Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Leonard Orban rifuzas Esperanton en EU

Leonard Orban rifuzas Esperanton en EU

de Redakcio Laste modifita: 2008-02-15 11:34
Leonard Orban, la ano de la Eŭropa Komisiono kun respondeco pri multlingveco, komence de februaro skribe respondis al la grandkvantaj komentoj de esperantistoj, aperintaj en la retforumo de EU pri multlingveco. Laŭ Orban ekzistas pluraj motivoj, pro kiuj Esperanto ne povas iĝi pontolingvo en Eŭropa Unio. Unuflanke li atentigas, ke kreado de kompletaj terminaroj por tute novaj uzokampoj de Esperanto estus enorma, multekosta laboro. Aliflanke li asertas, ke ekesto de pontlingvoj estas "historie spontana fenomeno socilingvistika, ne rezulto de decidoj leĝofaraj kaj politikaj". Samtempe li diras, ke li mem "ne kredas" je pontolingvoj, sed ne komentas la ĉiam kreskantan rolon de la angla kiel ĝuste tia pontolingvo en EU.

Komence de oktobro 2007 Leonard Orban startigis novan, multlingvan ret-forumon ĝuste pri multlingveco. Li petis ret-uzantojn rakonti, kion ili pensas pri lingvoj en Eŭropo. Pro sia formala multlingveco, sen ajna divido inter la lingvoj, la forumo baldaŭ iĝis granda lingvosalato, kie la diskutantoj en malsamaj lingvoj parolis unu preter la alia. Tre aktivas en la retejo esperantistoj, kiuj ofte krom sia nacia lingvo skribas ankaŭ en Esperanto. Iom da aktiveco montris ankaŭ porparolantoj de neoficialaj EU-lingvoj, ekzemple la kataluna.

La aktiveco de la esperantistoj estis tiel ampleksa, ke en sia - kompreneble multlingva - letero al la partoprenantoj de la forumo la 6-an de februaro Leonard Orban sentis sin devigita eldiri sian propran opinion pri la eventuala rolo de Esperanto en EU. Laŭ li, Esperanto pro diversaj kialoj ne povas esti uzata kiel pontolingvo:

La multlingvecon de Eŭropa Unio difinas kaj klare limigas la komunuma juro. Lingvo povas fariĝi oficiala lingvo de EU se ĝi plenumas tri kondiĉojn: ĝi estu oficiala lingvo de membroŝtato laŭ ties konstitucio; la koncerna membroŝtato petu por ĝi la statuton de oficiala lingvo de EU; la aliaj membroŝtatoj aprobu tiun peton unuanime.

Jen unu el la motivoj kial Esperanto ne povas fariĝi la pontlingvo (lingua franca) de Eŭropa Unio. La dua kialo rilatas al ĝia aparteco. Ĉe lingvo kiel Esperanto al la vorttrezoro ligiĝas malmulte da socia aŭ kultura praktiko. Krei el nenio (ex novo) kompletajn uzokampojn en artefarita lingvo havas enormajn praktikajn kaj financajn konsekvencojn. Pensu nur pri doganaj kodoj, aŭ pri bankrilataj leĝotekstoj, aŭ pri la teknikaj postuloj por prem-imunaj ujoj kun simpla geometria formo, konataj ankaŭ kiel brems-cilindroj. La tria kialo estas pli persona: mi ne kredas je pontlingvoj, ĉu Esperanto, ĉu la latina ĉu …la angla. Aliflanke, la ekesto de pontlingvoj estas historie spontana fenomenono soci-lingvistika, ne rezulto de decidoj leĝofaraj aŭ politikaj. Verŝajne iuj esperantistaj forumanoj ne konsentos kun mia starpunkto, sed mi kredas ke ni ja devas interŝanĝi opiniojn (kelkajn argumentojn mi trovis tre interesaj, kvankam ne ĉiujn mi konsentis).

