La subtenantoj de bonlingvismo volas limigi la kvanton de neologismoj en Esperanto kaj igi la lingvon malpli eŭropcentra. Pli radikala estas Tokipono – lingvo, kiu uzas maksimume 140 vortojn kaj devigas la parolantojn funde pripensi, kion ili fakte volas diri. Ni petis la iniciatinton de la lingvo kaj kelkajn uzantojn rakonti, kiel ĝi diferencas de Esperanto.

Tokipono estas lingvo, kiu ekzistas de baldaŭ 25 jaroj. Ĝin elpensis esperantisto, kaj almenaŭ komence la plej multaj parolantoj estis esperantistoj. Tamen surprize en reta diskuto pri lingvoj aperis lerninto de Tokipono, kiun surprizis la fakto, ke estas eldonataj libroj en Esperanto.
– Mi ne sciis, ke tio ekzistas, miris François, poligloto, kiu dum multaj jaroj laboris ĉe diversaj EU-institucioj.
Tokiponon li hazarde malkovris en la reto, kaj tuj ekpensis, ke ĝi estus ideala lingvo por instrui en ĉiuj lernejoj de Eŭropa Unio. Diference de pli ordinaraj planlingvoj kiel Esperanto, Tokipono laŭ li vere estas facile lernebla sendepende de la lingva fono de la lernanto.
– Dum la tempo kiun mi bezonus por lerni Esperanton mi povus lerni la polan, kaj ĝin mi vere povus uzi en mia profesia vivo ĉiutage. Sed pri Tokipono la aferoj statas tute malsame. Pro la limigita vortprovizo, 120 vortoj, eblas pli-malpli lerni ĝin dum semajnfino, se oni studas intense.
Efektive estas iom pli da vortoj en Tokipono – dum la jaroj kiuj pasis post la publikigo de la unua libro estis enkondukitaj dudeko da neologismoj. Ne ĉiuj uzantoj de la lingvo tamen akceptas ĉiujn tiujn, do ankaŭ Tokipono havas siajn bonlingvanojn, kiuj preferas resti laŭeble proksime al la originaj 120 vortoj, kaj radikalulojn, kiuj uzas ĉiujn 140 vortojn.
Por vere uzi la lingvon ne sufiĉas nur koni la vortojn, kaj necesas pli da tempo, sed almenaŭ unuavide la lingvo aspektas facila, preskaŭ kiel ludo, François diras.
– Kompreneble Tokipona ne nepre donas ĉiujn nuancojn, sed imagu povi veturi kien ajn en Eŭropo kaj povi interkompreniĝi! Tial Tokipona estas mia amata ĉevaleto, sed miaj kialoj lerni ĝin verŝajne ne estas tre reprezentaj. Multaj homoj lernas ĝin, ĉar tio estas facila kaj rapida, kiel personan defion, sed poste bedaŭrinde ne multe uzas ĝin por io ajn.
Evidente do ne plu veras la antaŭjuĝo, laŭ kiu ĉiuj tokiponistoj estas ankaŭ esperantistoj. Laŭ Sonja Lang, la iniciatinto de Tokipono, dum multaj esperantistoj ne konscias pri la relative vasta uzo de Tokipono ĉefe en la reto, same multaj junaj tokiponuloj ne scias pri la vasta uzo de Esperanto.
– Tria grupo parolas ambaŭ lingvojn, aktivas en ambaŭ komunumoj kaj vidas la plenan pejzaĝon por kunlaborado kaj kunekzistado. Ni strebas malfermi la pordojn en ĉiuj direktoj, por ke ĉiuj estu bonvenaj en ĉiuj aliaj lingvaj komunumoj. Ni estas geamikoj kaj neniel rivaloj. Ni deziras fortigi kaj subteni unu la alian.
Kial kaj kiel estiĝis Tokipono?

– Mi delonge uzas Esperanton kaj studis multajn lingvojn. Tokipono naskiĝis en 2001 dum malbonfarto. En mia menso spontanee kunformiĝis eroj el diversaj lingvoj kaj ideoj. Por esprimi kaj sanigi mian animon, io interne pelis min skizi mapon por kodi la maksimumon per la minimumo: nur 120 vortoj, facilaj sonoj kaj bazaj reguloj. Mi ludeme meditis pri la vivo kaj serĉis vidi la tutaĵon koncize.
