Saltu al enhavo
Libera Folio

Libera Folio

sendependa movada bulteno

  • ĉefpaĝo
  • movado
  • interreto
  • kulturo
  • vidpunkto
  • pri libera folio
  • privateco
  • kontakti la redakcion
  • ensaluti

Aŭtoro: Libera Folio

Tertremo difektis la Zagreban klubejon

de Libera Folio je 2020-04-02

Unu persono mortis kaj 27 estis vunditaj en la tertremo kiu trafis la ĉefurbon de Kroatio la 22-an de marto. Ŝajne neniuj esperantistoj estis rekte trafitaj, sed difektiĝis la sidejo de la loka Esperanto-klubo, kiu nun bezonas kostajn riparojn.

Estraro rekomendas fermi la buŝon

de Libera Folio je 2020-04-012020-04-02

[ŜERCO] La estraro de UEA sekvas la ekzemplon de pluraj ŝtatoj kaj uzas la kronvirusan krizon por alpreni plenpotencon en la asocio, komplete flankenmetante la demokratie elektitan komitaton. Responde al la decido, komitatanoj forte protestas pro la uzo de la formo ”kronviruso” en la estrara dekreto.

Kie estas la Duolinganoj?

de Libera Folio je 2020-03-312020-03-31

En vidpunkta artikolo Robert Nielsen demandas, kie estas la milionoj da homoj, kiuj ekde 2015 komencis lerni Esperanton per Duolingo. Li konstatas, ke la grandega salto antaŭen, kiun multaj atendis, neniam okazis.

TEJO kaj Kontakto kreskis en 2019

de Libera Folio je 2020-03-232020-03-23

La kvanto de individuaj membroj de TEJO en 2019 kreskis je 8 procentoj kompare kun la antaŭa jaro. Eĉ pli, je 24 procentoj, kreskis la legantaro de Kontakto. Aliflanke la legantaro de la revuo Esperanto unuafoje dum la konata historio falis sub 2.000.

Kronvirusaj spertoj el 13 landoj en Esperanto

de Libera Folio je 2020-03-232020-03-23

En unu semajno TEJO kolektis filmetojn de dudeko da diverslandaj esperantistoj, kiuj rakontas pri siaj spertoj dum la kronvirusa pandemio. Nun oni volas disvastigi la kunmetitan filmon kun nacilingvaj tekstoj.

Kursoj kaj legaĵoj proponataj al kvarantenuloj

de Libera Folio je 2020-03-202020-03-20

La kronvirusa pandemio instigis diversajn esperantistajn organizaĵojn al kampanjoj por informi kvarantenulojn pri la situacio en aliaj landoj aŭ kuraĝigi ilin lerni Esperanton. La revuo Monato kaj almenaŭ unu eldonejo decidis donaci al la esperantistoj senpagan legaĵon.

La viruso nuligas esperantistajn aranĝojn

de Libera Folio je 2020-03-142020-03-14

La Monda Organizaĵo pri Sano anoncis la 11-an de marto ke la nova kronviruso estas pandemia. Tio signifas ke la risko pri infektiĝo iĝis tutmonda. Novaj krizaj reguloj en pluraj landoj havas influon ankaŭ al la Esperanto-movado.

Esperantistoj rakontas pri siaj urboj en filmkonkurso de UEA

de Libera Folio je 2020-03-112020-03-11

Por instigi esperantistojn krei filmetojn pri sia loka asocio aŭ klubo, UEA lanĉis filmkonkurson kun premio de mono kaj aliĝo al UK. Ĝi ricevis 35 filmetojn el 5 kontinentoj. El tiuj 11 estis liveritaj de Ĉina Radio Internacia.

Nova malrekordo: UEA plu ŝrumpas

de Libera Folio je 2020-03-072020-03-09

En 2019 UEA havis entute 4.162 individuajn membrojn. Tio estas nova malrekordo: neniam post la krizo de la 1930-aj jaroj, kiam UEA disfalis en du konkurantajn organizaĵojn, la asocio havis tiel malmultajn membrojn. Tamen laŭ la estraro la “nova kotizsistemo estis pozitiva por UEA”.

Esperantistoj ĉiam trovos ion por kolekti

de Libera Folio je 2020-03-032020-03-04

Kolektado de poŝtkartoj, libroj, glumarkoj, revuoj aŭ plej diversaj aliaj esperantaĵoj estas ŝatata okupo de multaj esperantistoj. La faka asocio de esperantistaj filatelistoj kaj kolektantoj ĵus renovigis sian ampleksan retejon. Lige kun tio ni petis Elda Doerfler kaj James Rezende Piton rakonti pri la agado de ELF-AREK.

Paĝnumerado por afiŝoj

Paĝo 1 … Paĝo 54 Paĝo 55 Paĝo 56 … Paĝo 82

Lastaj komentoj

  • Johannes Genberg pri Esperanto en la dosieroj de Epstein: “Estas same pri miaj du filoj (sveda-japana).” feb 11, 13:00
  • Jouko Lindstedt pri Esperanto en la dosieroj de Epstein: “Jes, la angla ne estas tiom parolata ĉie, kiel oni ofte supozas. Aliflanke, se Esperanto estus tiom uzata tutmonde kiel…” feb 11, 12:08
  • Jouko Lindstedt pri Esperanto en la dosieroj de Epstein: “Mia 10-jara nepo estas denaske dulingva, germana-finna. Ĉar li loĝas en Germanio, la germana estas la pli forta lingvo, sed…” feb 11, 11:38
  • Jouko Lindstedt pri Esperanto en la dosieroj de Epstein: ““Iom imprese kaj preskaŭ ŝoke, ke Esperanto ekzistas dum pli ol cent jaroj – kaj ankoraŭ lingvistiko ŝajne sukcesis atingi…” feb 11, 11:34
  • Johannes Genberg pri Esperanto en la dosieroj de Epstein: “Mi menciu, ke mia filego, kiu estas preskaŭ 11-jaraĝa kaj antaŭe diris ke li volas lerni Esperanton jam parolas la…” feb 11, 11:22

Lastaj 50 komentoj

Lastaj artikoloj

  • Esperanto en la dosieroj de Epstein
  • Esperanto eniros lernejojn en Lubumbaŝo
  • Fendo en la ĉielo de ĉina Esperantujo
  • Vendo de la domo de UEA denove prokrastita
  • Kanada filmo en Esperanto nun rete spektebla

Aboni retpoŝte

Aliĝi al 522 aliaj abonantoj
Konvertilo por ĉapeligi iksojn
Permesilo Krea Komunaĵo Se nenio alia estas indikita ĉe la koncerna artikolo, la tekstoj de Libera Folio
estas disponeblaj laŭ la permesilo
Krea Komunaĵo Atribuite 4.0 Tutmonda.
Temo Gatsby de FRT