Putin kaj Navalnij, aktuale pri aktualo

Hans E. Becklin recenzas por Libera Folio la plej freŝdatan verkon de Kalle Kniivilä, pri la plej tenaca kontraŭulo de la rusia regnestro Putin, Aleksej Navalnij. La recenzo aperos ankaŭ en Beletra Almanako.

La malamiko de Putin, de Kalle Kniivilä, Mondial, Novjorko, 159 p., 2021, ISBN 9781595694225. 14,40 eŭroj ĉe UEA.

Dum la malvarma milito ardis, ofta maksimo pri aliancoj, diplomatio kaj militoj estis: ”La malamiko de mia malamiko estas mia amiko.” Ne estas klare, de kie venis tiu sentenco – diversajn fontojn tre similajn oni povas trovi tra la historio – sed ĝi bone esprimas la duecan pensmanieron de tiuj, kiuj zorge puĉigis, (mal)ŝancelis regteritoriojn, kaj eĉ militis por havigi al si amikojn sufiĉe malamikajn al la malamiko, ĝis Sovetio malaperis de malantaŭ la UN-pupitro en Novjorko.

Kun tiu malapero ankaŭ la brutala dividado de la mondo en du frakciojn formale malaperis; ĝis la Soveta posteulo Rusujo aneksis Krimeon, ĝi eĉ kunlaboris formale kun sia iama antagonisto NATO. Sed la historio ĉiam minacis en la memoro, preta denove apartigi la mondon pli-malpli laŭ la praŝablono iel modifita per pli da landlimoj kaj novaj (mal)amikiĝoj. La sola apartaĵo estas, ke konkuras kun Rusujo por la titolo ”minacanto de la demokratia Okcidento” ankaŭ aliaj movadoj kaj regnoj. Sed eĉ se la Okcidento atentas pli la parvenuojn, ĝi zorge atentas ankaŭ la atomarmitan urson kaj ĝiajn kapricojn, precipe dum tiujn estras Kremla koterio sen konkurantoj.

La malamiko de Putin estas libro, kiun verkis homo je la okcidenta flanko de tiu renovigita disputo. Tion Kniivilä ne kaŝas; ĉiu ĉapitro komenciĝas per citaĵo el raporto de la sveda registaro pri la stato de ”homaj rajtoj, demokratio kaj principoj de la juroŝtato”. Laŭ li posedi tiujn aferojn estas antaŭkondiĉo por la prosperado de la homaro. Kredante tion, li apenaŭ diferencas de siaj kolegoj okcidentaj, inkluzive de mi. Eble iom danĝere nia ideologio blindigas! Ĉiu okcidenta registaro scias malgraŭ la neperfekteco de sia aparta plenumo, ke tamtami tiujn principojn enkolonigas la ofte kverelantajn soldatojn antaŭ la fronto, ĉe kiu oni nun militas malvarme per retoriko, gaso, kaj pintokunvenoj. En la duelo, multo estas surprize nostalgia, eĉ sen hisita serpo kaj martelo super ĝi.

Sed male al la origina malvarma milito, dum kiu oni ĵetis ostracismon sur komunistojn okcidentajn kaj ekzilis aŭ eĉ murdis kontraŭulojn sovetajn, nun oriente troviĝas inspira alianculo, kies tamtamo sonas simile kiel tiuj en Vaŝingtono, Parizo kaj Stokholmo. Laŭ la rusa registaro, tro simile – evidente tio pruvas lin eksterlanda agento. Kiu do? Aleksej Navalnij, pri kies vivo, laboro kaj sorto rakontas Kniivilä en sia libro. Neniu surprizo, ke Kniivilä respektas kaj kompatas la malamikon de sia malamiko.

Amanto de aktualaĵoj konas la nomon – depende de la orientiĝo (aŭ eble okcidentiĝo) li estas aŭ onta martiro de la demokratio sub la knuto de Putin, aŭ korupta kritikanto, kiu meritas enkarcerigon preskaŭ senliman. Se nur tiujn kliŝojn vi volas renkonti, restu ĉe la ĵurnaloj kaj novaĵelsendoj, kiuj provizos vin per informoj ideologie tajlitaj. Sed se vi interesiĝas pri la opinio de ordinaraj rusoj, kiujn iel enplektas la movado de Navalnij, la jena libro certe interesos vin.

Same kiel la aliaj libroj de Kniivilä, la perloj estas ne tiuj faktoj, kiujn iu ajn povus trovi en Vikipedio, sed la senpretenda rakontado de normaluloj, ĉi-foje pri siaj politikaj opinioj. Precipe tiuj, en la longa perspektivo, aldone ne ranciĝas – afero plej valora en libromerkato sen multaj nefikciaĵoj. Bedaŭrinde, la libro dediĉas pli da spaco ol ajna alia de la aŭtoro al la transdonado de faktoj alie troveblaj, kiuj ĉirkaŭas la venenadon de Navalnij pere de ĥemia armilo – evidente por komprenigi al ni, kiel proksime li estis al la morto destinita al li de ŝtato, kiu fajfas pri homaj rajtoj, demokratio kaj funkcianta juroŝtato.

Mi demandas min, ĉu ajna simpatianto de la libro bezonas konstantan memorigon pri la graveco de tiuj faktoroj; plu mi demandas, ĉu iam la martira ikono de Navalnij povus montriĝi iom tro orita, same kiel la iamaj panegiroj pri la enkarcerigita Nobel-premiito Aung San Suu Kyi. Ankaŭ ŝin mi forte subtenis kaj estimis – ĝis ŝi ekregis en Burmo kaj masakris rohingojn, ĉiam kun demokratia subteno de l’ majoritato.

Vidu – mi ne volas sugesti, ke Navalnij farus same prezidentiĝinte en Rusujo. Simple estas tiel, ke nemalofte la modelaj demokratoj montriĝas iom aliaj regantoj, ol oni supozis. Ajnokaze, estas klare en la libro, ke grandaj politikaj ŝanĝoj estus bezonataj por eĉ rajtigi lin je la balotoj de rusoj en sistemo daŭre koncentranta sian potencon en la ekzekutivon, kiun regas Putin. Kredeble la neverŝajneco de lia regado indigas la laŭdojn kaj la kompaton al Navalnij, kiu spertis eĉ ne unu tagon da libero reveninte hejmen post kriza senvenenigo en Germanujo. Ĝuste nun li ŝimas en prizono (kiun li preferas nomi spacveturilo, ĉar ”la prizono … troviĝas en la kapo”).

Jen kaj jen makulas la bildon de la povrulo faktoj ne tre agrablaj, ekzemple lia kontraŭjura (sed politike populara) sinteno al la demando pri Krimeo kaj eble troa dozo de naciismo en lia retoriko. Evidente tiujn aferojn Kniivilä ne volas kaŝi, kvankam ili ricevas relative marĝenan konsideradon, kredeble ĉar la aŭtoro entuziasmas pri sia subjekto kaj atentas aliajn facetojn de lia ekzisto. Ĉe ruletotablo oni ja krias ”nigron, nigron, nigron” se oni privetis nigron – kaj afekti alie estus malbona ĵurnalismo.

Min la anekdotoj pri la movado de Navalnij plej ravas. Jen io konstante persekutata, kiun ordinaraj rusoj subtenas per ĉiumonataj ĝiroj de kelkdek rubloj, manifestacioj, kaj strategia balotado – malgraŭ la verŝajna senefikeco de ĉiuj el tiuj taktikoj por ŝanceli la nunan registaron. Kniivilä bone ilustras la timon, kiun montras la registaro responde al tio – ne nur per la venenado de Navalnij, sed ankaŭ per la konstantaj procesoj kontraŭ la stabestroj kaj aliaj senfamaj laborantoj, la detruoj de iliaj proprietaĵoj kaj la ĝeneralaj ĝenoj kaj obstakloj al ilia partoprenado en la ŝajndemokratio, kiun la registaro volas konservi sen samtempe devi konkurenci en la merkato de ideoj. Anekdote, amuzis min la fakto, ke Putin ne debatas, ĉiam debatigante anstataŭanton; kial lia moŝto degnu aperi?

