Aŭtuna foliaro – poemo kiu kunligas de Libera Folio je 2025-04-292025-04-29 István Szabolcs iniciatis kampanjon por traduki la poemon ”Aŭtuna foliaro” de Julio Baghy al multaj lingvoj. Laŭ li la poemo funkciu kiel ambasadoro de la Esperanta poezio, ĉar ĝi aparte bone reprezentas la Esperantan kulturon, pri kies ekzisto multaj ekster Esperantujo dubas. Ni petis lin rakonti, kial li elektis ĝuste tiun poemon, kaj kion li intencas fari per la kolektitaj tradukoj.
Islanda majstroverko dronis en kafo de Libera Folio je 2025-04-222025-04-22 Granda taso da laktokafo malaperigis gigantan Esperantan tradukon de islanda Nobel-premiito. La tradukinto Baldur Ragnarsson forpasis kaj la teksto dum jaroj ŝajnis neretrovebla. Ulrich Becker tamen konservis la detruitan komputilon, kaj fine oni sukcesis ekstrakti el ĝi la dosierojn. Nun aperis en Esperanto ”Sonorilo de Islando” de Halldór Laxness, kaj eble aperos pliaj perditaj verkoj.
Mondpopolo manifestiĝas de Libera Folio je 2025-04-102025-04-10 Ni devas transformi la nebulajn valorojn al uzebla filozofio, kiu fortikigos nian komunan identecon. Tion diras en intervjuo de Libera Folio Johannes Genberg, la aŭtoro de La manifesto de la mondpopolo. Li esperas, ke la teksto povos iĝi elirpunkto por alternativa rolo de Esperanto en la moderna mondo.
Profesia uzo de Esperanto disvendiĝis amase de Libera Folio je 2025-04-022025-04-02 En 1992 Petro Chrdle neatendite por si mem fondis eldonejon. En tri jardekoj li eldonis 265 librojn, el kiuj proksimume cent en Esperanto. Pere de lia eldonejo aperis ankaŭ la plej freŝaj versioj de la Biblio kaj la biblieca Plena Ilustrita Vortaro – kaj lia propra libro pri profesia uzo de Esperanto, neatendite furora. Ĵus aperis la lasta el liaj esperantlingvaj eldonaĵoj en Ĉeĥio. Tamen la eldonado ne ĉesos, sed translokiĝos Ameriken.
Ĉu AI riĉigas la Esperantan kulturon? de Libera Folio je 2025-03-242025-03-25 Artefarita intelekto helpas riĉigi la Esperanto-kulturon. Tion opinias Georg Jähnig, kiu uzis AI-ilon por muzikigi poemojn de Zamenhof. Sed ĉu muzikaĵoj kreitaj tiel vere apartenas al la Esperanto-kulturo?
La Akademio havas naŭ novajn membrojn de Libera Folio je 2025-02-242025-03-08 La Akademio de Esperanto post la ĵusa balotado nun havas naŭ novajn membrojn. Tri el la novaj Akademianoj estas virinoj, sed aliflanke eliris el la Akademio du virinoj.
Eurokka kaj Vinilkosmo iĝas mezaĝaj de Libera Folio je 2024-12-032024-12-11 Muziko estas unu el la plej vivaj partoj de la Esperanto-kulturo. Tion diras Floréal Martorell, la ĉefa aktivulo de la muzika asocio Eurokka. Kiam li fondis la asocion, pasis nur 34 jaroj post la fama Montevidea rezolucio de Unesko pri Esperanto. Nun Eurokka kontribuas al la organizado de jubilea konferenco omaĝe al la 70-a datreveno de Montevideo. Ne plu estas multe da vinilo en Vinilkosmo.
Zora Heide 100-jara de Libera Folio je 2024-12-032024-12-03 Ĵus festis sian centjariĝon Zora Heide, esperantista verkisto el Kroatio kiu dum multaj jaroj loĝis en Danio.
Ne nur en Finnlando aperas filmoj en Esperanto de Libera Folio je 2024-11-182024-11-18 Jam la sesan fojon okazas la Usona Bona Film-Festivalo, konkurso por filmetoj en Esperanto. Lundo estas la lasta tago dum kiu la spektantoj povas voĉdoni. Jam antaŭ la fino de la konkurso grandan sukceson havas unu el la filmoj, kiuj kaptis la atendon de la uzantoj ĉe Youtube kaj ĝis nun estis spektita pli ol 40 000-foje.
István Nemere forpasis de Libera Folio je 2024-11-152024-11-15 Forpasis la konata verkisto István Nemere. Perdinte la konscion ĉe la stirilo de sia aŭto, li dum iom da tempo restis en malsanulejo sub profunda anestezo.