povas indiki diversajn lingvojn kiujn ili parolas, sed eblas vidi nur la cent plej proksimajn parolantojn de Esperanto. En postaj versioj oni povos elekti serĉi ankaŭ parolantojn de aliaj lingvoj, kaj supozeble aldoniĝos pliaj manieroj plifajnigi la serĉon.

Kiam oni trovis homon kiun oni volas kontakti, eblas fari tion per la enkonstruita tekstmesaĝilo de Amikumu.

33 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Noël SIMONET
Noël SIMONET
2017-04-23 13:44

– Urĝe oni forgesu la akcentoj, supersignoj, cxiuj bremsoj, kaj oni interŝangu la Sciencistaĵoj.

Noël SIMONET
Noël SIMONET
2017-04-23 13:51
Respondo al  Libera Folio

– Forgesu mi.

Andreas
Andreas
2017-04-23 14:31

Precipe rilate al la lasta frazo de la artikolo vin eble interesas la “Konjektata funkciado de la Applozic-sciigo-servo pri Amikumu-tujmesaghoj” ( https://goo.gl/eg6bGo ).

Tim Owen
2017-04-23 17:07

Brila rezulto, ene de 24 horoj! Ludoviko Zamenhof mem (en sen-Amikumu-a mondo) bezonis du jarojn por konfirmi 1.000 uzantojn 😉

Estis mirinde en la unuaj kelkaj horoj post la eklanĉo konstati la aperadon de pli kaj pli da novaj homoj. La listo de 100 plej proksimaj uzantoj antaŭe enhavis homojn en aliaj landoj; nun preskaŭ ĉiuj, kiujn mi povas vidi estas en mia lando, Britio, mem.

Jen trafa komento prie de homo, kiu lastatempe lernis per Duolingo kaj kiu loĝas en Vankuvero:

http://i.imgur.com/M7j0JVt.png

(“Antaŭe, dum la beta fazo, la plej fora uzanto troviĝis je 6.500 km for de mi kaj la plej proksima je 600 km. Nun, la plej fora estas je 2.000 km kaj la plej proksima foras *tamburado* je 20 km!

Kiom mirinda estas tio?! Troviĝas jam Esperantisto, pri kiu mi sciis nenion, for je distanco de nur mallonga aŭtovojaĝo. JEN la utilo de Amikumu!”)

Mi jam interŝanĝis mesaĝojn kun kelkaj novoluj kaj aranĝis kunveni. Por ili tio estas la unua fojo, ke ili havos la okazon renkonti aliajn Esperanto-parolantojn kaj povi paroli ankaŭ kun spertulo. Kaj por ili tiu venis tute senkoste. Dankon al Chuck kaj al la skipo (kiel ankaŭ al la financaj kontribuintoj, inkluzive de UEA kaj la Esperanto-Asocio de Britio), ke ili ebligis tion!

Chuck Smith
Chuck Smith
2017-04-24 0:07
Respondo al  Tim Owen

Kaj efektive, post 24 horoj, ni havis 1750 membrojn… nun ni havas 2000 jam! ? Ni simple estas plene en ĝojo pro la subteno de la esperantistaro por Amikumu. Dankegon al ĉiuj, vi estas mirindegaj!

LEE Jungkee
2017-05-02 8:35
Respondo al  Chuck Smith

Kara Chuck, Koran dankon pro via mirinda laboro. Pro AMIKUMU ĉiuj esperantistoj facile povas trovi esperantistojn ĉirkaŭ si. Jam en Koreio pluraj esperantistoj renkontis ne-koreojn, kiuj loĝas en Koreio dank’al AMIKUMU. Jen estas unu demando! Kiam oni povas uzi la apon en portebla komputilo? Via, Jungkee

Lenio Marobin
Lenio Marobin
2017-04-23 18:17

Ŝajne ĝi ne funkcias sur mia Microsoft (Windows 10) poŝtelefono.