Eĉ konsiderante la vidpunkton de la aŭtoro kaj la fakton, ke li intervjuis homojn pretajn intervjuiĝi per reta rimedo – pro la pandemio li ne povis alfronti la averaĝan ruson hazarde sur iu placo – la libro klare montras la malkontenton de nemalgranda parto de la rusa popolo plurflanke pri la kunjungitaj malboniĝanta ekonomio kaj korupto riĉiganta klikon. Ĝi rakontas kiel funkcias paralele kaj efike kaj la amaskomunikila propagando fare de la ŝtato ĉie, sed precipe en televido, kaj la filmetoj de kaj pri Navalnij en YouTube, kiujn spektas multnombre rusoj malgraŭ baroj inter si kaj la enhavo.

Pro la fulmrapida verkado kaj aperigo de la libro mi mistajpojn ne mencios; la manpleno ajnokaze hontigas la librojn, kiujn iuj prilaboras dum jaroj sen trovi faskojn da eraroj. En kelkaj lokoj pli elvokiva estus pli preciza vorto – la plurloka ”luksboatego” aparte bezonas reformiĝon kiel la Zamenhofa jaĥto. Foje participoj estas dubinde at-formaj, kiam laŭ mia kompreno de la intenco ili estu it-formaj (ĉu pro la skandinava influo al nia ”moderna lingvo”): “Atakoj … ofte restas nepunataj” (64); “deko da organizantoj jam estas akuzataj pri krimo” (138). Foje alia lingvo ŝajne sin altrudas al la leksikono: ”hejmedzino” (55 – estu ”dommastrino”), ”la sidanta urbestro” (113 – estu ”oficanta”), ”mi havas simplan, spartanan kajuton” (149 – estu ”sparta”). Laste, malgraŭ la trukoj ebligitaj de sinekdokoj, en ”venis voko el Kremlo, ili diris ke ni permesu al la paciento forveturi” mi ne povas tordi la signifon de la frazo sufiĉe, por ne opinii tiun pluralan tripersonan pronomon erara rilate al la singulara estaĵo (46 – komparu al la bona frazo ”la popolo … ĝenerale faru kion ĝi volas”, 134).

Sed tiuj vere estas kritikoj apenaŭaj. Same kiel en siaj aliaj libroj, Kniivilä verkas ĉi-libre pri Navalnij en flua, bonstila Esperanto ne ŝparante koherajn neologismojn por modernaj aferoj, kies formo en la internacia lingvo ne estas fiksita (flisa, lizinga, geo-) aŭ kies alternativo ne estas tre konvena (dementi, ĉadoro, ĉeno). Tio impresas pli, ĉar la libro vere rakontas pri aferoj aktualaj – maloftaĵo en nia lingvo kaj pruvo, kiel ame kaj zorge la aŭtoro verkis la libron post la nokta konstato, ke la temo meritas libron ne nur en la sveda kaj la finna, lingvoj enspezigaj al la ĵurnalisto, sed ankaŭ en la internacia lingvo. La legantaro amikiĝu kun lia Malamiko.

Hans E. Becklin

71 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Igorj
Igorj
2022-01-20 10:36

…"aneksis Krimeon", "nukleozan urson kaj ĝiajn kapricojn", "Kremla koterio"… ktp

Hejmano
2022-01-21 19:58
Respondo al  Igorj

Pri "kapricoj", kiel vi nomas la postulojn de registaro de lando kiu ne akceptas la suverenecon de siaj najbaroj, malgraŭ tio ke tiu lando subskribis interkonsentojn por agnoski tiun suverenecon surbaze de la internacia juro ?

Leon Roijen
Leon Roijen
2022-01-21 20:38
Respondo al  Hejmano

Certe la minacoj de Rusujo al (interalie!) la suvereneco de Ukrainujo estas tre seriozaj kaj absolute neakcepteblaj kaj se Putin ne respektos ĝin, la okcidento ne plu povos ne reagi. Sed tiukaze ekminacos milito ne nur sur la teritorio de Ukrainujo sed ankaŭ sur la propraj teritorioj de Rusujo kaj okcidento.
Okcidento faris grandegan eraron kiam ĝi ne militistare intervenis por almenaŭ klopodi preventi la aneksadon de Krimeo.
Estis dekomence klare, ke Putin volas pli. Kaj lasi lin preni Krimeon sen ajna batalo estis plej malbona signalo.

Tion dirinte, mi kredas, ke Rusujo pravas dirante, ke okcidento buŝe de pluraj ŝtatestroj interalie al Gorbaĉov promesis ne plilarĝigi NATO-n orienten. Tio evidente tamen ja okazis.

Tauhro
Tauhro
2022-01-21 21:37
Respondo al  Leon Roijen

>Okcidento faris grandegan eraron kiam ĝi ne militistare intervenis por almenaŭ klopodi preventi la aneksadon de Krimeo.< Tiel kutime rezonas homoj, kiuj pensas ke milito estos malproksime de ili. Ekzistas multe pacaj rimedoj por haltigi agresanton, kiujn Okcidento ne uzis k ne uzas nun pro konataj kialoj.

Leon Roijen
Leon Roijen
2022-01-22 1:52
Respondo al  Tauhro

Kion vi proponas? Pacaj rimedoj ne haltigas agresanton. Ekz. pensu pri tio, kion Ĉinio faris en Tibeto.

Tauhro
Tauhro
2022-01-22 10:23
Respondo al  Leon Roijen

Chiu agresanto/potenculo havas ”ahilan kalkanon”, sed dence interplektitaj financaj interesoj ne permesas al ili uzi tiujn pacajn rimedojn. Chiuj potenculoj sidas en unu boato k timas perdi sian profiton. En la mondo homa vivo kostas malpli ol ilia profito, bedaurinde. Nun sian vorton devas diri homoj, kiuj vere ne volas militon, alie denove ripetos situacion 1938, kiam neniu volas militon k faris chion por fari ghin.

Leon Roijen
Leon Roijen
2022-01-22 13:34
Respondo al  Tauhro

Mi povas plene samopinii kun vi pri tio, Tauhro. Via analizo estas ĝusta. Tio certe estas la bazo, la kerno de la problemo.

Gecxjo
Gecxjo
2022-01-27 7:11
Respondo al  Leon Roijen

Ni ŝatas, strebas kanti porpacajn kantojn… Sed daŭre fajfas kugloj, obusoj, eksplodas bomboj kaj mortas simplaj homoj.
Kaj tiuj kiuj ekis tion — sidas malproksime, manĝas delikataĵojn, por memkontento kalkulas monon kaj pufigas vangojn.
Ho ve, Historio scias milionojn da similaĵoj al "Ĉinio faris en Tibeto". En historio de ĉiu pli-malpli granda ŝtato estas looooonga listo.
Triste.

Hejmano
2022-01-23 18:02
Respondo al  Leon Roijen

"Tion dirinte, mi kredas, ke Rusujo pravas dirante, ke okcidento buŝe de pluraj ŝtatestroj interalie al Gorbaĉov promesis ne plilarĝigi NATO-n orienten. Tio evidente tamen ja okazis."
Veras ke estis promeso, sed tiu promeso rilatis nur al orienta Germanujo. Se vi rigardas mapon, vi povas vidi ke la usonarmeaj bazoj en Germanujo estas ĉiuj en okcidenta Germanujo, kaj ke estas neniu usonarmea bazo en la teritorio de la iama GDR.

Certe, la plilarĝiĝo de NATO orienteŭrope estas kontraŭa al la spirito de tiu german-rilata promeso, sed estis neniu promeso pri tio.