Klariginte la laŭ li ekzistantajn jurajn malhelpojn al ekuzo de Esperanto, kaj sian malŝaton al pontolingvoj, Leonard Orban aldonis, ke tamen en la praktiko kelkaj lingvoj tamen devas havi pli grandan rolon ol aliaj:

Samtempe, multlingveco havas siajn limojn ene de la eŭropaj institucioj kaj ĉe la publikaĵoj. Kiom ajn ni ŝatus, ni ne povas ĉion traduki al ĉiuj 23 oficialaj lingvoj. Ni alfrontas limigojn, tiujn de la disponeblaj homfortoj kaj de la por-traduka buĝeto. Juraj tekstoj estas tradukataj en la 23 oficialajn lingvojn, sed aliaj dokumentoj (ekz. interkomunikado kun naciaj aŭtoritatoj, decidoj celantaj apartajn individuojn aŭ entojn, korespondaĵoj) tradukiĝas nur en la lingvojn konkrete bezonatajn. Samtempe, dokumentoj aŭ retejoj kiujn konsultas nur limigita nombro da homoj ne bezonas esti en ĉiuj oficialaj lingvoj. Alian limon starigas la pasema karaktero de informoj. Ĉar traduki bezonas tempon, ni koncentras niajn rimedojn prefere al real-tempa enretigo de urĝaj informoj en la lingvoj kiujn komprenas plej multaj eŭropanoj, anstataŭ publikigi ilin malfrue en ĉiuj lingvoj.

Kiel kutime, esperantistoj en la forumo rapidis respondi al la argumentoj de Leonard Orban.

Forumano Remush skribis franclingve, ke Esperanto estas tre fleksebla lingvo, ke estas facile krei novajn vortojn, kaj ke informoj pri bremsocilindroj kaj aliaj teknikaj vortoj ja troveblas ekzemple en Esperanta Bildvortaro.

Dan Van Herpe, skribante en la nederlanda, atentigis, ke neniu leĝaro estas perfekta, kaj ke leĝojn eblas ŝanĝi. Rilate la kostojn de eventuala enkonduko de Esperanto li memorigas, ke la enkonduko de Esperanto poste kaŭzus ŝparon, ne koston, kaj ke Eŭropa Unio uzas enormajn monosumojn en multe pli sensencaj manieroj, ekzemple la regula migrado de Eŭropa Parlamento inter siaj du parlamentejoj en du landoj.

Rilate la aserton de Leonard Orban pri la manko de praktika uzo de Esperanto en ĉiuj kampoj de la vivo, Dan Van Herpe ironie konstatas, ke Leonard Orban ne scias pri kio li parolas.

- Tion vi certe konstatis post longedaŭra, objektiva kaj science fundita ekzameno? Au ĉu vi ne povis ne konsulti vian vitran globon? Eta interretumado sufiĉas por pruvi la malon.

Libera Folio petis ke István Ertl, tradukisto ĉe la Eŭropa Revizora Kortumo en Luksemburgio, komentu la temon. Laŭ li, Leonard Orban ne tute malpravas kiam li diras ke "Ĉe... Esperanto al la vorttrezoro ligiĝas malmulte da socia aŭ kultura praktiko."'

- Estas vero ke neniu el ni, eĉ ne la plej bonaj konantoj de la lingvo, vivas konstante ĉirkaŭate de Esperanto. Abundas la kuntekstoj kie ni ne bezonas uzi, sekve ne tute glate uzas, Esperanton. Evidente, eblas priparoli en Esperanto paneon de aŭto, staton de bankkonto, organojn de cetacoj, freŝan skandalon de filmstelulo - ĉion ajn, sed principe tio eblas ankaŭ en ĉiuj aliaj lingvoj de la mondo. La diferenco kuŝas en tio ĉu oni efektive faras tion - diferencas la efektiva larĝeco de la uzokampoj. La oficialajn lingvojn de EU apogas enorma terminologia laboro kaj, por plej multaj, plurjardeka tradicio de EU-kunteksta translingvigado. Kompare al tio, ĉe enkonduko de Esperanto efektive necesus, ĝuste kiel Orban diras, enormaj fortostreĉoj praktikaj kaj financaj.

