Novaj planoj por Pasporta Servo

Pasporta Servo iam estis eble la ĉefa servo de TEJO, sed nun dum pluraj jaroj funkcias preskaŭ sendepende de la organizaĵo al kiu ĝi formale apartenas. En la nova estraro de TEJO pri Pasporta Servo respondecas Patricio Agustín Iglesias, kiu nun volas evoluigi kaj aktualigi la servon.

Gastigantoj de Pasporta Servo sur la mondomapo.

Pasporta Servo ekfunkciis en 1967, sed la lasta papera listo de gastigantoj aperis en 2017. De tiam la servo ekzistas nur en reta formo. En la retejo nun estas pli ol 2 300 gastigantoj. Tamen multaj el la informoj kredeble estas malaktualaj, ĉar la lasta amasa kontrolo de ĉiuj datenoj okazis en 2016, sojle al la publikigo de la lasta papera listo, rakontas Meir Goren, kiu aliĝis al la skipo en 2016.

En 2021 la ĝistiama ĉefrespondeculo Baptiste Darthenay retiriĝis de la projekto. Ekde tiam Meir Goren restas la prizorganto de la retejo.

Meir Goren.

– Mi prizorgas la teknikan flankon: evoluigas la retejon kaj certigas ke ĝi daŭre bonorde funkciu. Krome mi helpas al homoj kiuj skribas al la centra retpoŝtadreso de PS (kutime pri problemoj kun ilia konto) kaj fojfoje landaj organizantoj (ĉefe pri iuj teknikaj komplikaĵoj). Entute estas 47 landaj organizantoj, kaj iom malpli ol duono el ili estas aktivaj (en la senco ke ili regule vizitas la retejon, sed ne nepre por kontroli aŭ aprobi datumojn).

Ne eblas scii, kiel multe da gastigadoj okazas per la servo, ĉar la retejo registras nur la fakton, ke uzantoj interkomunikiĝas, li klarigas.

– Jare en PS aktivas inter 900 kaj 1 400 uzantoj laŭ ensalutoj, kaj oni interŝanĝas inter 100 kaj 550 mesaĝojn monate pere de la retejo.

La mondo multe ŝanĝiĝis post 1967, kaj Pasporta Servo certe ne plu estas la unua loko, kie junaj esperantistoj serĉas tranokton, sed ĝi ne perdis sian signifon, diras Tobiasz Kubisiowski, kies oficperiodo kiel estrarano de TEJO ĵus finiĝis:

– Tio videblas en diversaj Telegram-grupoj por apartaj urboj au regionoj, kie ofte estas pli facile trovi tranokton. Mi persone neniam provis tranokti pere de Pasporta Servo – mi preferis demandi jam konatajn esperantistojn en la koncerna urbo – sed mi konas ankaŭ amikojn, kiuj tute sukcese uzis ĝin. Kvankam la enhavo de la retejo povas ŝajni eksdata kaj malfacile uzebla, mi kredas, ke ĝi daŭre estas uzebla kaj uzata de nemalgranda grupo de homoj. PS estas parto de la tradicio de la Esperanto-kulturo, tial multaj pliaj homoj scias pri ĝia ekzisto.

Tobiasz Kubiwiowski.

En la estraro de TEJO oni diskutis la ideon estonte inkluzivi Pasportan Servon en iu projekto subvenciita de EU, li rakontas.

– Laŭ mia scio Pasporta Servo estas sur la listo de ideoj por eblaj subvencipetoj de TEJO. Do, se en iu momento eblos subvencipeti por plifaciligi vojaĝojn per iu projekto, kiu povus financi la ordigon de la adresaro kaj pretigon kaj presigon de la libreto, tion TEJO eble faros.

Ĝenerale Pasporta Servo tamen dum la lastaj jaroj evoluis relative sendepende de la formalaj gvidorganoj de TEJO, rakontas Patricio Agustín Iglesias, la nova kasisto de TEJO.

– Menciindas ke Wojtek Oreszczuk, dum sia volontulado en Roterdamo pasintjare, kontaktis ukrainajn gastigantojn por esprimi la kunlaboremon de la movado kaj koni iliajn eventualajn bezonojn.

En la ĵus ekoficinta estraro Patricio Agustín Iglesias havos la ĉefrespondecon pri Pasporta Servo.

– Ĝi estas pli konata ol TEJO mem: spektu ajnan enkondukon pri Esperanto kaj ĝi plejofte mencios kaj UEA kaj Pasportan Servon, sed bedaŭrinde ne nian kernan junularan organizon. Multaj nunaj aktivaj movadanoj ekesploris pri nia lingvo kiam ili aŭdis ke ĝi faciligas vojaĝi ŝparante monon. Krome, ni argentinaj, esperantistoj sentas nin aparte ligataj al la ilo, ĉar inter ĝiaj pioniroj troviĝas nia samlandano Rubén Feldman González.

Patricio Agustín Iglesias.