Jen (anglalingva) interjvuo de Gorbaĉov : https://www.rbth.com/international/2014/10/16/mikhail_gorbachev_i_am_against_all_walls_40673.html

Leon Roijen
Leon Roijen
2022-01-23 19:03
Respondo al  Hejmano

Bonŝance ankaŭ vi regas la anglan. Mi trovis ion tute kontraŭan. Legu kaj diru al mi, kion vi pensas:
https://nsarchive.gwu.edu/briefing-book/russia-programs/2017-12-12/nato-expansion-what-gorbachev-heard-western-leaders-early

Hejmano
2022-01-25 22:13
Respondo al  Leon Roijen

Gorbaĉov klarigis en la intervjuo, ke tio estis dirita en la kunteksto de la germana unuiĝo-procezo. Baker mem klare parolas ĉi-kuntekste.

"Would you prefer to see a united Germany outside of NATO, independent and with no U.S. forces or would you prefer a unified Germany to be tied to NATO, with assurances that NATO’s jurisdiction would not shift one inch eastward from its present position?"

Jen la demando de Baker al Gorbaĉov. Mi pardonpetas al neanglalingvanoj, supozeble aŭtomataj tradukiloj sufiĉas por havi minimuman komprenon de ĉio-ĉi.

Kaj jen substrekinda fragmento el la anglalingva intervjuo de Gorbaĉov kiun mi sendis en mia antaŭa komento : "Another issue we brought up was discussed: making sure that NATO’s military structures would not advance and that additional armed forces from the alliance would not be deployed on the territory of the then-GDR after German reunification. Baker’s statement [“NATO will not move one inch further east.”], was made in that context. Kohl and Genscher talked about it." – Gorbaĉov.

Do, kion vi trovis ne estas kontraŭa al la diroj de Gorbaĉov, sed male, montras ke li pravas dirante ke tiu fama frazo "NATO ne movos je unu colo orienten" ["“NATO will not move one inch further east.” – mia Esperantigo eble ne estas korekta] estis dirita en la kunteksto de la unuiĝanta Germanujo kaj de ĝia rilato al NATO.

Leon Roijen
Leon Roijen
2022-01-26 0:31
Respondo al  Hejmano

Vi citas nur parton de longa teksto kaj "forgesas" la jenan:

"The decision for the U.S. and its allies to expand NATO into the east was decisively made in 1993. I called this a big mistake from the very beginning. It was definitely a violation of the spirit of the statements and assurances made to us in 1990."

Hejmano
2022-01-26 10:13
Respondo al  Leon Roijen

Ne, mi ne forgesas tion, vidu mia unua komento : "certe, la plilarĝiĝo de NATO orienteŭrope estas kontraŭa al la spirito de tiu german-rilata promeso, sed estis neniu promeso pri tio".

Leon Roijen
Leon Roijen
2022-01-26 13:53
Respondo al  Hejmano

Gorbaĉov:

"Ĝi estis sendube malobservo de la spirito de la deklaroj kaj asekuroj faritaj al ni en 1990."

Al mi ne gravas, kiel vi nomas tion. Niaj okcidentaj landoj klare ŝajnigis al la rusoj, ke ili neniel intencas plilarĝigi NATO-n orienten kaj poste ili ja faris tion. Mi povas kompreni,ke la rusoj vidas tion kiel perfidon.

Laste redaktita 6 monatojn antaŭe de Leon Roijen
Hejmano
2022-01-27 2:12
Respondo al  Leon Roijen

Tio klare estis ne bona afero por la rilatoj kun Rusujo. Mi persone pensas ke atlantikismo estas malpli bona ol eŭropa komuna defenda forto, kiu ne dependus de alian mondpotencon.

Sed estas tri konsiderindaj punktoj pri la legitimeco de Rusujo koleriĝi pri NATO en orienta Eŭropo :
1.Okcidentanoj formale (kaj fakte, eĉ neformale) promesis nenion pri tio.
2. Orienteŭropaj landoj estas sendependaj landoj kiuj decidas pri siaj aliancanoj, kaj ili subskribis neniun traktaton pri neebleco por ili iĝi parto de NATO.
3.(la plej grava punkto) Ne estis NATO-trupoj en orienteŭropaj landoj antaŭ 2014.

Laste redaktita 6 monatojn antaŭe de Hejmano
Hejmano
2022-01-27 2:16
Respondo al  Hejmano

Aldone, kompreneble orient-eŭropaj landoj povas ankaŭ decidi ne havi aliancanojn.

Leon Roijen
Leon Roijen
2022-01-27 16:34
Respondo al  Hejmano

Mi ne konas la juron en via lando, sed en Nederlando, inter kontraktantaj partioj, ŝajnigo, veko de atendoj, povas havi juran signifon. Kaj cetere, ni povas diri, ke eĉ se tiu promeso al Rusujo ne plilarĝigi NATO-n orienten jure ne havas signifon, almenaŭ morale estas malĝuste agi kontraŭ tiu promeso.

Certe, same kiel vi, ankaŭ mi konsideris tion, nome ke la orienteŭropanoj estas liberaj decidi pri siaj aliancanoj, sed same liberaj estas la NATO-landoj, kaj ĝuste ili promesis al Rusujo ne plilarĝiĝi orienten.

Eble ne estis NATO-trupoj en orienteŭropaj landoj antaŭ 2014, sed tiam NATO ja jam estis plilarĝiĝinta orienten.

Edmundo
Edmundo
2022-01-26 16:47
Respondo al  Leon Roijen

Krimeo praktike apartenas al Rusio de multaj jarcentoj. Restu tiel, laŭ mi.

Sed ŝajne politikistoj ŝatas lasi diversajn nesolvitajn disputojn por havi pretekstojn laŭbezone, do mi ne supozas, ke oni baldaŭ oficiale agnoskos, ke Krimeo apartenas al Rusio.

Leon Roijen
Leon Roijen
2022-01-26 17:04
Respondo al  Edmundo

Tio ne estas vera. De 1954 Krimeo apartenas al Ukrainio, kio signifas, ke Ruslando kontraŭleĝe aneksis parton de alia, suverena lando. Tio simple estas netolerebla.

Laste redaktita 6 monatojn antaŭe de Leon Roijen
Edmundo
Edmundo
2022-01-26 17:49
Respondo al  Leon Roijen

En 1954 Rusio kaj Ukrainio estis partoj de la sama lando, evidente. Do Krimeo apartiĝis de Rusio nur en 1991. Kaj rekuniĝis en 2014. Eble en la estonteco oni parolos pri 23-jara anomalio.

Kion signifas "netolerebla"? Mi certe ne volus militi kontraŭ Rusio pri Krimeo.

Leon Roijen
Leon Roijen
2022-01-26 18:22
Respondo al  Edmundo

Formale, jure, Sovetunio estis federacio kaj Ukrainio estis unu el la konsistigaj, uniaj respublikoj. Do, Rusio kaj Ukrainio ne "evidente" estis "partoj de la sama lando".

En 1954 Krimeo laŭleĝe iris al Ukrainio. Ukrainio elfederaciiĝis, deklaris sendependiĝon en 1990-1991 kaj nun ni estas en 2022, do Krimeo jam 68 jarojn estas parto de la ukraina teritorio.
Ni ne falsu la historion.

"Netolerebla" estas "neakceptebla". Mi jam pli frue rimarkis, ke Okcidento faris la eraregon ne tuj militistare kontraŭbatali la anekson de Krimeo, kaj pro tio nun la situacio estas eĉ multe pli serioza kaj oni timas, ke Rusio agresos la tutan ukrainan teritorion.
Ankaŭ mi nun ne plu volus militi kontraŭ Rusujo pro Krimeo, sed dum Rusujo okupas Krimeon, neniel povas esti normalaj rilatoj kun Rusujo. Preskaŭ neniu lando akceptas la rusan anekson.

