Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Decembra festado en Katalunio / 7a Iberia Renkontiĝo 2011

7a Iberia Renkontiĝo 2011

de Ferriol Macip Laste modifita: 2011-03-14 12:42
Iberia Renkontiĝo estas ĉiujara esperantaĵo okazanta ie en Iberio kunorganizata de Portugala Esperanto-Junularo, Hispana Esperantista Junulara Societo kaj Kataluna Esperanto-Junularo. ĉi-foje la renkontiĝo okazos en Katalunio, proksime de Ĝirono.

Detaloj de evento

Kiam

2011-05-13 je 17:00 ĝis
2011-05-15 je 18:00

Kie

Sant Andreu Salou / Cassà de la Selva / Girona

Kontakta telefono

+34625469373

Atentatoj

Limigitaj lokoj, aliĝu tuj! Alportu dormosakon, kusenon kaj ĉefe festemon!

Aldoni eventon en la kalendaron.

Vendrede oni ricevos la partoprenantojn, disdonos la dokumentaron kaj okazos interkonaj aranĝoj. Post la vespermanĝo ni festos en la gastejaj gufujo, trinkejo kaj diskejo. Sabate, krom la kursoj, prelegoj kaj atelieroj en la gastejo, kaj krom la ekskursoj, Kaj Tiel Plu proponas vesperan balon en la ĉefa placo de Cassà de la Selva ĝis la nokto-noktofin'. Dimanĉe ni vizitos Ĝironon. Dum tiuj datoj la urbo estas flore ornamita kaj la kortoj de domoj kaj palacoj de la mezepoka urbo estas viziteblaj. Ni deziras fini la renkontiĝon per komuna bankedo en restoracio. *** Pro sia situo kaj historio, Iberio estas, ekde la pratempoj, plurlingva kaj plurkultura teritorio. En ĝi estas kvar politikaj eroj (Portugalio, Hispanio, Andoro kaj ĝibraltaro) kaj sep lingvoj (aragona, astur-leona, eŭska, galeg-portugala, kastilia, kataluna kaj okcitana). Post la lastaj migradoj oni povas kalkuli je pli ol tri centoj la kvanton de lingvoj parolataj en la dunoninsulo. Tial do, la programo de la renkontiĝo baziĝos ĉefe sur plurkultureco kaj diverseco. Nia ĉefa ideo estas agi kune kun lokaj kulturaj asocioj. Kultura kaj scia interŝanĝo estos la kerno de la programo de renkontiĝo kiu celas diskonigi la lokajn kulturojn al esperantistoj kaj tiun esperantan al lokanoj. La programeroj okazos en gastejo Can Maiol en urbeto Sant Andreu Salou, kaj ankaŭ en la centro de Cassà de la Selva kaj en Ĝirono. Nepre portu vian dormosakon kaj kusenon.

Pli da informo pri tiu evento…

arkivita en: ,