Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Decembra festado en Katalunio / Per esperanto la ĉina futbalo iras al la mondo

Per esperanto la ĉina futbalo iras al la mondo

de Ferriol Macip Laste modifita: 2007-06-20 11:43
La 11an de junio, en la ĉina urbo Fuĝoŭo (Fúzhōu), ĉefurbo de la provinco Fuĝjano (Fújiàn), okazis la oficiala inaŭguro de nova futbal-klubo, C.D. Tortosa, omaĝe al la kataluna teamo Club Deportiu Tortosa. Temas pri la dua ĉina teamo kun la nomo “C.D. Tortosa”, ĉar jam en Kantono (Guǎngzhōu) fondiĝis, la pasintan 20an de oktobro, samnoma sport-klubo, kiel rezulto de la interrilatoj inter la kataluna teamo kun Ĉinio – interrilatoj, en kiuj esperanto grave rolas.
Per esperanto la ĉina futbalo iras al la mondo

Ĉinaj futbalistoj kune kun Manel Vinyals.

La jaron 2005, tri knaboj de la sportlernejo de Hubejo (Húbĕi) –Hu Nan, Cai Wei kaj Huang He– fariĝis futbalistoj en C.D. Tortosa. Temis pri tri 15-jaraj promesplenaj ludantoj, kiuj daŭrigis sian lernadon en Katalunio kaj ĉiuvespere trejnis futbalon. La revo de tiuj junuloj plenumiĝis danke al la agado de du esperanto-aktivuloj en ambaŭ landoj –Manel Vinyals kaj Hu Xu–, kiuj interkonatiĝis dum la ĉirkaŭmonda vojaĝo de la unua en 2004, kaj estis parto de aliaj komunaj peresperantaj agadoj: Manel Vinyals estas entreprenisto kaj Hu Xu membras en la Fuĝjana Esperanta Komerca Ligo. La okazo estis jam plurfoje sukcese ekspluatita de la kataluna kaj ĉina esperanto-movadoj en sia informado al la gazetaro. La futbal-rilatoj de C.D. Tortosa kun Ĉinio profundiĝis ekde 2005 kaj ampleksiĝis al aliaj ĉinaj urboj. La gvidantoj de la Futbal-Asocio de Fuĝoŭo opinias, ke C.D. Tortosa kunportos pli modernan futbalon kaj helpos la futbalon en la regiono, dum la kataluna teamo plinombrigas sian lernejon de lernantoj: en Fuĝoŭo 800 lernantoj trejniĝas en la nova filio de C.D. Tortosa. Samtempe la utileco de esperanto estas ankaŭ publike agnoskata. En la solena oficiala inaŭguro de la tria C.D. Tortosa, en la urbo Fuĝoŭo, partoprenis elstaraj aŭtoritatoj politikaj kaj sportaj. La provincaj amaskomunikiloj pritraktis la eventon kiel gravan novaĵon, kelkaj futbalistoj estis intervjuitaj de la televida programo de la televido de Fuĝoŭo, kiu elsendis specialan programon trifoje tage dum kvin tagoj. En la inaŭguro, esperanto aperis apud la ĉina en pluraj afiŝoj, kaj estis uzita dum la solenaĵo, tial amaskomunikilo informis, ke “per esperanto la futbalo de Fuĝjano iras al la mondo”.