– Post montro de la malneto en la reto rapide aperis parolantoj. Mi neniel celis anstataŭigi internaciajn lingvojn, sed nun dekmiloj ĝuas Tokiponon por diversaj celoj. La ISO-komitato rimarkis tiun kreskantan kaj ampleksan uzon kaj klasifikis ĝin kiel mondan lingvon. Universitatoj proponas kursojn kaj invitas min. La vigla Tokiponularo floras kiel amikeca najbarino de Esperanto.
Kiel do diferencas la uzantaroj de la du lingvoj? Por doni pli vastan perspektivon Sonja Lang respondis ne nur mem, sed petis komentojn de aliaj uzantoj de Tokipono.
– Komence Esperanto kunligis popolojn, dum Tokipono simpligis ideojn. Ĝi celis esti ne “la monda lingvo” sed pensiga kaj helpa lingvo por esplori la menson. Hodiaŭ multaj lernas pro scivolo kaj trovas viglan komunumon kun muziko, rakontoj kaj babilado, diras Chris Elliott el Novzelando. En la tokipona komunumo Chris Elliott estas konata kiel jan Minasa.
– Multaj japanoj sentas malfacilecon lerni la anglan, kaj aliajn eŭropajn lingvojn, inkluzive Esperanton. Malsimilas ne nur lingvoj mem, sed ankaŭ pensmanieroj inter okcidento kaj oriento. Tokipono donas al ni ĉiuj pli simplan kaj komunan pensmanieron, diras Namba Fumiharu, en Tokipono konata kiel jan Osame.
– Se mi volas klarigi al aliulo sentojn, kiuj okazas en mi, mi uzas Tokiponon, kiu per siaj vortoj klaraj sed vastaj faciligas tian komunikon. Aliflanke, Esperanto disponigas multajn rimedojn por envortigi ĉiajn pensojn, kaj mi uzas ĝin por esprimi tiujn, diras Preston Miller Firestone (jan Peton).
La vorto “jan” en Tokipono signifas “persono”, kaj estas uzata ankaŭ por indiki ke la sekvanta vorto estas propra nomo. Majuskloj estas uzataj nur por propraj nomoj, ne komence de frazoj.

– Malgraŭ iliaj diferencoj, mi observas ke multaj Tokiponuloj estas ankaŭ esperantistoj aŭ volas esperantistiĝi. Antaŭ kelkaj monatoj, mi kaj kelkaj amikoj kreis Discord-grupeton, ĉar ni ĉiuj individue ekvolis lerni ĝin. Bonvolu instrui al ni! diras Ethan Corgatelli, en Tokipono konata kiel jan Itan.
Por esperantistoj kiuj volas lerni Tokiponon ne mankas lerniloj. La lingvo uzas limigitan version de la latina alfabeto – dum Esperanto aldonis proprajn literojn, Tokipono simpligis la sonsistemon kaj rezignis pri sonoj, kiujn parolantoj de diversaj lingvoj trovas malfacilaj.
Dum la gramatiko de Esperanto, kvankam simpligita kaj reguligita, ĝenerale kopias la strukturon de eŭropaj lingvoj, Tokipono funkcias en tute alia maniero. La vortoj ne ŝanĝiĝas kaj ne ekzistas ekzemple tempoformoj de verboj.
Por esprimi konceptojn por kiuj ne estas baza radiko, oni libere kombinas kaj kreas la signifojn laŭbezone. Tiel por “kokino” ofte povas sufiĉi diri waso (birdo). Se necesas klarigi pli precize, eblas diri ekzemple waso sike (ovobirdo).
– Temas pri la plej kerna parto de la Tokipona funkcio. La pli longaj manieroj ne estas tiel ofte bezonataj en realaj situacioj kiel komencantoj supozas. Ili ne estas fiksitaj en vortaroj kvazaŭ novaj vortoj por parkerigi. Kiel en ĉiuj lingvoj, fluaj parolantoj scipovas kunmeti la ĝustan kvanton de informoj laŭ la vera kunteksto kaj normala gramatiko, Sonja Lang diras.
Iom surpriza detalo de Tokipono estas, ke spite la strebon al simpleco la lingvo havas plurajn skribsistemojn. Krom la ordinara latina alfabeto oni povas uzi ideogramojn, unu por ĉiu vorto.
