Metropoliteno reveturis al Nederlando

En 1933 en Amsterdamo estis eldonita unu el la klasikaĵoj de la originala Esperanta literaturo: Metropoliteno de Vladimir Varankin. Post 90 jaroj la libro denove aperas samlande, nun en nederlanda traduko.

Moskva metroo
Enirejo al unu el la ĉefaj stacioj de la Moskva metroo, pri kies planata konstruado temas la romano.
La unua eldono de Metropoliteno de 1933.

Vladimir Varankin, la aŭtoro de la romano Metropoliteno, lernis Esperanton kiel gimnaziano en 1919, kaj  en 1921 estis inter la fondantoj de Sovetrespublikara Esperanto-Unio (SEU). Kiam komenciĝis la granda purigo de Stalino en 1937, li baldaŭ estis arestita. Oni akuzis lin pri partopreno en elpensita spiona organizaĵo, kaj en oktobro 1938 li estis mortpafita.

Antaŭ tio en Amsterdamo en 1933 aperis lia ĉefverko, la romano Metropoliteno. La libro temas pri juna sovetia inĝeniero, sendita al Berlino fine de la 1920-aj jaroj por studi la konstruadon de metroo, kian oni planas en Moskvo.

William Auld en sia verko Vereco, distro, stilo opiniis la romanon ”unu el la plej maturaj kaj valoraj en Esperanto”. Li trovis la verkistan stilon de Varankin ”nekredeble matura”. La lingvaĵon de la romano tamen forte influis la rusa lingvo. Tiurilate la verko estis iom reviziita en posta eldono, aperinta en Rusio en 1992.

La unua eldono en 1933 aperis ĉe la eldonejo EKRELO (Eldon-Kooperativo por Revolucia Esperanto-Literaturo), proksima al SEU. La eldonejo estis fondita en Lepsiko, sed en aprilo 1933 la nazia registaro detruis la laboristan Esperanto-movadon en Germanio kaj multaj aktivuloj estis arestitaj.

La eldonejo post tio reviviĝis en Nederlando, kie ĝi funkciis dum iom da tempo, antaŭ translokiĝo al Moskvo, kie ĝi fine estis malfondita en 1936. La romano de Varankin publikiĝis dum la nederlanda periodo de EKRELO. Poste ĝi dum multaj jaroj restis elĉerpita, ĝis reeldono en Danio en 1977.

Post la disfalo de Sovetio, en Rusio aperis en 1992 tria eldono de la romano eĉ ĉe du konkurantaj eldonejoj – Sezonoj kaj Progreso. En la eldono de Sezonoj la plej evidentaj lingvaj fuŝoj estis korektitaj. La romano aperis ankaŭ en tradukoj rusa kaj angla, kaj partoj el ĝi estis tradukitaj ankaŭ al la germana.

La nederlanda eldono de Metropoliteno.

Nun en la retejo de Esperanto Nederland elŝuteblas nederlanda traduko de la klasikaĵo. La redaktinto Bert de Wit rakontas, ke la afero maturiĝis dum kelkaj jardekoj.

– En la komenco de la okdekaj jaroj mi legis la duan eldonon de Metropoliteno, kaj mi opiniis la enhavon tre interesa, ĉar ĝi ŝajnis tute honesta priskribo pri la situacio tiama en Sovetio kaj Germanio, kaj ankaŭ la dialogoj impresis nature.

Bert de Wit tiam estis prezidanto de la laborista Esperanto-Asocio FLE. Ĉar li ŝatis la libron, kaj ĉar ĝin rekomendis William Auld, li petis alian aktivulon de FLE, A. Kooij-van Holst, traduki kelkajn paĝojn por proponi la verkon al nederlandaj eldonejoj. Ŝi tamen tradukis multe pli ol kelkajn paĝojn.

– Ŝi estis tre bona Esperantistino, siatempe membro de ekzamena komitato, pensiita, kaj tajpis la tradukon per la kutima tajpmaŝino, kaj poste mi ricevis la tuton en dosierujo.

