Nova akademia verko pri Esperanto

Kial Esperanto gajnis la batalon kontraŭ aliaj internaciaj lingvoj kaj perdis la militon kontraŭ la angla? Tiun demandon provas respondi Roberto Garvía en sia ĵus aperinta akademia verko “Esperanto and Its Rivals. The Struggle for an International Language” (Esperanto kaj ĝiaj rivaloj, la lukto por internacia lingvo).

Antaŭ kelkaj semajnoj surprizo trakuris diversajn forumojn de Esperantujo: la eldonejo de la Universitato de Pensilvanio anoncis publikigon de libro pri Esperanto. Ĝia titolo estas "Esperanto and Its Rivals. The Struggle for an International Language" (Esperanto kaj ĝiaj rivaloj, la lukto por internacia lingvo, University of Pensylvania Press, 2015), kaj ĝi ekzamenas la strategiojn sekvatajn de la partianoj de tri planlingvoj, Volapuko, Esperanto kaj Ido, kaj la kialojn pro kiuj Esperanto venkis en la batalo de la artaj lingvoj, kaj tamen malvenkis en la milito por la dominanta rolo en la internacia areno fronte al la angla.

La surprizo venis el la fakto ke la aŭtoro ne estis konata esperantisto, sed profesoro en madrida universitato, verkinta en la angla lingvo kaj eldoninta en Usono, en faka prestiĝa eldonejo ekster niaj rondoj. Post iom da esploro evidentiĝis ke li tamen jam havis iajn kontaktojn kun Hispana Esperanto-Federacio, cele al projekto de esploro, kiu tamen ne konkretiĝis ĝis nun, kaj ke li havas profundajn konojn pri nia movado.

Roberto Garvía estas madridano, naskiĝinta en 1961, kun duobla pasporto hispana kaj svisa (per edziĝo). Li nun laboras kiel profesoro de sociologio en la Universitato Carlos III de Madrido. Dum du jaroj li okupis la katedron ¨“Princo de Asturio”, kiun la registaro de Hispanio subtenas en la Universitato Georgetown en Usono. Dum tiu tempo li havis la ŝancon okupiĝi pri tiu ĉi libro, kvankam, laŭ liaj vortoj, la ideo lin rondiris jam antaŭe. Tie li havis la ŝancon konatiĝi interalie kun Humphrey Tonkin, kaj disponi je materialo tre malfacile trovebla en Eŭropo.

Roberto respondis al kelkaj demandoj por la legantoj de Libera Folio.

Kiel venis al vi la ideo verki libron pri Esperanto kaj aliaj artaj lingvoj?

– El la vidpunkto de sociaj sciencoj, Esperanto estas tre interesa socia movado. Ĝi estas unu el la unuaj modernaj sociaj movadoj kun internacia karaktero, kiu krome sukcesis altiri tre diversajn homojn. Temas pri transversa movado, kiu konektiĝas kun aliaj movadoj kaj profesiaj asocioj, foje kun samdirektaj interesoj, sed foje kontraŭaj (jen ekzemple ekzistis internacia asocio de esperantistaj policanoj kaj aliflanke reto de anarĥiismaj esperantistoj, farantaj ĉion eblan por kaŝi sian identecon al la unuaj).

Kiu estas via rilato al Esperanto kaj kiujn kontaktojn vi havis kun organizitaj esperantistoj?

– Mi lernis Esperanton kiam mi eniris universitaton, sed mi neniam praktikis ĝin. Mi komprenas ĝin lege aŭ kiam iu ĝin parolas, sed mi ne uzas ĝin. Mi havis kontakton kun esperantistoj, kiel Humphrey Tonkin, kiu kuraĝigis min labori pri tiu ĉi temo.

El la vidpunkto de homo ekster la esperantista movado, kiu studis ĉi tiun movadon kaj ĝian historion el ekstera perspektivo, kiel vi vidas la nunan situacion de Esperanto kaj ĝiajn perspektivojn?

– El la vidpunkto de ĝiaj uzo kaj populareco, mi opinias ke la nuna tempo estas tiu de disvolviĝo kaj ekspansio, ĉefe danke al la novaj teknologioj. Koncerne la estontecon, malfacilas ion aserti kun certeco. En la baldaŭa estonteco, ne ekzistas eblo je fina venko, sed Esperanto estas kiel ĉia ajn alia lingvo kiun la tempo kaj la politikaj cirkonstancoj povas puŝi en la pinton aŭ formeti en la bibliotekojn. Ĉiuokaze, mi restas konvinkita ke la ideala solvo al la problemo pri lingva maljusteco estas Esperanto. La argumentoj de iuj akademianoj kiel Philippe van Parijs kontraŭ Esperanto estas malfirmaj.

– Sed unu afero estas la ideala teoria solvo kaj alia la realo. Ni povas fari mensan eksperimenton. Imagu ke la gvidantoj de Eŭropa Unio, konvinkitaj pri la malforteco de la argumentoj kontraŭ Esperanto, decidus iun tagon ĝin igi la “lingua franca” de la Unio. La loĝantaro ne akceptus ĝin. La plejmulto ne pretus forĵeti ĉiujn penojn faritajn por lerni la anglan, aŭ por ke iliaj infanoj lernu la anglan. Aliflanke, ili scias ke politikistoj venas kaj foriras, kaj ke tiu decido povus esti renversita en mallonga tempo.

