Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Agado / Handzlik: "La traduka servo de EU ne funkcias"

Handzlik: "La traduka servo de EU ne funkcias"

de Redakcio Laste modifita: 2005-10-27 12:54
La esperantista ano de la Eŭropa parlamento, Małgorzata Handzlik, ne povis partopreni la Vilnan kongreson. Anstataŭe ŝi preparas elekto-kampanjon en Pollando. Ŝin reprezentis ŝia edzo Jerzy Handzlik, kiu en kunsido de Eŭropa Esperanto-Unio rakontis pri ŝia laboro en la parlamento. Laŭ li, la aliaj parlamentanoj nenion scias pri Esperanto. "Ili tute miras ke ŝi konas la lingvon, ke la lingvo ne mortis. Ili ne volas kredi ke ekzistas gazetoj en Espranto, kantoj, retpaĝoj." Aŭdu la tutan paroladon!

La unua esperantisto en la Eŭropa parlamentano, Małgorzata (Margareta) Handzlik, devis lastmomente ŝanĝi siajn planojn kaj rezigni pri partopreno en la Universala Kongreso de Esperanto en Vilno. Anstataŭ partopreni la kongreson ŝi devis veturi al Pollando por partopreni en diskutoj rilate la aŭtunan elekto-kampanjon en Pollando.

En la marda kunsido de Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) Małgorzata Handzlik estis reprezentita de sia edzo Jerzy (Georgo) Handzlik. Li estis poste elektita estrarano de la asocio. Komence de la kunsido de EEU Jerzy Handzlik rakontis pri la lingva situacio en la Eŭropa parlamento.

Laŭ li, 30 procentoj el la eŭropa buĝeto estas uzata por tradukaj servoj. Tamen laŭ oficialaj kalkuloj la kosto de tradukado ĉe ĉiuj EU-institucioj kune estas taksata je 0,8 procentoj el la tuta EU-buĝeto aŭ sume 13 procentoj el la administraj kostoj. Eĉ tiuj 13 procentoj tamen ja egalas al 807 milionoj da eŭroj jare, neneglektinda sumo.

Eĉ pli rimakinde laŭ Jerzy Handzlik tamen estas, ke spite la elspezatan monon la traduka servo ne sukcesas kontentige kaj ĝustatempe prizorgi siajn taskojn.

- La dokumentoj venas al la oficejo de Margareta ĉefe en la angla. La pola versio venas aŭ malfrue, kiam ĝi jam ne validas por diskuti, aŭ ne venas entute, li diris.

Kiam Małgorzata Handzlik pasintsomere estis elektita ano de la eŭropa parlamento, ŝi ricevis centojn da gratulmesaĝoj en Esperanto, kaj ŝi daŭre ricevadas mesaĝojn de esperantistoj.

- Dankon pro ĉiuj senditaj mesaĝoj! Preskaŭ ĉiam la samideanoj petis ke ŝi faru ion en la eŭropa parlamento por Esperanto. La demando estas: kion? Ni trarigardis la du famajn rezoluciojn de Unesko pri Esperanto. Ili ne donas ion ajn konkretan, diris Jerzy Handzlik.

Post longa pripensado kaj diskutado kun aktivuloj, Małgorzata Handzlik konstatis, ke oni devas komenci per malgranda paŝo.

-  Eble unu el realismaj celoj kiujn ni povas atingi en eŭroparlamento estas la enkonduko de universitataj kaj  lernejaj Esperanto-ekzamenoj kaj regulaj stud-programoj, ne devigaj sed fakultativaj, en ĉiuj landoj same kiel en Hungario. En Hungario ĉiam pli da studentoj elektas Esperanton. Ne temas pri enkonduko de Esperanto kiel dua lingvo por ĉiuj, ĉar tio tute ne eblas - nun, diris Jerzy Handzlik.

Jerzy Handzlik rakontis ankaŭ pri la ĵusa renkontiĝo kun Ján Figeľ, respondeculo de la Eŭropa komisiono pri kulturo kaj multlingveco.

