Esperantisto malliberigita en Moskvo

La aŭtoritatoj akuzas la 25-jaran matematikiston pri disvastigo de “alvokoj al terorismo”. Li estis arestita interalie por malhelpi ke li veturu al Italio, kie li planis ĉeesti esperantistan renkontiĝon.

Foto: Polina Nemirovskaja

La 25-jara Dmitrij Bogatov estas membro de la Moskva Esperanto-Asocio MASI. Kune kun sia edzino li planis partopreni la Internacian Junularan Festivalon en Italio de la 12-a ĝis la 18-a de aprilo. Lia nomo estas en la listo de aliĝintoj.

Li tamen ne povis veturi, ĉar li estis kaptita de la polico la 6-an de aprilo pro suspekto pri alvokoj al publika malordo lige kun nepermesita manifestacio, kiu okazis en la centro de Moskvo la 2-an de aprilo.

Laŭ akuzo li sub la kaŝnomo “Ajrat Baŝirov” en la reto instigis manifestaciantojn porti al la Ruĝa Placo “ĉifonojn, botelojn, benzinon, terebinton kaj ŝaŭmplaston”.

Dmitrij Bogatov, kiu laboras kiel instruisto de matematiko ĉe Moskva Universitato de Financo kaj Juro, komplete neas sian kulpon. Laŭ liaj advokatoj la alvokoj sub la nomo de “Ajrat Baŝirov” estis publikigitaj el pluraj IP-adresoj, el kiuj nur unu estas tiu de la loĝejo de la akuzato. Aldone la publikigoj sub tiu nomo daŭris ankaŭ post la aresto de Dmitrij Bogatov.

Laŭ la advokatoj de Bogatov, li same kiel “Ajrat Baŝirov” estas uzanto de la sistemo Tor, kiu permesas anoniman aliron al la reto. Bogatov ŝajne havis en sia hejma servilo elirnodon de Tor, tra kiu la anonimulo “Ajrat Baŝirov” dufoje aliris la reton por skribi siajn alvokojn.

Kiam la sistemo Tor estas uzata, eblas spuri el multaj nodoj nur la lastan, tra kiu anonima uzanto aliras la ordinaran reton. Entute la sistemo Tor havas proksimume sep mil nodojn, el kiuj iom malpli ol mil estas tiel nomataj elirnodoj, tra kiu la sistemo ligiĝas al la malferma reto. Ĉi-kaze la elirnodo povis tute hazarde esti tiu en la servilo de Bogatov. Eĉ se la alvokoj ŝajnis veni el lia servilo, ili do ne nepre estis skribitaj de li.

La juĝisto unue rifuzis malliberigi la akuzaton, ĉar la imputata krimo ne estis sufiĉe serioza. Tiam la esplorkomitato aldonis novajn, pli seriozajn akuzojn pri “alvokoj al realigo de terorisma agado aŭ pravigo de terorismo pere de interreto” kaj “preparoj por organizado de publika malordo”.

La prokuroro subtenis la pozicion de la esplorkomitato kaj krome argumentis, ke Bogatov havas bonajn komputadajn kapablojn kaj tial povas detrui pruvojn pri krimo, se li ne estos malliberigita. Aldone oni atentigis, ke Bogatov havas validan pasporton kaj vizon kaj planas veturi al Italio la 12-an de aprilo.

Bogatov deklaris sin preta fordoni la pasporton kaj resti en Moskvo je la dispono de la esplorado. Krome liaj advokatoj prezentis pruvojn pri tio, ke li ne estis en sia loĝejo, kiam unu el la asertite kontraŭleĝaj alvokoj estis publikigita. Tamen la kortumo decidis malliberigi lin ĝis la 8-a de junio dum la krimesplorado daŭros. Pluraj komputiloj de Bogatov estis konfiskitaj.

En intervjuo de la retejo Meduza la patrino de Dmitrij Bogdanov opiniis, ke la akuzoj estas absurdaj:

– Li ja ne ofendus eĉ kateton, kiaj alvokoj al publika malordo? Li kaj lia edzino, ŝi estas genetika biologo, ili jam de pluraj jaroj manĝas nenion mortigitan. Ili ludas ŝakon, ili lernis Esperanton en tri monatoj kaj intencis veturi al internacia kongreso.