Vi asertas en via libro ke “Esperanto gajnis la batalon fronte al la aliaj artefaritaj lingvoj, sed perdis la militon kiel lingua franca” (fronte al la angla). Kiuj estas viaopinie la kialoj ke oni alvenis al tiuj du ambaŭ rezultoj?

– En mia libro mi provas ekspliki kial Esperanto triumfis super Volapuko kaj Ido. Mia ekspliko baziĝas sur la organizaj strategioj kiujn sekvis la tri gvidantoj de tiuj tri lingvoj. Schleyer, la germana katolika pastro kreinta Volapukon, kredis ke nur la aŭtoritatecaj organizaĵoj povas esti efikaj. Lia organiza modelo estis la katolika Eklezio, sed aplikinte tiun modelon al la volapuka movado, li nur sukcesis ĝin dividi kaj senkuraĝigi ĝiajn parolantojn. Couturat, la gvidanto de la idistoj, estis universitata profesoro kaj havis kiel modelon la akademian mondon. Li pensis ke nur sciencistoj povas plibonigi kaj perfektigi Idon. Li ne komprenis ke la vivanteco de lingvo dependas de la utiligo fare de komunumo de parolantoj, kaj dum li rezolute daŭre ŝanĝadis Idon por ĝin plibonigi, la parolantoj lin forlasis, ĉar ili ne pretis lerni kaj relerni lingvon en daŭra evoluo. Zamenhof, male, kreskis en multlingva ĉirkaŭaĵo kaj sciis tre bone ke la vivanteco de lingvo dependas de la komunumo de parolantoj. Li ankaŭ posedis politikan sperton, kaj komprenis tre bone la gravecon aŭskulti, kuraĝigi kaj doni voĉon al la esperantistoj. Li uzis demokratian strategion kaj montriĝis supera al siaj rivaloj.

– Sed je la fino venkis la angla, ĉar parolantoj de la angla, la franca kaj la germana ne volis konsenti pri la lingvo kiu estus enkondukota kiel internacia lingvo, kaj sekve sin trudis fine la lingvo de la komununo kun la plej alta ekonomia kaj politika povo: la angla. Oni ankaŭ bojkotis Esperanton pro politikaj kialoj, influite de la ideo ke planita lingvo povus rompi la ligon inter lingvo kaj nacio, kaj tiel malfortigi la nacian ligitecon. Unu el la kialoj pro kiuj Esperanto malsukcesis estis la populareco de la romantika kaj naciisma mito (ankoraŭ tre disvastigita) kiu vidas la lingvojn kiel la animon de la nacioj, kiel unu solan manieron vidi aŭ interpreti la mondon.

Ni scias ke antaŭe vi planis esplori pri la situacio de Esperanto post la hispana enlanda milito. Kio altiris vin al tiu projekto? Ĉu vi ankoraŭ interesiĝas pri ĝi? Ĉu vi pensis pri alia esploro pri Esperanto, kiu povus havi sciencan intereson?

– En la kampo de la sociaj sciencoj ni ankoraŭ malmulton scias pri la rolo de la sendependaj organizaĵoj, aŭ, pli bone dirite, tiuj duon-sendependaj, en diktatorecaj reĝimoj. Kaj la Esperanto-movado estas bona starpunkto por esplori tiun temon. Ĝuste nun mi legas la doktoran tezon prezentitan pasintjare de Ana Velitchkova en la universitato de Notre Dame (Usono) pri la kreado fare de la bulgaraj esperantistoj de speco de “civitaneco” kiu poste favoris la transiron al la demokratio. Tio interesa pri Hispanio estas la maniero kiel la esperantista movado reaperis mallonge post la fino de la intercivitana milito, grupigante homojn kiuj antaŭe troviĝis je ambaŭ flankoj de la tranĉeoj. Tio pensigas ke la esperantista movado en la postmilita Hispanio kontribuis krei etoson de toleremo kaj de minimumo de libereco dum la diktatoreco. Sed tion indus esplori kun ioma detalo.

En la lastaj tempoj ŝajnas ke kreskis la apero de libroj, esploroj kaj eĉ filmoj pritraktantaj la esperantistan movadon, entreprenitaj de homoj ne rekte rilatantaj al tiu ĉi. Al kio tio ŝuldiĝas, laŭ via opinio? Kion povus fari la esperantistoj por plibonigi la bildon de la lingvo antaŭ la universitata mondo kaj igi ĝin interesiĝi pri ĝi?

– Mi pensas ke tio ŝuldiĝas al la novaj teknologioj. Sed ankaŭ al tio ke nun ekzistas pli da konscio pri la lingvaj rajtoj, kaj ĉi-kampe la esperantista komunumo havas multon dirindan. Kaj mi pensas ke ĝi tion faras tre bone.

La libro estas ĵus publikigita, sed ĉu vi jam scias kia estis la akcepto en la rondoj akademiaj kaj esperantistaj?

– Multaj homoj interesiĝis pri la libro, pro tiu pli alta populareco kiun mi ĵus menciis, sed ankoraŭ estas tro frue por taksi la akceptadon.

Toño del Barrio