Tauhro
Tauhro
2022-01-26 17:59
Respondo al  Leon Roijen

Interese kiel rezonus vi, se – por ekzemplo – via malgranda lando lau kontrakto redonus al alia "mastro" ne demandante vin k poste unua "mastro" forprenus reen vian landon? Vi vershajne sentus vin kiel peono en "granda ludo".
Kion por vi estas netolerebla, ke Krimeo nun apartenas al alia "mastro" au ke homoj estas nun kiel peonoj?

Leon Roijen
Leon Roijen
2022-01-26 18:26
Respondo al  Tauhro

Por mi estas netolerebla la fakto, ke unu ŝtato kontraŭ internacia juro aneksas parton de la teritorio de alia ŝtato.
Se inverse, Ukrainujo ŝtelus de Rusujo, mi dirus la saman.

Tauhro
Tauhro
2022-01-26 19:24
Respondo al  Leon Roijen

Se mi ghuste komprenis, por vi la observado de internacia juro estas pli grava ol la oservado de HR. Ekzistas shtata justeco k homa justeco.
La solaj kauzoj de la publikaj malfelichoj/militoj estas la malagnosko, la forgeso au la malrespekto de HR k tute ne la maloservado de internacia (shtata) juro.

Leon Roijen
Leon Roijen
2022-01-27 16:21
Respondo al  Tauhro

Vi ne ĝuste komprenis. Gravas kaj observado de internacia juro kaj observo de homaj rajtoj. Tiuj du aferoj tute ne mordas unu la alian, kontraŭe – ili ofte iras man-en-mane. Ne forgesu, ke ekz. la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, sed ankaŭ multaj aliaj internacijuraj verkaĵoj estas parto de la internacia juro.

Tauhro
Tauhro
2022-01-28 14:00
Respondo al  Leon Roijen

Dankon pro klarigo, mi komprenis la vian opinion – internacia juro k HR ofte iras man-en mane.
Ech malamikoj fojfoje estas devigitaj trairi iomete kune pro viva cirkonstancoj.
Ne forgesu, ke la Deklaracio de HR neniam havis juran forton k ghi estas nur kiel figfolio kovrinta la shtatan ilon de perforto.

Leon Roijen
Leon Roijen
2022-01-28 15:17
Respondo al  Tauhro

Tamen la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj estis la bazo por du traktatoj: La Internacia Pakto pri Civilaj kaj Politikaj Rajtoj kaj la Internacia Pakto pri Ekonomiaj, Sociaj kaj Kulturaj Rajtoj.
Kompreneble ankaŭ ekzistas la Eŭropa Konvencio pri Homaj Rajtoj kaj Fundamentaj Liberecoj. Ĉiuj havas juran forton.

Tauhro
Tauhro
2022-01-28 16:30
Respondo al  Leon Roijen

Bone, ke vi rememoris pri chi tiuj dokumentoj.
Se ni komparu ech la Franca Deklaracio de HR (1789) kun dokumentoj pri kiuj vi menciis, ni ekvidos ke unua (tiel malnova) dokumento estas pli klara. La dokumentoj, kiuj menciis vi, estas nebulaj, kiuj permesas pritrakti chiun artikolon lau deziro de jugho. Ankau ni komprenos, ke chi tiuj dokumentoj estas skribitaj ne por defendi Homon, sed por gardi vizaghon de potenco k shtatan trankvilecon kontrau indignaj homoj.
Homo k Shtato tute ne estas amikoj, kiuj iras man-en-mane.

Leon Roijen
Leon Roijen
2022-01-28 16:58
Respondo al  Tauhro

Eble vi pensas tiel ĉar vi estas en Rusujo. Laŭ Reuters:

”Rusio pasigis leĝon pasintjare donante sian nacian leĝaron prioritaton super internaciaj traktatoj kaj decidoj de internaciaj korpoj en kazoj kiam ili konfliktas kun la rusa konstitucio.” (Google-traduko).

Fonto: https://www.reuters.com/article/us-russia-politics-navalny-court-release-idUSKBN2AH1XI

En (ekzemple) Nederlando juĝisto devas apliki tiujn traktatojn kaj ne povas konkludi, ke ili konfliktas kun la nederlanda konstitucio. Kontraŭe, juĝisto nederlanda eĉ povas konkludi, ke leĝo kontraŭas la traktaton kaj tial ne aplikeblas.

Certe, juĝistoj ĉiam devas interpreti, sed en juroŝtato ( https://eo.wikipedia.org/wiki/Jur%C5%9Dtato ) ili ne povas fari tion arbitre, laŭdezire.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2022-01-28 19:48
Respondo al  Leon Roijen

> Rusio pasigis leĝon pasintjare donante sian nacian leĝaron prioritaton super internaciaj traktatoj

Rusio pravas pri tio. Internaciaj traktatoj devigas ŝtaton nur se la ŝtato mem decidis tion. Traktatoj estas kontraktoj, kvankam inter ŝtatoj.

> En (ekzemple) Nederlando juĝisto devas apliki tiujn traktatojn kaj ne povas konkludi, ke ili konfliktas kun la nederlanda konstitucio.

Ĉu EU rajtas decidi ke Nederlando ne plu estas reĝlando sed respubliko, kaj nederlanda kortumo devas akcepti tion?

Leon Roijen
Leon Roijen
2022-01-28 20:29
Respondo al  Yves Bellefeuille

Kara Yves,

Rusujo tute ne "pravas". Se ŝtato subskribas kaj ratifas traktaton, ĝi ne poste povas diri, ke la traktato nur validas, se ĝi ne kontraŭas la nacian leĝaron. La ŝlosilvorto estas "poste". La traktato ja jam validis antaŭ ol Rusujo faris leĝon prioritatigante la nacian leĝaron.
Baze Rusujo tiel sensignifigis la internaciajn traktatojn, ĉar se io ne plaĉas al Rusujo, ĝi povas fari nacian leĝon kaj hop, ero el internacia traktato ne plu validas.

Tio rememorigas min pri verdikto de pola kortumo, dirante, ke la pola leĝaro pli gravas ol la eŭropa.
Tiel, evidente ne funkcias: Pollando ne povas havi la volon aparteni al EU, tiucele subskribi la EU-traktatojn kaj poste diri: "Ni ne akceptas la EU-leĝaro, nia nacia leĝaro estas pli grava.

>Ĉu EU rajtas decidi ke Nederlando ne plu estas reĝlando sed respubliko, kaj nederlanda kortumo devas akcepti tion?

Mi ne komprenas tiun demandon. Ĉi-supre ni parolas pri la kazo, en kiu lando (Rusujo) subskribas traktaton, sed poste diras: "Se la traktato kontraŭdiras la nacian leĝaron, ni ne akceptas la sekvojn de la pli frue subskribitan traktaton". Tio simple estas rompo de kontrakto.

Nederlando neniam subskribis traktaton laŭ kiu EU rajtas decidi, ke Nederlando ne plu estu reĝlando, do se EU unuflanke decidus tion, nederlanda kortumo neniam akceptus tion.

Sed kompreneble nederlanda kortumo devas akcepti kaj apliki ĉiujn traktatojn subskribitajn kaj ratifitajn de la nederlanda registaro kaj parlamento.

En Nederlando internaciaj traktatoj havas prioritaton je la konstitucio.

Se io ne estas klara al vi, bonvolu diri tion, kaj mi klopodos pliklarigi.

Tauhro
Tauhro
2022-01-28 20:09
Respondo al  Leon Roijen

Por fari la mondon pli justan bezonas pli paroli pri vivaj homoj k iliaj rajtoj ol pri shtataj leghoj.
Nuna sola merito de Rusio, ke ghi evidentigis chiujn nunajn shtatajn kontraudirojn k montris hipokritecon de chiuj registaroj.
Pro kio tiel multe atenton oni dedichas al Navalnij? Kial estas plena silento pri la sorto de Assanjh?

