Nova retejo por esperantistaj librovermoj

Ĉu denove nova socia retejo por esperantistoj? Sed ĉi-foje ĝi estas ne nur por esperantistoj. Per Libroj.org eblas rakonti en Esperanto pri interesaj libroj kaj trovi aliajn legemajn esperantistojn – sed ankaŭ interrilati kun legemuloj ekster Esperantujo. Libroj.org estas parto de Fediverso, samkiel Mastodon.

Unu el la multaj vidoj de Libroj.org.

Multaj literatur-amantoj ŝatas regule noti, kiujn librojn ili legis kaj kiajn pensojn la libroj vekis ĉe ili. Iuj faras tion publike, ofte en retejoj kiel GoodReads. Sed estas alternativoj al tiaj grandaj komercaj retejoj.

La komputila programisto Neil Roberts, kiu lernis Esperanton antaŭ dudeko da jaroj kaj interalie programis la telefonan aplikaĵon por Reta Vortaro, PReVo, ĵus starigis novan forumon por legemuloj ĉe Libroj.org. Libera Folio petis lin rakonti pri la ideo malantaŭ la projekto.

Libera Folio: Kio estas libroj.org?

Neil Roberts: – Libroj.org estas socia reto por paroli pri libroj en Esperanto. Oni povas spuri sian legadon, fari komentojn kaj recenzojn pri libroj, kaj fiksi por si celon de la nombro de libroj kiujn oni legos dum la jaro. Tiel oni povas diskuti kun la aliaj uzantoj pri libroj kaj trovi sian sekvan legaĵon.

– La retejo uzas la programon BookWyrm, do Libroj.org estas parto de la reto de etaj komunumoj de legemuloj de BookWyrm. Tiel, ni esperantistoj povas havi nian angulon en la reto por paroli pri la libroj kiuj interesas nin, sed ni samtempe estas videblaj al aliaj uzantoj de la reto kaj ankaŭ povas vidi kion ili legas kaj interagi kun ili.

Kiel ĝi diferencas de komercaj servoj, ekzemple Goodreads?

– Grava diferenco por Libroj.org estas ke ĝi povas celi nur etan komunumon, kaj tial esti estrata de tiu komunumo mem. Ni povas decidi niajn proprajn regulojn por la retejo kaj ne devas submetiĝi al la reguloj de granda firmao kiu havus aliajn celojn ol la niajn. Tio estas aparte grava por esperantujo rilate al Goodreads, ĉar lastatempe Goodreads ŝanĝis siajn regulojn tiel ke oni nun devas esti ”bibliotekisto” por havi la rajton aldoni libron.

Neil Roberts.

– Oni povas peti la bibliotekistojn aldoni librojn, sed ili havas plurajn petojn ĉiuminute kaj estas kvazaŭ loterio ĉu oni sukcesos aldonigi sian libron aŭ ne. Kompreneble la esperantaj libroj estas malpli konataj kaj tial ili malpli probable jam troviĝos en la datumbazo. Mi antaŭe uzis Goodreads, sed mi komencis serĉi alternativojn ĝuste pro tiu problemo. Mi finlegis la esperantan tradukon de Spionoj kaj mi volis skribi miajn pensojn pri ĝi ie, sed la libro ne aperis en la datumbazo de Goodreads kaj la bibliotekistoj bezonis pli ol semajnon por aldoni ĝin.

– Krom tio, Goodreads estas posedata de Amazon, kaj certe multaj homoj preferas ne subteni tiun firmaon. Plie, laŭ mia scio la retejo estas havebla nur en la angla, dum BookWyrm havas multajn tradukojn, interalie esperantan.

Ĉu ĝi estas nur por libroj en Esperanto?

– Provizore mi elektis la politikon ke oni rajtas paroli pri libroj eldonitaj en iu ajn lingvo, kondiĉe ke oni parolas pri ili en Esperanto. Mi pensas ke interesus esperantistojn vidi kion aliaj esperantistoj legas, eĉ se la libro ne nepre estas en Esperanto mem. Se la uzantaro kreskos kaj la konumumo preferos alian regulon, ni povos ŝanĝi ĝin poste.

Ĉu jam eblas aliĝi?

– Jes! Ĉiu kiu parolas Esperanton estas bonvena peti inviton ĉe Libroj.org. La peto estos akceptita tre baldaŭ kondiĉe ke oni scipovas Esperanton. La retejo kaj BookWyrm mem ankoraŭ estas tre novaj, do povas okazi problemetoj, sed ĝi jam estas sufiĉe uzebla.

Kian evoluon de la servo vi esperas vidi?

