Amikumu iĝos pli malferma al siaj amikoj

La poŝtelefona servo Amikumu jam havas pli ol 20 000 membrojn, el kiuj du trionoj estas esperantistoj. Sep uzantoj asertas, ke ili parolas tokiponon denaske. Dum la IJK Amikumu lanĉis novan kampanjon por varbi orajn membrojn. La celo estas reprogrami la tutan sistemon por plibonigi la servon, rakontas Chuck Smith.

Chuck Smith rakontas pri Amikumu dum la reta IJK.

Amikumu estas poŝtelefona apo, kiu helpas uzantojn trovi proksimajn samlingvanojn kaj interrilati kun ili. La servo estis lanĉita en 2017 kaj nun havas pli ol 20 000 membrojn, el kiuj du trionoj estas esperantistoj.

Dum la ĵusa IJK Amikumu lanĉis kampanjon por varbi novajn orajn membrojn kaj tiel financi reprogramadon de la tuta sistemo. La nova versio havos plene malferman kodon, rakontas Chuck Smith, la ĉefa teknika oficisto de Amikumu.

Libera Folio: Kion signifas ke la kodo estos malfermita, kaj por kio tio utilos?

Chuck Smith: – Tio signifas, ke ĉiuj povos vidi nian kodon. Tio utilas ekzemple, ke ĉiuj ankaŭ povus vidi kiujn informojn ni kolektas, por esti travidebla kiel firmao. Krome aliaj povas aldoni novajn funkciojn, ekzemple tio multe faciligus integriĝon kun Pasporta Servo, kaj oni povas mem korekti erarojn.

Vi volas havi pli da oraj membroj por financi la aferon kaj por garantii la stabilecon de la servo. Sed kian utilon oni havas de ora membreco? Ĉu la nova sistemo donos pli da avantaĝoj al la oraj membroj?

– La oraj membroj neniam spertos reklamon. Ili povos private uzi la apon dum ili restas nevideblaj al aliaj. Ili povas anticipe plani vojaĝojn kaj amikiĝi kun alilandanoj per nia virtuala teleporta funkcio ien ajn en la mondo. Ili estas elstare videblaj en la listo pro ora fono, kaj estonte ili povos alŝuti multajn profilbildojn. Sed ĉefe ili scios, ke ilia kontribuo fortigas la komunumon kaj plufunkciigas niajn servilojn.

Parto de la intervjuo estis farita per la mesaĝilo de Amikumu.

Kiom da oraj membroj Amikumu havas nun kaj kiom vi bezonas? Kiom kostas iĝi ora membro?

– Mi ne povas malkaŝi kiom da oraj membroj ni havas nun, sed ni celas havi 500 pliajn orajn membrojn dum la kampanjo en aŭgusto. Normale kostas 30 eŭrojn jare por esti ora membro, sed dum la kampanjo oni povas aliĝi kun dekprocenta rabato, do 27€ jare, se oni faras tion en la retpaĝo de la kampanjo. Krome, ni malfermas maloftan eblon: aĉeti dumvivan oran membrecon kontraŭ 149 eŭroj. Tio eblos nur ĝis la fino de aŭgusto.

Kiel evoluas la membraro?

– La komunumo daŭre kreskas. Dum la pasinta semajno ni akiris pli malpli dek novajn membrojn ĉiutage. Entute ni havas pli ol 20 000 membrojn nun. El ili du trionoj estas esperantistoj.

– Cetere eblas vidi kiom da membroj parolas kiujn ligvojn, kaj je kiu nivelo, en nia statistiko. Tamen kompreneble estas neniu ekzameno, kaj mi forte dubas, ke sep Amikumanoj efektive parolas Tokiponon denaske! Sed estas ja interese, ke Tokipono estas la sola alia lingvokomunumo en kiu Amikumu vere furoris. Kaj mi ja permesas, ke Sonja Lang estu denaska parolanto de Tokipono, ĉar ŝi ja naskis la lingvon!

Kiom el la membroj aktive uzas la apon?

– Pli ol 2 000 membroj uzis la apon iam dum la pasinta monato. Do proksimume dek procentoj nun estas aktivaj, sed ni nuntempe ankaŭ tute refaros kaj stabiligos la mesaĝilon kaj mi kredas, ke tio helpos aktivigi pli da nia membraro.