Tim Owen
2017-04-24 7:41
Respondo al  Lenio Marobin

Ĝuste. La skipo unue konsideris krei la programon ankaŭ por Windows, sed evidentiĝis, ke malpli ol 1% da la merkato ĝi havas. Tial ili decidis, ke la kosto dungi trian programiston por tiom eta uzantaro ne estus efika uzo de la mono kontribuita.

dennis keefe
dennis keefe
2017-04-24 7:09

Mi ne sufiĉe bone konas la tutan mondon de la Esperanto-Movado, sed mi pensas, ke la lanĉo kaj posta disvolviĝo de AMIKUMU fariĝos la Atingo de la Jaro 2017.
Estos ege interese rigardi la disvolviĝon de la statistiko pri PROKSIMECO. Tim Owen donis tre bonan ekzemplon pri tio (Bonvolu legi lian komenton). Kaj imagu: se estas 1000 amikumantoj, eble la meznombra distanco inter vi kaj ili estas 300 kilometroj (interese). Se estas 10000, eble la meznombra distanco estas nun 50 kilomentroj (pli interese kaj bone). Se estus 100,000 eble la distanco iĝas nur 10 kilometroj (jen nova, grandega antaŭenpaŝo por la tuta Movado).
Ĉiaokaze, ekestiĝos, danke al AMIKUMU, momento en kiu LOKA, HOMA, VIZAĜALVIZAĜA agado kaj kunvenado kaj kafumado multe pli realigeblos. Tiaj kunagadoj poste kontribuos al la Lingva Kafejo Movado, al la nova projekto Paralela Universo, kaj al ĉiaj aliaj esperantaj organizoj, formalaj aŭ neformalaj.
Finfine, nun ni havas novan, tre bonan STRATEGION en Esperantujo. Gratulon al Chuck Smith, al Richard Delamore, kaj al Xu Jie por la starigo de vera, trafa, moderna stragegio en Esperantujo.

Noël SIMONET
Noël SIMONET
2017-04-24 11:00
Respondo al  dennis keefe

– Tiu ‘tre’ bona 2017 strategio en Esperantujo (ne bedaŭrinde tamen 7 miliarduloj k duono[490milionoj073miloj044unuoj]) estos efektive bona dolarkafeja pokemon-go en Financujo. Per la lingvo internacia ne sufiĉus interveni en la vivo des fratulo aŭ fratulino dirante: “hello-howareyou-verypleasedtomeetyouthanksoursonewoccidenttoy-takecare-seeyoulater”, la tuto en la loka (kvazaŭ Eŭropa) lingvo, bezonas ankoraŭ pripensi la Migrontuloj Klimataj. Naturo eksplikas kaŝe, Homaro interparolos simple, Universo agus solidarece.

Paŭĉjo
Paŭĉjo
2017-04-24 12:19

Mi komencu per gratulo al kunlaborita projekto; espere, la celojn plenumos.

Tion dirite, mi tenas dubojn. Menciu mi kvar fontojn de dubo:

1. La kodo estas fermita. Ĉi tion elektis la teamo favore al financintoj; jen signo ke travidebleco por la uzantaro estas malpli grava ol monenspezo.
2. Kritikojn de la projekto inundas patoso; eĉ ĉi-artikolo klare estas reklamo.
3. Kvankam lingvolernado estas respektebla hobio, celo de esperanto tamen estas igi nenecesa multlingvecon.
4. Ilo efikas laŭ ĝia uzanto: kiaj estos tiuj?

Paŭĉjo
Paŭĉjo
2017-04-24 17:28
Respondo al  Libera Folio

kiu, do, estas la faka termino? ek en la kapo venas la vorto “reklamo,” sed se ekzistas pli taŭga vorto por priskribi specife ĉi tiun rilaton inter komercisto k ĵurnalisto, mi bonvenas la informigon!

Bernardo K
Bernardo K
2017-04-26 1:58
Respondo al  Paŭĉjo

Entuziasmo ne devas esti reklamado.

Amikumu estas nova kaj bela, eĉ esperiga afero — ĝi tial ankoraŭ estas tro frue por ke oni volas atenti pri eĉ justaj kritikoj.