– La programo de BookWyrm ankoraŭ estas tre nova kaj mankas kelkaj trajtoj por ke ĝi estu tute glate uzebla. Tamen ĝi estas konstante prilaborata kaj ĉiu nova versio alportas plibonigojn. Do mi ŝatus ke Libroj.org sekvu tiun evoluon kaj fariĝu bele uzebla retejo. Mi ŝatus ke la servo kresku al komunumo de esperantistaj legantoj kaj ke tio instigu pli da legado en esperanto. Tiel mi ne plu havos la problemon ke mi ne scias kion legi en esperanto.

Ĝi estas parto de Fediverso samkiel Mastodon. Ĉu do eblas sekvi ĝin en Mastodon?

– Jes! BookWyrm (kaj do Libroj.org) uzas ActivityPub, la saman protokolon kiun uzas Mastodon, do uzantoj de Mastodon povas sekvi la agadon de uzantoj de Libroj.org. Sed ne nur pasiva sekvado eblas, oni povas ankaŭ respondi al recenzoj kaj komentoj kaj tiel fari konversacion tra la du retoj. Kompreneble tio same validas pri aliaj malpli grandaj servoj de la Fediverso kiel Pleorama kaj tiel plu.

– BookWyrm subtenas ankaŭ la protokolon RSS, kiu tradicie estas por legi blogojn. Tiel oni eĉ povus uzi Libroj.org kiel blogon por paroli pri libroj. Ne necesas havi konton por legi la recenzojn de aliaj uzantoj, do oni ne timu ke oniaj skribaĵoj estos kaptitaj en fermita skatolo.

Kiel ĝi funkcias teknike? Ĉu ĝi bezonas financan subtenon?

– Kiam mi volis krei la servon, mi unue kontaktis kelkajn spertulojn pri serviloj en Esperantujo por provi transdoni la laboron al ili. Kaj mi pensis ke ni povos fari komunan financadon por la projekto. Tamen montriĝis ke la spertuloj estas tro okupataj pri siaj jamaj projektoj. Poste mi rimarkis ke malgranda servilo kostas malpli ol 5 eŭrojn monate kaj mi povus simple pagi tion mem. Tion mi faris, kaj mi lernis la necesajn teknikajn sciojn por povi realigi la servilon.

– Do intertempe mi pensas ke ne necesas financa subteno, sed se la komunumo kreskos kaj fine ni bezonos pli potencan servilon, eble estus bona ideo peti komunan financadon de la uzantoj, sed kompreneble tio estus nedeviga kaj uzi la retejon restos senpage.

 

4 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Edmundo
Edmundo
2023-04-13 8:22

Libroj.org ŝajnas tre bona iniciato. Mi gratulas.

Mi konscias, ke eble iomete ĝenas tuj kvazaŭ ŝanĝi la temon, sed kiu respondecas pri la iom mistera (por mi) retpaĝaro Libro.ee?

Neil Roberts
Neil Roberts
2023-04-14 7:46

Dankon al la 65 homoj kiuj petis inviton post la publikigo de la artikolo kaj al tiuj kiuj jam komencis recenzi kaj taksi librojn! Mi akceptis kaj daŭre akceptadas ĉiun peton, do se vi ne ricevis inviton bonvolu kontroli vian spamkeston aŭ kontakti min por ke mi resendu la inviton.

Bryce
Bryce
2023-04-14 23:52

Por preventi, ke iniciatoj troviĝas tre dise, kaj homoj poste forgesos pri ili, mi volas starigi la demandon, ĉu ne estus bona ideo ia integriĝo, ekz. kun “Mia Vivo”. Tio samtempe farus ambaŭ projektojn eĉ pli allogaj.

Neil Roberts
Neil Roberts
2023-04-15 13:05
Respondo al  Bryce

Mi kredas ke la programo malantaŭ Mia Vivo estas pagenda komerca afero kaj tial verŝajne estus tre malfacile integri ĝin kun aliaj projektoj. Aliflanke, ankaŭ Mastodon estas tre populara inter esperantistoj nuntempe, kaj BookWyrm jam tre bone integriĝas kun tio.

Mi pensas ke BookWyrm estas iom malsama ol aliaj sociaj retoj ĉar ĝi havas la specifan celon disukti pri libroj. Tial ne vere gravas kiom da homoj uzas ĝin por ke ĝi estu utila. Do ekzemple tute ne necesas interagi kun la aliaj uzantoj de la servo, kaj oni povus uzi ĝin kiel personan blogon por paroli pri siaj legaĵoj. La recenzoj kaj komentoj povas esti videblaj eĉ sen konto, do oni povas facile diskonigi ilin. Mi kredas ke kelkaj homoj eĉ uzas ĝin nur kiel privatan legospurilon kaj agordas ke ĉio estu privata.