Kiel vi volas plibonigi la mesaĝilon? Kiam mi provas ĝin, mi rimarkas ekzemple, ke ĝi montras la horon en stranga maniero.

– Jes, ĝuste tiaĵoj ĝenegas nin, kaj ni decidis nun programi tute novan mesaĝilon anstataŭ dependi je eksterulo por tio. Krome ni ŝatus havi ekzemple grupojn por eventoj, kaj per propra sistemo tio estus pli facila.

Ĉu oni pripensas ian ligon kun Eventa servo?

– Ankoraŭ ne, sed indas pripensi! Kaj oni proponis iel konekti Amikumu al Telegramo. Nun tiaj aferoj povus ebli, kiam la sistemo estos malferma. Ni en la teamo devas aprobi kodoŝanĝojn, sed ni bonvenigas kunlaborantojn!

30 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
komentanto
komentanto
2020-07-27 9:15

Chuck Smith: “Tio utilas ekzemple, ke ĉiuj ankaŭ povus vidi kiujn informojn ni kolektas, por esti travidebla kiel firmao”. Ankaŭ Chuck Smith: “Mi ne povas malkaŝi kiom da oraj membroj ni havas nun”

Tim Owen
2020-07-27 9:57
Respondo al  komentanto

Unu situacio temas pri personaj datumoj; la firmao havas juran devigon klarigi al uzantoj, kion ĝi kolektas kaj kiel ĝi uzas ilin. La alia temas pri komercaj datumoj rilate la firmaon mem. Ne temas pri la sama afero.

komentanto
komentanto
2020-07-27 10:43
Respondo al  Tim Owen

Mi scias ke temas pri malsamaj aferoj. Sed se Amikumu ne diras kiom da oraj membroj ĝi havas, ĝi certe ne estas “travidebla firmao”. Se iu firmao plenumas la jurajn devojn, ĝi ne iĝas per tio aŭtomate “travidebla”, travidebleco estas iu aldona valoro.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2020-07-27 13:17
Respondo al  Tim Owen

Por normalulo malfacilas kompreni, kial la entuta membronombro ne estas komerca sekreto sed la nombro da oraj membroj jes. Ankaŭ mi tre surpriziĝis, kiam post la tuta (salutinda) babilado pri malfermeco, travidebleco ktp. mi venis al la frazo “Mi ne povas malkaŝi kiom da oraj membroj ni havas nun”. Mi devis relegi la frazon por certiĝi pri nemislego: “Ĉio publika, eĉ la kodo… kaj oni kaŝas tiun bazan informon, kiu krome ne ŝajnas havi apartan gravon?”, mi pensis.

La sola kialo venanta al mia kapo pri la kaŝo (malgraŭ senproblema malkaŝo de la tuta membronombro!) estas, ke la nombro da oraj membroj tiom ridinde malaltas (5? 10?…), ke oni timas publikigi ĝin kaj tiel malkuraĝigi aliajn ormembriĝi (“Se estas tiom malmulte da oraj membroj, verŝajne ne indas aŭ necesas”). Kompreneble mia penso povas esti komplete erara, sed sekretismo ne helpas klarigi la situacion.

Mi ne povas ne mencii Amazon: en la komenco Amazon permesis nur pozitivajn komentojn kaj recenzojn de legantoj pri la aĉetitaj varoj, timante ke negativaĵoj malemigos aĉetontojn kaj malaltigos la vendojn. Ĝis en iu momento iu havis la (laŭ mi genian) ideon akcepti ĈIAJN komentojn kaj recenzojn, do ankaŭ negativajn. Vendoj ne falis, eĉ male. La logiko estas simpla: se vi legas nur pozitivajn komentojn pri io, vi malfidas, aŭ simple ne povas certi pri la kvalito de la varo, ĉar ja parolas nur tiuj kun bonaj spertoj. Vi do ne povas scii, ĉu la varo vere indas, kaj ne aĉetas. Se vi legas kaj pozitivajn kaj negativajn komentojn, vi povas fari al vi multe pli bonan bildon, kaj eble vi eĉ aĉetos la varon. Resume: sciigi pri la pozitivaj kaj negativaj flankoj kutime estas saĝa komerca strategio. Prisilenti kaj sekretumi kutime ne.