Krom Patricio Agustín Iglesias, pri Pasporta Servo en la estraro aktivos Ada Florence Iracadukunda el Burundo kaj Abhinav Varma el Barato. Laŭ Patricio Agustín Iglesias, estus bone tutmondigi la reton de gastigantoj:

– La mapo mem klare montras, ke ekster Eŭropo malabundas gastigantoj. Tute indas instigi ĉieajn homojn aliĝi al la programo, kun speciala atento al landoj kaj regionoj ne bone reprezentataj, ĉefe per persona kontaktado. Por doni ekzemplojn, ni nuntempe havas neniun gastiganton en Angolo, Kazaĥio, Mozambiko, Paragvajo aŭ Ruando, landoj kie mi konscias ke estas esperantistoj.

Entute estas 2 378 gastigantoj, sed duono el tiuj troviĝas en ses landoj: Francio (374), Brazilo (222), Usono (178), Germanio (173), Rusio (131) kaj Pollando (100) – entute 1 178 en tiuj landoj.

– Kreskigi la kvanton de landoj kaj gastigantoj estas la plej pova reklamilo por la servo. Ankaŭ indas disvastigi per la sociaj retoj spertojn de homoj kiuj uzis ĝin kaj afiŝojn pri la programo.

Jam en la sekva granda reta evento de TEJO, Retoso 2023, povos okazi programero pri Pasporta Servo, li diras.

– Ankaŭ la Virtuala Kongreso kaj aliaj retaj kaj ĉeestaj eventoj povas esti bonaj okazoj por disvastigi la programon kaj kolekti novajn proponojn. Tute indas instigi junulojn aliĝi al la komisiono kaj aljuĝi por ĝi en la buĝeto de 2024 almenaŭ etan monsumon. Kaj mi ege emas, eble venontjare, inviti prelegi homojn kiuj estis enplektitaj en Pasporta Servo tra la lastaj jardekoj.

Se eĉ sen granda aktivado flanke de la gvidorganoj de TEJO Pasporta Servo pluvivis kaj kreskis, kun iom pli da subteno ĝi povos bone evolui kaj vigliĝi, li esperas.

– Tamen, kiel dirite, ni unue devas renkontiĝi por detale taksi kun la komisionanoj, dialoge kun la stabo, kiuj ideoj ŝajnas la plej trafaj. Kaj mi ankaŭ invitas la legantojn de Libera Folio lasi siajn sugestojn inter la komentoj. Ni klopodos legi ĉiujn!

 


Pli pri la temo

3 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
chielismo
2023-09-11 2:00

Antaŭ la pandemio mi kiel aktiva komercisto ofte vojaĝis… tranokte diversajn hotelojn, sed ĉiufoje kiam mi tranoktis per PS, mi havis specialan sperton kun Esperanta sento, eĉ ne forgesebla dum la vivo, fakte mi jam forgesas tiom da hoteloj, kiom mi tranoktis en aliaj landoj kaj urboj.
Mi proponas: 1, se eblas , ankaŭ konstrui pasportan babilejon, kie oni povos rekte konsulti kaj konsili al interesantoj. 2, elektu landan kunordiganton, kiu povos doni al vojaĝantoj utilan informon pri lokaj gastantoj. Dankon!

Patricio Agustín Iglesias
2023-09-15 18:02
Respondo al  chielismo

Kara Ĉielismo:
Dankon pro via reago! Mi memoras pri viaj interesaj rakontoj pri vojaĝado kiel komercisto dum VK 2021! Estus ege interese, se vi iam rakontas en evento de TEJO pri viaj spertoj vojaĝante gastigata per PS. Mi provos respondi:

  1. Jam ekzistas pasportserva babilejo en Telegramo, al kiu vi rajtas aliĝi. Eble ni povus disvastigi ĝin pli forte. Mi demandos pri tio al la komisiono! Jen la ligilo: https://t.me/+AZriqUEz3jHNy0WnPAHbBQ
  2. Ekzistas landaj organizantoj, sed ne en ĉiuj landoj. Ni ja devas antaŭenigi tion!

Havu belan semajnfinon kaj dankon pro via kunlaboremo!

chielismo
2023-09-17 2:40

Kara Patricio, Koran dankon pro via respondo kun la retligilo!
Post provado mi konfirmis ke Telegram ne estas uzebla en Ĉinio, kie nun aperas junuloj kaj studentoj lerni Esperanton kaŭze ke junuloj konscias ke la mondo komencas novan epokon kun multaj centroj kaj merkatoj…aŭ junuloj komencas konsideri estontecon de la mondo kun Esperanto(ĉinlingve Mondlingvo 世界语)
Por konservi la junulajn interesojn je Esperanto ni ofertas al ili Pasportan Servon necese. Laŭ mi la retejo de PS estas tre facile vizitebla, kaj necesas konstrui babilejon(afiŝejo), ĉar ofte post la tralego kaj kontakto uzantoj ne povas trovi sian interesanton aŭ gastiganton. Se ekzistos la afiŝejo/babilejo, oni povos lasi sian peton aŭ ideon, aŭ akurate diskuti kun interesanto. Resume mi petas vian konsideron je mia propono. Dankon!