Paŭĉjo
Paŭĉjo
2017-04-26 12:26
Respondo al  Bernardo K

Prave. Laŭetime tamen (Kp sube), ĝusta estas la vorto ‘reklamo’. Serioza la demando estis ĉu aktuala vicvorto troveblas.

reklamo. Alvoko al la publiko per ĉiuspecaj rimedoj por laŭdi k rekomendi komercaĵon, entreprenon aŭ ian aferon (vortaro.net)

réclame (n.f.) Vieux. Petit article inséré à titre onéreux dans un journal, une publication, faisant l’éloge d’un produit. Synonyme vieilli de publicité. (larousse.fr)
__________
Ne forgesu, ke mia unua frazo en komentado estis: “Mi komencu per gratulo al kunlaborita projekto; espere, la celojn plenumos.”. Via “…tro frue por ke oni volas atenti pri eĉ justaj kritikoj.” respondas al demando pri gusto, kaj mi ne opinias disgusta kritikajn notojn, specife kiam sekvitajn post kuraĝiga averto antaŭa. Se oni kalkulus nur per ŝatoj, li notus, ke senpruva refutprovo (“Ĉi tiu artikolo kompreneble ne estas reklamo.”) k tute nesufiĉa pledo (kvarpunkta respondo de amuzulo) evidentiĝas popularaj kontraŭ miaj honestaj ‘herezaĵoj’. La punktoj de mi metitaj estas legitimaj, sed ne vere adrestataj, nek la kvar bazaj kritikoj, nek la demando pri vicvorto por ‘reklamo’, nek la defio por trovi ian kritikon de la projekto de inter esperantistoj. Se mi diris ion tutveran, tio estis la komento pri jesismo, kaj tiu kalkulanta tuj vidas, ke la stereotipo de esperanto kiel sekto ne estus batata. Mi ne intencas troli, sed veki pensadon. Se pensi ne estas bonvena ĉi tie aŭ en esperantio ĝenerale, mi ne malŝparu mian tempon. Alie dirite, se miaj komentoj ne estaj bonvenaj, nur informu al mi, k mi cedos la komentejon al tiuj pretaj jesi.

Bernardo K
Bernardo K
2017-05-03 7:17
Respondo al  Bernardo K

Devus esti “pri ĝi, tial, ankoraŭ estas tro frue por ke…”

kaj kompreneble, ankaŭ servus simple “tial ankoraŭ estas tro frue…”

🙁

Paŭĉjo
Paŭĉjo
2017-05-03 21:27
Respondo al  Bernardo K

kun kompleta konteksto, vi skribis (kiel ĵuse):

“Amikumu estas nova kaj bela, eĉ esperiga afero — ĝi tial ankoraŭ estas tro frue por ke oni volas atenti pri eĉ justaj kritikoj.”

nenian penon por kompreni…ŝajnas nur, ke mi tro kurtigis la citaĵon…ĉu?

Chuck Smith
Chuck Smith
2017-04-24 19:29
Respondo al  Paŭĉjo

1. Fakte ni decidis havi fermitan kodon pro financontoj. Ni ĉiam diras, ke se granda monfonto aperas, kiu permesas al ni havas malfermitkodon, ni volonte malfermiĝos ĝin! Ni ekzemple monpetis ĉe la Mozilla Foundation, sed ili malakceptis nian peton, do ni devas daŭrigi ferme.

2. Se estas Esperanta projekto, ĉiam estas kritika amaso. Mi aŭdas kritikojn ĉiutage, sed tio normalas por ajna projekto. Ni neniom pagis al Libera Folio, do ne estas reklamo. Ĉu favoraj senpagaj artikoloj en gazetoj pri Esperanto ankaŭ estas reklamoj? Ne, tio simple temas pri bonaj publikaj rilatoj.

3. La celo de Amikumu tamen estas helpi al homoj lerni lingvojn. Nia laborlingvo estas Esperanto kaj nia komenca klientaro estas esperantistoj. Ne eblas funkciigi komercon nur per esperantista merkato. La komunumo simple estas tro malgranda, do se oni volas komerci esperante, oni certe devas ankaŭ trovi alilingvajn klientojn. Tio simple estas la nuntempa realo.