Tim Owen
2020-07-27 18:50

– La sola kialo venanta al mia kapo pri la kaŝo … estas, ke la nombro da oraj membroj tiom ridinde malaltas … ke oni timas publikigi ĝin kaj tiel malkuraĝigi aliajn ormembriĝi

Ankaŭ al mi venis la penso, ke malaltan ciferon oni uzus por bati, kritiki pri malsukceso ktp, kaj altan por rikane aserti, ke la fondintoj fariĝis riĉuloj, kiuj per la nova kampanjo serĉas alproprigi al si pli da mono, ktp. Neniu tia reago surprizus min, same kiel eventuala sciigo, ke preskaŭ ĉiu uzanto uzas la aplikaĵon senpage, aŭ ke oni asertas, ke “certe ne estas travidebla” firmao, kiu disponebligos al la publiko sian kodon.

Krizipo
Krizipo
2020-07-27 20:53
Respondo al  Tim Owen

Kial ne taŭgas la kutima motivo por kaŝi informojn? Amikumu estas komerca entrepreno. Kiel ĉiu komerca entrepreno, ĝi ne disbabilas informojn, per kiuj eblas kalkuli konkretajn enspezojn. Depende de la entreprena formo, ĝi eble devas publikigi financajn informojn, ekzemple per jarfina bilanco, sed certe ne dum babilado kun Libera Folio.

Onta malfermeco de la kodo ne rilatas al la nuna fermeco de entreprenaj financoj.

Chuck Smith
Chuck Smith
2020-07-28 8:49
Respondo al  komentanto

Mi ne konas eĉ UNU alian firmaon, kiu havas socian malkovran apon simile al Amikumu, kiu donas tiun statistikon publike. Tio simple donus tro da informoj al konkurencoj…

Tomaso Alexander
Tomaso Alexander
2020-07-28 12:09
Respondo al  komentanto

Estas sufiĉe facile diveni la proksiman nombron da oraj membroj, ĉar la oraj membroj klare videblas en la videbla listo en la apo. En mia regiono estas 10 oraj membroj inter la 100 plej proksimaj membroj. Tiu listo ja montras nur la aktivajn membrojn, kaj mi supozas ke oraj membroj estas pli aktivaj ol maloraj.

Chuck jam menciis ke 10 elcentoj de la membroj estas aktivaj – sekve kiel unua supozo, mi konjektus ke estas iom pli ol 200 oraj membroj — sed certe malpli ol 2000. Estus interese scii la elcentaĵon en aliaj regionoj. (Simpli rigardu viajn 100 plej proksimajn uzantojn kaj nombru la orajn membrojn.)

Estas interesa demando ĉu estas dece “kaŝi” la nombron de oraj membroj. Kiel multaj jam diris, Amikumu estas privata kompanio. Aliflanke, ĉu ne la “investantoj” ne rajtas scii?

https://www.liberafolio.org/2017/10/27/uea-investis-10-000-eurojn-en-amikumu/

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2020-07-28 13:36
Respondo al  Tomaso Alexander

Ĝuste la saman ideon mi havis hieraŭ kaj do nombris, kiom da oraj membroj aperas inter miaj 100 proksimuloj. Temis pri 12, do nombro tre proksima al via 10. Surbaze de ĉi tiu (agnoskende, ne tre larĝabaza) esploro ni povas konkludi, ke inter 10%-12% estas oraj membroj. Se Amikumu havas 20 000 membrojn, tio signifas, ke 2000-2400 estas oraj.

Mi ne certas, ĉu oni povas tute konsenti kun via konkludo (“20 000 membroj, 10% estas aktivaj, t.e. 2000 membroj aktivaj. Ĉar oraj membroj estas 10% de tio, do estas 200 oraj membroj”). Sendube oraj membroj estas pli aktivaj (ili havas pli da kialoj) sed tio ne nepre implicas ion pri la entuta membronombro kaj la procentaĵo de oraj membroj. Mi emas konsideri, ke via kaj mia nombro (10%-12%) respegulas sufiĉe fidele la nombron da oraj membroj, do 2000 oraj membroj ŝajnas kredinda.

Aŭ eble ni komplete eraras, sed divenoj kaj supozoj manke de konkretaj informoj ja kutime havas tiun damnan eraremon.