arkivita en:
krokodilo
krokodilo diras:
2008-02-11 17:48
Saluton. Pri la komento de István Ertl :
Tia problemo apartenas ne nur al esperanto, sed ankaŭ al naciaj lingvoj : Francio antaŭnelonge kreis aŭ francigis multajn teĥnikajn vortojn, peljparte komputikaj : "courriel", "pourriel", ktp.
Krome, neniu volas esperantigi morgaŭ la tutan Eŭropon ! Eblas subteni malrapidan kreskon de eŭropa sento per komuna dua aŭ tria facila lingvo. Sufiĉas ke ĝi eblus, ke junuloj povus lerni ĝin en lernejoj, nedevige, dum pluraj generacioj. Subita lingveca ŝanĝo neeblas ; malgraŭ tio, M. Orban ĉiam respondas nin kiel ni proponis tion por la sekvontan semajnon !
KenMiner
KenMiner diras:
2008-02-12 13:46
Valida observo, la via. Sed jen la esenca paradokso. Se oni cedas, ke komence esperantigo kostus la kronjuvelojn, kaj nur poste multegon ŝparus, la tempoperiodo inter "komence" kaj "poste" estu kiel eble plej mallonga, ĉu ne. Sekve ju pli realisma la propono, des pli nerealisma.
Kirilo
Kirilo diras:
2008-02-15 12:54
Ĉagrenigas min la maniero, laŭ kiu kelkiuj respondas al la kontribuo de Orban.
Ĉu ili vere pensas, ke per insultoj oni ion povas atingi?
Nu, vere Orban ne multe scias pri E-o, tamen ne helpas, se oni tion eldiras malmilde, aldonante akuzon pri bigoteco, ĉar al tia atako verŝajne ĉiu homo reagas ne akcepte kaj trapensonte sian starpunkton, sed sindefende.

Kaj kompreneble aldoniĝas la kutima troigo propaganda: Orban fakte pravas, ke E-o terminologie estas subevoluinta, la malaj asertoj de kelkaj e-istoj, kiuj ŝajne ne havas ideon pri terminologio, rekte malhelpas argumenti tamen por E-o. Sed oni simple ne povus ĝin enkonduki sen almenaŭ 10-20 jaroj da preparo (terminologia, profesiiga, kleriga), tuja alpreno de la lingvo kiel eŭropa komunikilo estus la plej granda katastrofo en la historio de la Esperanto-movado.
ancxjo
ancxjo diras:
2008-02-17 01:37
Kara Kirilo,
tre interesis min via opinio, kaj parte mi kunsentas kun vi.
Sed ĝenerale ŝajnas al mi tre utilus, ke samideanoj "moderaj" rekte partoprenu en tiaj ekstermovadaj forumoj, por montri al la ekstera publiko ke la esperantista movado ne estas dogmema kaj malfermita sekto.
Via opinio estas interesa, do kial argumenti ĝin nur ĉi tie, inter ni?
Mi opinias ke, des pli da "tro" akraj kaj "kontraŭefikaj" reagoj al Orban, ju pli da "kulpoj" (bv permesi al mi tian vorton...) farde la pli moderaj kaj raciemaj e-istoj, tial ke ili ne rekte "kontraŭ-reagis" en la Orbana forumo...

Ĉi-teme, mi kopias ĉi sube pecon de letero, de mi sendita al samideano, kies opinioj pri Eo sufiĉe malsimilas kompare al miaj, sed kiu tute konsentis pri mia opinio pri la _neceso_ ke e-istoj rekte montru, publike, _ekstermovade_, la riĉan malsamecon de iliaj opinioj.
Jen, do, tio kion mi skribis al tiu samideano:

"Tio, kion mi pasintece skribis, estas ke e-istoj tro timas diri siajn opiniojn en ne-esperantistaj medioj, do ili tro amas diskuti nur inter si pri tiujn opiniojn, timante ŝajni troigantoj ĉe la ekstera publiko. Sed ŝajnas al mi ke la fina rezulto estas ke, tiel farante, la komunumo preskaŭ neniam atingas la eksteran publikon, kaj ke eĉ kiam tio okazas, aperas preskaŭ nur la samaj argumentoj. E-istoj emas nekonscii ke ĝuste pro tio ili riskas doni malbonan bildon, ĉar tiel ili serioze riskas ŝajni DOGMEMA RELIGIO AŬ SEKTO, en kiu ekzistas unusola oficiala “vero”...
Tute male, mi proponas al e-istoj libere kaj demokrate partopreni en publikaj debatoj, kaj tie REKTE MONTRI la RIĈAN MALSAMECON de iliaj opinioj.
Ŝajnas al mi, fakte, ke tre pli gravas ke en neesperantista medio vigle diskutu inter si malsamopiniaj e-istoj (kiel, ekzemple, mi, vi, Aleks Kadar, Sebastian Hartwig kaj Gary Mickle - esperantistoj kies opinioj foje tre malsamas), ol ke la movadaj organizoj decidu, post longa kaj nur interna debatado, kiuj estu la “oficialaj” argumentoj...
[En la forumo de Orban] jam aperis multe da reagoj (pliparte iom akraj: moderaj e-istoj ankoraŭ tro malmulte kuraĝas partopreni la debaton). Ankoraŭ relative forestas, krome, la reagoj de tiuj esperantistoj, kiuj ne sin rekonas en la "ĉefa fluo" (main stream) de la poresperanta argumentado. Ŝajnas al mi ke se en NE-esperantistaj medioj aperus la samaj inter-esperantistaj diskutoj (foje eĉ akraj, kvankam plejparte raciaj) kiuj - kiel ni tre bone scias - aperas en diskutlistoj nur-por-esperantistaj, ne-esperantistoj povus rekte konstati ke Eo ja estas lingvo, nek religia kredo..."
Kirilo
Kirilo diras:
2008-02-17 11:18
Saluton Andrea,

bone, ke ni samoponias tiurilate. Estas en ordo, se e-istoj publike malakordas pri io, sed tamen ĝuste la maniero de kelkiuj, precipe kverelema kaj malĝentila tono, ĉe tio aspektas por eksteruloj kiel debato inter anoj de malsamaj sektaj tendencoj...

Mi ja skribis du germanlingvajn komentojn en la diskutejo de Orban, kie mi unue atentigis, ke E-o ankoraŭ ne estas preta por transpreni ĉiujn funkciojn de eŭropa lingvo (kompreneble per malpli akraj vorto, oni ja ne donu argumentojn al la kontraŭuloj de E-o), sed due tamen varmege varbis por ĝi.
ancxjo
ancxjo diras:
2008-02-19 19:57
Kara Kirilo,
mi legis viajn du reagojn, kaj tre ŝatis ilin!
Nuntempe plimultiĝas moderaj reagoj kiel viaj, en la forumo de Orban.
Tre bone!
Ŝajnas al mi ke tio povus montri ke la sintenoj en la esperantistaro estas tre variaj!
Kiam mi kunordigis la tradukgrupon por la rettaglibro de la Vic-Prezidanto de la Eŭropa Komisiono, Margor Wallstrom, - bv viziti http://users.telenet.be/griza_leono/Plurlingvigi.htm - mi kaj mi kolegoj tradukis plurlingve, por tiu publika forumo, eĉ preskaŭ "kontraŭ-esperantistajn" tekstojn de esperanto parolantoj, por montri ke Eo estas lingvo je la servo de demokrata debatado.

Estime salutas vin,
Anĉjo.
bab
bab diras:
2008-02-19 10:54
Ĉu iuj aliaj pripensis la diverslingvajn nomojn de la ĵus sinsendependodeklarinta ŝtato de Eŭropo:

Albane: Kosova
Serbe kaj Esperante: Kosovo

Kun tiom da neraciaj argumentoj kontraŭ Esperanto kiel EU-lingvo, mi ne mirus se iu(j landoj) kontraŭus E-on pro la ĉi-supra koincido… :-/