4. Eĉ kiam ni estis nur en la beta-fazo kun nur 400 membroj (nun 2.200+), jam homoj trovis nekonatajn esperantistojn per Amikumu kaj renkontiĝis en Ĉengduo (Ĉinio), Kalifornio (Usono), Katowice (Pollando), Londono (Britio), Manĉestro (Britio), Munkeno (Germanio) kaj Parizo (Francio). Kiaj estas tiuj homoj? Ĉiuspecaj esperantistoj: junaj kaj maljunaj, komencantoj kaj spertuloj, ktp. Trovu esperantiston kun saĝtelefonon kaj rigardu mem kaj vi vidos la 100 plej proksimajn amikumanojn de vi kaj povas mem juĝi kiaj ili estas!

Paŭĉjo
Paŭĉjo
2017-04-24 22:39
Respondo al  Chuck Smith

1. Ne jungu la ĉevalon malantaŭ la kaleŝon. Ĉu intaj ĉu ontaj la financuloj, tio neniel ŝanĝas, ke “travidebleco por la uzantaro estas malpli grava ol monenspezo”.
2. Por la ekstera mondo, mi ne dubas la amason da kritikoj. Bedaŭra afero. Inter esperantistoj, tamen, ĉu vi povas citi eĉ unu artikolon, grupon, videon, k.s. kiu senkaŝe malaprobas la projekton? Laŭ mia scio, en esperantio, ĝin laŭdas jesistoj post jesistoj. Kiel mi jam komentis: mi atendas pli taŭgan vorton fakan ol “reklami” se ĝi ekzistas; sed nek vi nek LF povus honeste nei, ke la supra estas artikolo favore skribita pri produkto kiu servas al la interesoj de la kompanio kreanta/provizanta ĝin. Se iu trovas la pli ĝustan vorton, nepre afiŝu ĝin!
3. Mi ne intencas meti vortojn en vian buŝon, sed mi opinias, ke vi almenaŭ ne korektus personon kiu nomus Esperanta Kompanio al Amikumu. Pretendas mi, ke ekzistas granda diferenco inter ‘per esperanto’ k ‘por esperanto’. Oni povas helpi al multlingveco per esperanto, sed ne por esperanto. Iu proklamante, ke ĝi estas afero ‘por esperanta’ mensogas. Esti projekto ‘per esperanto’ en si estas preferebla, laŭ mi, k pro prezento de la projekto kiel “granda paŝo por esperantujo” (ne necese per vi), tial estas kaŭzo de dubo pri la projekto.
4. Mi konas multajn esperantistojn kun smartfono, kiuj scias nenion pri la projekto k estas kontraŭ la ‘movado’ ĝenerale. Almenaŭ tiaj ne estos la uzantoj. Kompreneble la uzantaro estos diversa, sed ne surpriziĝu se certaj tendencoj estos konstateblaj aŭ ke Amikumu distanciĝos for de esperantio se la merkato pelas ĝin al alia merkato pli lukra.

Bernardo K
Bernardo K
2017-04-26 2:19
Respondo al  Chuck Smith

Mi intencis subteni la projekton Amikumu, sed maltrafis la tempolimon (je malpli ol dudek minutoj) por fari tion 🙂

Mi ankoraŭ pretas aboni al Amikumu — kaj por subteni ĝin, kaj por eviti devigajn reklamojn (ankaŭ la privatecajn implikojn). Tamen mi ne trovis porpagan version en la vendejo Google.

Kiam oni povos atendi tian version?

Chuck Smith
Chuck Smith
2017-04-26 8:51
Respondo al  Bernardo K

Ĝi estos la sama apo, oni simple pagas oran membrecon ene de ĝi. Ora membreco haveblos en aŭgusto.

Bernardo K
Bernardo K
2017-05-03 7:24
Respondo al  Chuck Smith

Dankon pro la respondo.
Mi atendos aŭguston, kaj esperas ke la planoj viaj rulos glate.

Oleh
2017-04-24 13:13

En la aplikaĵo mankas mapo de enretaj uzantoj. Estus amuze rigardi tian mapon.