Tomaso Alexander
Tomaso Alexander
2020-07-28 13:49

Chuck diris:
– 20 000 membroj.
– 2000 aktivaj membroj en la pasinta monato.

Krome, mi pensas ke vi kaj mi nur povas konkludi la jenon
– 10%-12% el la aktivaj uzantoj estas aktivaj oraj membroj.
– t.e. Estas 200-240 aktivaj oraj membroj.

Mi supozas, ke oraj membroj estas la entuziasmaj membroj kaj sekve ĝenerale pli aktivaj. Tial mi asertis ke “certe estas MALPLI” ol 2000 oraj membroj entute. Mi kredus 250 aŭ 500 sed ne 2000.

Sendube estas pli ol 20 kaj malpli ol 20 000.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2020-07-28 14:00
Respondo al  Tomaso Alexander

> 10%-12% el la aktivaj uzantoj estas aktivaj oraj membroj.

Laŭ mi, ĝuste ĉi tie kuŝas la fonto de nia diverĝo.

Kiam mi rigardas kelkajn el la profiloj de miaj 100 proksimuloj, mi konstatas, ke ili ne estas ĉiuj “aktivaj” (aktiva = uzis la apon en la pasinta monato). Inter tiuj 100 proksimuloj mi trovas multajn neuzintajn la apon de monatoj, malgraŭ kio ili tamen aperas en mia listo – simple ĉar ili estas (estis) proksimaj. De kio mi konkludas, ke la oraj membroj estas ĉ. 10% el ĈIUJ membroj, ne nur el la aktivaj.

Sed eble ĉi ĉiuj pensoj, kalkuloj, supozoj ktp. estas plene eraraj.

Tomaso Alexander
Tomaso Alexander
2020-07-28 20:21

> Kiam mi rigardas kelkajn el la profiloj de miaj 100 proksimuloj, mi konstatas, ke ili ne estas ĉiuj “aktivaj” (aktiva = uzis la apon en la pasinta monato)

– – –

Tre bona punkto – sed kiel “unua supozo” tiu detalo ne tiom gravas. Fakte, ĝi iomete plifortigas mian konkludon. Miaj 10 oraj uzantoj estas rimarkeble pli aktivaj ol la aliaj. Krome, mi kontrolis parton de miaj 100 uzantoj kaj provizore konkludas ke 90% da ili estas “aktivaj” en la disuktata senco. Konklude, tio iomete plialtigas mian takson pri la proporcio de aktivaj oraj membroj inter la 2000 aktivaj membroj, sed cetere ĝi plialtigas mian certecon, ke troviĝas malmultaj oraj membroj inter la 18 000 neaktivaj membroj.

Jes, certe ni povus erari, sed mi parolas pri “unua supozo.” Kaj mi certas ke mia “unua supozo” ke temas pri “almenaŭ 200 kaj maksimume 2000 – kaj pli proksima al 200” estas pli proksima al la vero ol “ridinde malalta 5? 10?”, kion mi legis aliloke en tiu diskuto.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2020-07-29 17:27
Respondo al  Tomaso Alexander

Mi faris interesan eksperimenton.

Mi trairis mian proksimulan liston por konstati, kiom da homoj ne estas aktivaj (t.e. ne uzis la apon en kvar semajnoj aŭ pli). Kaj la rezultoj surprizas.

Mi trairis la proksimulan liston por du lingvoj: Esperanto kaj la germana. Jen:

E-o
Aktivaj: 96
Neaktivaj: 4

Germana
Aktivaj: 93
Neaktivaj: 7

El tiuj aktivaj multaj ne uzis la apon dum 2-3 semajnoj, sed laŭ la difino de la kreinto (aktiva = uzinta la apon en la lasta monato) ili estas plene aktivaj.

El ĉi tiu detala esploro mi povus konkludi, ke preskaŭ ĉiuj Amikumu-anoj estas aktivaj (leĝere varias laŭ lingvo inter 93% kaj 96%), kio evidente malĝustas, ĉar laŭ aserto de la kreinto mem aktivaj anoj estas nur 10%.