Leon Roijen
Leon Roijen
2022-01-28 21:57
Respondo al  Tauhro

"Pro kio tiel multe atenton oni dedichas al Navalnij? Kial estas plena silento pri la sorto de Assanjh?"

Ĉu vi celas Assange? Li estas krimulo ĉar ŝtelis kaj publikigis sekretajn centmilojn da (sekretaj) dokumentoj.

Ankaŭ, Assange oni ne venenigis, kontraŭe al Navalnij.

Plej grave, la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj plurfoje kondamnis Rusujon pro malĝustaj krimprocesoj kontraŭ li.

Do tute ne kompareblas la du personoj.

Tauhro
Tauhro
2022-01-28 22:34
Respondo al  Leon Roijen

Ghuste, ili estas nekompareblaj personoj.
Unu estas heroo, kiu malfermis okulojn de homoj al la krimoj de potencoj. Alia estas politikisto, kiu batalas por ricevi potencon. Jes, estas granda diferenco.
Tiuj dokumentoj, kiuj rilatas al chiuj homoj ne povas esti sekretaj.
Kashi chi tiujn dokumentojn estas krimo, duobla krimo estas kiam oni punas homon, kiu malkashis ilin.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2022-01-28 21:35
Respondo al  Leon Roijen

> Nederlando neniam subskribis traktaton laŭ kiu EU rajtas decidi, ke Nederlando ne plu estu reĝlando

Do ŝajne vi ja konsentas, prave, ke "internaciaj traktatoj devigas ŝtaton nur se la ŝtato mem decidis tion".

Leon Roijen
Leon Roijen
2022-01-28 22:18
Respondo al  Yves Bellefeuille

>Do ŝajne vi ja konsentas, prave, ke "internaciaj traktatoj devigas ŝtaton nur se la ŝtato mem decidis tion".

Kion vi ŝajne ne komprenas, Yves, estas, ke Rusujo subskribis la Eŭropan Konvencion pri Homaj Rajtoj kaj Fundamentaj Liberecoj kaj tial ĝi fariĝis deviga por Rusujo.

En internacia juro ekzistas la principo "Pacta sunt servanda". Libera traduko el la latina: "interkonsentoj devas esti respektataj".

Denove skribu, se ankoraŭ io ne estas klara al vi.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2022-01-28 23:22
Respondo al  Leon Roijen

La konvencio eksplicite permesas rezervojn, t.e. oni povas ne akcepti partojn (artikolo 57). Kaj oni povas vidi la rezervojn ĉe https://www.coe.int/fr/web/conventions/concerning-a-given-treaty . Mi helpu vin kaj diru ke la numero de la konvencio estas 005.

Kiel vi povos vidi tie, diri ke la konvencio "fariĝis deviga por Rusujo", aŭ por iu ajn lando, estas erara, ĉar ĉiu lando faris rezervojn.

Leon Roijen
Leon Roijen
2022-01-29 0:23
Respondo al  Yves Bellefeuille

Kara Yves, bele vidi, ke almenaŭ vi kapablas je ruzaĵoj foje, sed tio ne kamuflas, ke vi eraras. Mi ne parolis pri rezervoj faritaj ĉe la subskribo de la traktato. Mi ripetu por vi, kion mi jam diris:

"Se ŝtato subskribas kaj ratifas traktaton, ĝi ne poste povas diri, ke la traktato nur validas, se ĝi ne kontraŭas la nacian leĝaron. La ŝlosilvorto estas "poste". La traktato ja jam validis antaŭ ol Rusujo faris leĝon prioritatigante la nacian leĝaron."

Mi ankaŭ menciis ligilon/artikolon de Reuters, kie vi povas legi:

"Russia passed a law last year giving its national legislation precedence over international treaties and rulings from international bodies in cases when they conflict with the Russian constitution."

Espereble nun vi komprenas, sed se ankoraŭ ne, reagu, kaj mi denove klopodos.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2022-01-29 22:18
Respondo al  Leon Roijen

Daŭre ŝajnas al mi ke vi konsentas ke "internaciaj traktatoj devigas ŝtaton nur se la ŝtato mem decidis tion" (notu "decidis"), kvankam ial vi neas tion.

Gecxjo
Gecxjo
2022-01-27 7:53
Respondo al  Leon Roijen

Kion Vi dirus pri: Usono 'forprenis' Teksason, Kalifornion, Kalifornion, Havajon?
Ad nectere far'de Izraelo Golanaj-n Altaĵoj-n?
Anekso de Sikkim kaj Goa far de Hindio
Jam en pasinto, sed Germanio aneksis Aŭstrion kaj Ĉehoslovakion…

Restu "netolerebla" — oni sen Vi ĉion decidas 😉

Leon Roijen
Leon Roijen
2022-01-27 17:12
Respondo al  Gecxjo

Certe, oni povas fari longegan liston de landŝtelado. Sed tio ne pravigas la proprajn krimojn.

Mi pensas, ke estas inverse: Oni nun decidas sen Rusujo, aŭ pli bone kontraŭ Rusujo. Rusujo nun ja estas la pario-ŝtato, ne la cetera mondo.

Kaj kion alportas tiu militista potencmontrado? Nur perdon por la rusa popolo ĉar finance ĝi malbonfartas dum amikaj rilatoj kun najbaraj landoj kaj ĉeso de malŝparego je militistaj ludoj povus alporti grandskale bonfarton, ankaŭ ekonomikan al la rusa popolo.

Gecxjo
Gecxjo
2022-01-28 7:45
Respondo al  Leon Roijen

"nun ja estas la pario-ŝtato" — iom studu Historion, ĉiam Rusion oni metas en tiun staton, ek de pratempoj.
Kiam estis USSR — ĉiam estis iuj kontraŭaĵoj, jen bojkotas Olimpikaj ludoj en 1980, jen iuj intrigoj kiam estis konstruata gasaj kaj naftaj tuboj al Eŭropo.
Post 1991 Jelcin faris kurzon al "okcidento" — okazadis internaj krizoj (ekz.: subite mia salajro en scienca instituto de 120$ \ ĝis 30-35$ en 1998).
Post 2000, kiam mi reloĝiĝis al Moskvo, mia salajro de 300$ kreskis ĝis 2000$, tamen komenciĝas tutmonda krizo, pro troa malfermiteco al ekstero – denove mia enspezo falis…

Ĉe mi aperis pli fortiĝanta penso — oni, legu – mondaj potenculoj, ankaŭ en Rusio!, speciale faras "pariecon" de aparta lando, agordas amaskomunikilojn por "krei malamikon" (cetere, ankaŭ ĉi tie, en Rusio iuj klopodas montri eksterlandanojn kiel iujn aĉulojn, feliĉe mi komunikiĝas kun ili kaj vidas malan bildon!).
Nu ne povas potenculoj trankvile vivi sen kreado de malamikoj! En 'malpura akvo pli facilas kapti grasan fiŝon' !
Ĉu?

Leon Roijen
Leon Roijen
2022-01-28 17:04
Respondo al  Gecxjo

Kial oni bojkotis la Olimpikajn ludojn en 1980? Ĉar USSR invadis Afganujon.
Ni ne forgesu la invadon, okupon, perforton de baltaj landoj kaj orienteŭropaj landoj. Nun ankoraŭ freŝdate do la anekson de Krimeo kaj se oni devas kredi okcidentajn fontojn, eble baldaŭan invadon de Ukrainio. Ni esperu, ke via ministro Lavrov ne mensogas, kaj ke post 2 semajnoj aŭ 2 monatoj ni ne devos konstati la kontraŭan.

