Esperanto-muziko povas malaperi el la reto

Ĉiuj muzikaĵoj publikigitaj de Vinilkosmo, la plej granda eldonejo de Esperanta muziko, povos malaperi el la retaj muzikservoj. Tio okazos, se ne estos trovita nova distribuanta firmao antaŭ la 18-a de februaro 2026. La nuna firmao nuligis la kontrakton kun Vinilkosmo, ĉar ne sufiĉe da homoj aŭskultas la muzikon.

De pli ol tridek jaroj Vinilkosmo, origine sub la ĉapelo de Rok-Gazet’,  estas la plej grava eldonanto de Esperanta muziko. Ĝuste vinilo neniam estis la ĉefa medio por la eldonaĵoj de Vinilkosmo, sed dum paso de la jaroj la lokon de sonkasedoj prenis kompaktaj diskoj, poste elŝuteblaj sondosieroj, kaj dum la lastaj jaroj ĉiam pli retaj aŭskultservoj kiel Spotify, Deezer kaj simile.

Tamen ne estas simpla afero aranĝi, ke la relative malmulte aŭskultataj kantoj eldonataj de komerce marĝena eldonejo efektive estu haveblaj en la grandaj muzikservoj. Nun ĉiuj enhavoj de Vinilkosmo povos tre baldaŭ malaperi el tiuj servoj, ĉar la distribua firmao Believe Digital, kun kiu Vinilkosmo kunlaboras de 13 jaroj, ne plu renovigos la kontrakton.

La simpla kialo estas, ke Esperanto-muziko ne estas profitiga por la firmao, ĉar tro malmulte da homoj aŭskultas ĝin. La kvanto de aŭskultoj ĉi-jare efektive malkreskis. Samtempe la granda muzikservo Spotify decidis entute ne plu kalkuli aŭskultojn de kantoj, kiuj ne atingas minimume mil trafojn dum jaro, kio forte influas la rezulton.

– Tio validas por ĉiuj eldonejoj. Pluraj etaj sendependaj eldonejoj troviĝas en la sama kazo kiel Vinilkosmo, rakontas Floréal Martorell, la ĉefa aktivulo de Vinilkosmo kaj Eurokka.

Por ke la Esperantaj kantoj plu restu aŭdeblaj en la reto, necesos trovi alian distribuan servon, kaj tio plej verŝajne ne eblos senpage. Laŭ la pritakso de Floréal Martorell, necesos kolekti pliajn 2 000 eŭrojn jare, kaj tiucele Eurokka post la jarŝanĝo lanĉos aliĝkampanjon al ĝia muzikklubo por individuoj kaj asocioj.

Libera Folio: Kial necesas pagi por ke la kantoj estu haveblaj en la aŭskultservoj? Male, ĉu ne la servoj devus pagi por havi la kantojn?

Floréal Martorell dum koncerto de Kaj Tiel Plu, 92-a SAT-Kongreso 2019. Foto: Przemysław Wierzbowski
Floréal Martorell dum koncerto de Kaj Tiel Plu, 92-a SAT-Kongreso 2019. Foto: Przemysław Wierzbowski

Floréal Martorell: – Nia nuna distribuanto distribuas nian katalogon kun homa asistado kaj pagas sin konservante sufiĉe altan procentaĵon de la vendoj, sed tio kostas al ni nenion, krom ke Vinilkosmo ricevas nur etan parton de la vendoj. Estas ege malfacile sukcesi havi kontrakton kun tiu speco de distribuanto. Nia katalogo estas tro specife fokusita al Esperanto-muziko kaj niĉa kun tro eta publiko kaj la rezultoj estas tro magraj por tiuj distribuantoj. Nun jam en decembro ni alvenis al la konkludo ke bedaŭrinde ne eblos trovi tiutipan bitan distribuanton.

Alia speco de distribuanto, kun kiu eblus fari kontrakton, postulas ĉiujaran abonpagon laŭ la kvanto de artistoj kaj albumoj distribuotaj tra la retservoj, Floréal Martorell rakontas:

– Nia Esperanta muzik-katalogo estas ampleksa, kaj pro tio la sumo estas sufiĉe alta, minimume estos 2000 eŭroj ĉiujare. Male al la alia sistemo, tiu ĉi teorie redonas al la eldonejoj 100 procentojn de la enspezoj, sed reale ne, ĉar Spotify, kiu estas la plej grava platformo, aplikas tiun aĉan kvoton de minimumo de mil aŭskultoj.

Ĝis lastatempe la eldonaĵoj de Vinilkosmo estis rete aŭskulteblaj ankaŭ tra la propra Abonklubo de la eldonejo. Ĝi tamen ĉesis funkcii en julio pro la bankroto de la firmao Divercities, kies servojn ĝi uzis. Tial Vinilkosmo nun lanĉas novan retejon.

Teorie eblus aranĝi propran elsendfluan servon por membroj en la propra retejo, sed tio igus Esperantan muzikon nehavebla por la ekstera mondo, estus komplika kaj kosta, Floréal Martorell rakontas.

– La enspezoj pere de la aliĝoj al la muzikklubo tre verŝajne ne sufiĉus por pagi la kostojn de la disvolvo de elsendflua sistemo, nek de la funkciado de la retejo. En la komenca jaro ni povus provi eki per nia aktuala servilo kaj vidi kiel sukcesa ĝi estos. Tio povas esti alternativo en kazo ke ni entute ne sukcesos trovi distribuanton por daŭre ĉeesti en ĉiuj muzikplatformoj en kiuj ni ĉeestis ĝis nun.