Laŭ Irina Gonĉarova, kunordiganto de la Moskva Esperanto-Asocio MASI, Dmitrij Bogatov kaj lia edzino finis la bazan kurson de Esperanto en oktobro 2013 kaj de tiam estas sufiĉe aktivaj membroj de la klubo.

– Ekde ilia veno al Esperanto ni regule komunikiĝas. Mi ne nomus ilin aktivuloj, sed ili volonte ĉeestas preskaŭ ĉiujn MASI-aranĝojn, elpaŝas kun sciencaj prelegoj en Esperanto, ŝatas akcepti gastojn en sia hejmo por tabloludi. Ili estas bonaj amikoj, helpemaj, gajaj kaj justemaj. Estante absolute indiferentaj al politikaj aferoj, ili estas “por ĉio bona”: vegeteranas, dise kolektas rubaĵojn, emas neniun ofendi. Kompreneble, neniu el ni kredas, ke Dima estas krimulo. Ne mirindas, ke por subteni la gejunulojn ne nur mi, sed ankaŭ aliaj MASI-anoj ĉeestis la juĝadojn la 8-an kaj la 10-an de aprilo. Mi scias, ke por li nia ĉeesto estis grava.

Irina Gonĉarova forte esperas, ke la afero bone solviĝos kaj ne malutilos al la famo de Esperanto en Rusio.

– Por la reputacio de MASI ĉi tio povas esti tre malbona: neniu profundiĝos en la veron, oni englutos ajnan oficialan version, ekzemple ke Esperanto estas masona sekto kaj MASI – nesto por produkti teroristojn.


Pli pri la temo:

32 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra
2017-04-17 18:49

Libereco ne venos al Rusio mem, oni devas batali por akiri ghin. ni en Pollando tion faris kaj nun chion faras ke ni ne perdu liberecon kaj sendependecon kiu chiam minacas nin flanke de Putin!

Igorj
Igorj
2017-04-18 23:35
Respondo al  Eduardo Kozyra

Dio mia! Ĉu vi vere kredas, ke Putin revas pri anekso de Pollando? Por kio li bezonas Pollandon?

Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra
2017-04-19 7:07
Respondo al  Igorj

Dio mia! Chu vi estas blinda pri faktoj? Respondu mem: por kio PUTIN bezonis aneksitajn teritoriojn (probable trionono de najbara lando Kartvelio), Krimeon kaj Donbas-, Lugansk-regionoj en Ukrainio (probable kvinono de najbara lando).

Igorj
Igorj
2017-04-19 8:48
Respondo al  Eduardo Kozyra

Abhazio k Suda Osetio estas sendependaj respublikoj, ili ne estas teritorioj de Rusio. Luganska kaj Donecka respublikoj – same. Kosovo ne volas esti parto de Serbio, Abhazio k S.Osetio ne volas esti parto de Kartvelio, Lugansk kaj Doneck ne volas esti parto de Ukrainio, Kurdistano ne volas esti parto de Turkio . Ho jes, problemeca estas tiu ĉi mondo k ne pri Putin temas.
Krimeaj loĝantoj efektivigis referendumon, kies rezulto estis reuniĝo de Krimea respubliko kun Rusio. Krimeanoj ne volas esti parto de la lando, kie stratoj kaj bibliotekoj portas nomo de Bandera. Se ne ekzistus Putin, krimeanoj ĉu volus tion? Kaj ĉu vi ne troigas rolon de Putin sur planedo Tero ĝenerale kaj en Eŭropo aparte? 🙂

jixiang
2017-04-21 6:58
Respondo al  Igorj

Mi ne kredas ke Putin intensas aneksii Pollandon. Pro iliaj historioj, multaj Orient-europanoj estas (tute kompreneble) iom tro suspektemaj ke Rusio intensas invadi kaj aneksii ilin.