Tamen oni ne sukcesis veki la intereson de nederlandaj eldonejoj, kaj la manuskripto restis en subtegmento, kie Bert de Wit post sia emeritiĝo retrovis ĝin.

– Kiom da laboro farita de kamaradino Kooij! Mi sentis iom da kulpo ke estis mi kiu instigis ŝin al tiu laboro! Do, mi komencis retajpi la manuskripton por stoki ĝin en la komputilo. Tio okazis dum la kronvirusa periodo, kiam mi povis okupi min pri tiu tasko. Mi kelkfoje ŝanĝis la tradukon se ĝi ne estis tiel glata laŭ mia gusto, sed tio okazis nur kelkloke.

Poste la teksto estis enpaĝigita de Terry Vogelaar, juna Roterdama esperantisto kaj grafikisto, kiu krome aranĝis ĝian kovrilon. Nun la pdf-formata teksto troviĝas en la retejo de Esperanto-Nederland, kaj estas plano eldoni ankaŭ kelkajn presitajn ekzemplerojn, interalie por dissendi recenzajn ekzemplerojn al ĵurnaloj.

Libera Folio: Kial laŭ vi indas konigi originalan Esperanto-literaturon en ekstermovada medio?

Bert de Wit.

– Laŭ mi indas diskonigi originalan literaturon en ekstermovada medio, ĉar ne-Esperantistoj ofte havas la ideon ke oni ne povas verki literaturon en Esperanto. Tial estas bone se oni tradukas literaturaĵojn. Tio forigas la ideon ke Esperanto estas io kio tute ne rilatas al la realo.

Tradukoj de beletraj verkoj origine verkitaj en Esperanto aperis dum diversaj epokoj. En la 1990-aj jaroj Willem Verloren van Themaat kompiladis bibliografion de tiaj tradukoj.

En artikolo aperinta en Fonto en februaro 1993 li ne tute surprize trovis, ke la plej multaj tradukoj el Esperanto estas faritaj al lingvoj parolataj en landoj, kie fortas la Esperanto-movado: la hungara, itala, pola, angla, franca, serbokroata, ĉina, japana kaj nederlanda.

Unu el la plej sukcesaj originalaj beletraj verkoj el traduka vidpunkto sendube estas Maskerado ĉirkaŭ la morto, membiografia romano de Teodoro Ŝvarc (verkista nomo de Tivadar Soros), kie li rakontas, kiel li kaj lia familio kiel judoj supervivis la nazian okupacion de Hungario. De post angligo de Humphrey Tonkin en 2000 kaj hungarigo de István Ertl en 2002, tradukoj aperis en almenaŭ dek lingvoj, kvankam foje el la angla.

Alia ofte tradukata Esperantlingva aŭtoro estas Vasilij Eroŝenko. Ĵus en la angla publikiĝis tricentpaĝa kolekto de liaj rakontoj, tradukitaj el Esperanto kaj la japana. Sekve aperis ampleksa artikolo pri Eroŝenko en la usona maldekstra periodaĵo Jacobin.

En pluraj lingvoj (almenaŭ la angla, hungara, pola, portugala, skota, skotgaela) aperis ankaŭ tradukoj de la ĉefverko de William Auld, La infana raso. La nederlandigon faris ĝuste Willem Verloren van Themaat.  Aperis krome antologioj de Esperanta poezio en diversaj lingvoj, kiel Ten Esperanto Poets in English Translation (1991), aŭ laste en la itala fare de Carlo Minnaja kaj Nicolino Rossi – kaj en la rusa, zorge de Mikaelo Bronŝtejn.

La apero de tradukoj ĉe grandaj eldonejoj, kiuj kutime ne interesiĝas pri Esperanto, sendube ofte dependis de hazardaj faktoroj. Ekzemple la grandan popularecon de Maskerado ĉirkaŭ la morto sendube kaŭzis ne nur la evidentaj literatura kaj historia valoroj de la verko, sed ankaŭ la fakto, ke ĝin verkis la patro de la konata financisto kaj mecenato George Soros.