Mi, kiel kelkdekjarulo, havis korespondamikon en Leningrad pere de Esperanto dum la "malvarma milito". En klaso pri geografio mi povis doni la rusan vorton pri "nigra tero" (ĉernosem), tiu fekunda tero, pri kiu ni ĵus lernis. Mia instruisto estis ege suprizita, pro tio, ke mi havis korespondamikon en USSR. Kiel infano, mi kompreneble fieregis pri tio. Kvankam en Nederlando neniam estis tiel forta ĉasado de komunistoj kiel en Usono, mi ne estus surprizita se en iu arĥivo troviĝas mia nomo pro suspektindaj kontaktoj kun USSR 🙂
Ĉiukaze, tiu sperto jam dejunaĝe protektis min kontraŭ la novaĵoj en la amaskomunikiloj kaj kion mi legas en ili mi ĉiam volas mem kontroli. Do mi certe ne simple kredas ĉion.
Pli grave, se mi donas opinion pri iu ŝtato, ĝi kutime tute ne temas pri ĝia popolo. Ŝtato kaj popolo ofte estas du tute malsamaj aferoj.
Cetere mi ankaŭ tute ne fermas la okulojn por la malbonaĵoj kaŭzitaj de mia propra ŝtato. Ekzemple la invado de Usono en Irako, kiun Nederlando subtenis, mi ĉiam same treege kritikis.

Gecxjo
Gecxjo
2022-01-27 7:32
Respondo al  Leon Roijen

Ĥruŝĉov en 1954 nure per sia decido transdonis Krimeon al Ukraina Soveta Respubliko, kiel li mem klarigis pro pure administraj-mastrumaj celoj. Tiam tio estis farita ene de USSR, 15 respublikoj estis surpapere memstaraj, tamen envero ili konsistigis unu landon, unu ŝtaton.
Kiam USSR estis disfalita (malgraŭ antaŭ kelkaj monatoj okazinta tutlanda referendumo!), Jeljcin pensis nure por plifirmigo de sia potenco kaj temo pri Krimeo al lia kapo simple ne venis — tio estis "prokrasta mino" kiu eksplodis en 2014.
Similaj "prokrastaj minoj" abundegas en la mondo: Karabaĥ, kurda problemo, kaprice metitaj limoj far de angloj en Siria…

Do, pri "krimea anekso" — venu gaste al Krimeo, parolu kun homoj, rekte demandu dume freŝas memoroj: – "Ĉu vi estas kontentaj nun? Aŭ vi volas,ke revenu ukraina regado?"

Leon Roijen
Leon Roijen
2022-01-27 17:18
Respondo al  Gecxjo

Tiel ne funkcias. Eĉ se plimulto de la homoj en Krimeo preferus la anekson, tio ne rajtigus Rusujon je tiu landŝtela krimo.
Kaj, se popoloj en Rusujo volus sendependiĝi, ĉu Putin permesus tion? Mi pensas, ne, mi certas, ke ne.

Gecxjo
Gecxjo
2022-01-27 7:01
Respondo al  Leon Roijen

"faris grandegan eraron kiam ĝi ne militistare intervenis por almenaŭ klopodi preventi la aneksadon de Krimeo" — unue, KIEL? Referendumo de krimea loĝantaro klare montris ilian volon, ah, la samo ne okazis en Ukrainio… Sed, ĉu, en Ukrainio tiam estis LEĜA estraro kiu povintus organizi tion? Krome — en neniu ŝtato estas leĝoj kiuj permesus ke parto de loĝantaro unuiĝita laŭ iu determino (nacio, lingvo, kulturo k.s.) rajtas sen permeso de la tuta loĝantaro povus apartiĝi. Ekz. Katalunio jam de centjaroj strebas apartiĝi de Hispanio… Do, tezo "Nacioj, samlingvanoj rajtas memdecidiĝi" estas nure vortoj, slogano, aervibrigo; praktike tio ne funkcias, almenaŭ pace kaj amikece.
Pro Krimeo estas dentgrincado: estis planoj forigi sebastopolan rusian militbazon kaj anstaŭigi per la usona; 2- kiel ĉio okzis fulme, sensange kaj majstre; 3- estas tre multaj similaj "varmaj punktoj" en Eŭropo kaj aliaj landoj — danĝera ekzemplo.
"la minacoj de Rusujo al (interalie!) la suvereneco de Ukrainujo estas tre seriozaj" — ekde 1991 ne estis kaj bumc! en 2014 aperis… Ukrainio ekde 1991 estis kaj restas suverena, almenaŭ supraĵe. Sed nun usona ambasadoro estas pli grava ol prezidento de Ukrainio.
NATO strebas larĝiĝi – estas ja profito al supruloj de tiu organizaĵo – salajroj, rangoj, graveco k.s.
Sed tuje aperas en mia memoro brila rakonto de Ŝandor Satmari (Sándor Szathmári) "Kain kaj Abel"…

Gecxjo
Gecxjo
2022-01-20 12:20

Tuja "Rusujo aneksis Krimeon…" — kie estas kontraŭbataloj, partizana agado, amasaj protestoj de loĝantaro k.s.
Se estis konkero — tio okazis tre delonge, post bataloj kun Otomana imperio.
"kiun ordinaraj rusoj subtenas per ĉiumonataj ĝiroj de kelkdek rubloj" — mi ridas, laŭte ridas!!! Kiel povus ekscii Kalle pri tio, ja lin forpelis el Moskvo pro malamika konduto kiam li laboris ĉe ambasadejo de Svedio?
Efektive, en centraj regionoj pokaj adorantoj de Navralnij estas, eble eĉ sendas rubletojn, sed se konsideri kiom adeptoj en kelkaj staboj elspezas, kaj pro filmoj kiuj "malkovras" 'palacegojn de Putin' — tie devas cirkuli dolaregoj!

Estas tre domaĝe, ke regantoj kaj politikumistoj "inventas malamikojn" – Usono – "akson de malico" de USSR, poste “minacanto de la demokratia Okcidento” Rusio. En Rusio la samon faras pri Usono kaj Eŭropo…
Nin trompas amaskomunikiloj raportante, verkante pri misoj en landoj! Ĉie ordinaraj homoj estas preskaŭ la samaj, eble naciaj moro estas "pipro supre".

Kaj pri "nefinvenenito", cetere, per armila veneno!, cetere, en Tomsk, kie mi nun loĝas — dubindaj metodoj. Mi ne kredas, ke se li iĝus "kapo" de la lando, li restos kristale malkoruptulo, nun batalante per "malfermo de koruptado". Simple — ne estas, ne ekzistas sekurigilo kontraŭ tiio!
Kaj iu alia produktiva programo ĉe li estas? Ne.

Legantoj de mia opinio tuj povas verdikti, ke mi estas por Putin… Kaj tuj ege erariĝos! Simple li estas pinto, kiu videblas, sed iom sube estas "grizaj kardinaloj": posedantoj de financaj, resurselprenaj gigantoj, granda tavolo de fondintoj de diversaj entreprenoj… Tiuj estis konstruitaj post 1991, firmiĝintaj dum Jelcina tempo.

Ĉu estas minaca Rusio? Des pli por Usono… Nur konsideru MEP (malnetan enlandan produktadon) en Rusio kaj Usono, EU… Punkto. Fino.

Pardonu pro longa tekstaro… 😉

P.S. Nu al Kalle (kiun mi persone vidis en 1990 en Malmoe) — kion fari, labor' ĵarnalista tia aĉa… Ĉu, iujn laŭrojn eblas gajni skribante prie?

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2022-01-21 3:59
Respondo al  Gecxjo

> Kiel povus ekscii Kalle pri tio, ja lin forpelis el Moskvo pro malamika konduto kiam li laboris ĉe ambasadejo de Svedio?

Kalle versâjne estas la sola homo kiu estas persona non grata ĉe vera lando kaj ĉe fikcia lando.