Kio konkludeblas el ĉi ĉio?
1: mi troviĝas en regiono (meza Eŭropo), kie la aktivemo de la Amikumu-anoj estas ekstrema, kaj do tiu aktivemo devas esti malekstrema en aliaj mondopartoj por kompensi kaj tiel malaltigi la ciferon ĝis la 10%-a aktivemo agnoskita de la kreinto.
2: ĉiaj eblaj konkludoj surbaze de tiaj partaj esploroj estas nura rubo, kiun ne eblas fidi manke de konkretaj kaj oficialaj ciferoj.

Mi pli tendencas al la dua konkludo.

Tomaso Alexander
Tomaso Alexander
2020-07-29 20:39

3: Estas fakte tre katigorioj de aktiveco:

– Ene de la pasintaj du semajnoj
– Ene de la pasintaj monato / kelkaj semajnoj.
– Malpli aktiva.

Mi kredas ke la respondo estas 3. Mi ne kredas ke cxiuj uzantoj trovigxas en la “plej proksima” listo.

Amikumemulo
Amikumemulo
2020-07-27 12:15

Kiel oni povas aldone kontribui, se oni jam estas ora membro?

Chuck Smith
Chuck Smith
2020-07-27 14:31
Respondo al  Amikumemulo

Oni povas donaci oran membrecon al alia membro! Simple donacu per la reta formularo de la kampanjo kaj poste sendu retpoŝton al chuck@amikumu.com kaj mi persone aldonos la oran membrecon laŭdezire.

Sebastiano
Sebastiano
2020-07-27 17:54
Respondo al  Amikumemulo

Vi povas ekz-e donaci al mi saĝtelefonon, per kiu mi povas instali la Amikumusoftvaron.

Tomaso Alexander
Tomaso Alexander
2020-07-27 23:14
Respondo al  Sebastiano

Tion efektive faris Chuck Smith por uzigi al mi Amikumun.

Tomaso Alexander
Tomaso Alexander
2020-07-27 23:17

La afero ankoraŭ ne estas klara al mi. Amikumu bezonas monon por esti “stabila” kaj ĝi fariĝos pli bona — kaj eble vi ligos ĝin al aliaj iloj… sed kiel ĝi estus utila? La originala ideo estas, ke ĝi plifaciligus vid-al-vidajn renkontiĝojn inter homoj, sed ŝajnas al mi ke ĝi funkcias nur kiel babilejo por la oraj membroj. Kion mi miskomprenas?

Chuck Smith
Chuck Smith
2020-07-28 8:52
Respondo al  Tomaso Alexander

Ora membreco donas kromajn funkciojn (kiel ekzemple teleporti al aliaj lokoj). Neniel ĝi estas babilejo por oraj membroj kaj mi scivolas kiel vi venis al tiu konkludo.

Tomaso Alexander
Tomaso Alexander
2020-07-28 11:17
Respondo al  Chuck Smith

De tempo al tempo mi ricevas mesaĝojn en Amikumu. Preskaŭ ĉiam la mesaĝoj estas de personoj kiujn mi jam konas — aŭ ili estas de oraj membroj kiu “teleportas” al mia regiono por kontakti min. Kiam mi demandas al Amikumu-Fans kial Amikumu plaĉas al ili, sufiĉe ofte ili diras, ke ĝi estas utila por babili – tio estas – babili *en* la sistemo. Maloraj membroj ne povas uzi la apon por atingi ĉiujn uzantojn, ĉar la sistemo malfaciligas al ili vidi personojn ekster iu arbitra regiono. Kiam mi diris “babilejo por la oraj membroj” mi kaj priskribas miajn ricevitajn mesaĝojn, kaj prognozas la estontecon laŭ mia impresoj, leginte la ĉi-supran klarigon.

Antaŭe mi komprenis kio Amikumu volas esti – sistemo por trovi Esperantistojn en mia regiono – sed kun “La Fluo” kaj la nuna anonoco, mi ne plu komprenas.

Johano
Johano
2020-08-03 17:21
Respondo al  Chuck Smith

La elŝutebla versio de Amikumu enhavas diversajn spurilojn (trackers – programoj kiuj kolektas informojn pri la uzanto kaj ties konduto kaj sendas ilin al eksteraj firmaoj).

https://reports.exodus-privacy.eu.org/en/reports/com.amikumu.amikumu/latest/

Mi komprenas ke la produktanto devas iel enspezi monon, do ĝi faras tion per reklamoj kaj vendo de informoj pri la uzantoj, sed ĉu la oraj membroj aŭ alimaniere pagantaj uzantoj povas ricevi privatecan version sen spuriloj?

