Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Decembra festado en Katalunio

Decembra festado en Katalunio

de Ferriol Macip Laste modifita: 2010-11-23 14:31
Kataluna Esperanto-Asocio estis refondita la jaron 1982, daŭrigante la agadon de la Kataluna Esperantista Federacio de antaŭ la hispana milito, fondita la jaron 1910. La venontan 11-an de decembro la kataluna esperantistaro deziras celebri la centjariĝon de la Asocio kaj de la revuo Kataluna Esperantisto samtempe ol la zamenhofo. La celebrado okazos en Sabadell, en la sama ejo kiu gastigis la pasintan 35an Katalunan Kongreson de Esperanto laŭ la sekva programo: 11:00 Prelego de la historiisto Dani Cortijo pri la historio de la kataluna esperantismo 12:30 Prelego pri Aureli Argemí (prezidanto de CIEMEN) pri la Observejo pri Lingvaj Rajton en UN 14:00 Zamenhofa bankedo 18:00 Adiaŭa omaĝo al Núria Coll, aktiva esperantisto forpasinta ĉi-jare. 19:00 Koncerto de Kaj Tiel Plu La programo okazos ĉefe nacilingve pro emo kuncelebri kun la socia kaj asocia reto, ĉefe eksteresperantaj movanadoj pri lingvaj rajtoj kaj amikaj homoj kaj anaroj. Okaze de la centjariĝo, Kataluna Esperanto-Asocio eldonis komence de la karo la libron "Historio de Esperanto en la Kataluna Landaro, artikolkolekto", redaktorita de Hèctor Alòs kaj Francesc Poblet. La dulingva libro estis sukcese enkondukita en la kataluna socio kaj ĝia lasta ĉi-jara publika prezento estos altkvalita. Ĝi okazos la 15an de decembro, 4 tagojn post la celebrado, en la Muzeo pri Historio de Katalunio je 19a horo. Prezentos la libron la direktoro de la muzeo, la kunordiganto de KEA, la historiisto Francesc Poblet; kunaŭtoro de la libro; kaj la fama prihistoria ĵurnalisto Josep M. Solé i Sabaté. Kiu deziras veni en Katalunion kunfesti, tiu kontaktu per retpoŝto al info@esperanto.cat
SPR! Senprograma Renkontiĝo, la plej freŝa e-vento ĉi-somera de 2007-07-16 17:00 ĝis 2007-07-22 22:00) Callosa d'en Sarrià (Valencilando),de Ferriol Macip
Kataluna Esperanto-Junularo kaj Valencia Esperanto-Junularo kune kun Varsovia Vento organizas ĉi-somere internacian tendumadon sen strikta programo. Unuflanke ni invitas ĉiujn esperantistojn ĝui internacian etoson, tendumi, festi, ripozi, plonĝi en la riveron, plaĝumi, ekskursi tra belaj pejzaĝoj, ktp. Aliflanke estas invititaj regionaj kulturaj grupoj. Tiel, en festa etoso, ni interŝanĝos spertojn kaj kulturojn. Estas antaŭplanitaj atelieroj pri valencia kulturo, kurso pri kataluna lingvo kaj intensiva esperantokurso por ne-esperantistoj. Ĉiukaze ni kune memzorgos la programon, la manĝojn kaj ĉion ajn.
Per esperanto la ĉina futbalo iras al la mondo de Ferriol Macip — Laste modifita: 2007-06-20 11:43
La 11an de junio, en la ĉina urbo Fuĝoŭo (Fúzhōu), ĉefurbo de la provinco Fuĝjano (Fújiàn), okazis la oficiala inaŭguro de nova futbal-klubo, C.D. Tortosa, omaĝe al la kataluna teamo Club Deportiu Tortosa. Temas pri la dua ĉina teamo kun la nomo “C.D. Tortosa”, ĉar jam en Kantono (Guǎngzhōu) fondiĝis, la pasintan 20an de oktobro, samnoma sport-klubo, kiel rezulto de la interrilatoj inter la kataluna teamo kun Ĉinio – interrilatoj, en kiuj esperanto grave rolas.
[...] de Ferriol Macip — Laste modifita: 2007-06-27 20:39
Klaku.net, la nova libera socia retejo de Ferriol Macip — Laste modifita: 2007-06-28 14:33
Cele al disvastigo de esperanto kaj esti mejloŝtono de la esperanta blogaro, skipo de esperantistoj kreis la socian projekton Klaku.net
[...] de zope — Laste modifita: 2007-09-19 12:31
[...] de Ferriol Macip — Laste modifita: 2007-09-19 12:33
Sukcesa ĉeesto de esperanto en la nacia tago de Katalunio de Ferriol Macip — Laste modifita: 2007-09-21 10:44
Por la kvara sinsekva jaro Kataluna Esperanto-Asocio havis budon en la Asoci-Foiro en Barcelono, okaze de la nacia tago de Katalunio, la 11an de septembro. La budo fariĝis renkontiĝejo de la loka esperantistaro, disvendiĝis preskaŭ la tuta lernomaterialo kaj la kaso pleniĝis per rekorda cifero en tiu foiro. En la posttagmeza manifestacio centoj da flugfolioj estis amase disdonitaj kaj elstaris ankaŭ verda flago, kiu utilis por montri nian ĉeeston kaj klarigi la demandojn de sufiĉe multaj scivolemaj kunmanifestaciantoj.
