Saltu al enhavo
Libera Folio

Libera Folio

sendependa movada bulteno

  • ĉefpaĝo
  • movado
  • interreto
  • kulturo
  • vidpunkto
  • pri libera folio
  • kontakti la redakcion
  • privateco
  • ensaluti

Kategorio: vidpunkto

Samideanoj, ne malamikoj!

de Libera Folio je 2017-12-29

Kial esperantistoj diras, ke ili subtenas lingvan diversecon, sed samtempe kontraŭbatalas aliajn artefaritajn lingvojn? Pri tio cerbumas Liu Xiaozhe, kiu opinias, ke la subtenantoj de aliaj lingvaj projektoj havas la saman celon kiel esperantistoj.

Ankaŭ lingvistoj estas homoj

de Libera Folio je 2017-12-122017-12-12

Indas dediĉi energion al informado direktita al lingvistoj, ĉar ili estas la kutimaj fakuloj, al kiuj turniĝas ĵurnalistoj, kiam ili volas verki pri Esperanto. Krome ilin demandas politikistoj, kiam ĉi tiujn oni alparolas pri Esperanto. Tion opinias Renato Corsetti, kiu jam en la 1970-aj jaroj ekokupiĝis pri tia informado en Italio.

Nur mil parolantoj de Esperanto en Ĉinio

de Libera Folio je 2017-09-212017-09-23

Same kiel pri la nombro de esperantistoj en la tuta mondo, ankaŭ pri la kvanto de parolantoj en Ĉinio cirkulas plej fantaziaj ciferoj. Post iom da sondado Liu Xiaozhe tamen konkludas, ke verŝajne nur kelkcent homoj en Ĉinio, kaj preskaŭ certe ne pli ol mil, efektive scipovas paroli Esperanton.

Mandirola: “TEJO kaj UEA ne devas resti en konstanta batalo”

de Libera Folio je 2017-08-212017-08-21

Resumante siajn atingojn kiel prezidanto de TEJO, Michael Boris Mandirola akcentas la gravecon de la sendependiĝo de la asocio, sed bedaŭras la daŭrantan konflikton kun UEA. Laŭ li, UEA devus ŝanĝi ĝeneralan direktoron.

Laborplano donis nur hirtajn harojn

de Libera Folio je 2017-08-112017-08-11

Preskaŭ nenio el la Strategia Laborplano de UEA estas realigita. La asocio ne sukcesis eĉ ellabori novan planon. Paweł Fischer-Kotowski demandas sin, ĉu Mark Fettes ankoraŭ havos tempon pruvi sian taŭgecon por la prezidant-posteno.

Alia universalismo

de Libera Folio je 2017-07-042017-07-04

Okaze de la 76-a Hispana Kongreso de Esperanto la hispana gazeto Diario de Teruel publikigis tutan paĝon en Esperanto, kun intervjuo de la poeto Miguel Fernández kaj opiniartikolo de José Antonio del Barrio, prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio. Libera Folio republikigas la opiniartikolon kun la titolo “Alia universalismo”.

Kial oni ne lernas Esperanton?

de Libera Folio je 2017-06-232017-06-23

La plej multaj homoj trovas Esperanton neinteresa. Ne indas trudadi la lingvon al tiuj, kiuj ne volas aŭdi pri ĝi. Prefere ol propagandi, indas mem lerni la lingvon bone kaj uzi ĝin en internaciaj kontaktoj, skribas Liu Xiaozhe.

”UEA dediĉu malpli da tempo al komoj”

de Libera Folio je 2017-06-132017-06-13

Duolingo kaj Amikumu estas multe pli signifaj por la evoluo de Esperantujo ol dekoj da paĝoj de filozofiumado en strategiaj laborplanoj, skribas Dennis Keefe. Li opinias, ke la sukcesoj de la projektoj povas utili por eĉ pli vaste diskonigi Esperanton al reta publiko.

Pardonpeto pro libera esprimado

de Libera Folio je 2017-04-142017-04-14

La estrara deklaro ĵus aperinta en la revuo Esperanto signifas, ke le revuo ne plu bezonos intervjuotojn, opinias Nikola Rašić: “La estraro mem povas plenigi la intervjuojn per la ĝustaj sintenoj, per la oficialaj veroj… kiuj ne ĝenas fidelajn membrojn kaj kunlaborantojn.”

La malrevolucio

de Libera Folio je 2017-03-242017-03-24

Aperis la unua numero de la revuo Esperanto sub la respondeco de la nova redaktora duopo. Paweł Fischer-Kotowski konstatas, ke la nova numero ne draste diferencas de aliaj aperintaj dum la lastaj jaroj – ĝi estas nek katastrofa nek brila.

Paĝnumerado por afiŝoj

Paĝo 1 … Paĝo 6 Paĝo 7 Paĝo 8

Lastaj komentoj

  • Johannes Genberg pri Mia Vivo vivos nur ĝis la jarfino: “Mi ne volas monon, sed dankon pro la donvolo! Mi volas ke iu kapabla organizo aŭ persono transprenu la respondecon…” okt 8, 08:00
  • Johannes Genberg pri Mia Vivo vivos nur ĝis la jarfino: “Dankon kara. Mi memoras kiam vi estis tre aktiva tie 🙂” okt 8, 07:57
  • Sadālmelīk pri Mia Vivo vivos nur ĝis la jarfino: “Mi tre eble komprenas vian sintenon, Johannes. Estas tre frustre havi al si mankon de apogo, estu mone aŭ ne.…” okt 7, 23:42
  • Jens Stengaard Larsen pri Scienca konferenco volas normaligi Esperanton: “Nia kerna problemo ne tiom estas misinformado pri Esperanto, sed disinformado pri lingvistiko. Estas multaj skoloj en lingvistiko, kun multaj…” okt 3, 10:17
  • Lu Wunsch-Rolshoven pri Scienca konferenco volas normaligi Esperanton: “La konferenco certe estas brila agado 🙂 Same la stipendioj por junaj esploristoj kaj la duontagaj atelieroj. Ĉe la titolo…” sep 30, 11:05

Lastaj 50 komentoj

Lastaj artikoloj

  • Mia Vivo vivos nur ĝis la jarfino
  • Scienca konferenco volas normaligi Esperanton
  • Hispana urbeto premios Esperantan poemon
  • Filmfara ludo por esperantistoj
  • Ekskursa tago en Graco – senmone sed bone

Aboni retpoŝte

Aliĝi al 533 aliaj abonantoj
Konvertilo por ĉapeligi iksojn
Permesilo Krea Komunaĵo Se nenio alia estas indikita ĉe la koncerna artikolo, la tekstoj de Libera Folio
estas disponeblaj laŭ la permesilo
Krea Komunaĵo Atribuite 4.0 Tutmonda.
Temo Gatsby de FRT