Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Decembra festado en Katalunio / 8a Internaciisma Renkontiĝo

8a Internaciisma Renkontiĝo

de Ferriol Macip Laste modifita: 2012-03-01 08:26
Bonvenigu la someron en la plaĝoj de Katalunio

Detaloj de evento

Kiam

2012-06-29 je 18:00 ĝis
2012-07-01 je 18:00

Kie

Canet de Mar (Katalunio)

Kontakta telefono

+34625469373

Aldoni eventon en la kalendaron.

Kataluna Esperanto-Junularo kunigas esperanto-junularon de la Kataluna Landaro. Ĝi organizas, i.a., ĉiun jaron sian Internaciisman Renkontiĝon. Temas pri kongreseto disvastiganta la principaron pri lingva daŭripovo kaj Esperanton en la Kataluna Landaro, kaj la katalunan lingvon kaj kulturon al internaciaj partoprenantoj. Tial ni ĉiam klopodas organizi la ĝin kun lokaj anaroj. Kutime partoprenas ĉ. 80 aŭ 100 personoj el la tuta mondo. Ĉi-jare la urbo Canet de Mar denove gastigas la Renkontiĝon. Antaŭaj estis Mataró (2005), Barcelono (2005), Canet de Mar (2006), Vallgorguina (2007), Benicàssim (2008), Barcelono (2009), Reus (2010) kaj Sant Andreu Salou/Cassà de la Selva (2011).

Pli da informo pri tiu evento…