Amikuma aplikaĵo aperos aprile

La teamo de la nova aplikaĵo por trovi proksimajn esperantistojn esperas ekhavi dek mil uzantojn jam dum la unua monato. Amikumu estos lanĉita por la ĝenerala publiko dum aprilo.

La eka ekrano de Amikumu en poŝtelefono.

Pasintjare Chuck Smith kaj Richard Delamore lanĉis monkolekton por krei novan telefonan aplikaĵon, kiu helpos esperantistojn trovi unu la alian kiam ili troviĝas proksime kaj volas esti trovitaj. Nun Amikumu estas testita kun bona sukceso kaj baldaŭ eblos ekuzi ĝin.

Libera Folio petis la respondeculojn de Amikumu rakonti pri la nuna stato de la projekto. Al niaj demandoj respondis Xu Jie, la nova merkatikisto de Amikumu.

Libera Folio: Laŭ diversaj mencioj en la reto eblas konkludi, ke Amikumu jam serioze progresas kaj estas iom uzata, kvankam la aplikaĵo ankoraŭ ne estas oficiale lanĉita. Ĉu vi povus rakonti iom pri la nuna stato de la aferoj?

Xu Jie: – Malgraŭ ĉiaj malfacilaĵoj, ni multe progresas solvante problemojn kaj teknologiajn kaj neteknologiajn. En marto, ni lanĉetis la beta-version por niaj testantoj, kiuj helpas nin trovi cimojn kaj ankaŭ doni sugestojn. Ĉi-monate, Amikumu nepre debutos por ĉiuj esperantistoj. Fakte, la apo estas jam plejparte preta – ni simple plibonigas ĝin kaj forigas la restantajn cimojn. Se oni volas tuj informiĝi pri la oficiala lanĉo de Amikumu, mi forte rekomendas, ke oni vizitu nian retejon: www.amikumu.com kaj aliĝu al nia retpoŝtlisto por ricevi mesaĝon.

– Same pasintmonate ni sukcese debutigis nian retejon en dek du lingvoj. Tio ne povas realiĝi sen la helpo de niaj lingvoambasadoroj. Se oni volus fariĝi ambasadoro de sia lingvo, kontaktu nin. Krome ni oficiale registras la firmaon (en Aŭstralio) kaj plene tradukis ĉiujn jurajn dokumentojn al Esperanto, ĉar Esperanto estas nia labora lingvo. Tio kaŭzis multe da amuzo por nia advokato!

La provversion de via aplikaĵo uzas proksimume 350 homoj diversloke en la mondo, kaj ili ĉiuj estas esperantistoj. Kie troviĝas la plej multaj testantoj? Kial ili ĉiuj estas esperantlingvanoj, kvankam via aplikaĵo celas atingi ankaŭ aliajn komunumojn?

Prov-uzantoj de Amikumu dise en la mondo.

– Nuntempe ĉiuj 350 testantoj estas esperantistoj, kiuj loĝas tre dise tra la tuta mondo. Laŭ niaj statikistoj, la plej multaj testantoj troviĝas en okcidenta Eŭropo. Esperantistoj kaj esperantaj organizoj estas niaj ĉefaj subtenantoj. Ĉiuj teamanoj en Amikumu estas esperantistoj, ni laboras kaj komunikas ĉiutage per la zamenhofa lingvo. Unuvorte, esperantistoj estas nia kerna uzantaro kaj subtenantaro. Estonte, kiam Amikumu sukcesos en Esperantujo, pri kio mi ne dubas, ni malfermiĝos por alilingvanoj. Ni kredas, ke tiam Esperantujo multe profitos pro Amikumu.

Eble vi povus rakonti iom pri la spertoj de la testantoj? Kiajn ŝanĝojn vi faras antaŭ la publikigo de la preta aplikaĵo?

– La testantoj estas ege entuziasmaj, sugestemaj kaj helpemaj. Ni volas doni niajn sincerajn dankojn al ili. Ili ĉiutage donas al ni cimo-raportojn aŭ plibonig-sugestojn kaj senpacience atendas la oficialan lanĉdaton de Amikumu. Iu eĉ diras en la Telegrama grupo: “Laŭ mi la nura manko de Amikumu estas, ke mankas esperantistoj proksime de mi.” Ni atendas 10.000 uzontojn en la unua monato, espereble tiam la manko estos solvita.

– Aldone, ni teknike devas prepari niajn servilojn por la torento de novaj uzontoj. Ni eĉ dungis sistemadministranton (Jesse Alter) pasintmonate anticipe de tio. Vi povas vidi la tutan teamon en nia retejo (krom mi, kiu ankoraŭ estas tro nova).

Kion oni jam povas fari per Amikumu? Kio ŝanĝiĝos, kiam la aplikaĵo estos oficiale lanĉita? Kiaj evoluigoj atendeblas poste?

Xu Jie, la merkatikisto de Amikumu.

– La ĉefaj funkcioj jam estas pretaj. Oni povas trovi proksimajn esperantistojn. Ĉar ni estas ankoraŭ en la beta-testfazo kaj ni ne volas tro multe da testantoj nun, kompreneble la problemo de manko de proksimaj esperantistoj por spontanea rendevuo ekzistas. Kaj oni ankaŭ povas aldoni lingvojn al sia profilo por ke aliuloj apude vidu kiajn lingvojn oni scipovas aŭ lernas. Post la oficiala lanĉo, ni decidos laŭ statistiko, kiu estos la sekvanta lingvo post Esperanto. Iom post iom, ni tradukos la interfacon al kiel eble plej multe da lingvoj.

– Krome, ni ebligos al Amikumanoj krei eventojn kaj lokajn grupojn; meti pinglojn sur mapon en la apo mem, kaj poste oni povos eĉ trovi homojn, kiuj havas la samajn ŝatokupojn apude (ne nur lingvojn). Tamen, tio estas longdaŭra plano tro for en la estonteco. Ni ĉiuj teamanoj esperas renkonti vin en Amikumu. Ni Amikumu kune, espere kaj Esperante.


Pli pri la temo:

3 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Tim Owen
2017-04-13 8:24

Ĝi jam uziĝis en Britio. Jen kiel unu el niaj novaj lernantoj kontrolis, ke ŝi estis sur la ĝusta vojo por renkonti pli spertajn homojn en taverno, kiam ŝi vizitis Londonon: http://i.imgur.com/AaLtxm1.jpg

Kvankam la beta-testantoj estas ne tiom multnombraj, mi jam trovis du novulojn ne longe for de ĉe mi. Ŝajne ili jam ne renkontis alian Esperanto-parolanton en la vera vivo, do per Amikuku ni aranĝos kunveni.

Mi komprenas, ke kelkaj legantoj eble pensos al si, ke per Amikumu uzantoj devigas sin esti videblaj ĉie, eĉ kiam ili eble ne volos, do mi substrekas, ke oni povas facile malaperigi sin per simpla agordo: http://i.imgur.com/ou9292L.png

Gratulon al la skipo — Amikumu ja funkcias kiel promesite, kaj estos solvo al la ĉiama problemo malantaŭ la decido de novuloj forlasi Esperanton: “Mi ŝatis la lingvon, sed ne povis trovi iun kun kiu paroli.” Ne plu!

Daniel Acosta
2017-04-13 17:07

Bonega afiŝo! Mi povis scii pri ĉi tiu mirinda apo. Estas tre bona ideo.

Sebastiano
Sebastiano
2017-04-13 20:34

Xu Jie tre bone regas la lignan lingvon.