Chuck Smith
Chuck Smith
2020-08-05 14:00
Respondo al  Johano

Laŭ mia memoro, ni volis ebligi ensalutadon per FB, do tial tiu kodo estas en la apo, kvankam ni efektive neniam uzis ĝin (kaj kelkfoje kaŭzis al ni problemojn). Jes, ni kolektas datumojn, sed anonime ne ligita al la uzanto. Tio estas por doni al ni pli bonajn teknikajn informojn por helpi al niaj decidoj pri kiujn aparatojn ni subtenu estonte ktp.

Chuck Smith
Chuck Smith
2020-08-07 11:00
Respondo al  Johano

Krome, tio estas alia bonega kialo por malfermkodigi la apon. Ekde kiam ni faras tion, ĉiuj povas kontroli kiujn datumojn ni kolektas precize. Ni zorgegas pri la privateco de niaj membroj.

Stefan
Stefan
2020-07-28 13:55

Bonan iniciaton ! Mi esperas ke aliaj esperantaj platformoj kiel la reta PIV kaj Lernu sekvos. Estas sufiĉe da programistoj kiuj volas helpi sed kiuj ne volas esti parto de ia organizo. Simple uzi GitHub aŭ Git kiel komunan platformon ege helpas.

Entreprenisto
Entreprenisto
2020-07-29 23:01

UEA malavare subtenis ne nur Amikumu, sed ankaŭ projekton Indiĝenaj Dialogoj https://esperantio.net/index.php?id=98 *( https://eo.wikipedia.org/wiki/Indi%C4%9Denaj_Dialogoj ) Ĉu mi provu ŝancon kun mia projekto: Amindumu?

Aleksandr
Aleksandr
2020-07-31 3:41

Fakte, por «teleportiĝi» eblas simple subŝovi al la apo la necesajn GPS-koordinatojn anstataŭ la realaj. Ekzistas aplikaĵoj, kiuj ebligas tion fari — arbitre indiki GPS-punkton, kie vi volas «troviĝi». Ekzemple, la apo «Fake GPS location» (por Android). Vi instalas ĝin, kaj per ĝi indikas necesan punkton en la mapo. Kaj post tio via telefono kaj ĉiuj apoj en ĝi (inkluzive «Amikumu») komencas «pensi», ke vi troviĝas ĝuste en tiu loko.

Hejmano
2020-07-31 12:07
Respondo al  Aleksandr

Por “teleportiĝi” en Amikumu, ankaŭ simple eblas aldoni lingvon kvazaŭ ne parolatan viakontinente. Kaj jen, eŭropano estas en Azio, aziano estas en Afriko, ktp.

Andreas
Andreas
2020-08-01 13:30
Respondo al  Aleksandr

Aleksandr: “Ekzemple, la apo «Fake GPS location» (por Android). Vi instalas ĝin, kaj per ĝi indikas necesan punkton en la mapo. Kaj post tio via telefono kaj ĉiuj apoj en ĝi (inkluzive «Amikumu») komencas «pensi», ke vi troviĝas ĝuste en tiu loko.”

Amikumu “pensas” tion, sed ekz. apo CB Talk*) “rimarkas” la trompon, malshaltighas kaj postulas de la trompanto novan sinregistron.

Kromajho: Per apo CB Talk oni povas determini, kie**) en la aktuala momento trovighas ekz. Esperanto-parolantoj parolpretaj – chu proksime, chu malproksime. Premiso estas, ke unuopa Esperanto-parolanto parolpreta utiligas tiun apon en ghia kanalmodo kaj uzas uzantonomon, kiu lasas lin rekoni, kiel Esperanto-parolanton.

*) https://jhau.de/cb
**) Ne nur lau la distanco, sed ech lau la proksima geografia situo.

Chuck Smith
Chuck Smith
2020-08-05 14:03
Respondo al  Aleksandr

Jes, vi rajtas fari tion, sed estas pli komforte rekte en la apo kun ora membreco. Mi jam timas, ke ni donas tiom da aferoj senpage kaj se ne sufiĉe da homoj subtenas nin per ora membreco, ni ja iam devos fermi la servon entute kaj tiam neniu plu povos uzi ĝin. 🙁