Eroŝenko reviviĝas en angla traduko

Dum multaj jaroj la blinda esperantista verkisto Vasil Eroŝenko krom Rusio, Ukrainio kaj orienta Azio, kie diverslingve aperis lia verkaro, estis konata ĉefe en Esperantujo. Ĵus tamen Clemens J. Setz konigis lin en la germana, kaj nun aperis antologio de verkoj de Eroŝenko en la angla.

Geoffrey Sutton en sia enciklopedio de la originala Esperanta literaturo (Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto, 2008) nomas Vasil Eroŝenko ”eble la plej eksterordinara verkisto“ en Esperantujo. Li akiris ioman konatecon ne nur inter esperantistoj, sed ankaŭ inter fakuloj pri la kultura interŝanĝo inter Japanio kaj Ĉinio en la dudekaj jaroj.

Portreo de Eroŝenko pentrita de Tsune Nakamura.
Portreo de Eroŝenko pentrita de Tsune Nakamura.

Eroŝenko naskiĝis en 1890 en la rusia vilaĝo Obuĥovka apud Belgorod proksime al la ukraina landlimo. Lia patro estis ukraino, kaj dum sia vivo Vasil ofte vestis sin per ukraina kamparana ĉemizo. Li mortis ankaŭ en Obuĥovka, en 1952 – sed kian vivon li havis inter tiuj du datoj!

Kvarjara, li iĝis blinda. En Moskvo li vizitis lernejon por blinduloj. En 1912 li vojaĝis al Londono, kie helpis lin esperantistoj simile kiel dum multaj etapoj de lia posta vivo. Eksciinte, ke en Japanio blinduloj estas bone prizorgataj, li vojaĝis tien en aprilo 1914 helpe de subvencio de UEA.

Li akiris la simpation kaj subtenon de japanaj intelektuloj. Fama pentristo, Nakamura Tsune, en 1920 kvazaŭ eternigis lin; lia portreto de Eroŝenko estas montrata en la Nacia Muzeo pri Moderna Arto en la centro de Tokio.

Eroŝenko verkis aron da porinfanaj fabeloj, en kiuj atenta leganto povas konstati, ke li profunde malŝatis ĉian maljuston, en la socio same kiel en la traktado de bestoj. La fabelon ”Malvasta kaĝo“ oni povas kompreni kiel alegorion kontraŭ koloniismo kaj agreso. Karakteriza deklaro de Eroŝenko estas, ke lia hejmo estas la mondo, lia nacio – la homaro, kaj ke li el la lingvoj plej multe ŝatas Esperanton.

En 1921 li estis trifoje arestita kaj fine deportita; la japana polico mise juĝis la blindulon danĝerulo, eble ĉar li multe rilatis kun socialistoj, anarkiistoj kaj pacifistoj.

Eroŝenko ekloĝis en Pekino kaj Ŝanhajo, kie li trovis multe da simpatio – sed ankaŭ reziston, ĉar la komunismemajn studentojn de la Pekina Universitato ĉagrenis, ke Eroŝenko inkluzivigis en sian kritikon kontraŭ burokratoj kaj dogmemuloj ankaŭ la bolŝevikojn. Tiun kritikon li konservis eĉ post la reveno al tio kio nun estis Soveta Unio. Verŝajne nur lia blindeco savis lin de persekuto sub la reĝimo de Stalin.

La ĉinaj verkistoj Lusin kaj Bakin multe estimis lin. De kelkaj jaroj en la ukraina ĉefurbo estas studocentro dediĉita al li. Sed ekster Rusio, Ukrainio kaj orienta Azio, kie diverslingve aperis lia verkaro, Eroŝenko ĝis antaŭ nelonge ne estis bone konata – ĝis la famiĝanta aŭstria verkisto Clemens J. Setz publikigis en 2020 germanlingve libron, kiu entenas surprize detalan, admiran prezenton de Eroŝenko.

Setz en la posta jaro ricevis la plej renoman literaturan premion por germanlingvanoj. Kaj ĵus, komence de marto 2023, la eldonejo de Columbia-Universitato en Novjorko aperigis preskaŭ 300-paĝan anglalingvan antologion de la verkaro de Eroŝenko, nome tradukojn de liaj fabeloj verkitaj en Japanio kaj Ĉinio, kune kun enkonduko de la kanada tradukinto, Adam Kuplowsky (li tradukis el Esperanto kaj la japana).

Represo de tiu enkonduko legeblas en la reto sub la titolo The Ukrainian Poet and Anti-Imperialist you’ve probably never heard of (”La ukraina poeto kaj kontraŭimperiisto, pri kiu vi verŝajne neniam aŭdis”).

Nun pli multaj homoj povas aprezi la portempe preskaŭ forgesitan poeton, inkluzive de liaj iom melankoliaj, parte paradoksaj fabeloj.

Ulrich Lins

5 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Araneo
Araneo
2023-04-04 6:36

Bonege! Gratulojn! Sed la plej chefa kontrawkomunisma novelo “La trimova shakproblemo” ne estis tradukita, chu? Mi ja ukrainigis ghin antaw 23 jarojn.

Tatjana
Tatjana
2023-04-04 19:54
Respondo al  Araneo

Do, eble gxi ne estas la plej cxefa?

Araneo
Araneo
2023-04-10 0:08
Respondo al  Tatjana

Chefa kontrawkomunisma…

AlKo
2023-04-09 14:22
Respondo al  Araneo

Ĝi estas mia ŝatata rakonto de Jeroŝenko. Certe ĝi estas tradukenda al diversaj lingvoj.

Paul Desailly
2023-04-04 13:45

Du esperantistoj, Agnes Alexander (Havajo) kaj Vasil Eroŝenko, en Japanio, 1915 

http://yabaha.net/dahl/bahai/AgnesAlexander/1915AA_Eroshenko_sims.jpg