La argentina esperantisto Héctor Oesterheld ekde la 1950-aj jaroj kreis la bildstrian rakonton El Eternauta pri civitana rezisto kontraŭ ekstertera invado. La komikso nun iĝis tutmonde furora televidserio. Oesterheld mem kaj preskaŭ lia tuta familio post la militista puĉo en 1976 estis kaptitaj de la polico kaj mortigitaj aŭ malaperigitaj.

Fine de aprilo aperis en la elsenda servo Netflix nova televida serio produktita en Argentino: La Eternaŭto (El Eternauta). Tiu ĉi sukcesa filmaro prezentas scenaron en kiu ekstertera invado manifestiĝas per la apero de iuspeca toksa neĝo, kontraŭ kiu organiziĝas rezisto de grupo de civitanoj, gvidataj de veterano, kiun ĉefrole ludas la fama aktoro Ricardo Darín.
La rakonto baziĝas sur komikso samnoma, kiu naskiĝis en la 1950-aj jaroj. La scenaro estis kreaĵo de Héctor Oesterheld, kaj la unua desegnisto estis Francisco Solano, ambaŭ prestiĝaj profesiuloj de la latinamerika bildstria kulturo. La sukceso de la komikso kondukis al postaj sekvaĵoj de la rakonto, foje kun aliaj kunlaborantoj, kaj jam pasintece ekzistis provoj krei filman version.
Tiuj planoj estis forte kondiĉitaj de la politikaj cirkonstancoj de la tiuepoka Argentino, kun la altiĝo de la politikaj streĉoj kaj la potencpreno fare de militista junto en 1976. Solano devis ekziliĝi, sed pli akra estis la sorto de Oesterheld.

Tiu ĉi fariĝis membro de armita grupo de la maldekstra peronismo, konata kiel Montoneros, kaj li devis kaŝiĝi post la militista puĉo. Li ankoraŭ prezentis scenarojn de La Eternaŭto dum sia subtera agado, sed en 1977 li estis malkovrita, malliberigita, kaj, post daŭra torturado, li estis malaperigita. Oni neniam trovis liajn restaĵojn.
Ankoraŭ pli terura estis la sorto de lia familio: li havis kvar filinojn, kiuj same aktivis en maldekstremaj movadoj. Ĉiuj kvar, kaj ankaŭ la paruloj de tri el ili, estis forkaptitaj de la policaj aŭ militistaj fortoj, kaj ĉiuj estis mortigitaj. La edzino de Oesterheld, Elsa Sánchez, ricevis la restaĵojn nur de unu el ili. Kaj ŝi ankaŭ devis zorgi pri du malgrandaj nepoj, unu el kiuj estis redonita el kaptiteco, en kiu li povis unu fojon vidi sian avon.
Sed kvazaŭ tio ne estus sufiĉe terura, du el la filinoj estis gravedaj, kaj nenion oni scias pri la sorto de la beboj probable naskiĝintaj dum ilia kaptiteco. Oni suspektas ke ili estis kaŝe venigitaj al aliaj komplicaj familioj, kiuj adoptis ilin kiel proprajn, kiel ofte okazis en tiu tempo.

Kiu estas la rilato al Esperanto? Héctor Oesterheld estis esperantisto.
Antaŭ kelkaj jaroj mi menciis la aperon de anonco en la revuo La Juna Vivo, en 1940, per kiu la juna Oesterheld, tiam studento pri geologio, petis korespondamikojn.
Esperanto estis menciita en intervjuo de lia vidvino en la argentina ĵurnalo La Nación en 1997, en kiu ŝi asertis ke li legis esperantajn librojn kaj ke en liaj historioj evidentiĝas esperantistaj idealoj. La revuo Esperanto eĥis tiun sciigon post publikigo en loka bulteno.
Bedaŭrinde oni ne povas trovi spurojn de tiu agado, ĉar lia arĥivo estis forprenita kune kun li mem fare de la armea diktaturo.
Pro la apero de la filmo, oni denove parolas en Argentino pri lia sorto kaj tiu de lia familio, kaj la asocioj de familioj de murditoj kaj malaperigitoj de la diktaturo lanĉis novan kampanjon por instigi esplorojn por retrovi la restaĵojn de la murditoj kaj enketon pri la sorto de la du nepoj – kiuj nun estus proksimume en la aĝo de 48 jaroj kaj verŝajne ne konas sian veran devenon.
Kaj revenis al la aktualo, valida pli ol iam, la moto de la verko: “Neniu saviĝas sola”.
José Antonio del Barrio
Hazarde mi rigardis la unuan parton de tiu serio, tuj antaŭ ol legi ĉi tiun artikolon, do tre interese por mi. Nenia mencio pri Esperanto en la nacilingvaj vikipediopaĝoj pri Oesterheld, kiujn mi konsultis. Ĉu iu volas aldoni tian mencion?
La anglalingva paĝo informas pri la hispana prononco de la nomo: oésterĥel, se iu alia scivolis. (La nomo estas origine germana, kompreneble.)
Ĉu petskribo al Netflix, ke oni proponu subtitolojn ankaŭ en Esperanto? 🙂