manifestacio de zope — Laste modifita: 2007-09-26 13:38
En la manifestacio elstaris ankaŭ verda flago
4a aŭtuna renkontiĝo kaj kaŝtanfesto de 2007-11-02 18:00 ĝis 2007-11-04 21:00) Vallbona d'Anoia (Katalunio),de Ferriol Macip
Kataluna Esperanto-Asocio kaj la Esperanto-Centro de Sabadell invitas vin partopreni la ĉi-jaran aŭtunan renkontiĝon kune kun la tradicia kaŝtanfesto. La gastejo troviĝas ĉe kastelo, meze de natura pina kaj kverka arbaro kaj la eblecoj ekskursi estas pluraj kaj allogaj.
34a Kataluna Kongreso de Esperanto de 2008-12-06 10:00 ĝis 2008-12-08 18:00) Sabadell (Katalunio),de Ferriol Macip
La Katalunaj Kongresoj de Esperanto kunigas altnivelajn prelegojn kaj riĉan artan programon kun unuarangaj gastoj el diversaj mondopartoj. Krome, okaze de la Internacia Jaro de Lingvoj kaj kvazaŭ antaŭmanĝo, la semajnfinon antaŭ la kongreso okazos serio de prelegoj kaj rondaj tabloj en la kataluna pri lingvaj rajtoj, lingva diverseco kaj lingvoj kaj paco fare de reprezentoj de elstaraj katalunaj organizoj.
PENSU BARCELONE! de 2009-04-23 07:00 ĝis 2009-05-03 23:00) Barcelono,de Ferriol Macip
Ĉi-printempe Barcelono atendas vin, venu kaj ĝuu belan veteron, feston kaj lingvan demokration. Ĝuu ankaŭ esperantan-muzikon (koncertojn kaj balojn) en fama muzikejo: Jomo kaj Liberecanoj, Kaj Tiel Plu, Duoble Unu kaj Marianta [de Kajto]. Jen listo de aranĝoj okazontaj en Barcelono inter la 23a de aprilo kaj la 3a de majo. Tuj serĉu gastejon aŭ gastigantojn (fine de la mesaĝo estas proponoj) nu ĝui la magian kaj festan etoson ĉie tra la urbo.
Internaciisma Renkontiĝo de 2010-05-21 23:30 ĝis 2010-05-23 23:30) Reus (Katalunio),de Ferriol Macip
Kataluna Esperanto-Junularo kunigas esperanto-junularon de la Kataluna Landaro. Ĝi organizas, i.a., ĉiun jaron sian Internaciisman Renkontiĝon. Temas pri kongreseto disvastiganta la principaron pri lingva daŭripovo kaj Esperanton en la Kataluna Landaro, kaj la katalunan lingvon kaj kulturon al internaciaj partoprenantoj. Tial ni ĉiam klopodas organizi la ĝin kun lokaj anaroj. Kutime partoprenas ĉ. 80 aŭ 100 personoj el la tuta mondo. Ĉi-jare la urbo Reus gastigas la Renkontiĝon. Antaŭaj estis Mataró (2005), Barcelono (2005), Canet de Mar (2006), Vallgorguina (2007), Benicàssim (2008) kaj Barcelono (2009).
Decembraj festado en Katalunio de 2010-12-11 11:00 ĝis 2010-12-15 20:00) Sabadell (Katalunio),de Ferriol Macip
La 11an de decembro Kataluna Esperanto-Asocio celebras la centjariĝon de la Asocio kaj de la revuo Kataluna Esperantisto samtempe ol la zamenhofo
7a Iberia Renkontiĝo 2011 de 2011-05-13 17:00 ĝis 2011-05-15 18:00) Sant Andreu Salou / Cassà de la Selva / Girona,de Ferriol Macip
Iberia Renkontiĝo estas ĉiujara esperantaĵo okazanta ie en Iberio kunorganizata de Portugala Esperanto-Junularo, Hispana Esperantista Junulara Societo kaj Kataluna Esperanto-Junularo. ĉi-foje la renkontiĝo okazos en Katalunio, proksime de Ĝirono.
8a Internaciisma Renkontiĝo de 2012-06-29 18:00 ĝis 2012-07-01 18:00) Canet de Mar (Katalunio),de Ferriol Macip
Bonvenigu la someron en la plaĝoj de Katalunio