La finna traduko de Abismoj.

En la finna en 1924, nur unu jaron post la originalo, aperis finna traduko de Abismoj de Jean Forge. Ĝin tradukis Aini Setälä, verkisto kaj tradukisto, kiu estis ankaŭ la edzino de la finna pionira esperantisto Vilho Setälä. La libro aperis en la prestiĝa eldonejo Otava, kie li laboris.

En 2017 Libera Folio povis raporti pri la apero de germana traduko de la originala romano Tur-strato 4 en Aŭstrio. Tiu eldono realiĝis pro la bonaj kontaktoj de loka esperantista librovendisto.

En 1992 en Poprad, Slovakio, eĉ okazis seminario por tradukantoj de beletro el Esperanto. Pri ĝi poste raportis la revuo Esperanto. Laŭ la artikolo verkita de István Ertl, ĉefan obstaklon al la laboro de la tradukantoj starigas la ”malabundaj eldon-ebloj”.

Inter la rekomendoj de la seminario estis starigo de ”strukturo de agentoj, kiuj distribuus informojn pri E-lingvaj eldonaĵoj, fiksus vendokondiĉojn, aranĝus eldonkontraktojn ks.”.

Ŝajnas ke tiuj rekomendoj havis similan sorton kiel la plej multaj aliaj rekomendoj de similaj seminarioj.

8 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Grollemund
2023-03-21 11:13

Ege interesa informo pri tradukajhoj EL esperanto. Mi havas unu aù du tiajn, kiujn mi ofte prezentas dum Salonoj, ekspozicioj, ktp. Ekz: de Anna Loewenstein “La shtona urbo” (france “La ville de pierre” tradukita el la esperanta)

CARLO MINNAJA
CARLO MINNAJA
2023-03-21 11:26

Ne nur mi estas la redaktinto de la itala antologio de la esperanta poezio, sed ankaŭ Nicolino Rossi

Kalle Kniivilä
2023-03-21 12:03
Respondo al  CARLO MINNAJA

Dankon pro la atentigo, mi aldonis la informon.

Osmo Buller
Osmo Buller
2023-03-21 11:46

Aparte interese estas ekscii, kiajn recenzojn tradukoj de Esperanto-verkoj ricevas, se ili entute estas rimarkitaj. La finna traduko de Abismoj de Jean Forge kaj tiu de Invito al ĉielo de James Sayers estis siatempe sufiĉe pozitive prijuĝitaj. En 1928 aperis ankaŭ finna traduko de Pro kio? de Argus, sed mi ne trovis recenzon pri ĝi.

CARLO MINNAJA
CARLO MINNAJA
2023-03-21 21:59
Respondo al  Osmo Buller

La itala antologio de la esperanta poezio de mi kaj Nicolino Rossi estis tre favore recenzita en la revuo de la itala PEN, eĉ kun koloraj fotoj de kvar el la poetoj: notu, ke la recenzinto serĉis mem la fotojn, ĉar la antologio ne havas

Luiz Ladeira
2023-03-21 11:46

Hodiau eblas eldonigi sur amazon-portalo sen kostoj. Tion mi faras por publiki portugale E-tradukajhojn.

Tatjana
Tatjana
2023-03-21 21:41
Respondo al  Luiz Ladeira

Kaj mi tradukis teatrajxon, kiu jxus estas surscenigita (vd. revuo Esperanto, aprilo 2023)

La Ondo
2023-03-22 10:54

Legu artikolon de Halina Gorecka pri “Metropoliteno”, kiu aperis kadre de la kleriga serio “Nia trezoro” en la marta kajero de “La Ondo de Esperanto” (2010, №3) — https://esperanto-ondo.ru/Ondo/185-lode.htm#185-05