- Li interesiĝis pri la propedeŭtika valoro de Esperanto por plifaciligi la studon de aliaj lingvoj. Nu bone. Sufiĉas. Eble, se ni sukcesos pri tio, eble tio helpos al nia afero pli ol dek rezolucio pri sekvaj jubileoj.

La aliaj anoj de la Eŭropa parlamento laŭ Jerzy Handzlik apenaŭ scias ion pri  Esperanto.

- Margareta parolis pri Esperanto kun multaj kolegoj siaj en la parlamento. Ili tute miras ke ŝi konas la lingvon, ke la lingvo ne mortis. Ili ne volas kredi ke ekzistas gazetoj en Espranto, kantoj, retpaĝoj. Ili tre miras, kiam ŝi rakontas pri Universalaj Kongresoj. Iliaj bazaj demandoj estas: ĉu oni povas skribi esperante? ĉu oni presis iun libron en tiu ĉi lingvo? Ni devas ilin informi.

Por informi la anojn de la Eŭropa parlamento UEA tra la oficejo de Małgorzata Handzlik sendis pli ol 700 invitleterojn al ĉiuj anoj de la parlamento, petante ilin ĉeesti la kongreson en Vilno.

- Ĉirkaŭ 20 deputitoj afable respondis: "dankon, mi ne povas veni", kio tamen estas bona rezulto, ni ne esperis ke venos io ajn.

Por memorigi la parlamentanojn pri Esperanto, Jerzy Handzlik petis ke ĉiuj ĉeestintoj en la EEU-kunsido post la reveno hejmen kontaktu ĉiu sian eŭropan parlamentanon.

- Ne konvinkadu, tio neniel efikos, retmesaĝe sendu unu foton de la kongreso, kaj eble tri frazojn, ekzemple: mi partoprenis la kongreson de Esperanto en Vilno. Pli ol 2000 esperantistoj el 60 landoj ĝuis mirindan etoson sen ajna tradukisto. Vi mankis ĉe ni...

Tiun proponon la multnombraj ĉeestintoj en la malvasta salono Skūpas renkontis per rido
kaj aplaŭdoj.

Aŭdu la tutan paroladon de Jerzy Handzlik (wav-dosiero, 3 Mb)

La sonregistraĵon provizis Dominique Couturier.
Foto el la retejo parole_a_tous, kun permeso

arkivita en: ,
molnar
molnar diras:
2005-08-24 12:49
Estimataj Gelegantoj!

Ne nur la traduka servo ne povas prizorgi siajn taskojn, sed ekzistas ankau aliaj,cxefe financaj problemoj en EU-tion oni povas facile observi lau la aperintaj informoj.

S-ro Jerzy Handzlik kaj lia edzino tute pravas,parolante pri la malfunkciado de la traduka servo.

De la apero de la artikolo gxis hodiau forpasis relative longa tempo sen aldono de komentoj.Kial oni ne alparolis?
Supozeble,ke ankau la averagxkapabla homo tute klare komprenas la kialon,ecx vorton ne dirante pri la kompetentuloj-fakuloj!

Memkompreneble,ju pli da oficialaj lingvoj,des pli da lingvovariantoj,tradukistoj-interpretistoj bezonas por traduki la amason da dokumentoj.
El cxi tio logike sekvas,ke plialtigxas la kostoj/elspezoj,kiuj,unuflanke,post la aligxo de du kandidatlandoj atingas miliardon de euro,aliflanke plimalaltigxas la monsumo por civitanaj celoj.Kiamaniere la altestimata estrararo povos plibonigi la vivkvaliton,kak -kondicxojn de sia civitanaro?

Lau mi jam alvenis la tempo unufoje por cxiam solvi la problemojn-inter ili la lingvajn kaj la financajn -,sed ne prokrastadante gxin,au farante duon- au sxajnsolvojn.

Mi-unu el la civitanoj de la EU -ankau persone sxatus antauenigi nian komunan aferon proponante kiel eble pli rapidan sxangxon de la pensmaniero,do farigxi vera europeero ,pensi kaj agadi racie,celkonscie,ekonomie.