Tamen, mi ja kredas ke estas serioza risko ke Rusio provu invadi aux aneksii pecojn de la Baltaj landoj (Litovio, Latvio kaj Estonio), same kiel gxi faris en Ukraino. Iu ajn eks-Soveta lando kie vivas granda Rusa minoritato trovigxas je serioza risko.

Jens Stengaard Larsen
2017-04-21 19:30
Respondo al  jixiang

La Baltajn landojn mi taksas tute sekuraj. Ili estas membroj de NATO kaj EU, kaj iliaj ekonomioj fartas multe pli bone ol la Ukrainia.

Gecxjo
Gecxjo
2017-05-17 6:20
Respondo al  jixiang

“Mi ne kredas ke Putin intensas aneksii Pollandon. ” — Vi estas prava! Nun metodoj estas pli elegantaj, ekz. transnaciaj kompanioj, militaj kaj ekonomiaj blokoj. Estas ankau… “monprinta masxino” 😉

Eduardo Kozyra reproduktas tion, kion oni brodkastas en Europo. Business kaj nenio pli ! 😉

Espo
Espo
2017-04-19 12:01
Respondo al  Igorj

Mi kredas ke Pollando revas mem pri aneksio de Okcidenta Ukrainio

Garsia
Garsia
2017-04-26 9:41
Respondo al  Igorj

Tio ankax min mirigas cxiam. Homoj simple ne volas pensi racie kaj ne provas trovi gxustan informon (faktojn). Tial kantraux-rusia/kontraux-Putina propagando sukcesas.

jixiang
2017-05-17 7:13
Respondo al  Garsia

Dum en Rusio cxiuj estas tre pretaj pensi racie kaj trovi gxustajn informojn.

Pro tio granda parto de la Rusa publika opinio estas konvikitaj ke a) en Ukraino Rusio batalas nur kontraux fasxistoj B) ke la anekso de Krimeo okazis laux internaciaj legxoj C) ke la Rusaj bombadoj en Sirio nur mortigas teroristoj….

Garsia
Garsia
2017-05-17 8:42
Respondo al  jixiang

Via profunda scio pri Rusio kaj rusa popolo mirigas min denove. 🙂
Tamen neniu en mia medio (mi estas ruso) pensas tiel, kiel vi skribis. Pardonu. 🙁

jixiang
2017-05-17 15:13
Respondo al  Garsia

Do kion pensas pri tiuj temoj, la homoj en via medio?

Kani
Kani
2017-04-17 21:55

Terorismo ege utilas al policoj kaj ŝtatoj tutmonde. Same en Usono kaj Hispanio senkulpuloj estas akuzitaj pri tiaj aferoj. Ĉefe se temas pri ne-ŝafoj.

Igorj
Igorj
2017-04-17 23:37

”Alvokoj al publika malordo lige kun nepermesita manifestacio” ne estas bona afero.
Kaj en lia ttt-ejo li skribas: ”What else do I support?… Anarchy and human rights. Probably, my anarchist stance is not steady enough, but I do oppose every compromise in favor of “interests of state” or “state security”.
Anarkiisto, do, li estas…

Tjeri
2017-04-18 7:03
Respondo al  Igorj

“Anarkiisto, do, li estas…”
..kaj do? Ĉu liberon pri opinioj vi kontraŭas?

Igorj
Igorj
2017-04-18 23:28
Respondo al  Tjeri

Tute ne pri libero de opinioj temas. Li estas akuzata ne pri kritiko de Putin aŭ Medvedev. Pri provo organizi publikan malordon.
“…porti al la Ruĝa Placo ĉifonojn, botelojn, benzinon, terebinton kaj ŝaŭmplaston”.

Gecxjo
Gecxjo
2017-05-17 6:23
Respondo al  Igorj

“Cxu estis la knabo?” (А был ли мальчик?) 😉

Jorge Camacho
2017-04-18 9:15

“Anarkiisto, do, li estas…”
Kaj do? Ĉu vi, Igorj, eble estas Putin’isto?

