Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Decembra festado en Katalunio / SPR! Senprograma Renkontiĝo, la plej freŝa e-vento ĉi-somera

SPR! Senprograma Renkontiĝo, la plej freŝa e-vento ĉi-somera

de Ferriol Macip Laste modifita: 2007-06-05 06:51
Kataluna Esperanto-Junularo kaj Valencia Esperanto-Junularo kune kun Varsovia Vento organizas ĉi-somere internacian tendumadon sen strikta programo. Unuflanke ni invitas ĉiujn esperantistojn ĝui internacian etoson, tendumi, festi, ripozi, plonĝi en la riveron, plaĝumi, ekskursi tra belaj pejzaĝoj, ktp. Aliflanke estas invititaj regionaj kulturaj grupoj. Tiel, en festa etoso, ni interŝanĝos spertojn kaj kulturojn. Estas antaŭplanitaj atelieroj pri valencia kulturo, kurso pri kataluna lingvo kaj intensiva esperantokurso por ne-esperantistoj. Ĉiukaze ni kune memzorgos la programon, la manĝojn kaj ĉion ajn.

Detaloj de evento

Kiam

2007-07-16 je 17:00 ĝis
2007-07-22 je 22:00

Kie

Callosa d'en Sarrià (Valencilando)

Kontakta telefono

+34 625 46 93 73

Aldoni eventon en la kalendaron.

SPR, la SenPrograma Renkontiĝo, celas kunigi en tendaro geesperantistojn ĉiajn, ĉieajn kaj ĉielajn kaj ĝui internacian etoson. La programon la partoprenantaro faru, samkiel la manĝojn, la etoson, kaj ĉion ajn. Oni memzorgu aŭ aliĝu al komuna memzorgado.
En la tendumejo estas duŝoj, necesejoj kaj rostokradoj, krome ni planas starigi lernoĉambron, kuirejon, gufujon kaj, kompreneble, trinkejon. Ni antaŭplanas inviti lokajn muzikajn kaj kulturajn grupojn, kiuj venos ĝui nian internacian etoson, lerni esperanton kaj festigi nin. Aliflanke estas planitaj atelieroj pri valencia kulturo kaj kurso pri kataluna lingvo. Krome, eblas plonĝi en la riveron, ekskursi tra belaj montaraj pejzaĝoj, promeni ĉe la rivero, ties akvofaloj kaj laketoj, iri tra la belaj vojetoj apud la rivero kaj la kanaloj, viziti la muzeon pri la medio kaj la muzeon pri la akvo kaj trairi la promenejon de la aromaj plantoj.La plaĝo troviĝas 15 kilometrojn for kaj eblas kelkfoje plaĝumi.
Ni petas vin respekti la medion dum via partopreno en la renkontiĝo.
La manĝojn kuiros surloke partoprenantoj mem. Ĉiutage oni kreos laborskipon zorganta pri aĉetado, kuirado kaj purigado; ĉiu partoprenanto aliĝu al tiu laborskipo almenaŭ unu tagon dum la tuta restado. Lokaj esperantistoj spertuloj pri komuna kuirado prizorgos la skipon. La menuoj baziĝos sur loka tradicia kuirarto kaj ankaŭ estos tre bongustaj vegeteranaj pladoj.
Portu vian tendon, dormosakon kaj matraceton. Muzikistoj portu viajn muzikilojn. Ne forgesu vian bankostumon!

Pli da informo pri tiu evento…