( https://www.esperantio.net/index.php?id=3269 )

Leon Roijen
Leon Roijen
2022-01-21 14:22
Respondo al  Yves Bellefeuille

Chu la civito estas fikcia lando? Tio estas nova por mi. Chu iuj pruvoj?

Grigorii Arosev
Grigorii Arosev
2022-01-22 11:36
Respondo al  Yves Bellefeuille

Eble mi ion preteratentis, sed ŝajne, Kalle ne estis persone forsendita el Rusio. Se sur lia loko estus alia homo, ankaŭ ŝli estus forsendita, ĉar tio estis ago de Kremlo (eksterlandafera ministerio), direktita ne kontraŭ iu persone, sed kontraŭ ambasadejo de Svedio reage al decido de Stokholmo ne doni vizojn al rusiaj diplomatoj.

Grigorii Arosev
Grigorii Arosev
2022-01-22 11:31
Respondo al  Gecxjo

Certe, la anekso de Krimeo estis ĝuste anekso kaj nenio plia, la okazintaĵoj printempe'2014 havis neniun rilaton al vera demokratio. Se vi volas ekscii, kio estas vera demokratia referendumo, pristudu kazon de Skotlando.

La cetero skribita de vi, Gennadij, estas miksaĵo de televida propagando, kies viktimo vi bedaŭrinde estas, kaj manko de scio pri certaj faktoj. Sed vi, same kiel amaso da aliaj rusianoj, ne havas deziron profundiĝi en la aferon, kaj prefere nur insultas kaj ofendas.

Mi plene subtenas Aleksej Navalnyj kaj esperas, ke vladimir putin iam estos juĝita.

Gecxjo
Gecxjo
2022-01-25 13:56
Respondo al  Grigorii Arosev

Griŝa! Mi ne havas televidilon! Kaj se iam rigardas, do nur infanajn programojn kun genepoj, aliaj ili ne permesas 😉
"insultas kaj ofendas" — kiun mi insultas? Ne havas tiun kutimon.
"ĝuste anekso" — stranga anekso… Neniuj akraj protestoj, neniu ribelo, neniu kontraŭagado…
Vi mem estis tie post 2014? Mi estis 2 foje, parolis kun homoj tie loĝantaj ĝis 2014, amikoj. Neniam mi aŭdis eĉ sibleton kontraŭ.
Sed tre koleriĝas, kiam rememoras pri eksplodigo vintre elektromastojn, barigon de la kanalo (nun estas eĉ danĝere refunkciigi ĝin – iu frenezkapa naciisto ŝutos sakon da veneno…)

Kio pozitiva en programo kaj agado de 'nefinvenenita" (interesa spektaklo!) ? Ĉu Vi 100% certas, se li, se prezidantiĝos, tuje korupto malaperos?
Mi forte opinias, ke elito de ambaŭ flankoj nin trompas, mistifikas (kaj tiel f*kas) por popolo laboraĉu por iliaj interesoj kaj interezoj!

Xana (Ŝana)
Xana (Ŝana)
2022-01-20 13:01

Kvankam la informo pri la nova libro de Kalle Kniivilä estas interesa, iom ŝokis min kelkaj frazoj en ĉi tiu artikolo:

Ekzemple: "…Sed male al la origina malvarma milito, dum kiu oni ĵetis ostracismon sur komunistojn okcidentajn kaj ekzilis aŭ eĉ murdis kontraŭulojn sovetajn…"

Eble ja "…iom danĝere nia ideologio blindigas…", kiam iu faras priskribon tian. En la okcidenta lando kie mi loĝas (Portugalio), membro de NATO de 1949, kadre de faŝisma reĝimo oni abunde ekzilis, enprizonigis, torturis kaj eĉ murdis kontraŭulojn ĝis 1974, la frazo "… ĵetis ostracismon sur komunistojn okcidentajn…" ne ŝajnas aparta taŭga priskribo por tia agado. En ĝi kiel ĉie kaj treeble ĉiam, “…homaj rajtoj, demokratio kaj principoj de la juroŝtato…” verŝajne ne prosperis dum milito, sendepende je kiu ekonomia bloko favoris ĝin.

Hanso Becklin
Hanso Becklin
2022-01-20 15:28
Respondo al  Xana (Ŝana)

Mi dankas al vi pro la atentigo. Certe estas malfacile trovi mallongan priskribon, kiu taŭgas por ĉiu okcidenta regno dum la malvarma milito. La paktanoj, iusence, estis pli unuecaj–sed tamen ne tute unuecaj. Mi pensis aparte pri Makartiismo en Usono kaj ankaŭ pri la malpermeso de la komunisma partio en Okcidenta Germanujo, sed certe la aliancularo ne estis unueca. Ĉu plia pruvo, ke la forta deziro amikiĝi kun la malamikoj de la malamikoj foje blindigas?

Xana (Ŝana)
Xana (Ŝana)
2022-01-20 22:36
Respondo al  Hanso Becklin

Nu, mi dirus ke pruvo pri tio ke militaj aliancoj, spite al propagando, verŝajne ne nepre favoras pacon kaj demokration 🙂

Leon Roijen
Leon Roijen
2022-01-20 14:27

"Aung San Suu Kyi. Ankaŭ ŝin mi forte subtenis kaj estimis – ĝis ŝi ekregis en Burmo kaj masakris rohingojn, ĉiam kun demokratia subteno de l’ majoritato"

Estas iom stranga tiu frazo en artikolo, kiu dufoje mencias la vorton "juroŝtato".
Ĉu en Usono en krimjuro ne validas la "presumption of innocence" ? Kiu troviĝas ankaŭ en la Universala deklaracio de Homaj Rajtoj en artikolo 11:

"Ĉiu akuzita pro punebla faro rajtas, ke oni supozu lin senkulpa, ĝis oni pruvos laŭleĝe lian kulpon en publika proceso, en kiu li ricevis ĉiujn garantiojn necesajn por sia defendo."

Cetere la rohingoj ankaŭ ludis sian parton en la krizo: Dum la dua mondmilito ili aliĝis al la britoj sub la promeso de propra, islama ŝtato kaj batalis kontraŭ la budhanoj, kiuj tiutempe estis aliĝintaj al la japanoj.
La konflikto estas multe pli komplikita ol "la birma ŝtato estas la diablo" kaj la rohingoj estas sanktuloj".
Ankaŭ vidu (angle): https://en.wikipedia.org/wiki/Rohingya_conflict

Hejmano
2022-01-27 2:36
Respondo al  Leon Roijen

«La konflikto estas multe pli komplikita ol "la birma ŝtato estas la diablo" kaj la rohingoj estas sanktuloj".»

Tiu aserto ne malebligas la tre seriozan eblecon (laŭ enketoj de la Unuiĝintaj Nacioj) ke la birma ŝtato estas efektiviganta la krimon de genocido kontraŭ rohinĝoj.

Leon Roijen
Leon Roijen
2022-01-27 20:21
Respondo al  Hejmano

Mi ne kredas je tio. En 2017, ĵurnalisto de nederlanda publika novaĵagentejo NOS diris:

"La difino de genocido estas la intenca ekstermado de etno. Sed kiam la rohingoj estas trans la landlimo, estas tute egale al Mjanmaro, ili simple volas forigi la homojn."

Ne estas klaraj indikoj, ke en Mjanmaro okazas genocido. Tia akuzo estas ekstreme grava kaj oni ne leĝere uzu ĝin.

Leon Roijen
Leon Roijen
2022-01-20 21:42

Mi ne bone komprenas en la titolo "aktualo" – ĉu ne devas esti "aktualaĵo"?

István Ertl
István Ertl
2022-01-20 22:28
Respondo al  Leon Roijen

Ne devige. Ju pli kompakte des pli bonsone. Kaj "Xo" povas ofte signifi same "Xeco" kiel "Xaĵo".