Andreas
Andreas
2017-04-24 16:08
Respondo al  Oleh

Eble la opcio igi la apon montri mapon estos en iu venonta versio: https://amikumu.com/eo/faq/ .

Sebastiano
Sebastiano
2017-04-26 23:38

Mi scias, ke en mia urbo loĝas proksimume 50 esperantoparolantoj. Sed tio estas iomete abstrakta scio, kvankam ni siatempe iom detale kalkulis tiun nombron. Se mi nun rigardas la liston en la amikuma apo, mi tuj per unu rigardo trovas, ke ene de 5 km troviĝas aktuale 15 amikumaj e-istoj, kaj mi vidas iliajn (pseŭdo-)nomojn kun bildetoj. Tio estas multe pli impresa, kaj mi povas montri ĝin ankaŭ al amikoj. Unu el ili spontanee diris: “Sed mi pensis, ke E-o estas morta lingvo.”

Interese estas ankaŭ, ke la amikuma apo ne rekonas landolimojn: Mi vidas multajn polajn e-istojn, kiujn mi ne konas, sed mi ne vidas multajn germanajn e-istojn, kiujn mi ja konas, sed kiuj loĝas senteble pli for ol la proksimaj polaj. La amikuma apo nekutime klare elstarigas tiun transliman perspektivon.

Aldone mi tuj vidas, ĉu estas e-istaj vojaĝantoj en mia urbo. Ankaŭ tio estas tre interesa kaj eble utila afero.

(Mi scivolas, kion montros la amikuma apo dum mia semajnfina vojaĝo al Saŭd-Arabujo.)

letruca
2017-04-27 11:24
Respondo al  Sebastiano

Jes, vi pravas, kaj mi volas aldoni ke tio ankaŭ dependas de la kvanto de uzantoj enlistigitaj, supozeble ke tiu kvanto kreskiĝos rapide tiel kiel okazis en la unuaj tagoj de ĝia publikigo.

letruca
2017-04-27 11:24
Respondo al  Sebastiano

Jes, vi pravas, kaj mi volas aldoni ke tio ankaŭ dependas de la kvanto de uzantoj enlistigitaj, supozeble ke tiu kvanto kreskiĝos rapide tiel kiel okazis en la unuaj tagoj de ĝia publikigo.

Chuck Smith
Chuck Smith
2017-04-28 21:34
Respondo al  Sebastiano

Dankegon pro via belega komento! Mi mem jam impresiĝis de la polaj samideanoj jam dum nia beta-testfazo. Mi ekzemple neniam rimarkis, ke Ŝĉecino vere estas tiom proksima al Berlino (nur 125 km for)!

Mi ankaŭ scivolas pri via sperto en Saud-Arabio. Kiam mi laste kontrolis, ni ankoraŭ ne havis membron tie, sed mi tamen scias, ke brazila membro de Amikumu baldaŭ vojaĝos tien, do eble vi povos renkonti ŝin per Amikumu! 😀 (Kaj ĝuste *tia* rendevuo tute ne eblis sen Amikumu…)

Krome, ni ĉi-momente havas 2997 membrojn, do ni certe atingos 3000 jam hodiaŭ… mi daŭre miras kaj dankas la komunumon pro ĝia subtenego al ni!

Sebastiano
Sebastiano
2017-05-01 21:32
Respondo al  Sebastiano

En Ĝidda estis tute alia situacio ol en Berlino. Krom mi estis unu e-isto en la urbo, same vojaĝanto. La dua plej proksima jam estis mil kilometrojn for, do neatingebla. Poste, en Abu Dhabi la plej proksima amikumanto estis 500 kilometrojn for. Vere, tio estas esperanta dezerto.

letruca
2017-04-27 10:40

Mi enviciĝis al amikuma aplikaĵo kaj provis iomete ĝin; tre bona ideo kaj ege bona kaj utila programo, mi pensas. Ja oni atendas la progreson estontan. Gratulojn kaj dankojn.

Loïc Roussain
2017-04-30 13:57

Saluton al cxiuj, mi estas Loïc (Loiko), mi logxas en Bretonio, Francio.