Igorj
Igorj
2017-04-18 23:11
Respondo al  Jorge Camacho

Se ” Putin’isto” estas homo, kiu voĉdonis (-os) pro V.Putin – jes, mi tiaas 😉
Okaze “anarkiisto, kaj do?” : tio estas aldona argumento pro la “suspekto pri alvokoj al publika malordo ” . Miaopinie revoluciistoj, alvokantaj al publika malordo, devas troviĝi en malliberejo (la stranga opinio, ĉu?). Ĉiuokaze li havas advokaton, estos konkura juĝproceso…

Noël SIMONET
Noël SIMONET
2017-04-18 10:48

– Persone mi favoros la konversacio ĉirkaŭ TTTismo. Igorj komentis iu TTTejo, ne pli. Li ne ankoraŭ favoris malliberato da edzo nek poziciiĝis laŭ Vladimirismo.

Dieter Rooke
2017-04-18 11:32
Respondo al  Noël SIMONET

Kial necesas krokodili inter Esperantistoj ? (Tion faris Igorj )

Igorj
Igorj
2017-04-18 23:18
Respondo al  Dieter Rooke

Ja tio nur estis citaĵo de la heroo. Lia ttt-ejo estas en angla

Jorge Camacho
2017-04-18 13:35
Respondo al  Libera Folio

Dankon! Se vi preferas, bv forvishi tiun komenton kun ligilo al anglalingva novajh-artikolo (kaj ankau tiun chi).

Dieter Rooke
2017-04-19 9:34
Respondo al  Jorge Camacho

Kial necesas scii krokodilajn lingvojn? Almenaux mi mem ne vere regas la anglan kaj hispanan lingvojn .
En t.n. ” demokrata ” svislando mi mem spertis reprezalion kiel multaj aliaj civitanoj.
Mi esperas , ke la senkulpa Esperantisto estu tuj liberigata !
Dima Shevshenko la redaktoro de revuo Esperanto plu informu nin pri la evoluo.

Jorge Camacho
2017-04-19 9:56
Respondo al  Dieter Rooke

Ne necesas. Mi aldonis tiun ligilon por la okazo ke hispanlingvanoj volas uzi ghin en hispanlingvaj forumoj. Cetere, estas insulte nomo naciajn lingvojn krokodilaj. Krokodilado estas ago de esperantisto en E-medio, ne la normala uzado de naciaj lingvoj en la chiutaga vivo. Per tia sinteno kontrau naciajn lingvojn vi nur erinacas (kun mia pardonpeto al erinacoj).

Jorge Camacho
2017-04-19 9:58
Respondo al  Dieter Rooke

Cetere, multe babili chi tie nur en Esperanto helpas al nenio. Mi plusendis nacilingvajn novajhojn pri la afero al diversaj hispanlingvaj jhurnaloj, por-informe.

Dieter Rooke
2017-04-23 10:15
Respondo al  Jorge Camacho

Estiminda s-ano Camacho – krokodilado ne estas insulto al naciaj lingvoj. Vi. bv konsulti PIV-on .

Ni ne nur babilachas en E-to , sed serioze diskutas pri aresto de Esperantisto .

Viaj E-lingaj elpashoj en Jutubo – ne estas erinacaj . Tial mi ege gratulas vin!

Gecxjo
Gecxjo
2017-05-17 6:12

Por sancerba homo estas evidente, ke la proceso estas “kudrita per blanka fadeno”! T.n. “alvokoj” aperis en tre specifa retejo por komputilistoj – sysadmin.ru. Dima estis iom naiva kaj malsingarda. Kaj cxar ‘sistemo’ devas montri, ke gxi ‘laboras’, oni eluzis lin.
3 miaj amikoj-komputistoj trafis en t.n. “batalon kontrau misuzo de autoraj rajtoj en programaro” — skemo de ‘kapto’ estas primitiva: oni telefonas kaj proponas instaligi al komputilo senlicencajn programojn kaj poste anoncas: “Kontrola acxeto!” kaj minaco de 5 jara malliberigo. Kaj se homo estas naiva, malbonsxanca au avida — li trafas al “aranea reto”.

Amikoj nun alvokas liberigi Bogatovon en sociaj retejoj… Efektiveco lau mia opinio estas ~ 0%. Ja homoj, havante potencon, kiuj okupigxas prie revegas pri novaj postenoj. “The show must go on!” (la spektaklo devas iri).