István Ertl
István Ertl
2022-01-20 22:28
Respondo al  István Ertl

Ha jes, mi konfesu ke la titolon donis mi.

Leon Roijen
Leon Roijen
2022-01-20 22:53
Respondo al  István Ertl

Saluton István, mi aprezas la principon de neceso kaj sufiĉo. Tamen ĉi tie mi dubas ĉu neceso aŭ sufiĉo havu prioritaton.
Mi cerbumis… estonto – estonteco… aktualo – aktualeco (la aktuala tempo?).
Sen – aĵo aŭ – eco mi ne bone komprenis la titolon. Ankaŭ PIV ne helpas, ne donas "aktualo".
Sed eble la nekomprenon spertis nur mi.

Sebastiano
Sebastiano
2022-01-22 1:59
Respondo al  Leon Roijen

Ankaŭ mi stumblis ĉe la nekutima vorto „aktualo“.

Pri la aldono de -eco aŭ simple -o al adjektivaj radikoj, oni povas legi en PMEG 38.2.8. Sed eble simple mankas la vera o-vorto (ekz-e „aktuala tempo“ aŭ „aktuala situacio“), kvankam en tiu okazo eble „nuna” estus pli trafa.

Aŭ eble la titolverkinto simple ekŝatis la forman balancon inter „aktuale“ kaj „aktualo“ kaj tial oferis la facilan kompreneblecon por la forma beleco.

Wim Jansen
Wim Jansen
2022-01-22 10:39
Respondo al  Sebastiano

István pravas. "Aktualo" estas semantike subdeterminita substantivo, kiu laŭ la deziro de la aŭtoro, povas signifi "aktualeco" aŭ "aktualaĵo". "Ju pli kompakte, des pli bonsone" estas persona juĝo, sed estas certe ke –kontraste kun siaj Fundamentaj traduklingvoj– Esperanto havas enviindan fleksebl(ec)on, kiun oni ne hezitu uzi.

Leon Roijen
Leon Roijen
2022-01-22 13:25
Respondo al  Wim Jansen

Unue mi avertu, ke al mi ne gravas, kiu pravas, kaj vi kaj István ambaŭ estas tre estimindaj sinjoroj. Al mi nur gravas, kio ĝustas. Ĉi-kaze mi ne povas samopinii kun vi:

"Lingva konsultejo 2021 – 04 "Principo de sufiĉo kaj neceso"
Principo de sufiĉo kaj neceso
“Principo starigita de Rene de Saussure, bazita sur la gramatika natruro de la gramatike deriveblaj vortoj en Esperanto kaj sur la regulo (11-a regulo de la fundamenta gramatiko Esperanta), ke ankaŭ la finaĵoj same kiel la afiksoj estas memstaraj vortoj.
La principo postulas, ke oni ne senbezone esprimu dufoje la saman ideon kiel ekz. en”sufiĉeco”, “komprenebleco”, kiuj enhavas superfluan adjektivan ideon de –ec jam ekzistantan en sufiĉ’, ebl´; en “negrulo”, “laikulo”, kiuj ambaŭ havas duoblan esprimadon de substantiveco: negro kaj ulo, laiko kaj ulo; en “ekzistado”, “komencado” la agvorto ado nur estas necesa, se oni volas ekcenti longan daŭron de la ago
En 1913 la Lingva Akademio oficiale aprobis tiun principon kune kun la principo de neceso en la jena formo:
a) Principo de neceso: En konstruon de vorto oni devas enkonduki ĉiujn vortradikojn, sufiksojn, prefiksojn kaj finiĝojn necesajn por elvoki klare la ideon reprezentotan de tiu vorto.
b) Principo de sufiĉo: Se la ideo tiamaniere esprimita estas jam bone kaj nekonfuzeble komprenata sen iu el la sufiksoj uzitaj, tiu sufikso povas esti elĵetata kiel neutila kaj nenecesa.”
Paul Neergaard “Fremdvortoj en Esperanto” (origina eldono: 1933). Eldonejo “Inko” , 2001 , paĝoj 51 – 52
Tre ofte rompas la principon de sufiĉo kaj neceso komencantaj esperantistoj pro manko de lingvouzaj spertoj, sed ankaŭ malnovaj esperantistoj devas tre atente rilati al ĉi tiu principo."

Fonto: https://vk.com/wall-59616356_2275

Wim Jansen
Wim Jansen
2022-01-23 10:14
Respondo al  Leon Roijen

Mi konas la verkojn kiujn vi citas. Ili ĉiuj estas provoj, priskribi certajn aspektojn de la strukturo de Esperanto, sed ili ne estas netuŝeblaj kaj ne nepre havas eternan valoron (tio, cetere, validas por ĉies kontribuoj, ankaŭ miaj). Ĉiu priskribo ja estas bazita sur la kompreno de Esperanto en iu momento kaj sur la apogo kiun samtempe proponas la ĝenerala lingvoscienco. Tiu ĉi lasta faris grandegajn progresojn dum la dudeka jarcento, kiujn esperantologiaj eseoj ofte malatentas. Tial reiro al la verkoj de René de Saussure de antaŭ pli ol jarcento ne nepre solvas la problemon de la (ne)akcepteblo de vorto kiel “aktualo”.

Leon Roijen
Leon Roijen
2022-01-23 12:03
Respondo al  Wim Jansen

Certe, ĉiu vivanta lingvo evoluas, sed ni ne forgesu, ke Esperanto, kvankam ĝi sendube (ankaŭ) nature evoluas, ĝi ankaŭ havas tre difinitan celon: la interkompreno inter homoj el plej malsamaj lingvaj familioj. Tial ĝi devas esti – evidente – lingvo klara, facile komprenebla.
Certe, oni devus science esplori, sed se du relative spertaj esperantistoj stumblas ĉe vorto, povus esti, ke estas problemo rilate la kompreneblecon.
Se oni volas solvi tiun problemon, oni ne povas resti ĉe priskribo de la lingvo sed necesas normo, apliko de regulo. Kial tiukaze ne apliki la principon aŭ regulon de sufiĉo kaj neceso? Normo, kiu jam ekzistas en nia lingvo kaj kontentige solvas la problemon. Aldone tio garantias unuecon de la lingvo en la tempo.

Cetere, eble mi estas escepto sed por mi apliko de la regulo de sufiĉo kaj neceso ne signifas cent jarojn reiron. Mi lernis ĝin, kaj mi ne estas centjarulo 🙂 Eble ĝi tamen estas principo al kiu oni ne plu donas sufiĉe da atento nuntempe, bedaŭrinde.

Bonan dimanĉon al vi!

Vadim
Vadim
2022-01-25 7:59

:))))))))))))))))))) ”Esperanto – lingvo de paco”
… lingvo de propagandistoj kaj provokistoj. la lingvo de mensoguloj kaj diversaj sxatantoj gajni monon per skandalaj temoj, la lingvo de mezboneculoj pozantaj ”spertuloj”.
S-ro Kalle Kniivilä, ĉu vi daure ne komprenas, kial oni forpetis vin el Rusio, kiam vi provis fariĝi diplomato ĉi tie? 🙂

Tauhro
Tauhro
2022-01-25 11:50
Respondo al  Vadim

La kulpigo sen klarigoj estas eldiro de provokisto.
Per tiuj vortoj vi akuzas vin mem.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2022-01-25 17:13
Respondo al  Vadim

> diversaj sxatantoj gajni monon per skandalaj temoj

Neniu ie ajn riĉiĝas per esperanto.

Tauhro
Tauhro
2022-01-28 14:16
Respondo al  Yves Bellefeuille

Per chiuj temoj, kiuj estas oportunaj por potencoj, oni povas ricevi sian panon, sed kiam oni skribas pri "aliaj temoj" eble aperu problemoj. 🙂