La studio de Vinilkosmo trafita de inundo

Antaŭ dek jaroj la ejo de Vinilkosmo estis parte detruita de fajro. Nun la ejon difektis akvo. Vinilkosmo estis fondita en 1990 kaj de multaj jaroj estas la plej konata produktanto de muzikaj registraĵoj en Esperanto.

Dum la nokto de la 10-a de januaro granda inundo okazis ĉe la studio de Vinilkosmo, kaj multaj valoraj aĵoj estis detruitaj. La oficejo situas en la teretaĝo de la domo de la fondinto de Vinilkosmo, Flo Martorell, ekster Tuluzo, Francio. Li klarigis al Libera Folio, kio okazis.

Foto de la studio de Vinilkosmo post la inundo (de la fejsbuka paĝo de Flo Martorell)
Foto de la studio de Vinilkosmo post la inundo (de la FB-paĝo de Flo Martorell)

– La tuta teretaĝo estis inundita de unu metro da akvo en la plej alta nivelo, kaj estis gravaj damaĝoj. Dum la akvo altiĝis, ni provis savi la plej fragilajn ilojn, komputilojn kaj aliajn materialojn, sed paperaj arkivoj, libroj, revuoj, sonkasedoj kaj diversaj sonarkivoj kaj diskoj estis dronigitaj.

– Samtempe ankaŭ inundiĝis 13 provludejoj el 21 kaj parto de la sonstudio de ”Studio de la Trappe”, helpe de fajrobrigadistoj ni metis la materialon (amplifilojn, instrumentojn, sonmaterialon de la sonsistemo de EUROKKA, ktp) sur brikojn por altigi ĝin, sed la akvo altiĝis rapide kaj ne eblis ĉion sekurigi. Ekestis gravaj damaĝoj por multaj bandoj kiuj havas tie sian muzikmaterialon. En la malsupra parto de la studio estis 20 cm da akvo, sed feliĉe ĉio povis esti savita tie, tamen la ejo estis tute malsekigita de kota akvo kreanta damaĝojn en la plankoj kaj tapiŝoj.

Ne estas konate, kiom kostos la riparoj – oni atendas pritakson de spertuloj. La ejo estis asekurita, kaj li esperas ke la asekuro kovros la kompletajn kostojn. Esperantistoj de Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo (EKC) venis por helpi sekigi aferojn.

Antaŭ dek jaroj Vinilkosmo estis trafita de incendio, kiu detruis grandan stokon de materialo, sed ne ŝajnis ke estis granda risko de inundo.

‒ Ekde 1980, kiam instaliĝis tie la muzika komplekso, neniam okazis inundo, ĉi tio estas premiero kaj mi esperas ke estos la lasta inundo.

Estiĝis granda inundo en Tuluzo kaj la ĉirkaŭaĵo, kiam tutmonata kvanto da pluvo falis en nur du tagoj. La rivero Garono atingis sian plej altan nivelon en dudek jaroj. Centoj da homoj estis evakuitaj kaj unu homo mortis.

‒ Fakte rivero kiu fluas aliflanke de la aŭtoŝoseo apud kiu troviĝas la domo, multe altiĝis dum la pluvega semajno. Okazis semajno pluva antaŭ la inundo, kaj ankaŭ multe neĝis en la Pireneoj kaj poste varmiĝis, subite ĉiuj riveroj kaj la riverego Garono kiu trairas Tuluzon grave altiĝis kaj kreis la krizan situacion. En kelkaj jaroj la vetero ŝanĝiĝis (varmiĝis), kaj nun ni vidas la konsekvencojn.

La inundo kaŭzas prokraston de ĉiuj projektoj de Vinilkosmo, kiel la eldonado de albumoj. Eĉ post la purigado, Vinilkosmo ne tuj plene funkcios.

‒ Mi esperas ke en februaro ĉio reenordiĝos kaj ke eblos tiam relabori kiel kutime. La riparoj kiujn pagos la asekurkompanio eble ekos nur monatojn post la katastrofo kaj malfaciligos baldaŭan normaliĝon.

Robert Nielsen

3 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Leon Roijen
Leon Roijen
2022-01-17 16:50

Ni ĉiutage legas pri novaĵoj tra la tuta mondo, tamen pri ĉi tiuj inundoj estas nenio en la nederlandaj novaĵoj dum Francio preskaŭ estas najbara lando kaj krome ŝatata vojaĝdestino de multaj nederlandanoj. Strange.
Mi deziras multe da forteco al S-ro Martorell kaj kunlaborantoj.
Mi volas kapti la malbonŝancan okazon por atentigi pri la abonklubo de Vinilkosmo:

https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/vinilkosmo-abonklubo/abonoj-abonklubo.html

Ni subtenu niajn gravajn “institutojn” de la Esperanto-kulturo.

Laste redaktita 2 jarojn antaŭe de ne-al-cenzuro
Pupi
Pupi
2022-01-19 18:27

ho vej!

du bierojn, mi petas!

Gecxjo
Gecxjo
2022-01-20 12:30

Kia domaĝo!
Kion ni povas fari kontraŭ Naturo? 🙁

Sola kontribuo — mendu plaĉajn produktaĵojn ĉe Vinilkosmo!