Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / EU-retestro: Lingvo sen teritorio ne taŭgas por EU

EU-retestro: Lingvo sen teritorio ne taŭgas por EU

de Redakcio Laste modifita: 2006-01-27 21:58
Esperanto povus iĝi unu el la oficialaj lingvoj de la Eŭropa Unio, se iu el la ŝtatoj-membroj tion petus, supozas reprezentanto de EU. Tamen la reteja estro, kiu preferas resti anonima, konstatas ke Esperanto ne vere taŭgas, ĉar ĝi ne havas propran teritorion kaj estas parolata nur en la komunumo de la esperantlingvanoj. La retestro ne klarigas, kiel Esperanton povus paroli iuj aliaj ol esperantlingvanoj. "Simple ili ne scias plu kion inventi", komentas Renato Corsetti.
EU-retestro: Lingvo sen teritorio ne taŭgas por EU

Nova flago de EU?

En pli fruaj respondoj la anonima retestro de la nova EU-retejo pri lingvoj argumentis, ke Esperanto ne taŭgas por juraj tekstoj, ĉar la signifoj de esperantaj vortoj neniam antaŭe estis provitaj en kortumo aŭ leĝofarado.

Esperanto laŭ la retestro ial ankaŭ ne povas helpi la reciprokan interkompreniĝon de ordinaraj homoj, eĉ se ĉiuj EU-civitanoj lernus ĝin. Anstataŭe laŭ la retestro necesas ke ĉiu lernu plurajn lingvojn, kaj tiel lernu kompreni la kulturon, kiun ĉiu lingvo esprimas. Laŭ la retejo, artefaritaj lingvoj "laŭdifine" ne havas denaskajn parolantojn.

Libera Folio daŭrigis la korespondadon por ekscii, ĉu vere la teksto en la retejo celas Esperanton, ĉar Esperanto ja havas denaskajn parolantojn. Nun la ekzisto de denaskaj parolantoj subite ne plu ŝajnas gravi al la retestro - sed ĝi ja restas kiel argumento kontraŭ Esperanto en la retejo.

Kalle Kniivilä: Dankon pro viaj interesaj kaj parte ankaŭ surprizaj respondoj. Se eble, mi volus krome scii, ĉu vi konsideras Esperanton tia "artefarita lingvo" kiun celas la ero 7 en la sekcio oftaj demandoj?

Retestro: Jes, ni celas interalie Esperanton kiam temas pri artefaritaj lingvoj en la tekstero menciita de vi.

Tiukaze min interesus scii, de kie aperis la aserto, ke Esperanto estas nenies gepatra lingvo. Esperanto havas milon da denaskaj parolantoj. Ankaŭ en la centraj organoj de EU laboras pluraj denaskaj esperantlingvanoj.

etestro: Eĉ se iu persono lernis Esperanton kiel sian gepatran lingvon kaj daŭre uzas ĝin en sia familia cirklo, ĝi tamen estas parolata nur en la komunumo de la esperantlingvanoj, kaj ĝi ne estas ligita al iu geografia tutaĵo, kiel lingvo (aŭ dialekto) ofte estas.

Zlatko TišljarTiun respondon Zlatko Tišljar, sekretario de Eŭropa Esperanto-Unio, opinias ne nur senrilata, sed krome klare diskriminacia.

-  Lingvo estas ligita nek al teritorio nek al genetiko (kio estas respegulo de malnova kompreno de nacio ligita al "Blut und Boden" = sango kaj lando). Ekzistas multege da lingvoj kiuj same kiel Esperanto estas aŭ estis dum multaj jarcentoj uzataj dise tra la mondo kiel ekzemple la judaj lingvoj, la romaa lingvo kaj tiel plu. Jure ligi la lingvajn rajtojn nur al tiuj kiuj havas kompaktan teritorion estas klara formo de senrajtigo je sia lingva identeco por multaj homgrupoj vivantaj ankaŭ en EU.

La anonima retestro komplete ignoras la atentigon pri la erareco de la aserto, ke Esperanton neniu parolas denaske. Anstataŭe li/ŝi ekrespondas al demando, kiun neniu faris:

Retestro: Esperanto sendube estas lingvo kiu taŭgas por  multspeca komunikado, sed la ekuzo de Esperanto kiel la sola oficiala lingvo de EU estas malhelpata de du baroj. Unue, EU dekomence decidis uzi en sia agado la oficialan lingvon aŭ lingvojn de ĉiuj ŝtatoj-membroj. Ĉi tiu decido  ne estis nuligita lige kun iu ajn el la ĝisnunaj plivastiĝoj. Krome, lingvo iĝas oficiala lingvo de EU en la maniero klarigita ĉe demando 3 en la Oftaj Demandoj de la prilingva retejo. Ŝtato kiu petas membrecon anoncas antaŭ sia aliĝo, kiun lingvon ĝi volas uzi kiel oficialan lingvon en siaj ligoj kun EU. Iu nuna aŭ estonta ŝtato-membro devus do proponi al la Konsilio, ke ĝi volas uzi Esperanton kiel sian oficialan lingvon en EU. Kiel trian kialon oni povas krome mencii la novan komunikan strategion de la Komisiono, kiu celas diskuti kun la civitanoj kaj  proksimigi EU-n al ili. Mi mem kiel civitano ne sentus EU-n aparte proksima al mi, se mi por komuniki pri EU-aferoj devus lerni iun por mi komplete fremdan lingvon. Laŭ ni ĉi tiuj argumentoj montras, kial EU ne planas uzi Esperanton kiel sian solan lingvon.