– Du skribsistemoj populariĝis. Por multaj estas plej facile tajpi per la latina alfabeto. 73 procentoj de Tokiponuloj scipovas Sitelenponon, kies skribosignoj pli fidele montras kaj memorigas la signifojn. Ni ĵus fondis la Asocion de sitelenponaj eldonistoj kaj tipografoj por kunlabori pli proksime kun Unikodo, Sonja Lang rakontas.
Ĉu veras, ke Tokipono ne havas simplan manieron esprimi grandajn ciferojn? Kial? Ĉu tio ne sen neceso limigas la uzojn de la lingvo?
– Tio estas ofta miskompreno aŭ eksdata ideo laŭ la skizo por komencantoj en 2001. La sistemo funkcias adicie: wan (1), tu (2), luka (5), mute (20), ale (100). Por grandaj nombroj oni multobligas 100 kaj do kutime skribas MAML por 2025 (20-oble 100 plus 20 plus 5). Multaj preferas kuntekstajn indikojn, ekzemple “sufiĉe da” aŭ “tro multe da”, anstataŭ supozi ke la amiko komprenos la pragmatikan diferencon inter ekzemple 78 tigroj kaj 79 tigroj en la reala parolsituacio.
Kiel vi mem vidas la diferencojn de la du lingvoj kaj komunumoj, Esperanto kaj Tokipono?
– Ĝenerale Tokiponuloj estas junuloj aktivaj en la reto. Valoras al ili la rolo de ne-eŭropaj lingvoj kaj arto. En planlingvo ili serĉas eblecojn por seksa neŭtraleco kaj signado kun surduloj. Ĝenerale Esperantistoj uzis la lingvon pli longe, havas monon por vojaĝi kaj ĝuas grandegan libraron.
– Persone mi ŝatas ambaŭ lingvojn por amikiĝi, krei verkojn, vojaĝi kaj ĝui muzikon. Do la celoj similiĝis por mi. La du etaj komunumoj en la mondo estas bonetosaj laŭ la principoj de raŭmismo kaj lingva diverseco. Mi helpas tokiponulojn lerni Esperanton kaj inverse.
Legu pli: La oficiala retejo de Tokipono en Esperanto
Legu pli: La bona lingvo
“Dum la tempo kiun mi bezonus por lerni Esperanton mi povus lerni la polan” … la parolanto ja estas poligloto, sed ĉu tio vere eblus? Aŭ ĉu li fakte preskaŭ nenion scias pri Esperanto kaj do nur divenas, ke ĝi estas simile komplika?
@Libera Folio Ho, mi ne sciis ke jan Sonja estas Esperantisto!
@korren @Libera Folio certe, kaj multaj tokiponaj vortoj devenas rekte de Esperanto.
e.g. suno, pona (bona), pali (fari), mute (multe), ijo (io), moli (mori), sama (sama), tomo (domo)
kaj, sherce, kokosila (krokodili)
Certe, Sonja Lang estas aktiva esperantistino kaj ŝi partoprenas en kongresoj en Kanado.
Ŝi ankaŭ publikigas en Blua Ĉielo.
La lingvo havas precize 137 vortojn. Estas kelkaj neologismoj sed ne konataj de ĉiuj.
En kelkaj sociaj retoj aperas novaj vortoj sed bonaj spertaj tokiponistoj ne subtenas ilin.
Ne nur gejunuloj parolas tokiponon, mi havas 61 j. Mi lernis ĝin per libro sendita de la aŭtoro mem, Mensa-ano, kaj per Ankidroid.
Efektive, sufiĉas 2 tagoj por povi skribi ĉion. Sed por kompreni, necesas kunteksto kaj iom pli da sperto. Tamen, post 2 monatoj, eblas krei ŝercojn kaj poemojn, traduki proverbojn, elpensi novajn kunmetaĵojn… Ekzistas videaĵoj, tradukaĵoj, poezio kaj revuo.
Mi praktikas ĝin ĉefe en grupo interne de la asocio Mensa. Tokipono estas por mi mensa jogo. Ĝi ekzercas kreemon.
Vidu amuzan filmeton:
https://youtu.be/KWFyg_I2AXY?si=kJaXlyXDr5HTGsfE
La lingvo havas precize 137 vortojn.
Nu, ne eblas precize kalkuli la vortojn en iu ajn lingvo – oni ne diras ekz. ke Esperanto havas precize 5679 vortojn. Mi preferas diri ke la lingvo havas ĉirkaŭ 130 vortojn (precipe ĉar tiom mi mem uzas. 🙂