Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Decembra festado en Katalunio / 4a aŭtuna renkontiĝo kaj kaŝtanfesto

4a aŭtuna renkontiĝo kaj kaŝtanfesto

de Ferriol Macip Laste modifita: 2007-09-29 11:01
Kataluna Esperanto-Asocio kaj la Esperanto-Centro de Sabadell invitas vin partopreni la ĉi-jaran aŭtunan renkontiĝon kune kun la tradicia kaŝtanfesto. La gastejo troviĝas ĉe kastelo, meze de natura pina kaj kverka arbaro kaj la eblecoj ekskursi estas pluraj kaj allogaj.

Detaloj de evento

Kiam

2007-11-02 je 18:00 ĝis
2007-11-04 je 21:00

Kie

Vallbona d'Anoia (Katalunio)

Kontakta telefono

+34 625 46 93 73

Atentatoj

La gastejo kapablas gastigi 35 personojn maksimume, tial do, aliĝu kiel eble plej frue por rezervi vian lokon.

Aldoni eventon en la kalendaron.

Kaŝtanfesto, samkiel "halloween" en anglalingvaj landoj, devenas el antikva funebra rituala festo. Temas pri popol-festo okazanta la unuan de novembro, en kiu oni manĝas batatojn, kaŝtanojn ka panellets-n. La tradicia trinkaĵo dum la kaŝtanfesto estas la muskatvino. Kiel ĉiujare, Esperanto-Centro de Sabadell, organizos al ni vespermanĝon kaj la feston. La ceterajn manĝojn ni mem prizorgos, ĉefe spertinte ke ni kapablas.

En ĉi tiu okazo, same kiel sukcese kaj amuze okazis en la pasinta Senprograma Renkontiĝo de KEJ, ni devos mem mastrumi. Ni organizos skipojn por pretigi la manĝojn, priservi la tablojn kaj ĉion purigi.

Kiel kutime, en la aŭtunaj renkontiĝoj, ni praktikos esperanton (komencantoj estu pretaj), ni ekskursos kaj vizitos interesaĵojn en tra la regiono. Elstaras la muzeo paper-muelejo de Capellades kaj la Abric Romaní, en la abismo de Capellades, kie troviĝas arkeologiejo el meza paleolitiko. Ankaŭ estas pli interesaj proponoj.

Pli da informo pri tiu evento…