Zlatko Tišljar ne opinias la argumentojn de la anonima retestro konvinkaj.

- Neniu postulas, ke oni uzu Esperanton kiel la solan oficialan lingvon de EU. Ĉu la anglan la sinjoro retestro ne devis komence lerni kiel "unu el komplete fremdaj lingvoj"? Ĉu li konis denaske la anglan? Kaj eĉ nun, kiam li konas bone la anglan, ĉu li sentus EU-on aparte proksima al li, se li kantus la eŭropan himnon en la angla?

Renato CorsettiRenato Corsetti, la prezidanto de UEA, opinias ke la retestro intence evitas diri la verajn kialojn de la sinteno de EU al Esperanto.

- Mi pensas, ke la respondinto, kiel aliaj EU-funkciuloj lastatempe, ne povas trovi bonajn kialojn por respondi al la demando ''Kial ne Esperanto?''. Ili ankaŭ ne povas diri, ke la komisiono esence laboras por la angla (kun la franca kaj la germana kiel nur kamuflaj aldonaĵoj) kiel ĝenerala interlingvo de EU, kaj pro tio ili provas eltrovi ĉiuj ŝajnajn kialojn, pri kiuj ili aŭdis.

- Ĉi tiu pri la manko de kulturo, kiun la Raporto Figeľ prezentas en piednoto, estas nur reuzo de io jam plurfoje uzita de francaj politikistoj. Kaj se oni pruvas ke tio ne estas vera, tiam venas la malvolo de la civitanoj lerni fremdan lingvon, kvazaŭ la angla estus malpli fremda por italoj, portugaloj aŭ slovenoj. Simple ili ne scias plu kion inventi por nei sian pozicion kontraŭan al ĉiuj interkonsentoj. Ni devas daŭrigi insisti.

arkivita en:
mateno
mateno diras:
2006-01-21 19:46

ne plu tiom ridinde, kiom naŭze estas spekti tiujn ĉi ŝajnigojn far la EU-estroj kvazaŭ estus kontraŭdiro inter Esperanto kaj multlingveco; tial ili daŭre ŝajnigas, ke la E-movado celas ke Esperanto estu la nura oficiala lingvo de EU;

la vero estas mala, kaj tiel simpla: la lingvoj naciaj kaj internacia okupas simple diversajn niĉojn; mi daŭre miras kaj scivolas, ĉu ili vere tion ne komprenas, aŭ ĉu temas pri malica misinformado

Esperanto estas ŝlosilo al multlingveco; kiel tion pli efike marteli en iliajn kapojn?

shpage24
shpage24 diras:
2006-01-27 00:34

La EU, au almenau siaj retrespondantoj, denove sin montras diversmaniere folaj. Se ili havus iomete da logika konsekvenco, ili dirus: Esperanto ne estas oficiala cxar neniu membro proponis gxin. Kiam unu el ili gxin proponos, Esperanto estos unu el la oficialaj lingvoj.

Anstataue, ili prezentis la jenajn sensencajxojn: Esperanto ne havas kulturon. Gxi ne taugas por legxofarado cxar gxi neniam uzigxis por legxofarado. Esperanton nur parolas Esperantlingvanoj. Gxi ne havas denaskajn parolantojn. Lerni Esperanton estus lerni fremdan lingvon.

Bazante sian malakcepton de Esperanto sur mensogoj, malgxustaj argumentoj, kaj obtuza malvolo trakti la veran situacion, cxu la EU ne similas la registaron de George Bush?

Scott Page

LaPingvino
LaPingvino diras:
2006-02-01 15:16

Mi poste ankoraŭ sendis mesaĝon al la retejuloj pri ĉi tio, kaj lastafoje mi vidis ke oni forviŝis la teksteron pri artefaritaj lingvoj. Cetere ŝajnas al mi ke oni pli kaj pli bonasence ekkonas Esperanton...

Peter
Peter diras:
2008-08-05 02:26
Esperanto ne taŭgas kiel interkomprenilo, ĉar ĝin parolas nur esperantistoj. Laŭ Zamenhof esperantisto estas tiu, kiuj parolas esperanton.
Sekve necesas el tiu elstare sagaca argumento konkludi, ke absolute neniu lingvo taŭgas kiel interkomprenilo, ĉar ĉiun lingvon parolas nur tiuj, kiuj ĝin parolas.

Ĉu Vi, sinjoro anonima retestro komprenis? Do bone, eksidu.