Eĉ se la enspezoj sufiĉus por pagi la teknikajn kostojn, mankus mono por investi en produktadon de novaj albumoj, Floréal Martorell diras.

– La realo estas, ke ne estas sufiĉe da aŭskultantoj kiuj pagas kion ili aŭskultas. La rezulto estas, ke la eldonsistemo kolapsas depost la senmateriiĝo de muziko, lige kun la iom-post-ioma malapero de fizikaj diskoj, kaj ankaŭ kun la alveno de AI-generita muziko.

Aboni
Avizi pri
8 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Edmundo
Edmundo
2025-12-16 14:48

Pluraj demandoj, ĉar mi ne abonas Spotify, do ne multe scias pri ĝi. Kiom da Esperanta muziko estas nun en Spotify? Kiom da jaraj aŭskultoj ricevas la plej popularaj Esperantaj kantoj? Ĉu eblas en Spotify serĉi pri muziko en Esperanto? Se oni pagus 2000 eŭrojn ĉiujare por publikigi la muzikon, kiom da jaraj aŭskultoj oni eble ricevus, kaj kiom da mono oni eble rericevus? (Eĉ se finance estus malprofite, la propono eble estus alloga por mecenato.)

KuboF Hromoslav
2025-12-16 14:59

Ah damne! Mi vere admiras persistemon de Flo pro lia multjara tirado de #esperanto-muziko 🤗 Li vere meritas grandajn dankon, aplaŭdon kaj subtenon de Esperantujo 🎸 🎶

Juha Metsäkallas
2025-12-17 11:06

Flo konstatis:

La realo estas, ke ne estas sufiĉe da aŭskultantoj kiuj pagas kion ili aŭskultas. La rezulto estas, ke la eldonsistemo kolapsas depost la senmateriiĝo de muziko, lige kun la iom-post-ioma malapero de fizikaj diskoj, kaj ankaŭ kun la alveno de AI-generita muziko.

Ial esperantistoj havas sintenon, ke artaĵoj devas esti senpagaj. El tio rezultas kopirajta malobservo.

Interreto jam estas plena je AI-generita muziko. Ĉar la profitmarĝeno de Esperanta muziko estas malgranda, tiu Ai-generado forte frapas Esperantan muzikon.

Johannes Genberg
Johannes Genberg
2025-12-18 8:41
Respondo al  Juha Metsäkallas

Mi tre dubas, ke iu faras e-muzikon por profito. Tion oni faras pro ĝuo de muzikkreado en Esperanto. En tiu okazo, ne mono sed aprezito estas la valuto, kaj ĉar estas kvazaŭ pli da e-projektoj ol lingvanoj, mi timas ke maltro da homoj havas tempon por aprezi la kreaĵojn de aliaj. Se la reago al kreaĵo estas silento, ne strange ke homoj malkuraĝiĝas kaj ĉesas fari aĵojn en E-ujo.

Andreas
Andreas
2025-12-18 13:13
Respondo al  Johannes Genberg

Mi konjektas, ke la plej multaj esperantistaj muzikistoj kreas Esperantan muzikon chefe pro ghojo.

Ekzemple mi kreis – koncedite: per helpo de AI – kelkajn Esperantajn muzikpecojn, kiujn mi uzis en TikTok-videajhoj, Snapchat-videajhoj kaj/au Snapchat-lensoj. Ankau chi lastajn kreis mi; temas pri bildmodifiloj, kiuj modifas tion, kion smartfona fotilo “vidas”, per efektoj bildaj au sonaj.

Chion chi mi faris tute sen ia financa profito – mi enspezis nul eurojn –, sed chefe pro plezuro kaj por amuzi aliajn homojn. La rezulto pozitive surprizis min: Kelkajn el tiuj Esperantaj lensoj vidis pli, ol cent mil homoj, unu ech miliono da homoj, kaj kelkmilfoje homoj kunhavigis tiujn Esperantajn lensojn al amikoj.

Por mi la vera profito estas la ghojo vidi, ke io tiel nicha, kiel Esperanta kreajho, atingas tiel multe da homoj sur platformo, kiu favoras kreo-ghojon kaj ebligas facilan disvastigon.

Kris
2025-12-17 20:45

@liberafolio

Mi amas krei esperana muziko ludante kun artefarita inteligenteco

Zaŭrāk Sadalmelīk
Zaŭrāk Sadalmelīk
2025-12-23 22:33
Respondo al  Kris

Nu, ĉu temas pri afero vere kreiva?

Vidi ĉe Jutubo kreaĵojn faritajn per artefarita inteligento estas malamuze: la felisoj, ekzemple, tute ne konvinkas iun ajn, ĉar ĝiaj movoj estas kurioze nenaturaj, inter aliaj strangaĵoj. Estas beleco, sed ne estas natureco. Eĉ la sonoj de la katoj estas strangaj. Ne spektu tion!

Koncerne al muziko farita per artefarita inteligento, tre eble okazas la samo. Ĝis nun mi aŭskultis nenion el tio. Nek volas aŭskulti ion ajn de tiu speco. Certe la muzikoj tiel faritaj devas soni strange.

Por mi tiaj artefaritaj kreaĵoj ne estas artaĵoj, ĉar la ellaboro devenis el ekstera animo, oni ĉi tiel diru, kiu vere sentas nenion.